Enkonduko / Shija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolvigho de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Baha-anoj en Iranio / Bibliografio / reveno al BEL
 

BAHA-A KREDO


La baha-anoj konsideras Bab-on kiel la antaùinton de la nova religio. Fundamente monoteismaj, la skriboj  verkitaj de Bab-o klare nuligas multajn instruojn koranajn (57) aù almenaù mildigas iliajn plej severajn flankojn, lasitajn al la taksado de chiu. La Bayan' establas la nocion de Progresa Revelacio: same kiel la dekdu-imama shija-ismo, la bab-ismo agnoskas 6 gravajn profetojn ( Adamo, Noa, Jesuo, Abrahamo kaj Mohammad  ) sed opinias, ke la paroloj de chiu profeto nuligas tiujn de la antaùa. La alveno de Bab-o, kiu estas ne la 12a imam-o sed la "Spegulo de Dio", signifas do la nuligon de la islama legho. La libro Bayan estas konsiderita kiel nova Korano kapabla por leghdoni pri la sociaj rilatoj, kaj roligas la bab-ismon kiel movadon de reformado morala kaj do politika. Malgraù ghia pretendo al universaleco, la influo de la soci-kultura medio, en kiu ghi aperis, estas ankoraù kelkfoje sufiche forta. (58)

Neniel Bab-o pensis esti la lasta profeto ; male liaj skriboj antaùdiras la alvenon de "Tiu, kiun Dio manifestos", de la estonta profeto.

La Skriboj de Bab-o estas kun la Kitab-i-Aqdas ( La Plej Sankta Libro ) de Baha-u-llah la fonto, el kiu chiu baha-ano devas cherpi : aldonendas le giganta laboro klariga de iliaj posteuloj Abdul-Baha, Shoghi Effendi kaj la "Domo de Justeco". La baha-ismo ege apartighis disde la islamo, en kies medio ghi aperis, multe pli ol la bab-ismo, kaj povas esti prave konsiderita kiel aparta religio sen nei sian heredon.

La baha-a dogmaro bazighas sur la aserto pri triobla unueco ( de Dio, de la religioj kaj de la Homaro ) el kiu rezultas pluraj gravaj principoj. La nocio de Dio, unika, chio-scia, nekreita kaj neatingebla estas simila al tiu de Dio de Bab-o kaj de islamo : Li est Tiu, kiu gvidis la diversajn profetojn. El tiu dia unueco rezultas la unueco de la religioj, kies malsameco estas facile klarigita per la "progresa revelacio". Tiel la baha-anoj agnoskas Baha-u-llah-on, Buddha-on kaj Zoroastro-n (59) krom la profetoj jam agnoskitaj de la bab-ismo : en chiu epoko venas profeto, kiu estas malsama de la antaùa kaj kies mesagho konformas al la medio. Per la alveno de Bab-o fermighas la adam-a ciklo kaj malfermighas la baha-a ciklo, kiu supoze daùros mil jarojn. Tio klarigas kial tiom malmulte da jaroj enhavis la tempo inter la alveno de la du profetoj, kiu kutime daùras proksimume mil jarojn. La homaro estas "La Kulmino de la Kreado", do unika. Pro tio, kontraù chiuj formoj de racismo aù de antaùjugho, kiuj estas baroj kontraù la unuigho de la homaro, oni devas batali. La malsameco, kiu rezultas de la medioj kulturaj, klimataj aù politikaj, devas esti ne neniigita (60) sed komprenita kaj konsentita.

El tiu triobla unueco rezultas la etikaj principoj de la baha-ismo : egaleco inter homoj viraj kaj inaj, malaperigo de chiuj antaùjughoj raciaj, etnaj, religiaj, lingvaj kaj klasaj, aliro por chiuj al edukado kaj al internacia helplingvo (61), redukto de ekstremaj richecoj kaj malrichecoj, harmonio de la scienco kun la religio, kompleta rifuzo de kia ajn perforto kaj kia ajn partopreno politika...(62)

Sen klerikaro nek sakramentoj, la baha-a religio havas tamen kelkajn ritojn. La religian vivon ritmas la chiutaga preghado konsistanta el recitado de unu el la tri tekstoj priskribitaj de Baha-u-llah, kun la rigardo turnita al la sankta urbo Saint jean d'Acre. Oni ankaù povas preghi en "ador-domo" (63) malfermita al la kredantoj de chiuj religioj.

Komence de chiu monato de la baha-a kalendaro kunvenas la fideluloj en loka centro ( se ekzistas ). Tiu komunuma kunveno konsistas el tri fazoj : la unua estas dedichita al la preghado kaj al la legado de la sanktaj tekstoj, la dua al la administraj aferoj kaj la tria estas festa mangho. La jaro estas dividita inter 19 monatoj po 19 tagoj kaj komencighas la 21an de marto je la printempa ekvinokso : tiu unua tago nomighas Naw-Ruz (64). Ornamita de festoj por celebri la gravajn eventojn de la Kredo (65), la jaro finighas je la 26a de februaro per la aldono de 4 "intermetitaj tagoj" nomitaj Ayyam-i-Ha (66) kaj dedichitaj al festo kaj gastigado. La lasta monato de la jaro ( 'Ala de la 2a ghis la 20a de marto ) estas tiu de la fasto. La Baha-a Erao malfermighas en 1844 kaj estas dividita en diversaj periodoj po 19 : 19 jaroj konsistigas periodon nomitan Vahid ( Unuo ) kaj 19 Vahid konsistigas periodon nomitan Kull-i-Shay ( Chio = 361 jaroj ).

La baha-ismo kondamnas drinkadon da alkoholajhoj, uzadon da drogoj, vetludojn, klachadon, kaj rekomendas monogamion, fidelecon kaj, ghenerale, higienon por sana vivo kaj afablajn homrilatojn.
 

Sekvo : la Agado de la Baha-anoj.

NOTOJ

57 : La Qarmat-oj de Bahrejn dum la 10a jarcento, kaj la Nizari-oj de Iranio dum la 12a jarcento, kiuj ambaù devenas de la ismael-a
      shija-ismo, nuligis chion aù parton de la korana legho post la alveno de "sia" profeto.  ñ
58 : Multaj leghoj estas respondo al tiuj truditaj de islamo. Krome multajn referencojn al la antaù-islamaj kulturoj iranaj oni trovas en
       la baha-a teologio.  ñ
59 : La du lastaj devenas de la klarigoj de 'Abdu'l-Baha. Krishna estas nun aldonita al tiu listo.  ñ
60 : La baha-aj tekstoj estas tradukitaj al pli ol 800 lingvoj kaj dialektoj. ñ
61 : Ili estas tre interesigitaj de Esperanto.  ñ
62 : Male de la azal-aj bab-anoj.  ñ
63 : Ekzistas 7 ador-domoj en la mondo, sur la 5 kontinentoj. Oni nun pripensas projekton por konstrui ador-domon en Francio. ñ
64 : Naw-Ruz estas la novjara festo de la kalendaroj irana kaj zoroastra. ñ
65 : 21an de aprilo : Baha'u'llah anoncas sian mision en 1863 / 23an de majo : Bab anoncas sian mision en 1844 / 29an de majo :
       forpaso de Baha'u'llah en 1892 / 9an de julio : martirigo de Bab en 1850 / 20an de oktobro : naskigho de Bab en 1819 / 12an
       de novembro : naskigho de Baha'u'llah en 1817.  ñ
66 : 5 tagojn oni aldonas por la superjaroj.  ñ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >