Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La oka principo - universala paco - Esperanto
4, Avenue de Camoëns, Parizo.


La popoloj kaj registaroj de chiuj nacioj devas fondi superan tribunalon, formitan el membroj elektitaj el chiu lando kaj registaro. La membroj de tiu granda konsilantaro devas kunsidadi en harmonio. Chiuj disputoj, havantaj internacian karakteron devas esti submetitaj al jugho de tiu chi tribunalo, kies tasko estos decidi per arbitrado pri chio, kio aliokaze povus esti kaùzo de milito. La misio de tiu chi tribunalo estos antaùgardo kontraù militoj.

Unu el la plej grandaj pashoj al universala paco estus akcepto de universala lingvo. Baha'u'llah ordonas, ke la servantoj de l’homaro kunvenu kaj aù elektu iun el la ekzistantaj lingvoj, aù kreu novan. Tio chi estis malkasita en Kitab'ul-Aqdas ( La Libro de Leghoj ) antaù kvardek jaroj. Estas tie montrite, ke la problemo de l’diverseco de la lingvoj estas tre malfacila. Estas pli multe ol okcent lingvoj en la mondo, kaj neniu homo povus ellerni ilin chiujn.

La nacioj de l’homaro ne estas plu tiel apartigitaj, kiel en la pasintaj tempoj. Por esti en proksima rilato kun chiuj landoj estas necese scii paroli iliajn lingvojn.

Lingvo universala ebligus interkomunikigadon kun chiu nacio. Tiu-okaze ni bezonus koni nur du linvojn: la gepatran lingvon kaj la lingvon universalan. La lasta donus al homo la eblon komunikigi kun chiu homo en la tuta mondo !

Tria lingvo ne estus bezona. Havi la eblon paroli kun membro de chiu nacio kaj lando sen interpretisto - kia helpo kaj oportuneco por chiu !

Esperanto estis kreita por tiu chi celo: ghi estas bela elpensajho kaj bonega verko, sed ghi bezonas perfektigon. Esperanto en sia nuna formo estas tre malfacila por kelkaj.

Oni devas kunvoki internacian kongreson konsistantan el delegitoj de chiuj nacioj de la mondo, tiel okcidentaj, kiel orientaj. Tiu chi kongreso devas formi lingvon, facile ellerneblan por chiu, kaj chiu lando profitos per tio multe da bono.

Antaù ol tia lingvo estos uzata, la mondo plue sentos grandegan bezonon de tiu interkomprenilo. La diferenceco de lingvoj estas unu el la plej fruktodonaj kaùzoj de malsimpatio kaj malfido, ekzistantaj inter la nacioj, kiuj tenas sin aparte unu de alia pli pro la neebleco kompreni la lingvojn unu de alia, ol pro iu ajn alia kaùzo.

Se chiu povus paroli unu lingvon, kiom pli facile estus servi al la homaro !

Tial respektu Esperanton, char ghi estas la komenco de la efektivigo de unu el la plej gravaj leghoj de Baha'u'llah, kaj ghi devas daùre plibonighadi kaj perfektighadi.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >