Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Materiala kaj spirita progreso
la 2-an de novembro 1911.

Abdul Baha diris:

Kiel bela estas la vetero hodiaù, la chielo estas klara, la suno brilas kaj la homa koro ghojas pro tio !

Tia bonega kaj belega vetero donas novan vivon kaj forton al homo, kaj, se li estas malsana, li eksentas denove en sia koro la ghojigan esperon de resanigho. Chiuj tiuj donacoj de la naturo koncernas la fizikan flankon de homo, char nur lia korpo povas ricevadi la materialajn donojn.

Se homo bone prosperas en sia negoco, arto aù profesio, li akiras per tio la eblon pligrandigi sian fizikan bonstaton kaj doni al sia korpo certan kvanton da oportuneco kaj komforto, kiun ghi tiel shatas. Chie chirkaùe ni vidas hodiaù, kiel homo chirkaùigas sin per chiaspecaj modernaj oportunajhoj kaj lukso, kaj nenion rifuzas al la fizika kaj materiala flanko de sia naturo. Sed gardu vin, ke pensante tro fervore pri la korpaj aferoj, vi ne forgesu la aferojn de la animo; char materiaj profitoj ne altigas la spiriton de homo. Perfekteco en mondaj aferoj estas ghojo por la korpo de homo, sed neniel ghi glorigas lian animon.

Povas okazi, ke homo, kiu  havas chian materialan kontentecon kaj vivas, chirkaùita de chiuj plej grandaj komfortajhoj, kiujn la moderna civilizacio povas doni al li, estas senigita de la gravegaj donajhoj de la Sankta Spirito.

Progresi materiale estas vere bona kaj laùdinda afero, sed che tio ni ne malzorgu la pli gravan spiritan progreson kaj ne fermu niajn okulojn al la Dia lumo, brilanta meze de ni.

Nur plibonigante nian spiritan staton same, kiel la materialan, ni povas vere progresi kaj ighi perfektaj estajhoj. Por alporti tiun spiritan vivon kaj lumon en la mondon aperis chiuj grandaj Instruistoj. Ili venis, por ke la Suno de l’Vero ekaperu kaj ekbrilu en la homaj koroj, kaj por ke per ghia mirinda povo homoj atingu la eternan vivon.

Kiam Kristo Sinjoro venis, li vershis la lumon de la Sankta Spirito chien chirkaù Si, kaj Liaj dischiploj kaj chiuj, kiuj ricevis la lumon de Li, ighis lumigitaj, spiritaj estajhoj.

Por aperigi tiun chi lumon Baha'u'llah estis naskita kaj venis en la mondon. Li instruis la Eternan Veron al la homoj kaj vershis la Dian lumon en chiujn landojn.

Ve ! Char homo malatentas tiun chi lumon. Li iras plue sian vojon en mallumo kaj aparteco, kaj malpacoj kai kruelaj militoj estas ankoraù oftaj.

Li uzas materialan progreson, por kontentigi sian sopiron al milito, kaj li faras detruajn ilojn kaj instrumentojn, por ekstermadi siajn kunfratojn.

Sed ni prefere klopodu por akiri la spiritain profitojn, char ghi estas sola vojo de vera progreso, kiu venas de Dio, kaj kiu sola estas Dia.

Mi preghas por chiu el vi kaj por chiuj, ke vi ricevu la Malavarajhojn de la Sankta Spirito; tiam vi vere estos lumigitaj kaj progresados chiam antaùen kaj supren al la Regno de Dio. Tiam viaj koroj estos pretaj ricevi la ghojan novajhon, viaj okuloj estos malfermitaj kaj vi vidos la Gloron de Dio; viaj oreloj estos malshtopitaj kaj vi aùdos la vokon de la Regno, kaj per elokventigita lango vi alvokados la homojn al ekkompreno de la Dia Potenco kaj Amo de Dio.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >