Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La du naturoj de homo
la 1-an de novembro 1911.


Hodiaù estas en Parizo tago de ghojoj. Oni festas la feston de « Chiuj Sanktuloj ». Kiel vi pensas, kial tiuj homoj estas nomitaj « sanktuloj » ? Tiu chi vorto havas tre realan signifon. Sanktulo estas persono, kiu vivas la vivon de pureco, kiu estas liberighinta de chiaj homaj malfortecoj kaj malperfektecoj.

En homo ekzistas du naturoj: lia spirita aù pli alta naturo kaj lia materiala aù malpli alta naturo. Per unu li alproksimighas al Dio, per la dua li vivas sole por la mondo. Oni povas trovi en homo signojn de tiuj chi ambaù naturoj. En sia materiala flanko li prezentas malverecon, kruelecon kaj maljustecon; chio tio estas la rezultoj de lia malpli alta naturo. La ecoj de lia Dia naturo elmontras sin en amo, kompatemo, afableco, veramo kaj justeco; chiu kaj chiuj el ili estas la esprimoj de lia pli alta naturo. Chiu bona maniero, chiu nobla kvalito apartenas al la spirita naturo de homo, dum chiuj liaj malperfektecoj kaj pekaj agoj estas naskitaj de lia materiala naturo. Kiam la Dia naturo de homo superregas lian homan naturon, ni havas sanktulon.

Homo havas la povon fari same bonon kiel malbonon; se lia povo al bono superas kaj la inklinoj al malbonaj agoj estas venkitaj, tiam la homo vere povas esti nomita sanktulo. Sed kiam, kontraùe, li forjhetas la Diajn aferojn kaj lasas sin venki de siaj malbonaj pasioj, tiam li ne estas pli bona ol besto.

Sanktuloj estas homoj, kiuj liberigis sin de la mondo de materio kaj kiuj venkis pekon. Ili vivas en la mondo, sed ne estas de la mondo, char iliaj pensoj restadas senchese en la mondo de la Spirito. Ili pasigas la vivon en sankteco kaj elmontras en siaj agoj amon, justecon kaj piecon. Ili estas lumigitaj de supre. Ili estas kiel lumaj kaj brilantaj lampoj en la mallumaj lokoj de la tero. Tio chi estas la sanktuloj de Dio. La apostoloj, kiuj estis dischiploj de Jesuo, estis tiaj samaj, kiel aliaj homoj ; simile al siaj proksimuloj ili estis logataj de la mondaj aferoj, kaj chiu el ili pensis nur pri sia propra profito. Malmulte ili sciis pri justeco nek oni povis trovi en ili la Diajn perfektecojn. Sed kiam ili eksekvis Kriston kaj ekkredis je Li, ilia nescio cedis lokon al kompreno, krueleco sanghis sin en justecon, falseco en veramon, mallumo en lumon. Antaùe ili estis mondecaj, poste ili ighis spiritaj kaj diaj. Antaùe ili estis infanoj de mallumo, poste ili ighis filoj de Dio, ili ighis sanktaj ! Penu do sekvi iliajn pashojn, forlasante malantaù vi chiujn mondajn aferojn kaj penante atingi la Spiritan Regnon.

Preghu al Dio, ke Li fortigu vin en la diaj virtoj, por ke vi estu en la mondo kiel angeloj, lumegaj lampoj, malkovrantaj la misterojn de la Regno al tiuj, kiuj havas komprenemajn korojn.

Dio sendis Siajn Profetojn en la mondon, por instrui kaj klerigi la homojn, por klarigi al ili la misteron de la potenco de la Sankta Spirito, por ebligi al ili reflektadi la lumon kaj ighi, siavice, fonto de gvido por aliaj. La Chielaj Libroj, la Biblio, la Korano kaj la aliaj Sanktaj Verkoj estis donitaj de Dio, kiel gvidiloj sur la vojo de Dia virto, amo, justeco kaj paco.

Tial mi diras al vi, ke vi devas peni sekvi la konsilojn de tiuj chi benitaj Libroj, kaj tiel aranghi viajn vivojn, por, sekvante la metitajn antaù vi modelojn, farighi mem sanktuloj de la Plej Alta !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >