Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La perfektal homaj sentoj kaj virtoj
la 23-an de novembro 1911.

Abdul Baha diris:

Vi chiuj devus esti tre felichaj kaj dankaj al Dio por la granda privilegio, kiu estas al vi donita.

Tio chi estas pure spirita kunveno !  Gloro estu al Dio - viaj koroj estas turnitaj al Li, viaj animoj estas altiritaj al la Regno, vi havas spiritajn aspirojn kaj viaj pensoj flugas super la mondo de polvo.

Vi apartenas al la mondo de pureco kaj ne kontentigas per la besta vivmaniero, per pasigado de la tagoj en manghado, trinkado kaj dormado. Vi estas vere homoj. La celo de viaj pensoj kaj ambicioj estas akiri homan perfektecon. Vi vivas por fari bonon kaj porti felichon al aliaj. Via plej granda deziro estas konsoladi funebrantojn, fortigadi malfortulojn kaj esti kaùzo de espero por malesperantoj. Tage kaj nokte viaj pensoj estas turnitaj al la Regno kaj viaj koroj estas plenaj de Amo de Dio.

Tiel vi konas nek kontraùstaron, nek malsimpation aù malamon, char chiu vivanta kreajho estas kara al vi kaj la bono de chiu estas la celo de viaj serchoj.

Tio chi estas perfektaj homaj sentoj kaj virtoj. Se homo havas neniun el ili, estus por li pli bone chesi ekzisti. Se lampo chesis donadi lumon, estus pli bone ghin neniigi. Se arbo kreskigas neniajn fruktojn, estus pli bone forhaki ghin, char ghi nur estas superflua sur la tero.

Vere, estas por homo milfoje pli bone morti, ol kontinui la vivon sen virtoj.

Ni havas okulojn, por ke ni vidu per ili, sed se ni ne uzas ilin, kian profiton ili donas al ni ? Ni havas orelojn, por ke ni aùdu per ili, sed se ni estas surdaj, kian utilon ni havas de ili ?

Ni havas langon, por ke ni gloru Dion kaj proklamu la bonan novajhon, sed se ni estas mutaj, kiel senutila ghi estas !

La Chion-amanta Dio kreis homon, por ke li disradiigadu la Dian Lumon kaj heligadu la mondon per siaj vortoj, agoj kaj vivo. Se li estas sen virto, li farighas ne pli bona, ol nura besto, kaj besto, ne posedanta inteligentecon, estas malinda estajho.

La Chiela Patro donis al homo la netakseblan donacon de inteligenteco, por ke li ighu spirita lumo, penetranta la mallumon de materialeco, kaj alportanta al la mondo bonecon kaj veron. Se vi sekvos fervore la instruojn de Baha'u'llah, vi vere farighos lumo de la mondo, animo por la korpo de la mondo, konsolo kaj helpo por la homaro kaj fonto de savo por la tuta universo. Penu do per la tuta koro kaj animo sekvi la konsilojn de la Benita Perfekteco, kaj estu certaj, ke se vi sukcesos vivi tian vivon, kian li difinas por vi, la Eterna Vivo kaj chiamdaùra ghojo apartenos al vi kaj la chiela subteno estos sendita por doni al vi forton dum chiuj tagoj de via vivo.

Mia elkora pregho estas, ke chiu el vi atingu tiun perfektan ghojon !

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >