Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La dekunu principoj de la instruoj de Baha'u'llah, klarigitaj de Abdul Baha en Parizo.


I        Serchado de la Vero..
II      La unueco de la homaro.
III    Religio devas esti kaùzo de amo ( Ne en apartaj paroladoj.)
IV      La unueco de religio kaj scienco.
V        Forlaso de antaùjughoj.
VI      Egaligo de vivrimedoj.
VII    Egaleco de la homoj antaù la legho.
VIII  Universala paco - Esperanto.
IX      Nesinmiksado de religio kaj politiko.
X        Egaleco de la seksoj - Edukado de la virinoj.
XI      La povo de la Sankta Spirito.

Teozofia Societo, Parizo

De Post mia alveno en Parizon oni rakontadis al mi pri la Teozofia Societo, kaj mi scias, ke ghi konsistas el honorindaj kaj respektindaj homoj. Vi estas homoj de intelekto kaj penso, homoj kun spiritaj idealoj, kaj estas por mi granda plezuro esti inter vi.

Ni danku Dion, kiu renkontigis nin en tiu chi vespero. Ghi donas al mi grandan ghojon, char mi vidas, ke vi estas serchantoj de la Vero. La Vero povas esti komparita kun la suno. La suno estas lumega korpo, kiu forigas chiujn ombrojn; en la sama maniero la Vero dispelas la ombrojn de nia imago. Kiel la suno donas vivon al la korpoj de homoj, tiel la Vero donas vivon al iliaj animoj. La Vero estas suno, kiu levas sin en diversaj punktoj de la horizonto.

Kelkfoje la suno levas sin el la mezo de la horizonto, alifoje - en somero - ghi levas sin pli norde, en vintro pli sude, sed ghi estas chiam la sam-sama suno, kvankam diversaj estas la lokoj de ghia supreniro.

En simila maniero la Vero estas unu, kvankam ghiaj sinelmontroj povas esti tre diversaj. Certaj homoj havas la okulojn kaj vidas. Ili adoras la sunon sendepende de tio, en kiu punkto de la horizonto ghi eklumas; kaj kiam la suno forlasas la vintran chielon, por aperi sur la somera, ili scias, kiel ghin retrovi.  Estas aliaj homoj, kiuj adoras nur la lokon, en kiu la suno levighis, kaj kiam ghi en sia gloro levighas en alia loko, ili restas en kontemplacio antaù la loko de ghia antaùa levigho. Ve ! Tiuj chi homoj estas senigitaj de la benoj de la suno. Tiuj, kiuj vere adoras la sunon mem, rekonos ghin, en kiu ajn levigh-loko ghi aperus, kaj tuj turnos la vizaghojn al ghia radieco.

Ni devas adori la sunon mem, kaj ne nuran lokon de ghia apero. En la sama maniero homoj kun lumigitaj koroj adoras la Veron, sur kiu ajn horizonto ghi aperas. Ili ne estas ligitaj per personeco, sed ili sekvas la Veron kaj kapablas rekoni ghin, el kie ajn ghi venus. Ghi estas la sama Vero, kiu helpas la progreson de la homaro, kiu donas vivon al chiuj kreitajhoj, char ghi estas la Arbo de Vivo.

En siaj instruoj Baha'u'llah donas al ni klarigon de la Vero, kaj mi deziras mallonge paroli al vi pri chi tio, char mi vidas, ke vi estas kapablaj al la kompreno.

I - La unua principo de Baha'u'llah estas : Serchado de la Vero.

Homo devas liberigi sin de chiaj antaùjughoj kaj de la rezultoj de sia propra imago, ke li kapablu sen malhelpoj serchi la Veron. La Vero estas unu en chiuj religioj, kaj per ghia helpo povas esti realigita la unueco de la mondo.

Chiuj popoloj havas komunan fundamentan kredon. Estante unu, la Vero ne povas esti dividita, kaj la diferencoj, kiuj shajnas ekzisti inter la nacioj, sekvas nur el ilia alligiteco al antaùjughoj.  Se nur homoj elserchus la Veron, ili trovus sin unuigitaj.

II - La dua principo de Baha'u'llah estas : La unueco de la homaro.

La unusola chionamanta Dio vershas Sian Dian Favoron kaj Bonecon sur chiujn homojn. Chiu kaj chiuj estas servantoj de la Plej Alta, kaj Lia Boneco, Kompatemo kaj ama Afableco estas pluvigata sur chiujn Liajn kreajhojn. La gloro de la homaro estas chies heredajho.

Chiuj homoj estas folioj kaj fruktoj de unu sama arbo, ili chiuj estas branchoj de la arbo de Adamo, ili chiuj havas la saman originon. La sama pluvo falis sur ilin chiujn, la sama suno igas ilin kreski, ili chiuj estas refreshigataj de tiu sama venteto. La solaj diferencoj, kiuj ekzistas kaj apartigas ilin, estas la jenaj: estas infanoj, kiuj bezonas gvidon, nesciantoj, kiujn oni devas klerigi, malsanuloj, bezonantaj flegon kaj kuracon; tial mi diras, ke la tuta homaro estas envolvita en la Kompatemo kaj Favoro de Dio. Kiel diras la Sankta Skribajho: Chiuj homoj estas egalaj antaù Dio. Li ne estas respektanto de personoj.

III - La tria principo de Baha'u'llah estas : Religio devas esti kaùzo de amo kaj amikeco.

Religio devas unuigi chiujn korojn kaj malaperigi de la suprajho de la tero militojn kaj malpacojn, naskigi spiritecon kaj doni Vivon kaj Lumon al chiu koro. Se religio ighus kaùzo de malamikeco, malamo kaj divido, estus pli bone resti sen ghi, kaj forighi de tia religio estus vere religia ago. Char estas klare, ke la celo de kuracilo estas kuraci, sed se la kuracilo nur sukcesus pligrandigi la suferojn, estus pli bone ghin forlasi. Religio, kiu ne estas kaùzo de amo kaj unueco, estas nenia religio. Chiuj sanktaj Profetoj estis kiel doktoroj por animo: ili donis recepton por kuraci la homaron. Tiel chia kuracilo, kiu kaùzas malsanon, ne devenas de la granda kaj plejsupera Kuracisto.

IV - La kvara principo de Baha'u'llah estas : La unueco de religio kaj scienco.

Ni povas pensi pri scienco kiel pri unu flugilo kaj pri religio kiel pri la dua. Birdo bezonas du flugilojn por flugi ; unu sola estus senutila. Religio, kiu kontraùparolas sciencon aù malkonformas kun ghi, estas nur malscio, char malscio estas la kontraùo de scio

Religio, kiu konsistas nur el ritoj kaj ceremonoj de antaùjugho ne estas la Vero. Ni klopodegu fervore esti instrumentoj por unuigi la religion kaj la sciencon.

Ali, la Bofilo de Mahometo, diris: « Tio, kio harmonias kun scienco, harmonias ankaù kun religio. Kion homa intelekto ne povas kompreni, tion religio ne devas akcepti. Religio kaj scienco pashas manon che mano, kaj tia religio, kiu kontraùas al scienco, ne estas la Vero ».

V - La kvina principo de Baha'u'llah estas : Antaùjughoj religiaj, naciaj aù sektaj ruinigas la fundamenton de la homaro.

Chiuj dividoj en la mondo, malamo, milito kaj sangovershado estas kaùzitaj de unu aù alia el la diritaj antaùjughoj.

Oni devas rigardi la tutan mondon kiel unu solan landon, chiujn naciojn, kiel unu nacion, chiujn homojn, kiel apartenantajn al unu raso. Religioj, rasoj kaj nacioj - chio tio estas dividoj faritaj de homo, kaj estas necesaj nur laù lia penso; antaù Dio ekzistas nek persoj, araboj, francoj, nek angloj; Dio estas Dio por chiuj, kaj por Li chiuj el la kreitoj estas egalaj. Ni devas obei Dion kaj peni sekvi Lin, forlasante chiujn niajn antaùjughojn kaj estigante pacon sur la tero.

VI - La sesa principo de Baha'u'llah estas : Egalaj rajtoj al vivrimedoj.

Chiu homo rajtas vivi; li havas la rajton al ripozo kaj al certa bonstato. Kiel richuloj povas vivi en sia palaco, chirkaùita per lukso kaj plej granda komforto, tiel ankaù malrichulo devas povi havi la necesajhojn de la vivo. Neniu devas morti pro malsato; chiu devas havi sufichan veston; unu homo ne devas vivi en superfluo, dum alia havas neniajn rimedojn por vivi.

Ni klopodu per la tuta forto, kiun ni havas, estigi pli bonajn kondichojn, por ke ech unu sola persono ne estu en mizero.

VII - La sepa principo de Baha'u'llah estas : Egaleco de la homoj - egaleco antaù la legho.

La legho devas regi, kaj ne individuo; tiel la mondo ighos loko de beleco, kaj vera frateco estos realigita. Atinginte solidarecon, la homoj trovos la Veron.

VIII - La oka principo de Baha'u'llah estas : Religio ne devas miksi sin al politikaj demandoj.

Religia okupas sin per aferoj de la Spirito, politiko per aferoj de la mondo. Religio devas labori en la mondo de penso, dum la kampo de politiko trovas sin en la sfero de eksteraj kondichoj.

La tasko de pastroj estas edukadi homojn, klerigadi ilin, donadi al ili bonajn konsilojn kaj tiajn instruojn, ke ili povu progresi spirite. Kun politikaj demandoj ili havas nenion komunan.

X - La deka principo de Baha'u'llah estas : Edukado kaj klerigado de la  virinoj.

La virinoj havas egalajn rajtojn kun la viroj sur la tero: en religio kaj en sciencio ili estas tre altsignifa elemento. Kiel longe la virinoj estas detenataj de siaj plej altaj ebloj, tiel longe ne estos eble por la viroj atingi la grandecon, kiu estas atingebla por ili.

XI - La dekunua principo de Baha'u'llah estas : La povo de la Sankta Spirito, per kiu sole estas atingebla la spirita progreso.

Mallonge dirante, necesas por ni chiuj esti amantoj de la Vero. Ni serchu ghin en chiu tempo, kaj en chiu lando kaj gardu nin, ke ni neniam alligu nin al iuj personoj. Ni vidu la lumon, kie ajn ghi brilas, kaj ni povu rekoni la lumon de la Vero, kie ajn ghi estus levighinta. Ni enspiru la aromon de rozo el meze de dornoj, kiuj ghin chirkaùas, ni trinku la kurantan akvon el chiu pura fonto.

De la tempo de mia alveno en Parizon faris al mi multe da plezuro renkonti tiajn parizanojn, kiel vi, char, gloro estu al Dio, vi estas inteligentaj, senantaùjughaj, kaj vi sopiras koni la Veron. Vi havas en viaj koroj amon al la homaro kaj laù via eblo strechas la fortojn en bonfara laboro kaj por estigo de unueco; ghi estas ghuste tio, kion Baha'u'llah deziris.

Pro tio chi mi estas tiel felicha esti inter vi, kaj mi preghas por vi, ke vi estu ujoj por la Benoj de Dio kaj ke vi estu iloj por disvastighado de spiriteco tra tiu chi lando

Vi jam havas mirindan materialan civilizacion kaj simile vi posedos ankaù spiritan civilizacion.
Sinjoro Bleck dankis al Abdul Baha kaj li respondis : « Mi estas tre danka al vi por la afablaj sentoj, kiujn vi jhus esprimis. Mi esperas, ke tiuj chi du movadoj estos baldaù disvastigitaj en la mezo de la mondo ».

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >