Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La dekunua principo - la povo de la Sankta Spirito
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 18-an de novembro 1911.


En la instruoj de Baha'u'llah estas skribite: « Sole per la povo de la Sankta Spirito homo povas progresi, char la povo de homo estas limigita, kaj la Dia Povo estas senlima ». La studado de la historio venigas nin al la konkludo, ke chiuj vere grandai homoj, la bonfarintoj de la homa gento, tiuj, kiuj instigis homojn ami bonon kaj malami malbonon kaj kaùzis la efektivan progreson, estis inspiritaj per la forto de la Sankta Spirito.

El la Profetoj de Dio ne chiuj finis lernejojn de kleriga filozofio; fakte ili estis ofte homoj de malalta deveno vershajne malkleraj, homoj sen signifo en la okuloj de la mondo; kelkaj el ili ne sciis ech legi kaj skribi.

Tio, kio levis tiujn eminentulojn super aliajn homojn, kaj kio donis al ili la eblon ighi instruistoj de la Vero, estis la povo de la Sankta Spirito. Ilia influo je la homaro per la potenco de tiu chi povohava inspiro estis granda kaj penetranta.

La influo de plej saghaj filozofoj sen tiu chi Dia Spirito estis kompare sensignifa, kiel ajn vasta estis ilia scio kaj profunda ilia instruiteco.

La eksterordinaraj intelektoj ekzemple de Platono, Aristotelo, Plinio kaj Sokrato ne influis la homojn tiagrade, ke il estu pretaj orferi siajn vivojn por iliaj instruoj; dum kelkaj el tiuj simpluloj tiel tushis la homaron, ke miloj da homoj ighis bonvolaj martiroj por subteni iliajn verkojn; char tiuj vortoj estis inspiritaj de la Sankta Spirito de Dio ! La profetoj de Judao kaj Izraelo, Elija, Jeremia, Jesaja kaj Jehhezkel estis simplaj homoj, kiaj estis ankaù la apostoloj de Jesuo Kristo.

Petro, la chefa el la apostoloj, kutimis dividadi la akirajhon de sia fishkaptado en sep partojn, kaj kiam, prenante po unu parto por la chiutaga uzo, li venadis al la sepa, li sciis, ke ghi estas la tago de Sabato. Konsideru tion chi ! Kaj pensu pri lia posta pozicio; kian gloron li atingis pro tio, ke la Sankta Spirito faris grandajn aferojn pere de li.

Ni komprenas, ke la Sankta Spirito estas la energiodona faktoro en homa vivo. Kiu ajn ricevas tiun chi povon, kapablas influi chiujn, kun kiuj li rilatas.

La plej grandaj filozofoj sen tiu chi spirito estas senpovaj, iliaj animoj estas senvivaj, iliaj koroj mortaj. Se la Sankta Spirito ne inspiras iliajn animojn per sia blovo, ili povas fari nenian bonon. Nenia filozofia sistemo sukcesis iam bonsanghi kutimojn kaj morojn de popolo. Instruitaj filozofoj, ne klerigitaj de la Dia Spirito, ofte estis homoj de malpli altmoraleco; ili ne proklamis en siaj agoj la realecon de siaj belaj frazoj.

La diferenco inter la spiritaj filozofoj kaj la aliaj elmontrighas en iliaj vivoj. Spirita instruisto elmontras sian kredon je la propraj instruoj estante mem tio, kion li rekomendas al aliaj.

Homo simpla, sen instruiteco, sed plenigita per la Dia Spirito, estas pli povohava, ol plej altdevena, profunda scienculo, ne havanta tiun chi inspiron. Kiu estas edukita de la Dia Spirito, povas, en sia tempo, gvidadi aliajn, ke ili ricevu la saman Spiriton.

Mi preghas por vi, ke chiu el vi ricevu en la vivo la scion pri la Dia Spirito, por ke vi estu rimedoj de eduko por aliaj. La vivo kal moraleco de spiritaj homoj estas per si mem instruo por tiuj, kiuj konas ilin.

Ne pensu pri viaj propraj limigoj, celu nur la bonon de la Regno de Gloro. Konsideru la influon de Jesuo Kristo je Liaj apostoloj, poste pensu pri ilia influo je la mondo. Al tiuj chi simpluloj la potenco de la Sankta Spirito donis la povon disvastigi la ghojan novajhon !

Simile vi chiuj ricevu Dian helpon ! Neniu kapablo estas limigita, kiam ghi estas gvidata de la Spirito de Dio !

La tero per si mem ne havas la proprecojn de vivo, ghi estas senfrukta kaj seka, ghis ghi estas frukodonigita de la suno kaj pluvo: tamen la tero ne bezonas plendi pro siaj limigoj !

Estu al vi donita la vivo ! La pluvo de la Dia Malavareco kaj la varmo de la Suno de l’Vero fruktoplenigu viajn ghardenojn, ke amase floru tie multaj belaj floroj de charmaj aromoj kaj amo. Forturnu viajn vizaghojn de la meditado pri viaj propraj limhavaj memoj kaj fiksu la okulojn sur la Chiamdaùran Radiecon. Tiam viaj animoj ricevos plenmezure la Dian Povon de la Spirito kaj la Benojn de la Senfina Malavareco.

Se vi tiel persistos en preteco, vi ighos por la mondo de l’homaro brilanta flamo, gvida stelo, fruktabunda arbo, sanghante ghian tutan mallumecon kaj malghojon en lumon kaj ghojon per la brilado de la Suno de Kompatemo kaj per la senfinaj benoj de la ghoja novajho.

Tio chi estas la signifo de la potenco de la Sankta Spirito, kiu, mi preghas, estu malavare vershita sur vin.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >