PARIZAJ
PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 ).
La angla originalo aperis sub la titolo "Paris
Talks, Adresses given by 'Abdu'l-Baha in Paris in 1911"
( Baha'i Publishing Trust, London / Britio,
1912 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
1a eldono : Bahaa Esperanto-Eldonejo "La
Nova tago" ( Weinheim / Germanio, 1932 )
2a eldono : Nacia Spirita Konsilantaro de
la Bahaanoj de Svisujo ( Berne / Svislando, 1978 )
Oni jam multe skribis pri la vizito de Abdul Baha, Abbas Effendi, en Eùropo. Dum lia restado en Parizo ( 4 Avenue de Camoëns ) li faradis chiumatene mallongajn paroladojn antaù tiuj, kiuj premis sin al li, poe avide aùskulti liajn vortojn.
La aùskultantoj estis de multaj nacioj kaj pensmanieroj, instruitaj kaj neinstruitaj, membroj de diversaj religiaj sektoj, teozofoj kaj agnosticistoj, materialistoj kaj spiritualistoj, ktp...
Abdul baha parolis perse, kaj liaj vortoj estis tradukataj en la francan lingvon.
El tiuj paroladoj miaj du filinoj, mia amikino kaj mi faris notojn.
Multaj amikoj petis nin publikigi tiujn chi notojn angle, sed ni hezitis. Fine, kiam Abdul Baha mem petis nin pri tio, ni kompreneble konsentis, malgraù la sento, ke nia plumo estas "tro malforta por tiel alta revelacio".
Ni penis reteni en nia modesta angla eldono la senperan simplecon, tiel lerte prezentitan de la tradukinto en la franca lingvo.
S.L.B. / M.E.B. / R.E.C.B. kaj B.M.P. en Mont Pelerin / Vevey.
Por informi tiujn, kiuj scias malmulte aù nenion pri la Bahaa Movado, ni donas la sekvantan skizon pri Bahaismo, la religio de la dischiploj de Bahá置値láh, daùrigo de Babismo, tradukitan el la Enciklopedio de Larousse :
Mirza Husejn Ali Nuri Bahá'u'lláh estis naskita en Teherano en 1817. Post la morto de Bab li estis kune kun la chefaj babanoj ekzilita en Bagdadon, poste en Konstantinopolon kaj Adrianopolon, sub la gardo de la otomana registaro. En tiu chi lasta urbo li malkashe deklaris sian mision. Li estis « Tiu, al kiu Dio sin malkashos », kiun Bab antaùdiris en siaj verkoj, la granda Malkashanto de Dio, promesita por la lastaj tagoj. En siaj leteroj al la chefaj regantoj de Eùropo li proponis al ili ligi sin kun li por starigi religion kaj universalan pacon. De tiu tempo la babanoj, kiuj akceptis lin, ighis bahaanoj. La sultano tiam ekzilis lin ( 1868 ) en Akkon en Palestino, kie li verkis plimulton da siaj fundamentaj verkoj kaj kie li mortis en la jaro 1892 ( la 29-an de majo ). Li konfidis al sia filo, Abbas Effendi Abdul Baha, la taskon de disvastigado de la religio kaj de daùrigado de rilatoj inter la bahaanoj de chiuj mondpartoj. Fakte bahaanoj trovas sin chie, ne nur en la mahometanaj landoj, sed ankaù en chiuj landoj de Eùropo, same kiel en Usono, Kanado, Japanujo, Hindujo, ktp. Tio chi estas pro tio, ke Bahá'u'lláh sciis transformi Babismon en universalan religion, kiu estas prezentata kiel plenumo kaj kompletigo de chiuj antaùaj kredoj. La judoj atendas Mesion, la kristanoj revenon de Kristo, la mahometanoj Mahdi'n, la buddanoj la kvinan Buddon, la zoroastranoj Shahon Baramon, la hindoj reinkarnighon de Krishno kaj ateistoj pli bonan socialan organizon. Bahá置値láh reprezentas ilin chiujn kaj tiamaniere neniigas la rivalecon kaj malamikecojn inter diversaj religioj ; li repacigas ilin en ilia komenca pureco kaj liberigas de la degenereco de dogmoj kaj ritoj. Char Bahaismo ne havas pastrojn, religiajn ceremoniojn nek publikajn preghojn; ghia sola dogmo estas kredo je Dio kaj je Liaj Malkashantoj ( Zoroastro, Moseo, Jesuo, ktp., Bahá置値láh ). La principaj verkoj de Bahá置値láh estas Kitabu'l-lqan, Kitabu'l-Aqdas, Kitabu'l-Ahd kaj multaj leteroj aù « tabuletoj », adresitaj al regnestroj aù al privataj individuoj. Ritoj havas nenian lokon en tiu chi religio, kiu devas esti esprimata en la tuta agado de la vivo kaj efektivigata en amo al proksimulo. Chiu devas havi okupon. Ordonita kaj reguligita estas instruado de infanoj. Neniu rajtas aùskulti konfeson de pekoj aù absolvi. Al pastroj de ekzistantaj religioj estas konsilite forlasi senedzinecon kaj prediki per sia ekzemplo, vivante en rilatoj kun homoj. Universale rekomendita estas monogamio, ktp. Problemoj nedeciditaj estas lasitaj al la civila legho de chiu shtato kaj al la decidoj de Bait'l-Adl aù Domo de Justeco, vokita al vivo de Bahá'u'lláh. Respekto al shtatestro estas parto de respekto al Dio. Universala lingvo kaj kreo de arbitracia tribunalo internacia devas forigi militon. « Vi estas folioj de la sama arbo kaj gutoj de la sama maro » - diris Bahá'u'lláh. Mallonge dirante, ghi estas ne tiom nova religio, kiom religio renovigita kaj unuigita, direktata hodiaù de Abdul Baha. - ( Nouveau Larousse Illustré, aldono, p. 66. )
Bonvolu alklaki la bluan ciferon por legi la tekston apud ghi :
01 ) La devo
de afableco kaj simpatio rilate el fremduloj kaj alilanduloj.
02 ) La potenco
kaj valoro de penso dependas de ghia elmontrigho en agoj.
03 ) Dio estas
Granda kaj Kompatema Kuracisto, kiu sola donas veran kuracon.
04 ) La bezono
de interligo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento.
05 ) Dio
entenas chion ; Li ne povas esti entenata.
06 ) La bedaùrindaj
kaùzoj de militoj kaj chies devo de porpaca penado.
07 ) La Suno
de l'Vero.
08 ) La lumo
de la Vero brilas nun super Oriento kaj super Okcidento.
09 ) La universala
amo.
10 ) La mallibereco
de Abdul Baha.
11 ) La plej
granda Dia dono al homo.
12 ) La nuboj,
kiuj kashas la Sunon de l'Vero.
13 ) Religiaj
antaùjughoj.
14 ) La bonfaroj
de Dio al homo.
15 ) Beleco
kaj harmonio en diverseco.
16 ) La vera
signifo de la profetajhoj, koncernantaj la venon de Kristo.
17 ) La Sankta
Spirito kiel la peranta potenco inter Dio kaj homo.
18 ) La du
naturoj de homo.
19 ) Materiala
kaj spirita progreso.
20 ) La evoluado
de materio kaj progresado de la animo.
21 ) La spiritaj
kunvenoj en Parizo.
22 ) Du specoj
de lumo.
23 ) La spiritaj
aspiroj en Okcidento.
24 ) Parolado
en kunvenejo en Parizo.
25 ) Baha'u'llah.
26 ) La ideoj
de Dio devas esti realigitaj en agoj.
27 ) La vera
signifo de la bapto per akvo kaj fajro.
28 ) Parolado
en "L'Alliance Spiritualiste".
29 ) La evoluado
de la spirito.
30 ) La deziroj
kaj preghoj de Abdul Baha
31 ) Koncerne
korpon, animon kaj spiriton.
32 ) Bahaanoj
devas labori per la tuta koro kaj animo por estigi pli bonan staton de
la mondo.
33 ) Pri kalumnio.
34 ) Vera
felicho kaj progreso ne povas esti sen spiriteco.
35 ) Doloro
kaj chagreno.
36 ) La perfektaj
homaj sentoj kaj virtoj.
37 ) Kruela
indiferenteco de popoloj koncerne suferadon de aliaj nacioj.
38 ) Ni ne
devas senkuraghighi pro malgrandeco de nia nombro.
39 ) La vortoj
de Abdul Baha en la preghejo de pastro Wagner.
40 )
Teozofia Societo, Parizo : la 11 principoj de la instruoj de Baha'u'llah.
41 ) La
unua principo : serchado de la vero.
42 )
La dua principo : la unueco de la homaro.
43 )
La tria principo : amo kaj amikeco.
44 ) La
kvara principo : akcepto de interrilato inter religio kaj scienco.
45 ) La
kvina principo : forlaso de antaùjughoj.
46 ) La
sesa principo : vivrimedoj.
47 ) La
sepa principo : egaleco de la homoj.
48 ) La
oka principo : universala paco - Esperanto.
49 ) La
naùa principo : nesinmiksado de religio kaj politiko.
50 ) La
deka principo : egaleco de la seksoj.
51 ) La
dekunua principo : la povo de la Sankta Spirito.
52 ) La 11
principoj estas la vojo al la Regno de Dio.
53 ) La lasta
kunveno.
54 ) Parolado
de Abdul Baha en la "Friends' Meeting House".
55 ) Pregho,
Malbono, Progresado de animo.
56 ) Kvar
specoj de amo.
57 ) Tabuleto
de Abdul Baha.
Bahaa
Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain,
Germanio
T +49-(0)6192-9929-16 F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de
>
< bahaaeligo@bahai.de
>