Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La nuboj, kiuj kashas la Sunon de l’Vero
4, Avenue de Camoëns, vendrede, la 27-an de oktobro 1911, matene.


La tago estas bela, la aero estas pura, la suno brilas kaj nenia nebulo aù nubo malklarigas ghian lumon.

Ghiaj brilantaj radioj penetras en chiujn partojn de la urbo. La homajn mensojn tiel same lumigas la Suno de l’Vero.

Kristo diris: « Ili vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la chielo » ( St Mat XXIV 30 kaj XVI 27 ). Baha'u'llah diris: « Kiam Kristo venis la unuan fojon, Li venis sur nuboj » ( St Joh III 13 ). Kristo diris pri Si, ke Li venis el supre, el la chielo: ke Li venis de Dio - dum Li estis naskita de Sia patrino Mario. Sed kiam Li deklaris, ke Li venis el la chielo estas kompreneble, ke Li ne pensis pri la blua arkajho sed parolis pri la chielo de la Regno de Dio, kaj ke el tiu chielo Li venis sur nuboj. Kiel nuboj kovras la brilon de la suno, tiel ankaù la nuboj de la mondo de l’homaro kovris antaù la homaj okuloj la brilegon de la dieco de Kristo.

Homoj diris: « Li estas chi Nazareto, naskita de Mario, ni konas lin kaj ni konas liajn fratojn. Kion ghi signifas ? Kion li diras ? Ke li venis de Dio ? »

La korpo de Kristo estis naskita de Mario el Nazareto, sed Lia spirito estis de Dio. La povoj de Lia homa korpo estis limigitaj, sed la forto de Lia spirito estis grandega, senlima, senmezura.

Homoj demandis: « Kial li diras, ke li estas de Dio ? » Se ili komprenus la realecon de Kristo, ili scius, ke la korpo de Lia homa estajho estis nubo, kiu kovris Lian diecon. La mondo vidis nur Lian homan formon, kaj pro tio ghi miris, kiel Li povis esti « veninta el la chielo ».

Baha'u'llah diris: « Kiel la nuboj kashas la sunon kaj la chielon de nia vido, tiel la homeco de Kristo kashis de homoj Lian veran, dian karakteron. »

Mi esperas, ke kun la okuloj, liberaj de nuboj, vi turnos vin al la Suno de l’Vero, ke rigardante la terajn aferojn, ke viaj koroj ne estu allogitaj al la senvaloraj kaj pasemaj plezuroj de la mondo. Tiu chi Suno inspiru al vi Sian forton, kaj tiam la nuboj de antaùjughoj ne forvualos Ghian brilon de viaj okuloj ! Tiam la Suno estos por vi sen nuboj.

Spiru la aeron de pureco. Chiu aparte kaj chiuj kune vi ricevu parton de la Diaj Malavarajhoj de la Regno de l’Chielo. La mondo ne estu por vi baro, kashanta la Veron de via vido, kiel la homa korpo de Kristo kasis Lian diecon de la homoj de Liaj tagoj. Estu al vi donita klara percepto de la Sankta Spirito, ke viaj koroj estu plenaj de lumo kaj kapablaj rekoni la Sunon de l’Vero, radiantan tra chiaj materialaj nuboj, kaj Lian brilegon, supervershantan la universon.

Tio chi estis mia pregho por vi chiuj.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >