Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La bezono de Interligo inter la popoloj de Oriento kaj Okcidento
vendrede, la 20-an de oktobro 1911.

Abdul Baha diris :

En la tempoj pasintaj, kiel en la nunaj, la spirita Suno de l'Vero chiam brilis el la horizonto de Oriento.

Abrahamo aperis en Oriento. En la Oriento levighis Moseo, por gvidi kaj instrui la popolon. Sur la orienta horizonto aperis Kristo Sinjoro. Mahometo estis sendita al la orienta nacio. Bab aperis en la orienta lando, Persujo. Baha'u'llah vivis kaj instruis en Oriento. Chiuj grandaj spiritaj instruantoj aperis en la oriento de la mondo. Sed kvankam la suno de Kristo supreniris en la Oriento, la lumo de ghiaj radioj estis vidata en la Okcidento, kie la brilego de ghia gloro estis perceptita pli klare. La Dia lumo de Liaj Instruoj brilis kun pli granda forto en la okcidenta mondo, kie ghia progreso estis pli rapida, ol en la lando de ghia naskigho.

En la hodiaùaj tagoj Oriento bezonas materialan progreson, kaj en Okcidento oni sentas mankon de spiritaj idealoj. Por Okcidento estus bone turni sin al Oriento, por ricevi la lumigon kal doni al ghi repage sian sciencan saghon. Devas okazi tiu intershangho de donacoj.

Oriento kaj Okcidento devas interligi sin por doni unu al la alia tion, kio mankas al chiu el ili. Tiu kunigho rezultigos veran civilizacion, en kiu la spirita flanko esprimos sin kaj efektivighos en la materiala.

Kiam unu tiel ricevos, kion ghi bezonas, de la alia, ekregos plej granda harmonio, chiuj popoloj unuighos, estos atingita stato de perfekteco, okazos firma interkunigho kaj la mondo ighos brilanta spegulo, reflektanta la Kvalitojn de Dio.

Ni chiuj, naciaj orientaj kaj okcidentaj, devas tage kaj nokte per la tuta koro kaj animo penadi atingi tiun altan idealon, firmkonstrui la unuecon inter chiuj nacioj de la tero. Chiu koro estos tiam refreshigita, chiuj okuloj estos malfermitaj, donita estos plej mirinda povo, la felicho de l'homaro estos certigita.

Ni devas preghi, ke per la Malavareco de Dio estu donita al Persujo la eblo ricevi la materialan kaj intelektan civilizacion de Okcidento, kaj doni al ghi repage, per Dia Favoro, sian spiritan lumon. La sindona, energia laborado de la unuigitaj popoloj okcidentaj kaj orientaj sukcesos atingi tiun chi rezultaton, char la forto de la Sankta Spirito helpos al ili.

Oni devas zorge studi la principojn de la instruoj de Baha'u'llah, unu post la alia, ghis ili estos ekkonitaj kaj komprenitaj per la menso kaj per la koro - tiel vi farighos fortaj sekvantoj de la lumo, akirantaj kaj disvastigantaj la veran civilizacion en Persujo, en Eùropo kaj en la tuta mondo.

Tio chi estas la paradizo, kiu  venos sur la teron, kiam la tuta homaro estos kunighinta sub la tendo de unueco en la Regno de Gloro.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >