Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La unua principo - Serchado de la Vero
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 10-an de novembro 1911.


La unua principo de la instruoj de Baha'u'llah estas : Serchado de la Vero

Por ke homo sukcesu en sia serchado de la Vero, li devas antaù chio fermi la okulojn kontraù chiuj tradiciaj superstichoj de la pasinteco.

La judoj havas la tradiciajn superstichojn, ne estas de ili liberaj la buddanoj kaj la zoroastranoj, nek la kristanoj ! Chiuj religioj iom post iom ighis ligitaj per tradicioj kaj dogmoj.

Chiuj konsideras sin mem kiel la solajn gardantojn de la Vero, kaj chiun alian religion, kiel kombinitan el eraroj. Ili solaj estas pravaj, chiuj aliaj estas malpravaj ! La judoj kredas, ke ili estas la solaj posedantoj de la Vero, kaj kondamnas chiujn aliajn religiojn. La kristanoj asertas, ke ilia religio estas la sole vera, kaj ke chiuj aliaj estas falsaj. Simile opinias la buddanoj kaj la mahometanoj; chiuj limigas sin mem. Se chiu malaprobas chiujn aliajn, kie ni serchu la Veron ? Se chiu kontraùas la aliajn, chiuj ne povas esti pravaj. Se chiu kredas, ke lia propra religio estas la sola vera, li blindigas siajn okulojn kontraù la Vero en la aliaj. Se, ekzemple, judo estas ligita per la eksteraj ritoj de la religio de Izraelo, li ne permesas al si rimarki, ke la Vero povas ekzisti en iu alia religio; li opinias, ke nepre ghi la tuta estas entenata en lia propra !

Ni do devas sendependigi nin de la eksteraj formoj kaj ritoj de religio. Ni devas kompreni, ke chiuj tiuj formoj kaj ritoj, kiel ajn belaj, estas nur vestajho, kiu kovras la varman koron kaj vivajn membrojn de la Vero. Ni devas forlasi la tradiciajn antaùjughojn, se ni volas sukcesi trovi la Veron en la fundo de chiu religio. Se zoroastrano kredas, ke la suno estas Dio, kiel li povas unuighi kun konfesantoj de aliaj religioj ? Se idolanoj kredas je siaj diversaj idoloj, kiel ili povas kompreni la unuecon de Dio ?

Estas do klare, ke, por peni progresi sur la vojo de verserchado, ni devas forlasi superstichojn. Se chiuj serchantoj sekvus tiun chi principon, ili atingus klaran ideon pri la Vero.

Se kvin homoj renkontighas, por serchi la Veron, ili devas antaù chio apartigi sin de chiuj siaj specialaj kondichoj kaj forlasi chiujn antaùajn ideojn. Por trovi la Veron ni devas forlasi niajn antaùjughojn, niajn proprajn imagetojn; akceptema menso estas la esenca kondicho. Se nia kaliko estas plena de mio, ne estas en ghi loko por la akvo de vivo. La fakto, ke ni konsideras nin mem pravaj kaj aliajn malpravaj, estas la plej granda el chiuj bariloj sur la vojo al unueco, kaj unueco estas necesa, se ni deziras atingi la Veron, char la Vero estas unu.

Tial estas nepre, ke ni forlasu niajn proprajn antaùjughojn kaj superstichojn, se ni serioze deziras serchi la Veron. Se ni ne distingos en niaj mensoj inter dogmoj, superstichoj kaj antaùjughoj unuflanke, kaj la Vero aliflanke, ni ne povos sukcesi. Se ni fervore serchas ion, ni serchas ghin chie. Tiun chi principon ni devas gardi en nia serchado de la Vero.

Oni devas akcepti sciencon. Neniu vero povas kontraùparoli alian veron. Lumo estas bona, en kia ajn lampo ghi brilas. Rozo estas bela, en kia ajn ghardeno ghi floras. Stelo same radias, chu ghi brilas de la oriento, chu de la okcidento. Estu libera de antaùjughoj, kaj vi amos la Sunon de l’Vero, en kiu ajn loko de la horizonto ghi aperus ! Vi komprenos, ke, se la Dia lumo de la Vero brilis en Jesuo Kristo, ghi ankaù brilis en Moseo kaj Buddo. Fervora serchanto atingos tiun chi Veron. Jen kion signifas la « serchado de la Vero ».

Ghi signifas ankaù, ke ni devas esti pretaj forjheti chion, kion ni antaùe lernis, chion, kio povus gheni niajn pashojn sur la vojo al la Vero; ni ne devas heziti, se necese, rekomenci denove nian tutan edukadon. Ni ne devas permesi, ke amo al iu religio aù al iu persono tiel blindigu niajn okulojn, ke ni estu katenitaj de superstichoj. Kiam, sendependighinte de chiuj tiuj ligoj, ni serchos per liberaj mensoj, tiam estos por ni eble atingi la celon.

« Serchu la Veron, la Vero igos vin libera ». Tiel ni vidos la Veron en chiuj religioj, char la Vero estas en chiuj kaj la Vero estas unu !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >