Enkonduko / Shija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolvigho de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Baha-anoj en Iranio / Bibliografio / reveno al BEL

DISVOLVIGHO DE LA BAHA-A KREDO


Nomumita de Baha-u-llah en lia testamento ( Kitab-i-'Ahdi = Libro de mia Pakto ), lia plej agha filo farighas la estro de la komunumo. Simpla gardanto de la profeta mesagho de sia patro, Abbas Effendi, kiu naskighis en 1841 aù en 1844 (37) kaj kiu estas kromnomita Abdu-l-Baha ( Servanto de Baha ), estas postnelonge kontestita de Mohammad Ali, kiu riprochas al li la volon por transiri la laùvortan signifon de la testamento. Vic-heredanto, Mohammad Ali grupigas chirkaù si kelkajn fidelulojn kaj familianojn de Baha-u-llah sub la nomo "Unitarianoj", por kontesti Abdu'-l-Baha-on, kiu laù ili strebas akiri por si la saman aùtoritatecon kiel tiun de sia patro.

Post Francio en 1865 ( dank'al la eldono de la libro de Gobineau ) kaj Britio en 1888, Usono ekkonas la novan religion en 1893 dum la Internacia Ekspozicio de Chikago. Pro la impulso de Ibrahim Georges Hayrallah (38), kiu estas kristana libanano bahaanighinta en Egiptio, la nombro da usonaj fideluloj kreskas ghis pli ol unu milo en 1898. Inter ili estas la miliardulino Phoebe Apperson Hearst, kiu pagas la unuan pilgrimadon de usonaj fideluloj al Sankta Johano de Akreo en decembro 1898. Incitigita de la evoluo de la kverelo (39) inter Abdu-l-Baha kaj si, Mohammad Ali kontaktighas kun Hayrallah, tiam pilgrimanta, kaj konvinkas lin por alighi al la Unitarianoj. Eksportita al Usono la "Kontestado" unitariana perturbas kaj dividas komunumon, kies nombro da adeptoj shrumpas.

Limigita por libere movighi post manovro (40) de Mohammad Ali che la turkoj en 1901, Abdu-l-Baha tamen daùrigas sian agadon, akceptante fidelulojn kaj multobligante la kontaktojn, ghis 1909, kiam la registaro de la Junaj Turkoj konsentas al li kompletan liberecon. Finfine libera, Abdu-l-Baha decidas komenci longan vojaghon misian al Egiptio, Svislando, Britio kaj Francio.

Alveninte al Francio en oktobro 1911, Abdu-l-Baha instalighas apud la placego de Trocadéro (41), kie li restados dum pli ol 9 semajnoj, okupante sian tempon per paroladoj, pri kiuj ege interesighas la pariza intelektularo. La bab-ismo kaj la baha-ismo ne estas tute nekonitaj en Francio : krom la libro de Gobineau (42), la verkoj de Nicolas (43)kaj la gazetaro foje raportanta pri la persekutadoj en Iranio kontraù la baha-anoj (44), la laboro realigita de la malgranda komunumo franca kreita pro la iniciato en 1898 de juna usonanino May Bolles faciligis la sukceson spertitan de Abdu-l-Baha. La pariza advokato Hyppolite Dreyfus multobligas prelegojn kaj renkontojn, pri kiuj ehhas (45) la gazetaro, paralele al daùra strebado por traduki la chefajn verkojn baha-ajn, kaj tiel sendube faciligas la favoran akcepton kaj la intereson elmontritajn de la Teozofoj, de la Protestantoj, de la Liberpensuloj kaj de multaj intelektuloj. Abdu-l-Baha revenis al Egiptio dum la vintro 1911.

Lia dua vojagho ( de aprilo 1912 ghis decembro 1913 ) estas por Usono, kiun li traveturas dum 8 monatoj, donante intervjuojn kaj prelegojn, direktante debatojn kaj inaùgurante la konstruadon de la unua "ador-domo" baha-a de Usono. Unu el la kashitaj celoj de tiu vizitado estas kontraùbatali la influon de la Unitarianoj fidelaj al Mohammad Ali (46). Reveninte al Eùropo en decembro 1912, li vizitas la komunumojn de Britio, Francio, Germanio, Aùstrio kaj Hungario, kaj finfine revenas al Akreo la 5an de decembro 1913, post ses-monata restado che la baha-anoj de Egiptio. Nekontesteble estas, ke tiuj vojaghoj firmigas la enradikighon de la baha-ismo en Okcidento : la paca mesagho de Abdu-l-Baha alvenas jhus antaù la Unua Mond-Milito, kiu shiros Eùropon.

Li forpasos la 28an de novembro en Hajfa, kie li loghas ekde 1913. Antaù sia morto, Abdu-l-Baha
havas tian agadon socian, ke la brita registaro ordenas lin "Knight of the British Empire" je la 27a de aprilo 1920, je preskaù 2 jaroj post kiam ghi ekregis la urbon. Lia korpo kushas en unu chambro de la maùzoleo de Bab-o.

Shoghi Effendi (47), kiu estis studanta en Oksfordo kiam mortis sia avo, estas komisiita por anstataùi lin. Krom la nomon de sia posteulo, Abdu-l-Baha eksplicitigas en sia testamento (48) chiujn baha-ajn instituciojn anoncitajn de Baha-u-llah sed ne ankoraù starigitajn.

Sed denove reaperas la kverelo kun la Unitarianoj pere de la korana juro, de kiu ankoraù dependas la familio de Abdu-l-Baha, kaj kiu rajtigas al Mohammad Ali la fruktuzo de la tombo de Baha-u-llah en Bahji. Post chikanajhoj kaj ekskomunikoj, la problemo estas jughita de la britaj aùtoritatoj kaj finighas en 1930, kiam mortas la Unitarianestro Mohammad Ali.

Ofte kontestita, foje ghis la skismo (49), la rolo de Shoghi Effendi estas gravega por la Baha-a Kredo, kies situacio plibonighas kaj kies nombro da fideluloj konstante kreskas dum lia 36 jara estrado de la komunumo. Fidela je la testamento de sia avo, li strebas starigi Baha-an Konsilion Internacian, provizore komisiitan por la transiro al la "Universala Domo de Justeco", kiu estas iu speco da demokrata registaro baha-a kaj embrio de la estonta registaro tutmonda, sed kiu ne estos starigita antaù lia morto. En decembro 1951 li nomumas 12 "Manojn de la Afero de Dio" (50), kiuj estas komisiitaj por asisti lin kaj kiuj mem elektas unu helpanton por chiu el la 5 kontinentoj. Post la morto de Shoghi Effendi, kromnomita la "Gardanto de la Afero de Dio", la 4an de novembro 1957 (51), pri la estrado de la komunumo respondecos tiuj "Manoj de la Afero de Dio".

Sed la diskonigo de la Kredo shajnas esti la prioritato de Shoghi Effendi : li instigas la usonajn baha- anojn, por ke ili estigu Lokajn Spiritajn Asembleojn kaj Nacian Spriritan Asembleon. En 1926 ili adoptas konstitucion, kiu estas la bazo de chiuj Naciaj Asembleoj en la mondo. La Gardanto apogas sin sur la baha-anoj usonaj, kaj poste sur la iranaj, por vaste kaj planize diskonigi la Kredon al amerikaj landoj (1937-1944), al Eùropo (1946-1963), kaj al pli ol 130 landoj dum la Dekjara Kampanjo Internacia (1953-1963).

La agado de tiuj usonaj pioniroj, kiuj traveturas la mondon kaj diskonigas la Baha-an Kredon, atingas gravan sukceson. Krom tiun propagandan laboron, Shoghi Effendi realigas grandegan laboron por ekzegezo (52), konforme al sia testamenta rajto, kaj por plibeligi la sanktajn lokojn de la baha-ismo. La tomboj de Bab kaj de Baha-u-llah estas plibeligitaj kaj aranghitaj por akcepti la milojn da pilgrimantoj atenditajn.

Dum en Iranio la ekregado de la dinastio Pahlavi en 1926 malfermas por la iranaj baha-anoj eraon relative kvietan (53), kiu ebligas al ili elekti la unuan Asembleon Spiritan kaj malfermi  je 1940 baha-an centron en Teherano, kaj ankaù dum islama tribunalo egipta deklaras, ke la Baha-a Kredo estas religio sendependa de Islamo (54), ghia situacio estas tute alia en Eùropo. La hitlera Germanio (55)kaj la stalina Rusio ne indulgas la baha-anojn, kiuj estas malpermesitaj kaj punekzilitaj en la unua pro sia kredo je la unueco de la homa raco, kaj konsideritaj de la alia kiel "opio de la popolo". La proklamado de la Shtato de Israelo en 1948, kaj la aserto de Shoghi Effendi pri fideleco kaj subteno al la "juda popolo", kies reveno estas anoncita de Baha-u'-lah, havos certajn konsekvencojn por la baha-anoj en la arabaj landoj, kie oni ghenerale konsideras ilin sionistaj : tiu akuzo estas pligravigita de la cheesto de la Baha-aj Institucioj en la israela urbo Hajfa, kaj ankoraù estas nun unu el la riprochoj de la islama Iranio kontraù la baha-anoj.

Iom konsternita de la morto de Shoghgi Effendi, kiu postlasis nek infanon nek nomitan posteulon, la "Manoj de la Afero de Dio" kunighintaj en Hajfa anoncas, ke 9 el ili provizore respondecos pri la rolo de la Gardanto. En aprilo 1963, cent jarojn post kiam Baha-u-llah estis proklamanta sin "Manifestigho de Dio", la unua "Universala Domo de Justeco" estas elektita de chiuj ( 56 ) Naciaj Spiritaj Asembleoj. La rolo de tiu institucio, kiu estas vera registaro de la Baha-a Komunumo kaj kies mandato validas dum kvinjaraj periodoj, estas tiom plenuma kiom leghodona, kiel ghis tiam havis nur la Gardanto  (56). El sia sidejo de Hajfa, la "Universala Domo de Justeco" ritmas ankoraù nun la vivon de la baha-anoj, planizante la disvastigon de la Kredo, donante sian opinion ekzegezan pri diversaj temoj aktualaj kaj akceptante la milojn da fideluloj, kiuj alvenas al la tomboj de Bab kaj de Baha-u-llah.
 

Sekvo : La Baha-a Kredo.
NOTOJ

37 : Naskighinta la 23an de 1844 laù la baha-a tradicio, en la tago kiam Mulla Husayn agnoskis Bab-on. ñ
38 : La unua baha-a komunumo usona estas kreita en februaro 1894.  ñ
39 : Unu Unitariano estas murdita post kiam li ricevis minacan leteron de Abdu-l-Baha. ñ
40 : Mohammad Ali akuzas Abdu-l-Baha-on pri deziro konstrui fortikajhon sur la Monto Karmel kaj pri preparado al ribelo, dum
       tiu lasta starigas konstruajhon, kiun oni parte uzos por ricevi la relikvojn de Babñ
41 : en la 4a numero de la strato "de Camoënsñ
42 : Trifoje reeldonita.  ñ
43 : A.L.M. Nicolas estas historiisto kaj oficiala tradukisto de la franca legacio en fremdaj landoj. Li tradukas la tekstojn de Bab
       kaj realigas plurajn verkojn pri la temo. Allogita, li konvertighas kaj farighas la unua bab-ano okcidenta.  ñ
44 : La gazeto "Le Temps", en sia numero de la 6a de oktobro 1903, pri la kontraùbahaaj eventoj de Yazd kaj Ispahan. ñ
45 : La gazetoj "Echos Lyonnais" (24an de majo 1908), "Le Figaro" (10an de aprilo 1909), "La Liberté" (13an de oktobro 1911).ñ
46 : En 1914 la Unitarianoj, kiuj spertas malfavoron, re-organizighas kreante la "National Association for Universal Religion"
      sub la gvidado de Mohammad Aliñ
47 : Li naskighis la 3an de marto 1898 en Akreo. Lia patrino estas la plej agha filino de Abdu-l-baha kaj lia patro estas familiano
      de Babñ
48 : Bazante sin sur grafologia ekspertizo, la usona baha-anino Ruth White kontestas la aùtentikecon de tiu testamento.
      Kelkaj baha-anoj fondas la asocion de la Liberaj Baha-anoj. ñ
49 : Movado Baha-a, Irvinanoj kaj "New History Society. ñ
50 : En 1957, ilia nombro farighas 27.  ñ
51 : Enterigita en la "Great Northen Cimetary" de New Southgate, en Britio. ñ
52 : Chirkaù 25000 leteroj kaj diversaj tradukoj de baha-aj verkoj. Li verkos cetere historion de la bab-ismo / baha-ismo
      ( de 1844 ghis 1944 ) sub la titolo "God Passes By".  ñ
53 : Kontraùbahaaj ribeloj en 1955 post la provo de Mossadegh por perforte farighis la shtatestron.  ñ
54 : La 10an de majo 1925.  ñ
55 : En Germanio oni malpermesas la baha-ismon en 1937. ñ
56 : Charles Mason Remey, kiun nomis Shoghi Effendi kiel prezidanton de la Baha-a Konsilio Internacia, depostulas sian rajton
       por anstataùi lin. Skismano, li fondas la Ortodoksan Baha-an Kredon Internacian.  ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >