Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Kruela indiferenteco de popoloj konceme suferadon de aliaj nacioj
la 24-an de novembro 1911.

Abdul Baba diris:

Oni jhus diris al mi, ke terura akcidento okazis en tiu chi lando. Vagonaro falis en riveron kaj almenaù dudek personoj estas mortigitaj. Tio chi estas hodiaù diskutota en la franca Parlamento kaj la direktoro de la Stataj Fervojoj estas alvokota por paroli. Li estos kruc-esplorata koncerne la kondichojn de la fervojo kaj kaùzon de la akcidento, kaj okazos varmega diskutado. Mi estas plena de miro kaj surprizo je la vido de la interesiteco kaj ekscito, kiujn vekis tra la tuta lando la okazo de morto de dudek personoj, dum oni restas malvarma kaj indiferenta kontraù la fakto, ke miloj da italoj, turkoj kaj araboj estas mortigitaj en Tripoliso ! La teruro de tiu amasa bucho absolute ne maltrankviligis la registaron ! Tamen tiuj malfelichuloj ankaù estas ja homoj !

Kial oni elmontras tiom da intereso kaj varma simpatio al tiuj chi dudek individuoj, dum oni havas neniom por la kvin mil personoj ? Ili chiuj estas homoj, ili chiuj apartenas al la homara familio sed ili estas el aliaj landoj kaj nacioj. Ne estas la afero de la indiferentaj landoj, ke tiuj homoj estas masakritaj ; tiu amasa bucho ne tushas iliajn sentojn ! Kiel maljusta, kiel kruela ghi estas, kiel ekstreme senigita de chia bona kaj alta sento ! La homoj el tiuj aliaj landoj havas infanojn kaj edzinojn, patrinojn, filinojn kaj filetojn ! En tiuj landoj hodiaù apenaù estas iu domo, libera de la sonoj de maldolcha ploro, apenaù oni povas trovi hejmon, netushitan per la kruela mano de l’milito.

Ve ! Ni vidas en chiuj flankoj, kiel kruela, plena de antaùjughoj kaj maljusta estas homo, kaj kiel malrapidema li estas, por ekkredi je Dio kaj sekvi Liajn ordonojn.

Se tiuj homoj amus kaj helpus unu la alian, anstataù esti tiel fervoraj, por ne neniigadi per glavo kaj kanono, kiom pli noble ghi estus ! Kiom pli bone, se li vivus kiel aro da kolomboj, en paco kaj harmonio, anstataù simili lupojn kaj shiri sin reciproke en pecojn.

Kial homo estas tiel malmolkora ? Ghi estas pro tio, ke li ankoraù ne konas Dion. Se li havus scion pri Dio, li ne povus agi tute male al Liaj leghoj; se li posedus spiritan menson, tia kondutmaniero estus neebla por li. Se oni nur kredus, komprenus kaj sekvus la leghojn kaj ordonojn de la Profetoj de Dio, militoj ne mallumigadus plu la vizaghon de la tero.

Se homo havus almenaù la principojn de justeco, tia stato de aferoj estus neebla.

Tial mi diras al vi, ke vi preghu - preghu kaj turnu viajn vizaghojn al Dio, ke Li en Sia senfina Kompato kaj Favoro helpu kaj subtenu la misgviditojn. Preghu, ke Li favordonu al ili spiritan komprenon kaj instruu al ili toleremon kaj kompatemon, por ke la okuloj de iliaj mensoj estu malfermitaj kaj por ke estu al ili donita la donaco de la Spirito. Tiam paco kaj amo iros manon che mano tra la landoj, kaj tiuj kompatindaj malfelichuloj recivos trankvilon.

Ni klopodu tage kaj nokte por estigi pli bonan staton. Mia koro estas rompita de tiuj terurajhoj kaj laùtaj krioj - atingu tiu krio ankaù aliajn korojn !

Tiam blinduloj ekvidos, mortintoj levighos kaj justeco venos kaj regos sur la tero.

Mi petegas vin chiujn preghi per la tuta koro kaj animo, ke tio estu efektivigita.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >