Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La naùa principo - nesinmiksado de religio kaj politiko
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 17-an de novembro 1911.


En sia vivkonduto homo estas stimulata de du chefaj motivoj: « espero de rekompenco » kaj « timo de puno ». Sekve de tio aùtoritatuloj, kiuj havas gravajn registarajn postenojn, devas grandparte konsideri tiun chi esperon kaj tiun chi timon. Ilia afero estas intekonsili por eldoni legojn kaj prizorgi ilian justan plenumadon.

La tendo de la ordo de l’mondo estas starigita kaj konstruita sur du kolonoj de la « rekompenco kaj puno ».

En despotaj reghimoj, en kiuj estras homoj sen Dia kredo, en kiuj ekzistas nenia timo de spirita puno, la plenumado de la legho estas tirana kaj maljusta.

Nenio gardas pli efike kontraù tiraneco, ol tiuj chi du sentoj, la espero kaj la timo. Ili havas konsekvencojn tiel politlkajn, kiel spiritajn.

Se leghoplenumantoj konsiderus la spiritajn konsekvencojn de siaj decidoj kaj sekvus la gvidon de religio, « ili estus Diaj agentoj en la mondo de agoj, reprezentantoj de Dio por tiuj, kiuj estas sur la tero, kaj ili defendus, pro la amo al Dio, la bonon de Liaj servantoj, kiel ili defendus sian propran ». Kiam regantarano komprenas sian respondecon kaj timas malrespekti la Dian Leghon, liaj jughoj estas justaj. Super chio, se li kredas, ke la konsekvencoj de liai agoj sekvos lin en lian transmondan vivon kaj ke « kiel li semas, tiel li rikoltos » - tia homo sendube evitados maljustecon kaj tiranecon.

Se, aliflanke, oficisto pensas, ke la tuta respondeco por liaj agoj devas finighi kun lia tera vivo, nenion sciante kaj kredante pri la Diaj Favoroj kaj la spirita Regno de Ghojo, mankas al li stimulilo al justa agado kaj instigo al neniigo de premado kaj maljusteco.

Kiam reganto scias, ke liaj jughoj estos pesitaj per la pesilo de la Dia Jugho, kaj ke, se ne elmontrighos manko, li venos en la Chielan Regnon kaj la lumo de la Chiela Malavareco lumos sur lin, tiam li certe agos kun justeco kaj praveco. Vidu, kiel grave estas, ke shtataj registaranoj estu lumigitaj de religio !

Kun politikaj demandoj pastroj havas tamen nenion komunan ! Oni ne devas miksi religiajn aferojn kun la politikaj en la nuna stato de la mondo ( char iliaj interesoj ne estas identaj ).

Religio koncernas aferojn de la koro, de la Spirito kaj de moraleco.

Politiko koncernas la materialan flankon de la vivo. La religiaj instruistoj ne devas invadi la sferon de politiko. Ili devas okupi sin per la spirita edukado de la civitanoj, ili devas chiam donadi al homoj bonajn konsilojn, penante servi Dion kaj la homaron, ili devas klopodi por veki spiritajn aspirojn kaj peni pligrandigi la komprenon kaj scion de la homaro, plibonigi moralecon kaj kreskigi amon al justeco.

Tio chi estas en harmonio kun la instruoj de Baha'u'llah. En la Evangelio ankaù estas skribite: «  Redonu al Cezaro la proprajhon de Cezaro, kaj al Dio la proprajhon de Dio ».

En Persujo inter la gravaj shtatministroj trovighas kelkaj, kiuj estas religiaj, kiuj estas imitindaj ekzemploj, kiuj adoras Dion kaj timas malobei Liajn Leghojn, kiuj jughas juste kaj regas egaltrakte la popolon. Estas ankaù en tiu lando aliaj registaranoj, kiuj ne havas timon de Dio antaù siaj okuloj, kiuj ne pensas pri la konsekvencoj de siaj faroj, agante por siaj propraj plezuroj, kaj tiuj chi estigis en Persujo grandajn zorgojn kaj malfacilajhojn.

Ho, amikoj de Dio, estu vivantaj ekzemploj de justeco ! Por ke per la Favoro de Dio la mondo ekvidu en viaj agoj, ke vi elmontras la kvalitojn de justeco kaj kompatemo.

Justeco ne estas limigita, ghi estas universala kvalito. Oni devas efikigi ghian influon en chiuj klasoj, de la plej alta ghis la plej malalta. Justeco devas esti sankta, kaj devas esti konsiderataj la rajtoj de chiuj homoj. Deziru por aliaj nur tion, kion vi deziras por vi mem. Tiam ni ghojos en la Suno de Justeco, kiu brilas de la horizonto de Dio.

Chiu homo estus lokita sur honora posteno, de kiu li ne devas forighi. Modesta laboristo, kiu plenumas maljustajhon, estas same mallaùdinda, kiel fama tirano. Tiel ni chiuj havas elekton inter justeco kaj maljusteco.

Mi esperas, ke chiu el vi ighos justa kai direktos siajn pensojn al la unueco de l’homaro; ke vi neniam malbonfaros al viaj najbaroj aù parolos malbone pri iu ajn; ke vi respektos la rajtojn de chiuj homoj kaj okupos vin pli multe per la bono de aliaj, ol per via propra. Tiel vi ighos torchoj de Dia justeco, agante konforme al la instruoj de Baha'u'llah, kiu elportis dum sia vivo nekalkuleblajn persekutojn, por elmontri al la mondo de l’homaro la virtojn de la Mondo de Dio, ebligante al vi kompreni la superegecon de la Spirito kaj ghoji en la Justeco de Dio.

Per Lia Favoro la Dia Malavareco estos vershita sur vin, kaj pri tio mi preghas !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >