Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

Ni ne devas senkuraghighi pro malgrandeco de nia nombro
la 25-an de novembro 1911.


Kiam Kristo aperis, Li konigis sin en Jerusalemo. Li vokis homojn al la Regno de Dio, Li invitis ilin al la Eterna Vivo kaj parolis al ili pri akiro de la homaj perfektecoj. La lumo de gvido estis vershita de tiu radianta Stelo, kaj fine Li donis Sian Vivon ofere por la homaro.

Dum Sia tuta benita vivo Li suferadis persekutojn kaj malfacilajhojn, kaj malgraù chio tio homoj estis Liaj malamikoj.

Ili malkonfesis Lin, malrespektis Lin, maljustis kontraù Li kaj malbenis Lin. Ili traktis Lin ne kiel homon - kaj malgraù chio tio Li estis personigo de kompato kaj de plej alta boneco kaj amo.

Li amis chiujn homojn sed ili traktis Lin, kiel malamikon kaj ne sciis taksi Lin. Ili atribuis nenian valoron al Liaj vortoj kaj ne estis lumigitaj per la flamo de Lia amo.

Pli poste ili ekkomprenis, kiu Li estis, ke Li estis Sankta Dia Lumo kaj ke Liaj vortoj entenis la Eternan Vivon.

Lia koro estis plena de amo por la tuta mondo, Lia boneco estis destinita atingi chiujn - kaj kiam ili komencis kompreni tion chi ili ekpentis - sed Li jam estis krucumita.

Ne multajn jarojn post Lia Chieliro ili eksciis, kiu Li estis, sed en la tempo de la Chieliro Li havis nur tre malmultajn dischiplojn, nur relative malgranda anaro kredis Liajn ordonojn kaj sekvis Liajn leghojn. La ignorantoj diradis : « Kiu estas tiu chi individuo, Li havas nur kelkajn dischiplojn ! » Sed la sciantoj diradis: « Li estas la Suno, kiu brilas en Oriento kaj en Okcidento, Li estas la Malkashanto, kiu donos vivon al la mondo ».

Kion vidis la unuaj dischiploj, la mondo ekkomprenis nur pli poste.

Tial vi, kiuj estas en Eùropo, ne senkuraghighu pro tio, ke vi estas malmultaj, aù pro tio, ke homoj kredas, ke via Afero estas sensignifa. Se malmultaj personoj venas al viaj kunvenoj, ne perdu la koron, kaj se oni vin mokas aù kontraùparolas ne estu chagrenitaj, char la apostoloj de Kristo devis elporti la samon. Ili estis malrespektataj kaj persutataj, malbenataj kaj malbone traktataj, sed en la fino ili estis venkintoj kaj iliaj malamikoj montrighis malpravaj.

Se la histono ripetighus kaj chiuj tiuj aferoj okazus al vi, ne estu malghojaj, sed plenaj de ghojo kaj danku Dion, ke estas al vi destinite suferi, kiel suferis sanktuloj en la pasintaj tempoj. Se homoj kontraùos al vi, estu ghentilaj por ili, se ili kontraùparolos, estu firmaj en via kredo, se ili forlasos vin kaj forkuros de vi, elserchu ilin kaj traktu ilin afable. Faru malbonon al neniu; preghu por chiuj; penu briligi vian lumon en la mondo kaj flirtigu vian standardon alte en la chielo. La belaj aromoj de viaj noblaj vivoj penetros en chiun lokon. La lumo de la Vero, briligita en viaj koroj, radios al malproksimaj horizontoj !

La indiferenteco kaj insultoj de la mondo estas sen ia signifo, dum viaj vivoj havos grandegan signifon.

Chiuj, kiuj serchas la Veron en la Chiela Regno, brilas, kiel steloj, estas kiel fruktarboj, sharghitaj de plej bonaj fruktoj, kiel maroj, plenaj de altvaloraj perloj.

Havu nur fidon je la Kompatemo de Dio, kaj disvastigadu la Dian Veron.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >