Enkonduko / Shija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolvigho de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Baha-anoj en Iranio / Bibliografio / reveno al BEL
 

LA BAB-ISMO


Post la renverso de la Sefevid-oj en 1722, la tendenco ahkbar-ista superregis en la religia vivo irana, kaj la influo de la ulema-oj fakte malfortighis. Tre rapide batalis kelkaj teologoj kontraù tiu tendenco, kiu postvivos malgraù chio kaj ludos gravegan rolon che la teologo bahrejna shajko Ahmad al-Ahsai fondinto de la skolo shajk-isma. (13)

Chefe bazante sin sur kono kaj interpretado intuicia de la Korano kaj de la tradicioj, interalie per songhoj kaj vizioj, al-Ahsai apartighas tiom disde la skoloj asul-istaj kiom de tiuj ahkbar-istaj. Konsentante pri la dieco de la imam-oj kaj pri la ekzisto de pordo ( bab ), li ghuos dum dudeko da jaroj la favoran atenton de la shaho Fath Ali, kiu estis la nevo kaj la heredinto de la fondinto de la tiama en Persio reghanta dinastio Qadjar' (14). Li vivas en la urbo Yazd, kie li skribas siajn chefajn verkojn. Periode ekskomunikita kaj kondamnita pro herezo, li mortos survoje al Mekko en 1826, tiel fermante kvarjaran kampanjon da malfamigo post lia kondamno pro apostateco en 1822.

Lia posteulo, la juna perso Kazim Rashti, ghis sia morto je 1843 en Kerbala ( Irakio ) firmigos la teoriojn ellaboritajn de al-Ahsai kaj agnoskigos ilin kiel plenrajtan skolon. Jhus antaù sia morto, li sendis iun el siaj dischiploj, nomitan Mulla Husayn, trairi Persion por trovi Bab-on, kies tujan alvenon oni atendas. Tiu kompreno de la Sanktaj Skriboj religighas kun la mesiaj originoj de la shija-ismo "dekdu-imam-a" kaj en ghin enigas dimension "miljar-isma". La reapero de unu bab-o anoncus la revenon de la 12a imam-o je mil jaroj lunaj post lia "Malgranda Kashigho" en 874 (15).

En Shirazo la sendito de Kazim renkontighos kun Ali Muhammad (16), juna viro 24jaragha kaj amiko de Kazim depost ilia renkontigho dum pilgrimado al Kerbala. Fascinita de liaj respondoj al siaj teologiaj demandoj kaj de la komentario pri la sura-o de Josefo(17), kiun li verkas en la araba lingvo dum la nokto 23a de majo 1844, Mulla Husayn tuj agnoskas Ali Muhammad-on kiel la atenditan bab-on. La malgranda komunumo ne postvivos la morton de Kazim kaj disighos en du rivalajn movadojn. Tiu estrita de Muhammad Karim Kirmani iom post iom alproksimighos al la movado asul-ista, dum tiu estrita de Ali Muhammad ( la bab-anoj ) reasertos la gravecon de la intuicio kaj la ekziston de unu bab-o.

Multaj adeptoj postnelonge kunighas kun tiu, kiun ili agnoskas kiel la bab-on. La disvolvigho de la bab-ismo dependas tiom de la socio-politika kunteksto kiom de la personeco de Bab', kiun la grafo de Gobineau prezentas kiel "sekreteman, chiam okupatan de piaj aferoj, kun ekstreme simplaj moroj, kun aloga mildeco, kaj plibeligantan tiujn kvalitojn per sia ekstrema juneco kaj per la mirinda charmo de sia vizagho [...] (18)". Ekde la somero 1844 la unuaj bab-anoj kromnomitaj "Literoj de la Vivo" (19) trairas Persion, diskonigante siajn instruojn kaj anoncante la alvenon de la "pordo" kun la imam-o. Deziranta anonci sian mision, Bab-o pilgrimas al Mekko la sekvantan aùtumnon sed lia mesagho vekas malmulte da ehho che la islamanoj kaj la restado lasos al li malagrablan memoron.

Post lia reveno al Shirazo printempe de 1845 Bab-o multe paroladas publike en tiu urbo por precizigi sian mision. Li instigis siajn dischiplojn, por ke ili aldonu al la adhân' (20) frazon, kiu faras lin kaj Ali-on la "speguloj de la inspiro de Dio". La konfliktoj inter bab-anoj kaj shija-anoj decidigas la guberniestron de la urbo por malliberigi Bab-on kaj por forpeli liajn fidelulojn. La teologo Yahya-i- Darabi, kiun sendis la aùtoritatoj por pridemandi lin, ekkonas personon, kiu tiel fascinos lin ke li tuj konvertighos, same kiel faros Mirza Husayn Ali (21) ( estonte Baha'u'llah ) kaj lia frato Mirza Yahya (22) ( estonte Subh-i-Azal ) okaze de sia renkontigho kun Mulla Husayn en Teherano dum la monato de septembro 1845.

Foririnte el Shirazo pro la kolerao, Bab-o transloghighas al Ispahano sub la protekto de la kristana guberniestro kartvela de la provinco. Post ties morto dum la somero 1847, Bab-o estas arestita kaj sendita pro la ordono de la granda viziro Mirza Aqasi en la fortikejon de Mahku situantan meze de la montaroj de la provinco persa Azerbajghan'. La perturboj kaùzitaj de la propagando bab-ana  denove instigas la aùtoritatojn por transloghigi Bab-on al alia malliberejo, en la kastelon de Chiriq che la lago Urmia. Decidinte neniigi la bab-ismon, la nova viziro de la shaho Muhammad kunvokas en Tabrizo komisionon da mollah-oj sub la gvidado de la hereda princo Nasiru-d-Din por aùskulti la argumentojn de Bab-o. Torturite, li nuligos siajn religiajn asertojn kaj estos kondamnita je morto pro apostateco. Li estas kuracita de la doktoro William Cormik, kiu estas la unusola okcidentulo al li alproksiighinta.

Malgraù la novajhoj, kiujn ili ricevas de Chiriq, la bab-anoj senchese diskonigas la alvenon de nova religio. Tial la poetino Kurrat al-Ayn Tahirih (23) publike senvualighas kiel simbolo de sia apartigho disde la islamo, kaj instigas la islamanojn konsideri ke la religia legho ( shari'at ) estas nuligita. Indignitaj pro la perfortoj de la aùtoritatoj kaj ne sukcesintaj liberigi Bab-on, la bab-anoj profitas la heredajn kverelojn post la morto de la shaho je la 4a de septembro por ekpreni la armilojn kaj ribeli en la provinco de Mazindaran'. Sub la gvidado de Mulla Husayn 300 bab-anoj provas ekokupi la urbon de Barfurus sed estas forpelitaj en la sanktejon de Shaykh Tabarsi kaj estas tie sieghataj de la persaj armeoj ghis la 22a de majo 1849. Arestitaj dum ili provis rekunighi kun la sieghitoj, Mirza Husayn Ali kaj Mirza Yahya ne estas amasbuchitaj kun la postvivantoj. Kiam li ekkonas la malvenkon okazitan en la sanktejo kaj la morton de iu el la estroj ( Mulla Mohammad Ali ) Mirza Yahya estas ekkaptita de "sankta perturbo". Avertite, Bab-o distingas en tio signon, kiu indikas lin kiel la "revenon" de la movadestro batalmortinta en la sanktejo de Shaykh Tabarsi. De tiam kromnomita Subh-i-Azal ( Mateno de Eterneco ), Mirza Yahya estas nomita de Bab-o kiel sian heredonton.

Tedita pro la bab-anaj ribeloj, kiuj multighas en la lando (24), la persa registaro decidas efektivigi la mortpunon verdiktigitan kontraù Bab-o en Tabrizo dum 1848. La 9an de julio 1850, Bab-o estas kondukita kun du fideluloj siaj al Tabrizo cele al mortpafado, sed laù konsilo de unu el siaj fideluloj, Agha Sayyid Husayn, li shajnigas malkonfeson de sia kredo (25), tiel ebligante la savon de siaj Skriboj kaj la aplikigon de siaj antaùmortaj deziresprimoj.  Pendigita per shnuro ligita sub siaj akseloj cele al mortpafado, Bab-o nekompreneble ne estas trafita de la kugloj, kiuj rompas nur liajn ligojn (26) ; dua pafado mortigos lin.

Jhetita en fosajhon, lia korpo estos reakirita de la bab-anoj (27) kaj kashita dum pluraj jaroj en Teherano ghis kiam estos trovita tombon indan je li. Liaj restajhoj nun kushas en maùzoleo sur deklivo de la Monto Karmel' (28).

La morto de Bab-o ne difektos la movadon kreitan de li. Multege pli ol atendite, la bab-ismo farighas veran movadon de reformado morala kaj socia, kiun sukcesos silentigi neniu perforto. Kiel tre bone diras Ernest Renan : " Nia jarcento vidis religian movadon tiel eksterordinaran kiel tiujn de la pasinteco, movadon kiu kaùzis tiom da entuziasmo kiom ili kaj jam havis proporcie pli da martiroj. La bab-ismo estis gravega fenomeno." (29)
 

Sekvo : Baha-anoj kaj Azal-anoj.
NOTOJ

13 : Ahmad al-Ahsai ( 1753-1826 ).  ñ
14 : Dinastio Turkmen-devena.  ñ
15 : Dato de la morto de la 11a imam-o kaj de la malapero de lia filo, Muhammad al-Mahdi al-Muntazar, la 12a imam-o.
       La miljara datreveno de tiu evento, kiu okazis en la islama jaro 260, koincidas kun la gregoriaj jaroj 1844-45 ( 1260 de la islama
       kalendaro).  ñ
16 : Ali Mohammad naskighis la 20an de oktobro 1818 aù la 9an de oktobro 1820 en Shirazo, en komercista familio.  ñ
17 : Kayyun al-asma aù komentario de la sura-o de Josefo ( Korano XII ), estas konsiderita de la bab-anoj kiel la unua verko
       revelaciita de Bab-o.  ñ
18 : Joseph Arthur de Gobineau , "les religions et les philosophie dans l'Asie centrale", Paris, 1865.  ñ
19 : La influo de la hurufi-anoj ( ilia nomo devenas de la araba vorto huruf = litero ), kiu estas mistika movado islama de la 14a
       arcento kaj kiuj tiel klarigas la Koranon kiel la kabalistoj faras por la Tora-o, donante nombran valoron al chiu lireto
       (numerologio ) de la araba alfabeto, estas pli granda che la bab-anoj ol che la baha-anoj, kiuj konservas nur la simbolan
       aspekton de la ciferoj.  ñ
20 : adhân : vorto signifanta la vokon kriitan de la muezino ( mu'adhdhin  ) antaù la tempo de chiu pregho. ñ
21 : Mirza Husayn Ali naskighis la 12an de novembro 1818 en richa familio de Teherano.  ñ
22 : Mirza Yahya, kiu estis la duonfrato de Mirza Husayn Ali, naskighis en 1830.  ñ
23 : Zarrin-Taj, unu el la "Literoj de la Vivo", konita kiel Kurrat-al-ayn ( Lumo de la okulo ) aù kiel Tahirih ( la Pura ) estas la
       tradukistino de la Kayyun al-asma en la persan lingvon. Sarah Bernhardt petis de Catulle Mendès, ke li verku teatrajhon pri la
       vivo de tiu hero-ino bab-ana, kiu estos strangolmurdita pro la ordono de la aùtoritatoj.  ñ
24 : ribeloj che Nayriz en la provinco Fars, gviditaj de Yahya-i-Darabi ( de junio 1849 ghis januaro 1850 ) kaj ankaù che Zanjan en la
       provinco Hamse ( de januaro ghis decembro 1850 ) chiam finighos per amasbuchado de la kapitulacintoj malgraù promesoj. ñ
25 : Taqiya : araba vorto signifanta " singardemon, timon" kaj indikanta koranan principon ( Korano, XVI 108 ), kiu permesas al la
       kredantoj vuali sian kredon en malamika medio. Tion ne uzas la baha-anoj. ñ
26 : Laù fontoj bab-anaj kaj islamanaj.  ñ
27 : Mirza Musa, juna frato de Baha-u-llah, savas la restajhojn de Bab-o antaù ol morti en Sankta Johano de Akreo je 1887. ñ
28 : Baha-u-llah ordonos ghian konstruadon.  ñ
29 : Ernest renan, "Les Apôtres", 1863.  ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >