Reveno al BEL.

PROSPERO DE LA HOMARO

La Universala Domo de Justeco
Bahaa Monda Centro
La 23an de januaro 1995


Al la Naciaj Spiritaj Asembleoj de la bahaanoj tra la mondo

Karaj amikoj,

Dum la dudeka jarcento rapide venas al sia fino, klara akcelo montriĝas en la streboj de la registaroj kaj popoloj por atingi komunan komprenon pri la problemoj prituŝontaj la estontecon de la homaro. La Konferenco pri Mediprotektado kaj Disvolviĝo de 1992 organizita en Rio de Ĵanejro, la Monda Konferenco pri Homaj Rajtoj de 1993 en Vieno, la Internacia Konferenco pri Loĝantaro kaj Disvolviĝo de 1994 en Kairo, la venonta marta Pintkunveno por Socia Disvolviĝo de 1995, septembre sekvita de la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino estas evidentaj signoj de tiu akcelo. Tiaj eventoj kronas la multnombrajn aktivecojn, kiuj okazas en diversaj mondpartoj partoprenigantaj larĝan gamon da neregistaraj organizoj kaj retoj en urĝa serĉado de valoroj, ideoj kaj praktikaj manieroj, kiuj povus antaŭenigi ŝancojn al paca disvolviĝo de ĉiuj popoloj. Ĉi tiu strebado rivelas la moviĝforton de elmergiĝanta unueco de pensado en mondaj entreprenoj, kies realiĝo niaj sanktaj skriboj priparolas kiel unu el la lumoj de unueco, kiuj iluminos la vojon al paco. Tutmonde, kuraĝigas la bahaanojn tiaj esperigaj tendencoj kaj daŭre plie tiuj homoj alportos ilian moralan kaj praktikan subtenon ĉiufoje kiam eblos.

Konsiderante la egan intereson por la demandoj pri socia kaj ekonomia disvolviĝo depost la Tera Pintkunveno en Brazilio, ni petis la Oficejon pri Publika Informado de la Bahaa Internacia Komunumo prepari deklaron pri la koncepto de globa prospero el la kunteksto de la bahaaj  instruoj. Tiu deklaro nun estas preta por disdonado. Tial ni ĝojegas sendi al ĉiu el vi ĉi-kune ekzempleron de « La Prospero de la Homaro » kaj rekomendi ĝian uzon kiel vi strebas al aktivecoj, kiuj povigas vin rilati al registaroj, organizoj kaj individuoj ĉie. Nia sekura espero estas, ke la deklaro helpos vin pliprofundigi la komprenon de tiu grava temo inter la membroj de viaj komunumoj kaj tiel stimulos ilian kontribuon al la nunaj sociaj konstruaj procezoj tra la planedo.

Bahaame,
La Universala Domo de Justeco

La Prospero de la Homaro

Apenaŭ imagebla antaŭ jardeko, la idealo pri monda paco hodiaŭ akiras konturon kaj enhavon. Obstakloj kiuj delonge ŝajnis nesupereblaj disfalis sur la vojo de la homaro; unuavide nereamikeblaj konfliktoj komencas cedi al procezoj de konsilado kaj al volo de sciigado; deziro kontraŭstari militan agreson per unuigita internacia ago elmergiĝas. La efiko estas veki ĉe ambaŭ la amasoj de la homaro kaj multaj mondaj estroj gradon da espero pri la estonteco de nia planedo, grado kiu preskaŭ nuliĝis.

Tra la mondo, grandegaj intelektaj kaj spiritaj energioj serĉas esprimiĝi, energioj kies kreskanta premo estas rekte proporcia laŭ la seniluziiĝoj de la ĵus pasintaj jardekoj. Ĉie multiĝas la signoj pruvantaj, ke la popoloj de la tero deziregas la finon de la konfliktoj kaj de la suferoj kaj ruinoj el kiuj neniu lando estas plu imuna. Necesas profiti tiujn leviĝantajn inklinojn por ŝanĝo kaj kanalizi ilin por renversi la restantajn barojn, kiuj  ankoraŭ malhelpas la realiĝon de la jarmila revo pri monda paco. La volonteco postulas decidon al ekago kiun neeblas instigi nure per simplaj alvokoj por lukti kontraŭ la sennombraj malbonoj afliktantaj la socion. Necesas stimuli tiun strebon per vizio pri homa prospero laŭ la plena signifo de la vorto - konsciiĝo pri la eblecoj de la spirita kaj materia bonfarto nun je nia atingo. Ĝin profitu ĉiuj planedanoj sendistinge, sen trudi kondiĉojn kiuj neniel koncernas la fundamentajn celojn de tia reorganizado de interhomaj aferoj.

Historio ĝis nun ĉefe registris la sperton de triboj, kulturoj, klasoj kaj nacioj. Ĉi-jarcente, fizika unuiĝo de la planedo kaj agnosko pri la interdependeco de ĉiuj kiuj vivas sur ĝi inaŭguras la Historion de la homaro kiel popolo. La longa, malrapida civiliziĝo de la homa karaktero kiu, ĝin ni rekonu, estis maljusta kaj malegala laŭ la materiaj avantaĝoj, kiujn ĝi donis. Tamen, riĉe de la tuta genetika kaj kultura diverseco evoluigita tra la antaŭaj epokoj, la teranoj nun alfrontas la defion ĉerpi el ilia komuna heredaĵo por konscie kaj metode responsi pri la konstruado de ilia estonteco.

Estas nerealisme imagi, ke formuli la vizion de la venonta ŝtupo en la antaŭeniro de la civilizo eblas sen profunda reekzameno de la sintenoj kaj supozoj, kiuj aktuale bazas alirojn al socia kaj ekonomia disvolviĝo. Je la plej evidenta nivelo, tia repripensado devos konsideri konkretajn demandojn pri politiko, utiligadon de rimedoj, procedurojn de planado, realigan metodaron kaj organizadon. Tamen, dum tiu studo, fundamentaj demandoj rapide alvenos rilate la longdaŭrajn celojn serĉotajn , la sociajn strukturojn bezonatajn, la konsekvencojn por disvolviĝo de la principoj de socia justeco, kaj la ecaron kaj rolon de scio por efektivigi daŭran ŝanĝon.  Kompreneble, tia reekzameno necese igos serĉi komunan konsenton pri kompreno de la homa naturo mem.

Du vojoj de diskutado rekte malfermiĝas antaŭ ĉiuj el tiuj demandoj, ĉu konceptaj ĉu praktikaj, kaj estas laŭ tiuj du vojoj kiujn ni deziras esplori, en la postaj paĝoj, la temon de strategio de globa disvolviĝo. La unua vojo rilatas al regantaj opinioj pri la ecaro kaj celo de globa disvolviĝo; la dua vojo koncernas la rolojn kiujn ricevis la variajn agantojn.

La hipotezoj regantaj la plejparton de la nunaj disvolviĝajn planadoj esence estas materiismaj. Fakte, la celon de disvolviĝo oni difinus kiel la sukcesa kreskigado en ĉiuj socioj de tiuj rimedoj por atingi materian prosperon kiu, tra provoj kaj eraroj, jam karakterizas iujn regionojn de la mondo. Modifoj en la diskurso pri disvolviĝo ja okazas, adaptante diferencojn de kulturoj kaj politikaj sistemoj kaj respondante al la alarmaj danĝeroj kiuj trudas la medion, sed la bazigaj materiismaj supozoj restas esence netuŝitaj.

Fine de la dudeka jarcento, ne eblas plu daŭrigi la kredon, ke la alir-metodo al socia kaj ekonomia disvolviĝo, kiun la materiisma koncepto de la vivo naskis, povas plenumi la bezonojn de la homaro. La optimismaj antaŭvidoj pri la ŝanĝoj, kiujn tiu alir-metodo estus devinta provoki malaperis en la abismon kiu ĉiam pli disigas unuflanke la viv-nivelojn de eta malplimulto de relative malkreskanta loĝantaro kaj, aliflanke, la malriĉecon, kiun spertas la granda plimulto de la teranoj.

Ĉi tiu senprecedenca ekonomia krizo, kune kun la socia disfalo kiun ĝi helpis kaŭzi, spegulas la profundan eraron pri eraro pri koncepto de la homa naturo mem. Ĉar la niveloj de reagoj, kiujn elirigas el homoj la instigiloj de la reganta ordo estos ne nur maladekvataj sed ŝajnas preskaŭ malaplikeblaj rilate mondajn eventojn. Montriĝas al ni ke, krom se la socia disvolviĝo trovas celon preter la nura plibonigo de materiaj kondiĉoj ĝi malsukcesos atingi eĉ tiun celon Tiu serĉinda preteraĵo troviĝas en la spirita dimensio de la vivo kaj en motivigo kiu superas ĉiam moviĝantan ekonomian pejzaĝon kaj la dividon de la homaj socioj artefarite imponitan lau « disvolviĝintaj » kaj « disvolviĝantaj ».

Redifinante la celon de disvolviĝo, ankaŭ necesos rerigardi la konceptojn pri la propraj roloj luditaj de la agantoj. La gravega rolo de la registaro, je kiu ajn nivelo, bezonas neniun pridiskuton. Tamen, estontaj generacioj trovos preskaŭ malkomprenebla kiel en epoko en kiu oni valorigas egalecan filozofion kaj ties demokratiajn principojn, la planado por disvolviĝo vidas la homamasojn kiel nurajn ricevantojn de helpoj kaj de trejnadoj. Spite al rekono de partoprenado kiel principo, la marĝeno de agado kiun posedas la plejmulto de la homamasoj estas, en plej bona okazo, duaranga kaj limigita al elekto de agadoj formulita de institucioj kiuj estas por ili neatingeblaj kaj determinita de celoj kiuj ofte kontraŭas ilian komprenon de la realo.

Ĉi tiun aliron aprobas, implicite se ne eksplicite, la establitaj religioj. Ŝarĝita de tradicioj de patraĉismo, la reganta religia pensado ŝajnas malkapabla traduki kredon je la spiritaj dimensioj de la homa naturo, ja asertita, en konfidan senton pri la kapablo de la tuta homaro superi ĝian materian kondiĉon.

Tia sinteno maltrafas la verŝajne plej gravan socian fenomenon de nia epoko : se veras ke la registaroj de la planedo provas, pere de la sistemo de Unuiĝinta Landaro, konstrui novan mondan ordon, ankaŭ veras ke tiu sama perspektivo stimulas la popolojn de la mondo.  Ilia respondo esprimiĝis forme de subita florado de sennombraj movadoj kaj organizoj por socia ŝanĝo je loka, regiona kaj internacia niveloj. Homaj rajtoj, antaŭenigo de virinoj, sociaj postuloj de daŭriva  disvolviĝo, venko super antaŭjuĝoj, morala edukado de infanoj, alfabetigo, bazaj sanaj zorgoj, kaj granda nombro da aliaj gravegaj prizorgoj, ĉi ĉio postulas la urĝan engaĝon de organizoj subtenitaj de kreskanta nombro da homoj en ĉiuj partoj de la terglobo.

Ĉi tiu respondo de la mondaj popoloj mem al la urĝegaj bezonoj de nia epoko eĥas la alvokon lanĉita de Bahá’u’lláh antaŭ pli ol jarcento : « Maltrankvile prizorgu la bezonojn de via epoko kaj koncentru viajn diskutojn pri ĝiaj necesoj kaj postuloj ». Radikala por la historio de la civilizo, tiu transformiĝo laŭ kiu granda nombro da ordinaraj homoj konsideras sin - ŝanĝiĝo kiu estas dramece abrupta en la perspektivo de la historio de civilizo - instigas fundamentajn demandojn pri la rolo signota al la tuta homaro planante la estontecon de nia planedo.

Unua Punkto

La ĉefa principo de strategio kiu povas allogi la mondan loĝantaron respondeci pri sia kolektiva destino devas fondiĝi super konsciiĝo de la unueco de la homa gento. Trompe simpla kiam populare esprimite, la koncepto, ke la homaro konsistigas unu popolon, prezentas bazajn pridemandigojn, laŭ kiu la plimulto de la institucioj de nuna socio plenumas siajn funkciojn. Ĉu kiel la registara povo en la kontraŭa strukturo, ĉu kiel la porpleda principo formanta la plejparton de civila juro, ĉu kiel la glorado de la lukto inter la klasoj kaj inter sociaj grupoj, aŭ ĉu kiel la spirito de konkurenco kiu superregas tiom da multnombraj aspektoj de la moderna vivo, la konfliktecan rilaton oni ĉie akceptas kiel la motoron de la homa konduto. Konflikto reprezentas ankoraŭfoje plian esprimon, en la socia organizado, de materiisma interpreto pri la vivo kiu lauŝtupe fortikiĝis dum tiuj du ĵusaj jarcentoj.

En letero direktita al la reĝino Viktoria antaŭ pli ol jarcento, Bahá’u’lláh analogie la solan modelon de promeshava planeda organizado, komparas la mondon kun la homa korpo. Estas ja neniu alia modelo en fenomena ekzisto al kiu ni povas racie rigardi. Ja, la homa socio konsistas ne el amaso da nure diferencaj ĉeloj, sed el asocioj da individuoj, ĉiu kun inteligenteco kaj volo; tamen la manieroj de biologia funkciado kiuj karakterizas la naturon de la homo perfekte bildigas fundamentajn principojn de la estado, kaj la plej grava inter tiuj estas unueco en diverseco. Paradokse, precize estas la tuteco kaj la komplekseco de la ordo, kiu konsistigas la homan organismon - kaj la perfekta integriĝo de la ĉeloj en tiun kompleksan tuton -, kiu permesas la plenan esprimon de la partikularaj kapabloj propra al ĉiu elemento. Neniu ĉelo povas vivi aparta de la korpo, ĉu pro sia propra partopreno al la funkciado de la tuto ĉu por ricevi sian parton el la ĝenerala bonfarto. La fizika bonfarto tiel atingita trovas sian ekzistokialon ebligante la esprimon de la homa konscio: alivorte, la celo de la biologia disvolviĝo preteras la simplan ekziston de la korpo kaj de ties elementoj.

Kio veras pri la individuo ankaŭ havas sian paralelon por la homa socio. La homa gento estas organika tuto, pinte de la evolua proceso. Ke la homa konscio necese agu pere de senfina diverseco de individuaj mensoj kaj motivoj ne forprenas de sia esenca unueco. Fakte, tio precize estas karaktera diverseco kiu diferencigas la unuecon disde homogeneco aŭ unuformeco. Kion hodiaŭ alfrontas la popoloj de la mondo, diras al ni Bahá'u'lláh estas eniri la plenkreskan aĝon, kaj estas pere de ĉi tiu elvenanta matureco de la homa gento ke la principo de unueco en diverseco trovos sian plenan esprimon. Ekde la ekkomenco de la solidigo de la familio, la procezo de la socia organizado laŭŝtupe pasis tra la simplaj strukturoj de la klano kaj de la tribo, por alveni, eksperimentante la plej diversajn formojn de la urbaj socioj, al la naskiĝo de la Ŝtato-nacio, ofertante, ĉiugrade, multegiĝon da novaj oportunoj por la ekzerco de la homaj kapabloj.

Klaras ke la progreso de la homaro ne malavantaĝis la homan individuecon. Ju pli la socia organizado iĝis kompleksa, des pli la amplekso de la kaŝitaj kapablecoj en ĉiu el ili koresponde kreskis. La rilatoj individuo-socio estante reciprokaj, la de nun necesa transformiĝo devas samtempe aperi en la konscioj kaj en la strukturo de la sociaj institucioj. Estas en la eblecoj ofertitaj per tiu duobla transformiĝo kie strategio de globa disvolviĝo trovos sian celon. Ĉe ĉi tiu kruca ŝtupo de la historio, tiu celo devas esti nur establi la longdaŭrajn fundamentojn sur kiuj planeda civilizo povas grade formiĝi.

Konstrui la bazojn de monda civilizo taŭgas por la kreado de leĝoj kaj institucioj el universalaj naturo kaj aŭtoritato. La strebo povos esti lanĉita nur kiam la koncepto de la unueco de la homaro estos senrezerve akceptita de tiuj kiuj havas la respondecon decidi kaj kiam la rilataj principoj estos disvastigitaj de la edukad-sistemoj kaj de la amas-komunikiloj. Ĉi sojlon atingite, la tiel antaŭenigita movado instigos la popolojn de la mondo formuli komunajn celojn kaj engaĝiĝi por realigi ilin. Plie, nur tiel radikalan ŝanĝon de orientiĝo povos protekti ilin el la malnovaj demonoj de la etnaj kaj religiaj luktoj. Efektive nur estas konsciiĝante ke ili formas unu popolon ke la loĝantoj de tiu planedo kapablos eviti la konfliktecajn skemojn kiuj superregis la socian organizon de la pasinteco kaj ke ili eklernos paŝi en la vojojn de kunlaboro kaj reamikiĝo. « La bonfarto de la homaro, ĝia paco kaj sekureco estos neatingebla », asertas Bahá’u’lláh « krom se kaj ĝis tiam, kiam la homara unueco estos firme starigita ».

Dua Punkto

Justeco estas la sola forto kiu povas transformi la naskiĝantan konscion de la unueco de la homaro en kolektivan volon tra kiu povas erektiĝi la strukturoj necesaj al globa komunuma vivo. En epoko kiam la popoloj de la mondo pli kaj pli atingas aliron al ĉia informado kaj granda diverseco da ideoj, ili trovos, ke justeco imponas kiel la reganta principo de sukcesa socia organizo. Pli kaj pli ofte proponoj kiuj celas la disvolviĝon de la planedo devos submetiĝi al la senpartia prilumo de la normoj, kiujn ĝi postulas.

Ĉe la nivelo de la individuo, justeco estas tiu kapableco de la homa animo kiu permesas al ĉiu distingi la veran disde la malveran. Bahá’u’lláh asertas ke ĝi estas, je la okuloj de Dio, « la plej amata el ĉiuj aferoj » ĉar ĝi permesas al ĉiu individuo vidi per siaj propraj okuloj anstataŭ per la okuloj de aliaj, koni per sia propra sciado anstataŭ pro tiu de sia najbaro aŭ grupo. Ĝi postulas el ni senpartian juĝon, egalrajtan sintenon en rilatoj kun aliaj kaj do estas konstanta, kvankam postulema, kunulo en la ĉiutagaj okazintaĵoj de la vivo.

Ĉe la nivelo de la grupo, la zorgo pri justeco estas la nemalhavebla gvidosigno dum kolektiva decidiĝo, ĉar estas la sola maniero laŭ kiu unuecon de pensado kaj agado oni povas atingi. For de instigi la punigan spiriton kiu tiom ofte maskeradis je ties nomo en la pasintaj epokoj, justeco estas la praktika esprimo de la konscio ke, en la atingo de homa progreso, la interesoj de la individuo kaj tiuj de la socio estas interplektite ligitaj. Ĝis tiam, kiam la justeco iĝas gvidanta prizorgo de homaj interrilatoj, interkonsiliĝa etoso kuraĝiĝas kiu permesas senpartie ekzameni la diversajn eblecojn kaj la ĝustajn agadojn elekti. En tia etoso, la ĉiamaj emoj al manipulado kaj al partieca spirito havas multe malpli da ŝancoj devojigi la decidadprocezon.

La konsekvencoj por la ekonomia kaj socia disvolviĝo estas profundaj. La zorgo pri justeco protektas la taskon difini la progreson el la tento oferi la bonfarton de la tuta homaro -kaj eĉ de la planedo mem- por la avantaĝoj kiujn teknologiaj eltrovegoj povas havebligi al privilegiitaj malplimultoj. Koncepte kaj planade, ĝi certigas, ke limigitaj rimedoj ne deturniĝas al la postsekvado de projektoj superfluaj al esencaj sociaj aŭ ekonomiaj prioritatoj de iu komunumo. Ĉefe, nur tiuj disvolviĝaj programoj kiujn oni perceptas kiel plenumantaj la bezonojn de la homaro kaj estantaj justaj kaj egalecaj havos ŝancon akiri la sindevigon de la homamasoj ĉe kiuj realigon dependos. La aplikeblaj homaj kvalitoj kiaj honesteco, volo labori kaj kunlaborema spirito sukcese uziĝas al la plenumado de enorme postulemaj kolektivaj celoj kiam ĉiu sociano - ja ĉiu elementa grupo ene de la socio - povas certiĝi, ke ilin protektas normoj kaj ke al ili garantias profitoj, kiuj aplikiĝas egale al ĉiuj.

Ĉe la koro de la diskutado de strategio de socia kaj ekonomia disvolviĝo tial kuŝas la decidotaĵo pri homaj rajtoj. La formigo de tia strategio postulas, ke la promocio de homaj rajtoj estu liberigita de la premo de la falsaj klasifikoj, kiuj tiom longe ilin otaĝis. La zorgo, ke ĉiu homo ĝuu la liberecon de pensado kaj agado kondukanta al ties persona disvolviĝo ne pravigas la kulton de individuismo kiu tiom profunde koruptas multajn ejojn de la nuntempa vivo. Nek zorgo certigi la bonfarton de la socio kiel tuto devigas la diigon de la ŝtato kiel la supozita fonto de la homara bonfarto. Malege, la historio de la nuna jarcento montras tute tro klare, ke tiaj ideologioj kaj la partizanaj tagordoj al kiuj ili kondukas estas mem la ĉefaj malamikoj de la interesoj, kiujn ili pretendas servi. Nur estas en interkonsiliĝa kadro, ebligita dank' al konscio de la organika unueco de la homaro, ke ĉiuj aspektoj de la demando pri homaj rajtoj povas trovi legitiman kaj kreivan esprimon.

Hodiaŭ, la peranto al kiu transdoniĝas la tasko krei ĉi tiun kadron kaj liberigi la promociadon de la homaj rajtojn el tiuj, kiuj ĝin ekspluatus estas la sistemo de internaciaj institucioj naskitaj el la tragedioj de du ruinigaj mondmilitoj kaj de la sperto de tutmonda ekonomia rompiĝo. Signifoplene, la esprimo « homaj rajtoj » ĝenerale uziĝis nur ekde la oficialigo de la Ĉarto de la Unuiĝinta Landaro en 1945 kaj la adoptiĝo de la Universala Deklaro de Homaj Rajtoj, tri jarojn poste. En ĉi tiuj historifarantaj dokumentoj formala agnosko doniĝis al respekto por socia justico kiel reciproko al la starigo de monda paco. La fakto, ke la Deklaro aprobiĝis sen kontraŭiĝo en la Ĝenerala Asembleo donis al ĝi ekde la komenco aŭtoritaton kiu konstante kreskis en la postaj jaroj.

La aktiveco plej intime ligita al la konscio, kiu distingas la homan naturon, estas la esplorado de unuopuloj de la realeco por si. La libereco serĉi la celon de la ekzisto kaj disvolvi la donacojn de la homa naturo kiuj igas ĝin plenumebla bezonas protektadon. La homoj devas esti liberaj scii. Ke tian liberecon oni ofte misuzas kaj ke tian misuzadon malĝustege kuraĝigas karaterizoj de la nuntempa socio ne malpliigas entute la validecon de la impulso mem.

Estas ĉi tiu distingiga konscio kiu donas la moralan devigon por la eldirado de multaj el la rajtoj enskribitaj en la Universala Deklaro kaj la rilataj Interkonsentoj. Universala edukado, libereco de movado, aliro al informado kaj la oportuno partopreni en politika vivo estas ĉiuj aspektoj de ties funkciado kiuj bezonas eksplicitan garantion de la internacia komunumo. La samo estas vera pri libereco de pensado kaj kredo, inkluzive religian liberecon kune kun la rajto havi opiniojn kaj esprimi tiujn opiniojn taŭge.

Pro tio, ke la korpo de la homaro estas unu kaj nedividebla, ĉiu membro de la raso naskiĝas en la mondon kiel prizorgo de la tuto. Tiu respondeco konsistigas la moralan fundamenton de plejmultaj aliaj rajtoj, - precipe ekonomiaj kaj sociaj -, kiujn la diversaj fakoj de Unuiĝinta Landaro same provas difini: la rajton al la sekureco de la familio kaj de la hejmo, la rajton al la aparteneco kaj al la privata vivo, ĉiuj estas implikitaj en tia respondeco. La sindevigoj ĉe la komunumo etendiĝas al la providado de pagita laboro, mensa kaj fizika sanprizorgado, socia sekureco, justa salajro, ripozo kaj libertempon kaj aro da aliaj raciaj atendoj ĉe la individuaj socianoj.

La principo de kolektiva respondeco kreas ankaŭ la rajton de ĉiu homo atendi, ke tiuj kulturaj kondiĉoj nepraj por ties identeco ĝuu la protektadon de landa kaj internacia juro. Multe simile al la rolo, kiun ludas la genetika ujo en la biologia vivo de la homaro kaj ties medio, la grandega riĉeco de kultura diverseco atingita dum jarmiloj estas esenca al la socia kaj ekonomia disvolviĝo de homa raso, kiu spertas sian kolektivan maturiĝon. Ĝi reprezentas heredaĵon kiu devus fruktiĝi kadre de monda civilizo. Unuflanke, necesas protekti la kulturajn esprimojn el la materiismaj sufokaj influoj nun regantaj. Aliflanke, necesas permesi al la kulturoj interagi kune kun la aliaj por formi modelojn de civilizo en daŭra ŝanĝiĝado, libere de manipulado por partiecaj politikaj celoj.

« La lumo de la homoj », diras Bahá’u’lláh « estas Justeco. Ne estingu ĝin per la kontraŭaj ventoj de subpremo kaj tiraneco. La celo de justeco estas la aperigo de unueco inter la homoj. La oceano de dia saĝeco ondas en tiu ĉi ekzaltita vorto, dum la libroj de la mondo ne povas enteni ĝian internan signifon ».

Tria Punkto

Por ke la modelo de homaj rajtoj nun en la proceso de formulado de la komunumo de landoj estu promociita kaj starigita kiel ĝeneralaj internaciaj normoj, fundamenta redifino de homaj interrilatoj postuliĝas. Hodiaŭaj konceptoj laŭ kiuj kio naturas kaj ĝustas en rilatoj, -inter homoj, inter ĉi tiuj kaj la naturo, inter individuo kaj socio aŭ inter la membroj de la socio kaj ĝiaj institucioj-, spegulas nivelojn de kompreno atingita de la homa speco dum la pli fruaj kaj malpli maturaj ŝtupoj de sia evoluo. Se veras ke la homaro nun aliras la plenkreskan aĝon, ke ĉiuj teranoj formas unu popolon kaj ke justeco estu la gvidprincipo de la socia organizado, tial ekzistantaj konceptoj kiuj naskiĝis el nescio pri tiuj novaj realecoj estu refanditaj.

Movado en ĉi tiu direkto apenaŭ ekas. Ĝi kondukos sin rivelante al nova kompreniĝo de la familio kaj de la rajtoj kaj respondecoj de ĉiu el ties membroj. Ĝi tute transformos la rolon de la virinoj je ĉiu nivelo de la socio. Ties efiko reordigante homajn rilatojn al la laboro, kiun ili faras kaj ilian kompreniĝon de la loko de ekonomia aktiveco en iliaj vivoj estos larĝa. Ĝi alportos profundajn ŝanĝojn en la direktado de la homaj aferoj kaj en la institucioj kreitaj por asekurigi tiun administradon. Ĝi instigos la neregistarajn organizojn, pli kaj pli multnombrajn, raciigi iliajn aktivecojn. Tiu certigos la kreadon de deviga leĝaro kiu protektos kaj la medion kaj la pridisvolviĝajn bezonojn de ĉiuj popoloj. Finkonklude, la strukturigo aŭ la transformado de la sistemo de la Unuiĝinta Landaro kiun tiu movado jam iniciatis sendube kondukos al la establo de monda federiĝo de landoj kun ties propraj leĝofaraj, juraj kaj administraj instancoj.

Kore de tiu tasko por rekonceptigi la sistemon de la homaj interrilatoj troviĝas la procezo kiun Bahá’u’lláh nomas interkonsiliĝo. « En ĉio necesas interkonsiliĝi », estas lia avizo. « La matureco de la dono de kompreno manifestiĝas per interkonsiliĝo ».

La normo de verserĉado, kiun postulas tiu procezo ege superas la manierojn de traktado kaj de kompromiso kiuj tendencas karakterizi la hodiaŭa diskutado pri la homaj aferoj. Ĝi ne povas esti efektivigita, - kaj ĝia sukceso eĉ serioze estas malavantaĝigita -, en kontesteca kulturo kiu estas alia ĝenerale disvastigita ero de la nuntempa socio. Debatoj, propagando, la kontraŭeca metodo kaj la tuta ilaro de partianeco kiu delonge estis familiaraj eroj de kolektiva agado, ĉiuj fundamente estas malutilaj al ĝia celo: tio estas atingi interkonsenton pri la vero de iu certa situacio kaj pri la plej saĝa elekto de agado el inter la eblecoj haveblaj ajnamomente.

Tio, kion Bahá’u’lláh proponas estas interkonsiliĝa procezo en kiu la individuaj partoprenantoj provas transcendi iliajn respektivajn vidpunktojn por funkcii kiel la membroj de organismo kiu havas siajn proprajn interesojn kaj celojn. En tia atmosfero karakterizita de kaj honesteco kaj rekteco kaj ĝentileco, ideoj apartenas ne al la individuo kiu ilin esprimas dum la diskutado, sed al la tuta grupo kiu povas akcepti, forĵeti aŭ modifi ilin kiel ŝajna plej bone servas al la celo postsekvata. Interkonsiliĝo sukcesas nur kiam ĉiuj partoprenantoj subtenas la decidojn fine alprenitajn, senkonsidere al la unuopaj opinioj kun kiuj ili eniris la diskutadon. Tiakondiĉe, provita decido povas esti facile reprikonsiderata se sperto elmontras iujn mankojn.

Vidita sub tiu angulo, interkonsiliĝo estas la funkcianta esprimo de justeco en la homaj aferoj. Ĝi estas tiel grava al la sukceso de kolektiva agado ke ĝi devas konsistigi bazan elementon por daŭriva strategio de socia kaj ekonomia disvolviĝo. Fakte, la partoprenado de la individuoj ĉe kies sindevo kaj la strebado dependas por sukcesigi tian strategion efektiviĝas nur kiam interkonsiliĝo estas la organiza principo de ĉiu projekto. « Neniu homo povas atingi sian veran pozicion », avizas Bahá’u’lláh « escepte per sia justeco. Neniu potenco povas ekzisti escepte per unueco. Neniu bonstato kaj neniu bonfarto povas esti atingitaj escepte per interkonsiliĝo ».

Kvara Punkto

La taskoj devigataj en la disvolviĝo de globa socio postulas nivelojn de kapablo kiuj superas ĉion kion la homa raso ĝis nun sukcesis kunigi. La atingo de tiuj niveloj necesigos grandegan pligrandiĝon pri la aliro al scio ĉe la individuoj kaj sociaj organizoj same. Universala edukado estos nemalhavebla kontribuanto al ĉi tiu proceso de kapablopligrandigado sed la strebado sukcesos nur kiam homaj aferoj estas reorganizitaj por ebligi kaj individuojn kaj grupojn en ĉiu sektoro de socio akiri sciadon kaj ĝin apliki al la formado de homaj aferoj.

Laŭlonge de registrita historio, homa konscio dependis de du bazaj sciaj sistemoj tra kiuj ties kapabloj progrese esprimiĝis: scienco kaj religio. Tra tiuj du periloj, la rasa sperto organiziĝis, ties medio estis interpretata, ties maleksplicitaj potencoj estis esplorataj, kaj ties morala kaj intelekta vivo estis disciplinigita. Ili agadis kiel la veraj originaloj de civilizo.

Konsiderante la preskaŭ universalan respekton kiun hodiaŭ ĝuas scienco, ties diplomoj bezonas ne pli da klarigado. En la kunteksto de strategio por socia kaj ekonomia disvolviĝo, la demando pli vere estas kiel scienco kaj teĥnologio estu organizita. Se la laboron farendan oni rigardas ĉefe kiel la privilegia kampo de regantaj elitoj vivantaj en malgranda nombro da landoj, evidentas, ke la grandega fosaĵo kiun tia aranĝo jam kreis inter la mondaj riĉularo kaj malriĉularo nur daŭre plilarĝiĝos, kun malsukcesegaj konsekvencoj por la monda ekonomio jam prinotite. Jes ja, se la plejparton de la homaro oni daŭre rigardos kiel uzantoj de scienco kaj teĥnologio kreitaj aliloke, do programojn ŝajne konceptitaj por plenumi iliajn bezonojn oni ne rajtas nomi ilin « pridisvolviĝaj ».

Centra defio, tial - kaj tiu estas grandega - estas la pliiĝo de scienca kaj teĥnologia aktiveco. Iloj de socia kaj ekonomia ŝanĝiĝo tiom potencaj devas ĉesi esti la heredaĵo de avantaĝaj partoj de la socio, kaj devas esti tiel organizita por permesi al la homoj ĉie partopreni tian aktivecon surbaze de kapablo. Krom krei programojn kiuj alirebligas la bezonatan edukadon por ĉiuj kiuj kapablas profiti el ĝi, tia reorganizado postulos la establon de praktike funkciantaj studejoj, tra la tuta mondo, institucioj kiuj pliigos la kapablecon de la mondaj popoloj partopreni en la produktado kaj en la aplikado de la scio. Strategio de disvolviĝo, rekonante la grandan malsamecon de individua kapablo, devas akcepti kiel ĉefan celon ebligi ĉiujn teranojn aliri laŭ egala bazo la procesojn de scienco kaj teĥnologio kiuj estas ties komuna prerogativo pro naskiĝo. La kutimaj argumentoj por pluigi la ekzistantan staton ĉiutage malpli fortiĝas dum la akcelanta revolucio pri komunikadteĥnologioj nun portas informadon kaj trejnadon atinge de vastaj nombroj de homoj ĉirkaŭ la globo, kie ajn ili troviĝu, kaj kio ajn iliaj kulturaj vivospertoj estu.

La defioj kiuj staras antaŭ la homaro en ties religia vivo se malsamaj laŭ karaktero estas egale timigaj. Por la vasta plimulto de la monda loĝantaro, la ideo ke la homa naturo havas spiritan dimension -ja ke ties fundamenta identeco estas spirita- estas vero bezonanta neniun demonstron. Estas percepto de la realeco kiu povas esti malkovrita en la plej fruaj registraĵoj de la civilizo kaj kiun kultivis dum pluraj jarmiloj ĉiu el la grandaj religiaj tradicioj de la homara historio.Ĝiaj daŭraj realigoj en juro, la belartoj, kaj la civilizado de homa interrilatado estas tio, kio donas signifon kaj substancon. Iel aŭ alimaniere, ties inspiroj estas ĉiutaga influo en la vivoj de la plimulto de la homoj surteraj kaj, kiel eventoj ĉirkaŭ la mondo hodiaŭ dramece montras, la sopiroj kiujn ĝi vekas estas kaj neestingeblaj kaj nekalkuleble potencaj.

Ŝajnus evidente tial, ke streboj ajnaj por progresigi la homaron devas serĉi por elĉerpi kapablojn tiom universalaj kaj ege kreivaj. Kial, do, la spiritaj decidotaĵoj starantaj antaŭ la homaro ne estis centraj al la pridisvolviĝa traktado ? Kial la plimulto de la prioritatoj - ja la plimulto de la supozoj subtenantaj la interlandan pridisvolviĝan tagordon decidiĝis ĝis nun de materiismaj mondrigardoj kiujn nur malgrandaj malplimultoj de la tera loĝantaro apogas ? Kiom serioze oni taksu laŭdiran sindevigon al la principo de universala partoprenado, kiu neas la validecon de la partoprenanta difina kultura sperto ?

Oni povas kontraŭargumenti, ke, ĉar spiritaj kaj moralaj aferoj estis historie ligitaj kun konkurantaj teologiaj doktrinoj kiuj estas ne cedemaj al objektiva pruvado, ĉi tiuj aferoj troviĝas ekster la kadro de la pridisvolviĝaj prizorgoj de la internacia komunumo. Konsenti al ili ajnan gravecon signifus malfermi la pordon al precize tiuj dogmaj influoj kiuj nutris la sociaj konfliktoj, kaj baris la homan progreson. Estas sendube iomete da vero en tiu argumento. La subtenantoj de la diversaj teologiaj sistemoj de la mondo portas pezan respondecon, ne nur pro la malbona reputacio en kiun kredo mem falis inter multaj progresemaj pensantoj, sed ankaŭ pro la malebligoj kaj malfideloj donitaj al la homara daŭra diskutado pri spirita signifo. Tamen, konkludi el tio ke la respondo kuŝas en tio, ke malkuraĝiĝu la serĉado de spirita realeco kaj ignoriĝu la plej profundaj radikoj de homa motivado estas memevidenta trompaĵo. La sola rezulto, ene de tio, kion tia cenzurado plenumis dum lastatempa historio, estas liveri la formadon de la homara estonteco en la manojn de nova ortodokseco, tiu, kiu argumentas, ke la vero estas nemorala kaj la faktoj estas sendependaj de la valoroj.

Pri la tera ekzisto, multaj el la plej grandaj sukcesoj de la religio estis moraloj laŭ karaktero. Per ties instruoj kaj per la ekzemploj de homaj vivoj prilumitaj de tiuj instruoj, homamasoj el ĉiuj epokoj kaj landoj disvolvis la kapablon ami. Ili lernis disciplinigi la animalan flankon de ilia naturo, oferi multe por la komuna bono, praktiki pardonon, malavarecon kaj konfidon, uzi riĉecon kaj aliajn rimedojn laŭ manieroj kiuj antaŭenigas la civilizon. Instituciaj sistemoj estis konceptitaj por traduki, tiujn moralajn antaŭenirojn en normojn de socia vivo vastaskale. Iel ajn ili estu obskuritaj de dogmaj akumuliĝoj kaj estu deturnitaj de intersektaj konfliktoj, la spiritaj elanoj instigitaj de tiaj eminentegaj kiaj estis figuroj kiel  Kriŝno, Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo kaj Mahometo ekzercis la plej profundan influon sur la civiliziga procezo de la homa karaktero.

Ĉar, pro tio ke la defio estas la potencigo de la homaro per vasta pligandiĝo pri aliro al scio, la strategio, kiu povas ebligi la celon, oni devas konstrui laŭ daŭranta kaj pliintensiĝanta dialogo inter scienco kaj religio. Evidentas -aŭ tio devus tiel esti hodiaŭ- ke en ĉiu sfero de la homa aktiveco kaj en ĉiu nivelo, la klarvidoj kaj la lertoj kiuj reprezentas sciencan atingon devus alrigardi la forton de spirita sindevigo kaj morala principo por sekurigi ilian taŭgan aplikon. Homoj bezonas lerni, ekzemple, apartigi fakton disde konjektoj -ja, por distingi inter subjektivaj vidpunktoj kaj objektiva realo; la kiomo, al kiu individuoj kaj institucioj tiel ekipitaj povas kontribui al homa progreso, tamen, decidiĝas laŭ ilia sindevigo al vero kaj ilia malligiĝo el la impulsoj de iliaj propraj interesoj kaj pasioj. Alia kapablebleco kiun scienco devas disvolvi ĉe ĉiuj homoj estas pensi procese, inkluzivante la historian proceson; tamen, se ĉi tiu intelekta antaŭeniro kontribuu laste al helpanta disvolviĝo, ties perspektivo devas esti senigite je antaŭjuĝoj de raso, kulturo, sekso aŭ sekta kredo. Simile, la trejnado kiu povas ebligi la teranojn partopreni en la produktado de la riĉaĵoj kontribuos al la atingo de la celoj de disvolviĝo nur laŭ la mezuro en kiu tia ekflugo estas lumigita de la spirita vizio kiu volas ke servi la homaron estu la ekzistotialo tiom de la individua vivo kiom de la socia organizado.

Kvina Punkto

Estas en la kunteksto de la plialtigo de la nivelo de la homaj kapabloj per la plivastigo de la sciado ĉe ĉiuj niveloj ke la ekonomiaj problemoj alfrontantaj la homaron devas esti traktata. Kiel la sperto de la lastatempaj jardekoj ĝin demonstris, la materiaj entreprenoj kaj la avantaĝoj ne povas esti konsiderataj kiel celoj en si mem. Ilia valoro konsistas ne nur per la provizado de bazaj bezonoj pri loĝado, manĝado sanprizorgado kaj aliaj, sed ankaŭ pliiganta la atingon de homaj kapabloj. La plej grava rolo, kiun ekonomiaj penoj devas ludi en la disvolviĝo kuŝas en tio, ke oni ekipu homojn kaj instituciojn per la rimedoj laŭ kiuj ili povas plenumi la veran celon de disvolviĝo: tio estas, ekfondanta novan socian ordon, kiu povas kulturi la senlimajn potencialojn kaŝitajn en la homa konscio.

La defio pri ekonomia pripensado kaj institucioj estas akcepti senhezite ĉi tiun celon de disvolviĝo kaj ties propra rolo kuraĝiganta kreadon de la rimedoj por plenumi ĝin. Nur ĉi tiel ekonomiiko kaj la parencaj sciencoj povu sin liberigi disde la kontraŭondo de la materiismaj priokupoj, kiuj nun distras ilin kaj plenumi ilian latentan kapablon kiel iloj nemalhaveblaj por realigi homan bonfarton laŭ la plena senco de la vorto. Nenie estas la bezono por rigora interparolado inter la laboro de la scienco kaj la inspiroj de la religio pli evidenta.

La problemo pri malriĉeco estas ĝusta ekzemplo. Proponoj kiuj celas ĝin trakti baziĝas sur la konvinko, ke la materiaj rimedoj ekzistas aŭ povas esti kreitaj de scienca kaj teĥnologia entreprenado kiuj malpliigos kaj fine tute forigos ĉi tiun malnovegan kondiĉon kiel karakterizon de la homa vivo. Grava tialo pro kiu tia senŝarĝiĝo ne plenumiĝas estas, ke la necesaj sciencoj kaj teĥnologiaj antaŭeniroj respondas al aro de prioritatoj kiuj nun malrekte rilatas al la veraj interesoj de la ĝenerala homaro. Radikala reordigado de tiuj prioritatoj nepras se la ŝarĝo de malriĉeco estu fine forprenita de la mondo. Tia atingo postulas decidintan serĉon por ĝustaj valoroj, serĉado kiu provos profunde kaj laj la spiritajn kaj la sciencajn rimedojn de la homaro. Religio estos severe malrapidigita kontribuante al ĉi tiu kuna entrepreno tiom longe kiom ĝi estos malliberigita de sektaj doktrinoj, kiuj ne povas distingi inter kontento kaj nura pasiveco kaj kiuj instruas, ke malriĉeco estas de la ĉe-tera unuo esenca trajto, kies eskapo troviĝas nur en la postviva mondo. Por partopreni efike en la lukto porti materian bonfarton al la homaro, la religia spirito devas trovi -en la Fonto de inspiro el kiu ĝi ŝprucas-, novajn konceptojn kaj principojn alrilataj epokon kiu serĉas starigi unuecon kaj justecon en homaj aferoj.

Senlaboreco antaŭmetas similajn traktojn. En la plejparto de nuntempa pensado la koncepto pri laboro grandparte reduktiĝis al tiu de profitiga ofico celata al akiranta la rimedojn por la konsumado de haveblaj varoj. La sistemo estas rondiranta: akirado kaj konsumado rezultanta en la daŭrigado kaj etendiĝo de la produktado de varoj kaj sekure en la subtenado de pagita laboro. Konsideritaj unuope, ĉiuj el ĉi tiuj aktivecoj estas esencaj al la bonfarto de la socio. Tamen, la neadekvateco de la tuta koncepto videblas en kaj la apatio, kiun la sociaj komentistoj rimarkas ĉe granda nombro de la laborantoj en ĉiu lando kaj la malkuraĝiĝo de la kreskantaj armeoj de la senlaboruloj.

Tial, ne surprizige, estas pliiĝanta rekono, ke la mondo urĝe beezonas novan « etiko de la laboro ». Ĉi-rilate denove, nenio malpli ol la envidoj estigitaj de la kreema interrilatado de la sciencaj kaj religiaj sistemoj de kono povas produkti tiom fundamentan reorientiĝon de kutimoj kaj sintenoj. Malsimile de bestoj, kiuj dependas por ilia vivteno, el tio kion ilia medio ofertas al ili, homoj estas alvokitaj esprimi la grandegajn kapablojn kaŝitaj ene de ili per fruktodona laboro por kontentigi siajn proprajn bezonojn kaj tiujn de la aliaj. Agante tiel ili partoprenas, eĉ se modeste, al la procezoj de antaŭenigado de la civilizo. Ili plenumas celojn kiuj unuigas ilin al aliaj. Ĝis tiom, kiom laboron oni faras konscie en spirito de servado al la homaro, diras Bahá’u’lláh tiu laboro estas formo de preĝo, iu maniero adori Dion. Ĉiu individuo havas la kapablon projekcii sin en tiu lumo, kaj estas al tiu neforlasebla kapablo de la memo ke strategio de disvolviĝo devas alvoki, kia ajn estu la naturo de la planoj postsekvataj, kiaj ajn estu la rekompencoj, kiujn ili promesas. Neniu pli mallarĝa perspektivo iam ajn elvokos el la popoloj de la mondo la grandecon de peno kaj sindevigo kiun la ekonomiaj taskoj estontaj postulos.

Defio de simila naturo konfrontas ekonomian pripensadon rezulte de la naturmedia krizo. La erarigoj en teorioj bazitaj sur la kredo, ke estas neniu limo al la kapablo de la naturo plenumi iun ajn postulon, kiun faras homoj nun estas malsentimentale malkaŝitaj. Kulturo kiu ligas absolutan valoron al disvastiĝo, al la profitoj kaj al la kontentigo de individuaj deziroj estos devigata rekoni ke tiaj celoj ne estas, per si mem, realismaj gvidlinioj por politikoj. Maladekvataj ankaŭ estas aliroj al ekonomiaj aferoj kies decidofarantaj iloj ne kapablas trakti kun la fakto, ke la plio de la grandaj defioj estas globaj anstataŭ specifaj laŭ grandeco.

La sincera espero ke ĉi tiu morala krizo povas iel esti solvita diigante la naturon mem estas nur evidenta signo de la spirita kaj intelekta malespero, kiun la krizo kreis. Rekono, ke kreado estas vivanta tuto kaj ke la homaro havas la respondecon prizorgi ĉi tiun tuton - estas ja bonvena- ne reprezentas influon kiu per si mem povas starigi en la konsciecon de homoj novan sistemon de valoroj. Nur sukcesego en komprenado kiu estas samtempre scienca kaj spirita en ties plenaj sencoj povigos la homan rason akcepti la konfidon, al kiu historio pelas ĝin.

Frue aŭ malfrue, ĉiuj homoj devos reakiri ekzemple la kapablon je kontenteco, la bonvenigadon de morala disciplino kaj la sindediĉon al devo kiujn ĝis relative lastatempe oni konsideris esencaj trajtoj de estanta homo. Ripete tra la historio, la instruoj de la fondintoj de la grandaj religioj kapablis grade enprofundigi ĉi tiujn ecojn de karaktero en la amason de homoj, kiuj respondis al ili. La ecoj mem estas eĉ pli esencaj hodiaŭ sed ilia esprimo devas nun formiĝi taŭge al la homara maturiĝo. Jen plia kazo laŭ kiu la defio de religio estas liberigi sin de la obsedoj de la pasinteco: kontenteco ne estas sortismo, moraleco dividas nenion kun la vivoneanta purismo kiu tiom ofte supozis ĝin porparoli; kaj aŭtentika sindediĉo al devo elirigas sentojn ne de morala supereco sed de memvaloro.

La efiko de la obstina rifuzo al virinoj pri plena egaleco kun viroj eĉ pli akrigas la defion al scienco kaj religio en la ekonomia vivo de la homaro. Al ĉiu senpartia observanto la principo de la egaleco de la seksoj estas fundamenta al ĉiu realisma pripensado pri la estonta bonfartado de la tero kaj ties homoj. Ĝi reprezentas veron pri homa naturo kiu atendis grandparte nerekonita dum la longaj epokoj de la homrasaj infanaĝo kaj dekkelkjariĝo. « Virinoj kaj viroj », estas la emfaza aserto de Bahá’u’lláh  « estis kaj ĉiam estos egalaj en la vido de Dio ». La racia animo havas neniun sekson kaj kiaj ajn sociaj malegalecoj estis trudataj pro la travivaj devigoj de la pasinteco ili ne plu povas esti pravigitaj kiam la homaro staras ĉe la sojlo de matureco. Sindevigo al la establo de plena egaleco inter viroj kaj virinoj en ĉiuj fakoj de la vivo kaj je ĉiu nivelo de la socio estos centra al la sukceso de la penoj koncepti kaj plenumi strategion de globa disvolviĝo.

Jes ja, en iu grava senco progreso en ĉi tiu kampo estos mem mezuro de la sukceso de iu ajn programo de disvolviĝo. Konsiderante la vitalan rolon de la ekonomia aktiveco en la antaŭenigo de la civilizo, videbla pruvo de la poo laŭ kiu disvolviĝo progresas estos la tiomo al kiu virinoj gajnas aliron al ĉiuj vojiroj de ekonomia penado. La defio ne nur konsistas asekurigi egalecan disdonadon de la ŝancoj, eĉ se tio estu grava. Ĝi postulas fundamentan rekonsideron de la ekonomiaj demandoj en maniero kiu alvokos la tutan partoprenon de kampo de la homa sperto kaj de la klarvida inspiro ĝis nun ekskluzivita el la diskurso. La klasikaj ekonomiaj modeloj, kun iliaj senpersonaj merkatoj en kiuj la homoj kondutas kiel aŭtonomiaj decidantoj de memrigardantaj elektoj ne servos la bezonojn de mondo, kiun motivas idealoj de unueco kaj de justeco. La socio pli kaj pli sin trovos kun la defio disvolvi novajn ekonomiajn modelojn formitaj de klarvidoj kiuj eliras el simpatia kompreno de dividata sperto, el la rigardado de homoj rilate aliajn kaj el rekono de la graveco al socia bonfarto pri la rolo de la familio kaj komunumo. Tia grava intelekta progresego - forte altruisma en fokuso - devas ĉerpi profunde el la spiritaj kaj sciencaj sentkapabloj de la homaro kaj jarmiloj da sperto preparis virinojn fari decidigajn kontribuojn al la komuna strebo.

Sesa Puknto

Konsideri transformiĝon de la socio laŭ ĉi skalo estas levi kaj la demandon pri la potenco, kiun oni povas jungi por tiun transformiĝon plenumi kaj la aferon malapartigeble ligita al la potenco; t.e. la aŭtoritato kiu plenumos tiun povon. Kiel pri ĉiuj aliaj implikoj de la akcelanta itegriĝo de la planedo kaj ties homaro ambaŭ el ĉi tiuj konataj vortoj - povo kaj aŭtoritato - urĝe bezonas redifinon.

Tra historio - kaj spite teologiajn aŭ ideologiajn trankviligojn malajn -, povon oni plejparte interpretis kiel avantaĝon ĝuita de personoj aŭ grupoj. Ofte ja ĝi esprimiĝis simple laŭ rimedoj, kiujn oni uzas kontraŭ aliaj. Tiu interpreto de la povo iĝis esense propra al la kulturo de disigo kaj de konflikto kiu karakterizis la homan specon dum la pasintaj jarmiloj, kiaj ajn estu la sociaj, religiaj aŭ politikaj dominantaj orientiĝoj tra iuj epokoj kaj en iuj partoj de la mondo. Ĝenerale, la povo estis la signo de individuoj, de partioj, de popoloj, de klasoj aŭ de nacioj. Ĝi estis kunligita pli al viroj ol al virinoj. Ĝia ĉefa rezulto estis permesi al tiuj kiuj posedis ĝin akiri, superregi, domini, rezisti, venki.

La rezultantaj historiaj procesoj respondecos pri kaj ruinigaj malantaŭeniroj pri homa bonfarto kaj eksterorinaraj progresoj pri civilizo. Taksi la profitojn estas rekoni ankaŭ la malprogresojn same kiel la klarajn limojn rilate la kondutarojn kiuj ekigis ilin ambaŭ. Kutimoj kaj kondutoj ligitaj al la uzo de la povo kiuj aperis dum la longaj periodoj de la homara infanaĝo kaj dekkelkjariĝo preteris la forajn limojn de ilia efikeco. Hodiaŭ, en epoko kiam la urĝaj problemoj estas laŭnature globaj, persisti en la ideo ke povo signifas privilegiojn por diversaj tavoloj de la homa familio estas grava teoria eraro kaj neniel interesas la ekonomian kaj socian disvolviĝon de la planedo. Tiuj kiuj ankoraŭ aliĝas je ĝi - kaj kiuj en pli fruaj epokoj povus konfide aliĝi je ĝi - nuntempe trovas siajn planojn enplektitajn en neklarigeblajn ĉagrenojn kaj malhelpojn. En sia tradicia, konkurema esprimo, la povo estas tiom neaplikebla al la bezonoj de la homara estonteco kiom estus la teĥnologia tekniko pri fervoja movado pri la tasko lanĉi art-satelitojn en orbitojn ĉirkaŭ la tero.

La analogio estas pli ol iomete taŭga. La homan rason urĝas la devigoj de sia propra maturiĝo sin liberigi de sia heredita kompreno pri kaj uzo de la povo. Ke ĝi povas tion atingi estas demonstrita per la fakto ke, kvankam dominita de la tradicia koncepto, la homaro ĉiam kapablis koncepti la povon laŭ aliaj formoj respondante al siaj esperoj. La historio donas sufiĉan pruvon ke, kiom ajn intermite kaj nekapable, homoj el ĉia deveno tra la tempoaĝoj ĉerpis grandan gamon de fontoj ene de si. La plej evidenta ekzemplo estis eble la potenco de la vero mem, iu perilo de ŝanĝiĝo ligita kun iuj el la plej grandaj antaŭeniroj en la filozofia, religia, arta kaj scienca sperto de la raso. Same, la forto de karaktero reprezentas alian ilon por instigi grandegan respondon, kiel tion faras la povo de ekzemplo, tiom en la vivo de la individuo kiom en la socio. Preskaŭ tute neestimata, estas la egeco de la forto, kiun generos la atingo de la unueco, influo « tiom potenca », kiu estas en la vortoj de Bahá’u’lláh « ke ĝi povas prilumi la tutan Teron ».

La institucioj de la socio sukcesos riveli kaj direkti la kaŝitajn potencialojn en la konscio de la mondaj popoloj tiom, kiom la ekzercadon de aŭtoritato regas principoj , kiuj harmonias kun la evolvantaj interesoj de rapide maturiĝanta homa raso. Inter tiuj principoj estas la devo, por tiuj kiuj posedas la aŭtoritaton gajni la konfidon, la respekton kaj la sinceran subtenon de tiuj kiujn ili sopiras direkti la agojn; interkonsiliĝi, malferme kaj plej komplete, kun tiuj kies interesoj estas afektitaj de decidoj alprenitaj; taksi objektive kaj la realajn bezonojn kaj la aspirojn de la komunumoj kiujn ili servas; profiti el la scienca kaj morala antaŭeneco por plej bone uzi la riĉfontojn de la komunumo, inkluzivante la energiojn de siaj anoj. Neniu unuopa principo de efika aŭtoritato estas tiom grava kiom la prioritaton konstrui kaj daŭrigi unuecon inter la socianoj kaj la anoj de ties administraj institucioj. Aludon oni jam faris el la intime ligita afero de sindevigo al la serĉado por justeco en ĉiuj aferoj.

Evidente, tiaj principoj povas funkcii nur ene de kulturo kies spirito kaj metodoj esence estas demokratiaj. Diri ĉi tion tamen estas ne aprobi la ideologion pri partianeco, kiu ĉie aŭdace prenis sur sin la nomon de demokratio kaj kiu, spite imponajn kontribuojn al homa progreso en la pasinteco hodiaŭ trovas sin enŝlima en la cinikismon, apation kaj korupton kiujn ĝi mem produktis. Por elekti tiujn kiuj devos preni kolektivajn decidojn je ĝia nomo, la socio ne bezonas, kaj ĝin ne bone servas la politika teatro de nomumadoj, kandidatecoj kaj voĉpeta persvadado. Troviĝas ene de la kapablo de ĉiuj homoj, dum ili iĝas progrese edukitaj kaj konvinkitaj, ke iliajn verajn disvolviĝajn interesojn servas la programoj proponitaj al ili adopti voĉdonajn procedurojn kiuj grade rafinos la elektadon de siaj decidofaraj instancoj.

Dum la integriĝo de la homaro akceliĝas, tiuj, kiujn oni tiel elektos estos devigataj rigardi sian penojn laŭ globa perspektivo. Ne nur ĉe la landa sed ankaŭ ĉe la loka nivelo devus, laŭ la vidpunkto de Bahá'u'lláh konsideri sin respondecaj pri la bonfarto de la tuta homaro.

Sepa Punkto

La tasko por krei strategion de globa disvolviĝo kiu akcelos la maturiĝon de la homaro konsistigas la defion fundamente reformi ĉiujn sociajn instituciojn. La agantoj al kiuj la defio sin direktas estas ĉiuj terloĝantoj : la ĝeneraliĝo de la homaro, membroj de regantaj institucioj ĉe ĉiuj niveloj, homoj servantaj en agentej de internacia kunordigado, sciencistoj kaj prisociaj pensantoj, ĉiuj kiuj estas dotitaj de artaj talentoj aŭ kun aliro al la amaskomunikilaro kaj gvidantoj de neregistaraj organizoj. La bezonata respondo devas baziĝi sur senkondiĉa rekono de la unueco de la homa gento, sindevigo al la starigo de justeco kiel la organiza principo de la socio kaj iu ĝisfundeco ekspluati maksimume la eblecojn, kiuj sistema dialogo inter la scienca kaj religia epokspirito de la raso povas konporti al la pliigado de homa kapablo. Tiu entrepreno postulas radike repripensi la plimulton de la konceptoj kaj de la hipotezoj kiuj regas la ekonomian kaj socian vivon. Ĝi ankaŭ devas esti kunigita al kredo ke, kiom ajn longa la proceso kaj kiujn ajn malprogresojn oni renkontu, la regado de homaj aferoj povas direktiĝi laŭ la veraj bezonoj de la homaro.

Estas nur se la infanaĝo de la homaro vere finiĝis kaj se la unuaj signoj de la plenkreska aĝo komencas aŭrori, ke tia vizio de la homaro povas reprezenti ion pli ol alia utopia miraĝo. Imagi, ke strebon de la grandeco antaŭvidata ĉi tie povas elvoki malkuraĝigitaj kaj reciproke malamikaj popoloj estas vojiri kontraŭ la tuto de ricevita saĝo. Nur se la direkto de la socia evoluo atingis unu el tiuj decidigaj turnopunktoj kie ĉiuj fenomenoj de la ekzisto subite estas kondukitaj en novajn etapojn de ilia disvolviĝo, kiel tion asertas Bahá’u’lláh ke tia eventualeco povas esti konceptita. La profunda konvinko ke tiom granda transformado de la homa konscio nun okazas inspiris la ideojn elmontritaj en ĉi tiu deklaro. Al ĉiuj, kiuj rekonas en ĝi familiarajn inklinojn el siaj propraj koroj, la vortoj de Bahá’u’lláh alportas sekurecon, ke Dio ĉi tiun senkompraran tagon dotis la homaron kun spiritaj riĉfontoj plene egalaj al la defio:

« Ho vi kiuj loĝas la ĉielon kaj la teron! Jen aperis kio neniam antaŭe aperis. Ĉi tio estas la Tago, en kiu la plej elstaraj favoroj elverŝiĝas sur la homojn, la Tago en kiu Lia plej potencega graco enfluis ĉion kreitan ».

La konfuzo kiu konvulsias la homajn aferojn estas senprecendenca, kaj multaj el ĝiaj konsekvencoj estas grandege detruaj. Danĝeroj ankoraŭ neniam imagitaj minacas misvojigitan homaron. La plej grava eraro kiun povus fari, en tiu kritika momento, la direktantoj de la mondo estus permesi, ke la nuna krizo ĵetu dubon pri la fina rezulto de la procezo kiu disvolviĝas. Mondo estas malaperanta kaj nova baraktas por naskiĝi. La kutimoj, la sintenoj kaj la institucioj kiuj akumuliĝis dum la jarcentoj estas elprovitaj al testoj kiuj estas tiom necesaj al la homa disvolviĝo kiom ili estas neeskapeblaj. Tio, kio estas postulata de la popoloj de la mondo estas demonstri ioma kredo kaj firmeco por egali al la enormaj energioj pere de kiuj la Kreinto de ĉio dotis ĉi tiun spiritan printempon de la raso. Bahá’u’lláh lanĉas tiun alvokon :

« Estu unuigitaj en viaj interkonsiliĝoj, estu unuigitaj en viaj pensoj. Ke ĉiu mateno estu pli bona ol la hieraŭo kaj ĉiu morgaŭo pli riĉa ol sia antaŭulo. La merito de la homo ne kuŝas en la elmontrado de siaj riĉaĵoj sed en la servado kaj la virto. Zorgu purigi viajn parolojn el la frivolaj fantazioj kaj el materiaj deziroj kaj ke viaj agoj estu senigitaj de ĉia ruzo kaj de ĉia malfidemo. Ne perdu la riĉecon de viaj altvalorajn vivojn por persekuti malbonan kaj koruptitan inklinon; ke viaj ellaboraĵoj ne servu promocii viajn personajn interesojn. Estu malavara en viaj tagoj de abundo kaj paciencaj dum la horoj de malfeliĉo. Fiasko estas sekvita de sukceso, kaj ĝojajn festojn sekvas lamentadoj. Protektu vin el pigreco kaj el mallaboremo kaj, alkroĉu vin, ĉu junaj ĉu maljunaj, ĉu humilaj ĉu grandaj, al tio kio profitas al la homaro. Atentu, ke vi ne semu la grenojn de malkonkordo inter la homoj kaj ne plantu la dornojn de dubo en purajn kaj radiantajn korojn ».

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >