Antaùa << B.E.L. >> Posta
 

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHA
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911 )
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof
 

La kvina principo de la instruoj de Baha'u'llah estas : Forlaso de antaùjughoj
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 13-an de novembro 1911.


Oni devas forlasi chiajn antaùjughojn, chu religiajn, rasajn, politikajn aù naciain, char tiuj antaùjughoj estas la kaùzoj de la malsano de la mondo. Ghi estas grava sufero, kiu, se ghi ne estos haltigita, povas kaùzi detruon de la tuta homa gento. La kaùzo de chiu milito kun ghia terura sangovershado kaj mizero estis chiam unu el tiuj antaùjughoj.

Antaù ol estos neniigitaj chiuj tiuj bariloj, kiujn starigis antaùjughoj, ne estos eble por la homaro havi pacon. Pro tio chi Baha'u'llah diris: « Tiuj antaùjughoj kaùzas detruon de la homa gento ».

Pripensu unue la religiajn antaùjughojn - konsideru la naciojn de la tiel nomataj religiaj popoloj. Se ili estus veraj adorantoj de Dio, ili obeus Lian Leghon; kiu malpermesas al ili mortigi unu alian.

Se pastroj efektive adorus la Dion de Amo kaj servus al la Dia Lumo, ili instruus siajn gvidatojn teni sin je la chefordono: « Havu amon kaj kompatemon por chiuj homoj ». Sed ni trovas ion kontraùan, char ofte ghuste la pastroj stimulas naciojn al batalo. Religia malamo estas chiam la plej kruela !

Chiuj religioj instruas, ke ni devas ami unu alian, ke ni devas serchi en ni mem niajn proprajn malperfektecojn, antaù ol ni mallaùdas la mankojn de aliaj, ke ni ne devas opinii nin superaj kompare kun niaj proksimuloj ! Ni devas atenti, ke ni ne altigu nin, por ke ni ne estu malaltigitaj.

Kiuj estas ni, ke ni jughu ? Kiel ni povas scii, kiu antaù Dio estas la plej nobla el la homoj ? La pensoj de Dio ne similas la niajn ! Kiel multaj homoj, kiuj al siaj amikoj shajnis kvazaù sanktaj, falis en la plej grandan malaltigon. Pensu pri Judaso Iskarioto; li komencis bone, sed memoru lian finon ! Aliflanke Paùlo la Apostolo estis en la komenco de sia vivo malamiko de Kristo, dum poste li ighis Lia plej fidela servanto. Kiel do ni povas glori nin mem kaj malestimi aliajn ?

Tial ni estu humilaj, senantaùjughaj, preferantaj la bonon de aliaj, ol la propran. Neniam ni diru : « Mi estas kredanto sed li estas malfidelulo », « Mi estas proksima al Dio dum li estas forjhetito ».  Ni neniam povas scii, kia estos la fina jugo ! Tial ni helpu al chiuj, kiuj bezonas ian ajn helpon.

Ni instruu nescianton kaj zorgu pri juna infano ghis ghi maturighos. Kiam ni trovas homon, falintan en abismon de mizero aù de peko, ni devas esti afablaj por li, preni lin je la mano kaj helpi al li restarighi sur firma fundamento, reakiri la fortojn; ni devas gvidi lin kun amo kaj kunsento, trakti lin kiel amikon, ne kiel malamikon.

Ni havas nenian rajton konsideri iun ajn el niaj sammortemuloj kiel malbonan.

Koncerne la rasan antaùjughon: tio estas iluzio, simpla kaj pura supersticho ! Char Dio kreis nin chiujn unurase. Neniaj diferencoj estis en la komenco, char ni chiuj estas posteuloj de Adamo. En la komenco estis ankaù neniaj limoj kaj dividoj inter diversaj landoj neniu parto de la tero apartenis pli al unu gento, ol al alia. Antaù Dio ekzistas nenia diferenco inter diversaj rasoj. Por kio homo elpensis tiajn antaùjughojn ? Kiel ni povas konduki militojn kaùzitajn de tia iluzio ?

Dio ne kreis la homojn por ke ili ekstermadu sin reciproke. Chiuj rasoj, gentoj, sektoj kaj klasoj egale partoprenas en la Malavarajhoj de sia Chiela Patro.

La solan efektivan diferencon prezentas la grado de fideleco, de obeo al la Leghoj de Dio. Estas kelkaj, kiuj similas lumigitajn torchojn ; estas aliaj, kiuj brilas, kiel steloj, en la chielo de l’homaro. Amantoj de la homaro estas la plej superaj el la homoj, de kiu ajn nacio, kredo aù koloro ili estas. Char ili estas tiuj, al kiuj Dio diros tiujn chi benitajn vortojn: « Vi bone faris Miaj bonaj kaj fidelaj servantoj ». En tiu tago Li ne demandos: « Chu vi estas anglo, franco, aù eble perso ? Chu vi venas el Oriento, aù el Okcidento ? »

La sola efektiva divido estas la jena: ekzistas chielaj homoj kaj teraj homoj; sinoferemaj servantoj de la homaro, amantoj de la Plej Alta, alportantaj harmonion kaj unuecon, instruantaj pacon kaj bonan volon al la homoj. Aliflanke estas egoistoj, malamantaj siajn fratojn, homoj, en kies koroj antaùjugho okupas la lokon de amemo, kaj kies influo rezultigas malharmonion kaj malpacon.

Al kiu raso aù koloro apartenas tiuj chi du grupoj de homoj, al la blanka, al la flava, aù al la nigra, al Oriento aù al Okcidento, al Nordo aù al Sudo ? Se tio chi estas la dividoj de Dio, por kio ni elpensu aliajn ? Politika antaùjugho estas same malutila, ghi estas unu el la plej grandaj kaùzoj de akraj malpacoj inter la idoj de la homoj. Ekzistas homoj, kiuj trovas plezuron en naskigado de malpaco, kiuj konstante klopodas por instigi sian landon al milito kontraù alia nacio - kaj por kio ? Ili celas profiton de sia propra lando je malprofito de chiuj aliaj. Ili sendas armeojn por mizerigi kaj ruinigi landon, por ke ili ighu famaj en la mondo, por la ghojo de venko. Por ke oni diru: « Tiu chi lando venkis tiun, kaj subjugigis ghin al sia pli forta, pli supera regado ». Tia venko, achetita por la prezo de multe da vershita sango, ne estas daùra ! La venkinto ighos venkite en iu tago, kaj venkos la venkitoj ! Rememoru la historion de la pasinteco: chu Francujo ne venkis plurfoje Germanujon - kaj poste chu Germanujo ne venkis Francujon ?

Ni ankaù scias el la historio, ke Francujo venkis Anglujon; poste la angla nacio superis la francan !

Tiuj gloraj venkoj estas tiel eferemaj ! Kial la homoj atribuas tiel grandan valoron al ili kaj al ilia famo, ke ili ech deziras vershadon de homa sango, por ilin atingi ? Chu iu ajn venko valoras la neeviteblan vicon de malbonoj, sekvantaj el hombuchado, el zorgoj, chagrenoj kaj ruinoj, kiuj devas ekregi tiel multajn familiojn de ambaù nacioj ? Char ne estas eble, ke nur unu sola lando suferu.

Ho, kial la homo, la malobea infano de Dio, kiu devus esti ekzemplo de la potenco de l’Spirita Legho, turnas sian vizaghon for de la Diaj Instruoj kaj dedichas chiujn siajn fortojn al detruo kaj milito ?

Mi esperas, ke en tiu chi luma jarcento la Dia Legho de Amo vershos siajn radiojn sur la tutan mondon, eltrovante la akceptemon kaj koran komprenemon de chiu homa estajho; ke la lumo de la Suno de l’Vero kondukos politikistojn al forskuo de chiuj antaùjughaj kaj superstichaj pretendoj kaj ke kun liberaj mensoj ili sekvos la politikon de Dio; char Dia politiko estas potenca, kaj homa politiko estas malforta ! Dio kreis la tutan mondon kaj dividas Siajn Diajn Malavarajhojn inter chiujn kreajhojn.
Chu ni ne estas servantoj de Dio ? Chu ni ne sekvu la ekzemplon de l’Majstro kaj ignoru Liajn ordonojn ?

Mi preghas, ke la Regno venu sur la teron, kaj ke la tuta mallumeco estu forpelita de la radiado de la Chiela Suno.

Antaùa << B.E.L. >> Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >