Reveno al BEL.

TURNOPUNKTO POR ĈIUJ NACIOJ
reforprogramo por la tuta UN-sistemo por fari la mondon regebla


La homaro fine de la 20a jarcento troviĝas en kurioza situacio : La kolapso de normoj, tradicioj kaj institucioj akre kontrastiĝas kontraŭ nova pensado, kiu rekonas la reciprokan dependecon de la nacioj kaj popoloj kaj el tio konkludas konceptojn por nova, komuna ordo sur nia planedo.

Antaŭ tia fono multaj bonvenigas la 50an datrevenon de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj kiel konvenan okazon por fari proponojn por la pluevoluigo de la Unuiĝintaj Nacioj. En sia tiurilata ampleksa dokumento la Bahaa Internacia Komunumo – kiel NeRegistara Organizaĵo kun konsila statuso akreditita ĉe la Unuiĝintaj Nacioj - opinias ke plej urĝe la Unuiĝintaj Nacioj bezonas pli ampleksajn responson kaj suverenecon ol ĝis nun. Samtempe ankaŭ estas esprimita ke la rajtoj kaj evoluopotencialoj de la unuopaj homoj estas nepre protektendaj kaj prosperigendaj. La konkretaj proponoj de Bahaa Internacia Komunumo koncernas - en tre resumita formo - la sekvajn sferojn :


Novorientiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj

1. Novaj taskoj por la Ĝenerala Asembleo

Longperspektive la popoloj de la mondo estu pli efike kaj pli demokrate reprezentataj kaj per iom-post-ioma reduktado de la unuopŝtata suvereneco akiru la decidoj de la Ĝenerala Asembleo pli kaj pli ligan karakteron - precipe koncerne aferojn kiuj esencas por la homara destino.

Kurtperspektive povus la efektivigo de la sekvaj proponoj kontribui al fortigo de la reputacio kaj la influo de la Ĝenerala Asembleo kaj preparus la ŝtatanaron por la realigo de la longperspektivaj celoj:  * Membroŝtatoj estu devigataj al ĝeneralaj, liberaj kaj regulaj balotoj. La UN-membreco  dependu de tiu ĉi minimuma demokrata normo.
* Nesolvitaj problemoj inter membroŝtatoj pri landlimoj estu zorge ekzamenataj far internacia komisiono kaj fine lige decidataj.
* Pere de efikaj agoj, propenendaj far internacia eksperta teamo, la financado de la Unuiĝintaj Nacioj estu sekurigata.
* Aldone al la loka kaj nacia lingvo aŭ lingvoj en la lernejoj tra la mondo estu instruata komuna universala helpa lingvo. Estu nomumata altranga internacia komisiono por skrupule ekzameni la lingvon elektendan.
* Altranga komisiono senprokraste esploru la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la enkonduko de unusola tutmonda monsistemo.

2. Evoluigo de vera Ekzekutivo

Por venki la aktualan politikan malfortecon de la Unuiĝintaj Nacioj, nome ĝian mankantan ekzekutivan funkciadon, estas farataj la sekvaj proponoj :
* La vetoa rajto de la konstantaj membroj de la UN-Sekureca Konsilio estu limigata.
* Estu fondata konstanta internacia armeo sendependa de la unuopaj membroŝtatoj.
* La principo de kolektiva sekureco ankaŭ ekster la pure militarisma sfero estu aplikata tie, kie la homaro estas globale endanĝerigata.
* La ekzekutiva funkcio de la UN-helporganizaĵoj estu pliampleksigata.

3. Fortikigo de la Internacia Tribunalo

La verdiktoj de la Internacia Tribunalo devos akiri daŭran kaj devigan karakteron por la membro-ŝtatoj. Ankaŭ eblus plivastigi ĝian aŭtoritaton, kiu aktuale limiĝas je konfliktoj inter la membro-ŝtatoj, je ankaŭ aferoj de aliaj UN-instancoj. Krome estu kreataj specifaj kortumoj kaj juĝejoj por procesi kaj verdikti kontraŭ severaj internaciaj deliktoj kaj krimoj, ekz. sur la terenoj ekologia, terorisma kaj drogokomerca.


II. La potencialo de la unuopulo - ĝia protektado kaj ĝia prosperigado

La plej alta celo de ŝtata agado - kaj tiel ankaŭ de la Unuiĝintaj Nacioj en la sfero superŝtata - estas la socia kaj kultura evoluigo. Tiaj klopodoj povas internacie sukcesi nur se krom struktura plibonigo de la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ estas observata la protektado kaj prosperigado de la potencialo de la unuopulo, tiel ke ekestas sin reciproke fekundiganta procezo. Tiurilate estas proponata :

1. Ekonomia evoluigo havu vastecan aliron

Ekonomia evoluigo, kiu daŭre devas esti tutmonde akcelata, bezonas vastecan aliron, kiu ampleksas edukadon kaj instruadon kaj kiu certigas krom la akumulado de profito ankaŭ ties justan distribuadon. Krome la konscio pri la ĝusta traktado de niaj komunaj resursoj kaj materiaj rimedoj devas esti flegata. Grava tiurilata instrumento estas la «Agenda 21 », kiu konsekvence estu tutmonde efektivigata.

2. La observado de la homaj rajtoj estu pli severe kontrolata

Homaj rajtoj havas universalan karakteron. Ne eblas ilin limigi aŭ malobservi pro kulturaj, religiaj aŭ politikaj starpunktoj. Por praktike firmigi tiun ĉi fundamentan postulon estu la observado de homaj rajtoj pli severe kontrolata kaj la ratifikado de internaciaj homrajtaj konvencioj fare de ĉiuj membroŝtatoj akcelata. Eblus eksigi de la Komisiono pri Homaj Rajtoj membroŝtatojn, en kiuj evidente kaj konstante atencoj kontraŭ la homaj rajtoj estas de la ŝtato mem tolerataj aŭ eĉ multigataj.

3. La statuso de virinoj estu akcelata

La statuso de la virinoj bezonas pli efikan akceladon. Ilia reprezentiĝo en gravaj instancoj kaj gremioj estu certigata. Diskriminado kaj perfortado de virinoj definitve devas esti eksterminataj. La familio devas esti rekonata kiel la fundamento de la socio. En la nuna stadio de la socia evoluado havu virinoj kaj knabinoj la prioritaton je edukiĝo kaj lernado. La  principo de la egalrajteco kaj komplementeco de la seksoj pli klare estu rekonata. Al tio ĉi kontribuu la sekvaj praktikaj paŝoj :
* Pli da virinoj ol ĝis nun anu en internaciaj delegacioj kaj okupu diplomatajn postenojn.
* La ratifikado de internaciaj konvencioj por la protektado de virinaj rajtoj kaj ties efektiviĝo estu akcelata far ĉiuj membroŝtatoj.
* La efektiviĝo de la decidoj de la Kvara Monda Virina Konferenco en Pekino estu konsekvence observata.

4. Morala edukado estu emfazata

Morala edukado estu pli klare emfazata. Malgraŭ diversaj kulturaj fonoj la homaro posedas trezoron de bazaj valoroj, kiu estas komuna al ĉiuj religioj kaj tradicioj. El ĝia vasta instruado signife profitos kaj la individuoj kaj la sociaj komunumoj.

Reveno al la Komenco.
Tiu ĉi teksto resumas la ampleksan deklaron « Turnopunkto por ĉiuj Nacioj » (« Turning Point for all Nations »), kiun publikigis la Internacia Bahaa Komunumo okaze de la 50-jariĝo de UNO. Tiu deklaro en la angla aŭ en traduko al multaj diversaj lingvoj haveblas ĉe :

1 )  la bahaaj Naciaj Spiritaj Asembleoj kies adresoj troveblas i.a. sub  http://www.bahai.org

2 ) Bahá’í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA; T +1-212-803-2500, F +1-212-803-2566, bic-nyc@bic.org ; http://www.bahai.org

Pliaj informoj ĉe :

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de