Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La Suno de l'Vero
la 22-an de oktobro 1911.

Abdul Baha diris:

Charma estas la hodiaùa tago. La suno hele brilas sur la teron, donante lumon kaj varmon al chiuj kreitajhoj. La Suno de l'Vero ankaù brilas, donante lumon kaj varmon al homaj animoj. La suno estas fonto de vivo por la fizikaj korpoj de la surteraj estajhoj; sen ghia varmo ilia kreskado estus retenita, ilia disvolvighado estus haltigita, ili velkus kaj mortus. Tiel same la homaj animoj bezonas la Sunon de l'Vero, por ke ghi disvershu siajn radiojn, disvolvigu ilin, eduku kaj kuragigu. Kio estas la suno por la korpo de homo, tio estas la Suno de l’Vero por la animo.

Homo povas atingi altan gradon de materiala progreso, sed sen la lumo de l’Vero lia animo restas retenita en sia evoluado kaj mizera. Alia homo povas havi neniajn materialajn priviilegiojn, li povas stari sur la malsupro de la socia shtuparo, sed lia animo, ricevinta la varmon de la Suno de l’Vero, estas granda, kaj lumigita estas lia spirita kompreno.

Greka filozofo, kiu vivis en la frua tempo de la kristana epoko kaj estis plena de la kristana elemento, kvankam li ne estis laùkonfesa kristano, skribis tiel: « Estas mia konvinko, ke religio estas la cheffundamento de vera civilizacio ». Char antaù ol estas edukita la morala karaktero de nacio, same kiel ghia intelekto kaj talentoj, civilizacio havas nenian certan bazon.

Char religio enradikigas moralecon, ghi estas pro tio la plej vera filozofio, kaj sur ghi estas konstruita la sola daùra civilizacio. Kiel ekzemplon li citas la tiutempajn kristanojn, kies moraleco estis sur tre alta nivelo. La konvinko de tiu chi filozofo konformas kun la vero, char la civilizacio de la kristana mondo estis la plej bona kaj plej lumplena. La kristanaj instruoj estis lumigitaj per la Dieca Suno de l’Vero. Tial al iliaj sekvantoj estis instruite ami chiujn homojn, kiel fratojn, timi nenion, nek ech morton, ami proksimulon kiel sin mem, kaj forgesi la proprajn egoistajn celojn por la pli granda bono de la homaro. La granda celo de la religio de Kristo estis proksimigi la korojn de chiuj homoj al la radianta Vero de Dio.

Se la postirintoj de Kristo Sinjoro sekvus tiujn chi principoin persiste, kun konstanta fideleco, estus tute senbezone renovigi la religion de Kristo kaj tute nenecese revekadi Lian popolon, char granda kaj glora civilizacio regus nun en la mondo kaj la Regno de la Chielo estus veninta sur la teron.

Sed anstataùe kio okazis ? La homoj forturnis la vizaghojn de la diece lumigitaj ordonoj de sia Majstro, kaj vintro falis sur la homajn korojn. Char, kiel la korpo de homo dependas en sia vivo de la radioj de la suno, ankaù la chielaj virtoj ne povas kreski en la animo sen la radiado de la Suno de l’Vero.

Dio ne lasas Siajn infanojn senhelpe sed, kiam la mallumo de la vintro ombrokovras ilin Li ree sendas Siajn misiulojn, la profetoin kun renovigo de la benita printempo. La Suno de l’Vero ree aperas sur la horizonto de la mondo, lumante en la okulojn de tiuj, kiuj dormas, vekante ilin al ekvido de la gloro de la nova tagigho. Tiam la arbo de l’homaro ree ekfloras kaj donas la fruktojn de justeco por la resanigo de la nacioj. Char homo shtopis siajn orelojn kontraù la voko de la Vero kaj fermis la okulojn kontraù la Sankta Lumo, pro tio la mallumo de milito kaj tumulto, maltrankvilo kaj mizero ruinigis la mondon. Mi preghas, ke vi chiuj klopodu alkonduki chiun infanon de Dio en la radiadon de la Suno de l’Vero, por ke la mallumo estu disbatita per la penetrantaj radioj de ghia gloro, kaj la severeco kaj malvarmo de la vintro fandighu pro la kompatema varmo de ghia brilado.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >