Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La deziroj kaj preghoj de Abdul Baha
la 15-an de novembro 1911.

Abdul Baha diris:

Koran bonvenon al vi chiuj, mi amas vin chiujn plej sincere.

Tage kaj nokte mi preghas por vi al la Chielo, ke al vi estu donita forto, kaj ke chiu kaj chiuj vi partohavu la benojn de Baha'u'llah kaj eniru en la Regnon.

Mi sendas la petojn, ke vi ighu kiel novaj estajhoj, lumigitaj per la Dia Lumo, kiel brilantaj lampoj, kaj ke de unu ekstremo de Eùropo al la alia disvastigita estu la scio pri la Amo de Dio.

Tiu chi senlima amo tiel plenigu viajn korojn kaj mensojn, ke malghojo ne trovu eniron tien, kaj kun ghojplenaj koroj vi flugu, kiel birdoj, en la Dian Radiecon.

Viaj koroj farighu klaraj kaj puraj, kiel poluritaj speguloj, kaj reflektita estu en ili la tuta gloro de la Suno de l’Vero.

Viaj okuloj estu malfermitaj, por vidi la signojn de la Regno de Dio, kaj viaj oreloj estu malshtopitaj, por ke vi aùdu kun perfekta kompreno la Chielan Proklamon, sonantan meze de vi.

Viaj aninioj ricevu helpon kaj konsolon kaj, tiel fortigitaj, ili estu kapablaj vivi konforme al la instruoj de Baha’u’llah.

Mi preghas por chiuj kaj chiu el vi, ke vi estu kiel flamoj de amo en la mondo, kaj ke la brileco de via lumo kaj la varmeco de via sento atingu la koron de chiu malgaja kaj chagrenita infano de Dio.

Estu kiel brilantaj steloj helaj kaj lumantaj eterne en la Regno.

Mi konsilas al vi diligente studi la instruojn de Baha’u’llah, ke kun Dia helpo vi ighu age kaj vere bahaanoj.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >