Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Parolado en kunvenejo en Parizo
la 6-an de novembro 1911.


Tio chi estas vere bahaa domo. Chiufoje, kiam tia domo aù kunvenejo estas fondita, ghi farighas unu el la plej grandaj helpoj en la ghenerala progreso de la urbo aù lando, al kiu ghi apartenas. Ghi akcelas kreskon de instruiteco kaj scienco kaj estas konata pro sia intensa spiriteco kaj pro amo, kiun ghi disvastigas inter homoj.

La fondon de tia kunvenejo chiam sekvas plej granda prospero. La unua Bahaa Asocio, kiu ekzistis en Teherano, estis speciale benita. En la daùro de unu jaro ghi kreskis tiel rapide, ke ghiaj membroj multighis ghis naùoblo de la komenca nombro. Hodiaù en la malproksima Persujo estas multaj tiaj asocioj, en kiuj la amikoj de Dio renkontas sin reciproke en plena ghojo, amo kaj unueco. Ili instruas pri la Afero de Dio, edukas malklerulojn kaj proksimigas koron al koro en frata afableco. Ili helpas al malrichuloj kaj bezonantoj kaj donas al ili chiutagan panon. Ili amas kaj prizorgas malsanulojn kaj estas portantoj de espero kaj konsolo por forlasitoj kaj premitoj.

Ho, vi en Parizo, penu, ke viaj asocioj similu al ghi kaj kreskigu ech pli grandajn fruktojn !

Ho, amikoj de Dio !  Se vi fidos al la Vorto de Dio kaj estos fortaj, se vi sekvos la regulojn de Baha'u'llah, kiuj ordonas flegi malsanulon, levi falinton, zorgi pri malrichulo kaj bezonanto, doni rifughon al senhavigito, defendi persekutaton, konsoli malghojanton kaj ami la mondon de l’homaro per la tuta koro - tiam, mi diras al vi, baldaù tiu chi kunvenejo vidos mirindan rikolton. Tagon post tago ghiaj membroj progresados kaj ighados pli kaj pli spiritaj. Sed vi devas havi firman fundamenton, kaj viaj celoj kaj ambicioj devas esti klare komprenataj de chiu membro. Ili devas esti la sekvantaj:
1. Elmontradi kunsentemon kaj bonvolon al chiuj.
2. Faradi servojn al homoj.
3. Klopodi por gvidadi kaj lumigadi tiujn, kiuj estas en mallumo.
4. Esti afabla al chiu kaj elmontradi simpation al chiu el vivantoj.
5. Esti humila en sia sinteno rilate al Dio, esti en la stato de konstanta preghado al Li, por chiutage pli proksimighadi al Dio.
6. Esti tiel fidela kaj sincera en chiuj siaj agoj, ke chiu membro estu konata kiel personigo de la kvalitoj de honesteco, amo, fideleco, afableco, grandanimeco kaj kuragho. Esti malkunigita de chio, kio ne estas Dio, allogita de la Chiela Spiro - posedanta dian animon; por ke la mondo sciu, ke bahaano estas perfektulo.

Penu atingi chion tion en tiuj kunvenoj. Tiam vere kaj efektive vi, amikoj de Dio, kunvenos en granda ghojo. Helpu unu la alian, farighu kvazaù unu homo, atinginte perfektan unuecon.

Mi preghas al Dio, ke vi chiutage progresadu en la spiriteco, ke la Amo de Dio estu pli kaj pli evidenta en vi, ke la pensoj de viaj koroj estu purigitaj, kaj ke viaj vizaghoj estu chiam turnitaj al Li. Proksimighu vi, chiu kaj chiuj, al la sojlo de unueco kaj eniru la Regnon. Chiu el vi estu kiel flamanta torcho, lumigita kaj hele brulanta per la fajro de la Amo de Dio.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >