Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La naŭa principo - nesinmiksado de religio kaj politiko.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 17-an de novembro 1911.


En sia vivkonduto homo estas stimulata de du ĉefaj motivoj : « espero de rekompenco » kaj « timo de puno ». Sekve de tio aŭtoritatuloj, kiuj havas gravajn registarajn postenojn, devas grandparte konsideri tiun ĉi esperon kaj tiun ĉi timon. Ilia afero estas intekonsili por eldoni legojn kaj prizorgi ilian justan plenumadon.

La tendo de la ordo de l’mondo estas starigita kaj konstruita sur du kolonoj de la « rekompenco kaj puno ».

En despotaj reĝimoj, en kiuj estras homoj sen Dia kredo, en kiuj ekzistas nenia timo de spirita puno, la plenumado de la leĝo estas tirana kaj maljusta.

Nenio gardas pli efike kontraŭ tiraneco, ol tiuj ĉi du sentoj, la espero kaj la timo. Ili havas konsekvencojn tiel politlkajn, kiel spiritajn.

Se leĝoplenumantoj konsiderus la spiritajn konsekvencojn de siaj decidoj kaj sekvus la gvidon de religio, « ili estus Diaj agentoj en la mondo de agoj, reprezentantoj de Dio por tiuj, kiuj estas sur la tero, kaj ili defendus, pro la amo al Dio, la bonon de Liaj servantoj, kiel ili defendus sian propran ». Kiam regantarano komprenas sian respondecon kaj timas malrespekti la Dian Leĝon, liaj juĝoj estas justaj. Super ĉio, se li kredas, ke la konsekvencoj de liai agoj sekvos lin en lian transmondan vivon kaj ke   « kiel li semas, tiel li rikoltos » - tia homo sendube evitados maljustecon kaj tiranecon.

Se, aliflanke, oficisto pensas, ke la tuta respondeco por liaj agoj devas finiĝi kun lia tera vivo, nenion sciante kaj kredante pri la Diaj Favoroj kaj la spirita Regno de Ĝojo, mankas al li stimulilo al justa agado kaj instigo al neniigo de premado kaj maljusteco.

Kiam reganto scias, ke liaj juĝoj estos pesitaj per la pesilo de la Dia Juĝo, kaj ke, se ne elmontriĝos manko, li venos en la Ĉielan Regnon kaj la lumo de la Ĉiela Malavareco lumos sur lin, tiam li certe agos kun justeco kaj praveco. Vidu, kiel grave estas, ke ŝtataj registaranoj estu lumigitaj de religio !

Kun politikaj demandoj pastroj havas tamen nenion komunan ! Oni ne devas miksi religiajn aferojn kun la politikaj en la nuna stato de la mondo ( ĉar iliaj interesoj ne estas identaj ).

Religio koncernas aferojn de la koro, de la Spirito kaj de moraleco.

Politiko koncernas la materialan flankon de la vivo. La religiaj instruistoj ne devas invadi la sferon de politiko. Ili devas okupi sin per la spirita edukado de la civitanoj, ili devas ĉiam donadi al homoj bonajn konsilojn, penante servi Dion kaj la homaron, ili devas klopodi por veki spiritajn aspirojn kaj peni pligrandigi la komprenon kaj scion de la homaro, plibonigi moralecon kaj kreskigi amon al justeco.

Tio ĉi estas en harmonio kun la instruoj de Bahá'u'lláh. En la Evangelio ankaŭ estas skribite : « Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio ».

En Persujo inter la gravaj ŝtatministroj troviĝas kelkaj, kiuj estas religiaj, kiuj estas imitindaj ekzemploj, kiuj adoras Dion kaj timas malobei Liajn Leĝojn, kiuj juĝas juste kaj regas egaltrakte la popolon. Estas ankaŭ en tiu lando aliaj registaranoj, kiuj ne havas timon de Dio antaŭ siaj okuloj, kiuj ne pensas pri la konsekvencoj de siaj faroj, agante por siaj propraj plezuroj, kaj tiuj ĉi estigis en Persujo grandajn zorgojn kaj malfacilaĵojn.

Ho, amikoj de Dio, estu vivantaj ekzemploj de justeco ! Por ke per la Favoro de Dio la mondo ekvidu en viaj agoj, ke vi elmontras la kvalitojn de justeco kaj kompatemo.

Justeco ne estas limigita, ĝi estas universala kvalito. Oni devas efikigi ĝian influon en ĉiuj klasoj, de la plej alta ĝis la plej malalta. Justeco devas esti sankta, kaj devas esti konsiderataj la rajtoj de ĉiuj homoj. Deziru por aliaj nur tion, kion vi deziras por vi mem. Tiam ni ĝojos en la Suno de Justeco, kiu brilas de la horizonto de Dio.

Ĉiu homo estus lokita sur honora posteno, de kiu li ne devas foriĝi. Modesta laboristo, kiu plenumas maljustaĵon, estas same mallaŭdinda, kiel fama tirano. Tiel ni ĉiuj havas elekton inter justeco kaj maljusteco.

Mi esperas, ke ĉiu el vi iĝos justa kai direktos siajn pensojn al la unueco de l’homaro; ke vi neniam malbonfaros al viaj najbaroj aŭ parolos malbone pri iu ajn; ke vi respektos la rajtojn de ĉiuj homoj kaj okupos vin pli multe per la bono de aliaj, ol per via propra. Tiel vi iĝos torĉoj de Dia justeco, agante konforme al la instruoj de Bahá'u'lláh, kiu elportis dum sia vivo nekalkuleblajn persekutojn, por elmontri al la mondo de l’homaro la virtojn de la Mondo de Dio, ebligante al vi kompreni la superegecon de la Spirito kaj ĝoji en la Justeco de Dio.

Per Lia Favoro la Dia Malavareco estos verŝita sur vin, kaj pri tio mi preĝas !

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >