Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La sesa principo - vivrimedoj
4, Avenue de Camoëns, Parizo.


Unu el la plej gravaj principoj de la instruoj de Baha'u'llah estas : La rajto de chiu homa estajho al chiutaga pano por subteni sian ekziston, aù egaligo de vivrimedoj.

Oni devas tiel aranghi la kondichojn de la homoj, ke malricheco malaperu, ke chiu, kiom nur estas eble, konforme al sia rango kaj pozicio, partoprenu en bonhavo kaj bonstato.

Ni vidas inter ni unuflanke homojn, supersharghitajn per richajhoj, kaj aliflanke malrichulojn, mortantajn pro mizero ; kelkajn, kiuj posedas po kelke da luksaj palacoj, kaj aliajn, kiuj ne havas kie meti la kapojn. Ni trovas tiajn, kiuj ghuas multajn kaj elektitajn manghojn dum aliaj apenaù povas trovi sufichan panpeceton, por subteni siajn vivojn. Dum kelkaj vestas sin per veluroj, peltoj kaj belaj tolajhoj, aliaj havas malsufichajn, malrichajn kaj maldikajn vestojn, por defendi sin de malvarmo.

Tiu chi stato de la aferoj estas malbona kaj devas esti kuracita. Oni devas tre zorgeme apliki la kuracilon. Oni ne povas tion fari, estigante absolutan egalecon inter homoj.

Egaleco estas hhimero ! Ghi estas tute neefektivigebla ! Se ech egaleco estus efektivigita, ghi ne povus daùri, kaj se ghia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La legho de ordo devas chiam regi en la mondo de líhomaro. La Chielo tion chi dekretis, kreante la homon.

Kelkaj personoj havas tre multe da inteligenteco, aliaj havas ordinaran kvanton da ghi, kaj aliaj estas tute senigitaj de intelektaj kapabloj. En tiuj chi tri klasoj de homoj estas ordo, sed ne egaleco. Kiel estus eble, ke sagheco kaj malsagheco estu egalaj ? La homaro, kiel granda armeo, bezonas generalojn, kapitanojn, diversrangajn suboficirojn kaj soldatojn, el kiu chiu havas difinitajn devojn. Multrangeco estas absolute necesa, por certigi bonordan organizon. Armeo ne povas konsisti ekskluzive el generaloj, aù nur el kapitanoj, aù sole el soldatoj kun neniu komandanto. Senduba rezulto de tia plano estus, ke malordo kaj maldischiplino ekregus en la tuta armeo.

La regho Likurgo, la filozofo, faris grandan planon, celantan egaligon de la regatoj en Sparto; la eksperimento estis komencita kun sinoferemo kaj sagheco. La rego alvokis tiam la loghantaron de sia regno kaj jhurigis ilin per granda jhuro, ke ili daùrigos la saman reg-ordon, se li forlasus la landon, kaj ke nenio igos ilin shanghi ghin ghis lia reveno. Ricevinte tiun chi jhuron, li forlasis la regnon de Sparto kaj neniam revenis. Likurgo forlasis la situacion, forighis de sia alta posteno, esperante atingi daùran bonon de sia lando per egaligo de la proprajhoj kaj de la vivkondichoj en sia regno. La tuta sinoferemo de la regho estis vana. La granda eksperimento malsukcesis. Post kelka tempo chio neniighis; venis fino de lia zorgeme pripensita konstitucio.

Montrighis, ke vane estas efektivigadi tiajn projektojn, kaj en la antikva regno de Sparto oni proklamis, ke estas neeble atingi egalajn vivkondichojn. En niaj tagoj simila provo estus same kondamnita je malsukceso.

Certe, konsiderante, ke kelkaj estas ekstermezure richaj kaj aliaj plorinde malrichaj, necesa estas organizo por kontroli kaj plibonigi tiujn chi staton. Estas grava afero limigi richecon, kaj tiel same grave estas limigi malrichecon. Neniu ekstremo estas bona. Plej dezirinda estas la mezo (*). Se estas juste, ke kapitalisto havu grandajn richajhojn, estas egale juste, ke lia laboristo havu sufichajn vivrimedojn.

Ne devas ekzisti financisto kun grandega amaso da richajhoj, dum proksime al il malrichulo vivas en plej terura mizero. Kiam ni vidas, ke oni lasas malrichecon atingi la limojn de mortmizero, ghi estas certa signo, ke ni trovos ie tiranecon. Oni devas ekklopodi por tio kaj ne prokrasti shanghon de la stato, kiu kaùzas mizeron de premeganta malricheco al granda amaso da popolo. Richuloj devas partodoni el sia superfluo, ili devas moligi siajn korojn kaj kreskigi en si kompateman komprenon, pensante pri tiuj malfelichuloj, kiuj suferas pro manko de plej necesaj vivrimedoj.

Devas esti kreita speciala legho, koncernanta ekstremojn de richeco kaj mizero. Registaranoj devas konsideri la Leghojn de Dio, kiam ili elpensas planojn por regado de la popolo. La gheneralaj rajtoj de homoj devas esti gardataj kaj defendataj.

Shtataj registaroj devas konformi al la Dia Legho, kiu donas egalan justecon al chiuj. Tio chi estas la sola maniero, laù kiu estas eble forigi la bedaùrindan superfluegon de richajhoj kaj la mizeran, senmoraligan, degradantan malrichecon. La Legho de Dio ne estos obeata, antaù ol tio chi estos farita.

(*) « Malrichecon kaj richecon ne donu al mi.» - Sentenc. XXX, 8.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >