Enkonduko / Shija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolvigho de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Baha-anoj en Iranio / Bibliografio / reveno al BEL
 

BAHA-ANOJ KAJ AZAL-ANOJ


Por venghi Bab-on mortigitan antaù 2 jaroj, 3 bab-anoj provas murdi la shahon Nasiru-d-Din je la 15a de aùgusto 1852 en Teherano. Tiu malsukcesa ago ebligas al la shaho eksturmigi subpremadon vastan, kiu kaùzos la morton de 20000 bab-anoj kaj la forfughon de la aliaj el la urbo. Subh-i-Azal kaj pluraj intimuloj sukcesas fughi al Bagdado, kiun regas la otomana imperio, sed lia frato Mirza Husayn Ali estas arestita survoje kaj sendita al la malliberejo Siyah Chal (Nigra Truo) de Teherano. La baha-a tradicio datumas de tiu enkarcerigo la komencon de la profeta misio de Baha-u-llah, kiu asertas, ke en tiu malliberejo li estis aùdanta vochojn kaj ricevanta supernaturajn signojn. Tamen post la premo de la rusaj diplomatoj (30)Mirza Husayn Ali estas liberigita, senigita je chiuj siaj bienoj kaj poste ekzilita al Bagdado kun sia tuta familio dum la monato de aprilo 1853.

Alveninte al Bagdado, li retrovas tie la Bab-an komunumon regrupighintan chirkaù Subh-i-Azal. Sed konfliktoj post nelonge aperas inter la 2 fratoj kaj instigas Mirza Husayn Ali-on al retirigho al Kurdistano, kie li vivos kiel migranta dervisho kaj kontaktighos kun sufi-anoj Naqshabandis (31) enradikighintaj firme en la regiono. Persvadita de Subh-i-Azal por forlasi tiun Kurdistanon, en kiu li vivas jam de 2 jaroj, Mirza Husayn Ali decidas reveni en la komunumon de Bagdado dum la somero 1856. Ekde tiam Mirza Husayn Ali zorgos pri la ekonomiaj aferoj kaj lia frato heredos la spiritan aùritatecon.

La periodo de 1856 ghis 1863 estas turno-punkto por la bab-anoj, kiuj unuflanke organizighas dank'al la donacoj el Iranio kaj aliflanke eniras ciklon da reciprokaj perfortajhoj, kiu finfine okazigos la disighon. La multoblighon de bab-anoj sin proklamantaj "Manifestigho de Dio" (32) prirespondecas parte la Skriboj de Bab-o, interalie la libro Bayan (33), kiu anoncas laù diskutebla maniero la alvenon de tiu, kiu nuligos la religian leghon islaman ( shari'at ), fermos la ciklon de Mohammad kaj ediktos la novan leghon dian.

Deviga trapasejo sur la pilgrima vojo al la sanktaj lokoj de la shija-ismo, Bagdado farighas bab-ana propagandejo kontraù la persaj fideluloj. Timigita pro tiu kreskanta influo, la shaho petas de la otomanaj aùtoritatoj la ekzilon de la bab-anoj al lokoj, kie estos limigitaj la kontaktoj kun la persoj. La strechitaj rilatoj inter bab-anoj kaj islam-anoj estos la kaùzo de la jesa respondo al la shaho kaj de la ekzilo de la komunumo al Mosul. La tradicio baha-a datas tiam ( de la 22a de aprilo ghis la 3a de majo 1863 ) la retirigho de Mirza Husayn Ali kun 12 el siaj dischiploj en la ghardeno de Ridwan, che Bagdado. Tie li deklaras, ke li estas la "Manifestigho de Dio" antaùdirita  de Bab-o ; li adoptas la kromnomon Baha-u-llah ("La Splendoro de Dio") kaj liaj adeptoj tiun de "baha-anoj". Post mallonga restado en Mosul, kie ili rekunighis kun Subh-i-Azal alveninta en marto, la bab-anoj estas senditaj al Istanbulo kaj poste al Andrinopolo ( la nuna Edirne ) en eùropa Turkio, al kiu ili alvenas en decembro 1863.

El tiu urbo en 1866 ( aù 1867 ) Baha-u-llah admonas chiujn komunumojn de Turkio, de Sirio kaj de Irano por ke ili konsideras lin kiel la "Manifestighon de Dio" kaj konsentas lian aùtoritatecon. La ciklo de Mohammad estas finita kaj chiuj fideluloj povas malkonfesi la religian leghon islaman ( shari'at ) nun eksvalidan : la Baha-a Kredo estas la nova legho dia.

"Levighu chiuj el viaj lokoj, kiam vi aùdas mencion de la nomo de Tiu, kiun Dio devas manifesti [...] Kaj en la naùa jaro, vi atingos chion bonan" skribis Bab-o en sia libro Bayan. La baha-anoj konsideras tiujn vortojn kiel anoncon pri la misio de Baha-u-llah, kiu je 9 lunaj jaroj post la jarmila datreveno de la malapero de la 12a imam-o ( 1852-53 / 1269 ) perceptis "signojn" funde de sia malliberejo en Teherano. Male Subh-i-Azal kaj kelkaj familianoj de Bab-o opinias, ke tiu alveno ne povas okazi nur 22 jarojn post la morto de Bab-o char laù ilia interpretado de la libro Bayan tiu alveno ne povas okazi antaù 1500 aù 2000 jaroj : postulante striktan aplikadon de la Skriboj de Bab-o, la azal-anoj ( fideluloj de Subh-i-Azal ) agnoskas nek la profetan mision de Baha-u-llah nek liajn pretendojn al gvidado de la komunumo.

Serioza estas la interrompo. Reciprokaj murdoj kaj venenigoj ritmas la rilatojn inter la azal-anoj kaj la baha-anoj. Tiujn tumultojn ne povas longtempe toleri la otomanaj aùtoritatoj, kiuj reage decidas ilian disigon geografian. Subh-i-Azal kaj kelkaj fideluloj alvenas al Cipro en aùgusto 1868, dum Baha-u-llah kaj 70 intimuloj foriras al Sankta Johano de Akreo, kiun ili atingas la 31an de aùgusto 1868. Kvankam malbonege loghigitaj en kazerno la baha-anoj, el kiuj pluraj mortos, estas tamen agemaj kaj chefe Baha-u-llah, kiu sendos leterojn al chiuj tiamaj "potenculoj" (34) invitante ilin al konvertigho al la nova kredo kaj al toleremo kontraù la baha-anoj.

En 1870 la baha-anoj estas permesitaj loghi en la urbo mem. Dank'al multaj donacoj el Persio, la komunumo establighas kaj konkeras la simpation de unue malfidanta chirkaùantaro. La malgranda libereco pacience akirita estas abrupte perdita la 23an de januaro 1872, kiam  pro otomanaj manipuladoj politoko-diplomatiaj 7 baha-anoj murdas 3 azal-anojn post reciprokaj akuzoj je spionado. La firma kondamno de tiuj agoj verdiktita de Baha-u-llah neniel malebligas la aùtoritatoj enkarcerigi lin antaù ol liberigi lin pro manko da pravaj akuzajhoj. Iom pli libera por movighi, en 1878 li transloghighas al Mazra'ih, je kelkaj kilometroj for de Akreo, sed poste decidas en 1880 vivi pli proksime al tiu urbo. Ekde tiam ghis sia morto je la 29a de majo 1892 Baha-u-llah ne chesos helpi la malrichulojn paralele al intensa verkado, kaj tiel alogos kreskantan nombron da fideluloj, precipe en Iranio, kie la orientalisto Edgar Granville Browne(35) taksas ilian nombron je pluraj centmiloj.

La azal-anoj, liberigitaj post kiam Cipron ekregis la brita registaro (1878 ), malmultighos ritme de la konvertighoj al la nova religio, kiu de tiam estas la Baha-a Kredo. Subh-i-Azal forpasas en Cipro je la 29 de aprilo 1912 sen nomita heredanto (36) .

Sekvo : La Disvatigho de la Baha-a Kredo.
NOTOJ

30 : De post la multaj militoj inter Rusio kaj Iranio komence de la 19a jarcento, Rusio ludas gravan rolon en la politika vivo de la
      lando. Rusio kaj Britio ekbatalas unu kontraù la alia por kontroli la iranan areon, kiu ebligas aliron al la Persa Golfo kaj al la
      Hinda Oceano por la rusoj, kaj kiu estas konsiderita de la britoj kiel grava charniro, same kiel Afganistanio, sur la vojo al la
      Hindio, kiun ili strebas konservi.  ñ
31 : Naqshabandiya estas mistika societo fidela je suna-ismo kaj fondita de Baha al-Din al-Nasqshabandi en la 14a jarcento.  ñ
32 : Pluraj "Literoj de la Vivo" sin deklaros "Manifestigho de Dio", same kiel la bab-ano Mirza Asadu-llah murdita de alia bab-ano. ñ
33 : La libroj Bayan araba kaj Bayan persa (pli longa) estas konsideritaj kiel la sanktaj libroj de la bab-ismo. La chefaj reguloj de la
       libro Bayan estas la atendo de la "Manifestigho de Dio", la starigo de nova Qibla ( loko al kiu oni turnighas por la rita pregho )
       al la domo de Bab-o, kaj la nuligo de multaj reguloj de Islam. La araba vorto Bayan signifas "Raporton" kaj estas ofte uzita por
       nomi la Koranon mem. Kelkaj tradicioj shija-istaj imputas al Fatima ( filino de la profeto Mohammad ) verkadon de libro titolita
      Bayan. ñ
34 : La reghino Viktoria, la rusa Caro, la imperiestro franca Napoleono III, kaj la Papo Pio IX...La 2 leteroj, kiujn li sendos al
      Napoleono III  restos senefikaj, sed ilia tradukinto kaj portinto César Catafago, vic-konsulo de Francio che Santa Johano de
      Akreo, konvertighos al la nova kredo.  ñ
35 : Edward Granville Browne vizitos Baha-u-llah-on en Sankta Johano de Akreo kaj Subh-i-Azal-on en Famagusto dum 1890 por
      kolekti iliajn eldirojn pri la historio de la bab-ismo kaj pri la naskigho de la baha-ismo. Browne estas la unua okcidentulo
      menciinta la Baha-anojn che la Essay Society je la 29a de marto 1888; li tradukos la unuan historion de la Baha-anoj verkitan
      de Abbas Effendi,  heredinta posteulo de Baha-u-llah. ñ
36 : La bab-anoj fidelaj je la Bayan kaj je Subh-i-Azal numtempe estas pluraj miloj en Iranio. Ili estis tre agemaj ene de la movado
      porkonstitucia ( 1906-1908 ), kiu vidos la starigon de parlementa reghimo en Iranio kaj la proklamadon de konstitucio, malsame
      kiel la baha-anoj kiuj malkonsentas chian agadon politikan.  ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >