Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La sesa principo – vivrimedoj.
4, Avenue de Camoëns, Parizo.


Unu el la plej gravaj principoj de la instruoj de Bahá'u'lláh estas : La rajto de ĉiu homa estaĵo al ĉiutaga pano por subteni sian ekziston, aŭ egaligo de vivrimedoj.

Oni devas tiel aranĝi la kondiĉojn de la homoj, ke malriĉeco malaperu, ke ĉiu, kiom nur estas eble, konforme al sia rango kaj pozicio, partoprenu en bonhavo kaj bonstato.

Ni vidas inter ni unuflanke homojn, superŝarĝitajn per riĉaĵoj, kaj aliflanke malriĉulojn, mortantajn pro mizero ; kelkajn, kiuj posedas po kelke da luksaj palacoj, kaj aliajn, kiuj ne havas kie meti la kapojn. Ni trovas tiajn, kiuj ĝuas multajn kaj elektitajn manĝojn dum aliaj apenaŭ povas trovi sufiĉan panpeceton, por subteni siajn vivojn. Dum kelkaj vestas sin per veluroj, peltoj kaj belaj tolaĵoj, aliaj havas malsufiĉajn, malriĉajn kaj maldikajn vestojn, por defendi sin de malvarmo.

Tiu ĉi stato de la aferoj estas malbona kaj devas esti kuracita. Oni devas tre zorgeme apliki la kuracilon. Oni ne povas tion fari, estigante absolutan egalecon inter homoj.

Egaleco estas ĥimero ! Ĝi estas tute neefektivigebla ! Se eĉ egaleco estus efektivigita, ĝi ne povus daŭri, kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La leĝo de ordo devas ĉiam regi en la mondo de l’homaro. La Ĉielo tion ĉi dekretis, kreante la homon.

Kelkaj personoj havas tre multe da inteligenteco, aliaj havas ordinaran kvanton da ĝi, kaj aliaj estas tute senigitaj de intelektaj kapabloj. En tiuj ĉi tri klasoj de homoj estas ordo, sed ne egaleco. Kiel estus eble, ke saĝeco kaj malsaĝeco estu egalaj ? La homaro, kiel granda armeo, bezonas generalojn, kapitanojn, diversrangajn suboficirojn kaj soldatojn, el kiu ĉiu havas difinitajn devojn. Multrangeco estas absolute necesa, por certigi bonordan organizon. Armeo ne povas konsisti ekskluzive el generaloj, aŭ nur el kapitanoj, aŭ sole el soldatoj kun neniu komandanto. Senduba rezulto de tia plano estus, ke malordo kaj maldisĉiplino ekregus en la tuta armeo.

La reĝo Likurgo, la filozofo, faris grandan planon, celantan egaligon de la regatoj en Sparto; la eksperimento estis komencita kun sinoferemo kaj saĝeco. La rego alvokis tiam la loĝantaron de sia regno kaj ĵurigis ilin per granda ĵuro, ke ili daŭrigos la saman reg-ordon, se li forlasus la landon, kaj ke nenio igos ilin ŝanĝi ĝin ĝis lia reveno. Ricevinte tiun ĉi ĵuron, li forlasis la regnon de Sparto kaj neniam revenis. Likurgo forlasis la situacion, foriĝis de sia alta posteno, esperante atingi daŭran bonon de sia lando per egaligo de la propraĵoj kaj de la vivkondiĉoj en sia regno. La tuta sinoferemo de la reĝo estis vana. La granda eksperimento malsukcesis. Post kelka tempo ĉio neniiĝis; venis fino de lia zorgeme pripensita konstitucio.

Montriĝis, ke vane estas efektivigadi tiajn projektojn, kaj en la antikva regno de Sparto oni proklamis, ke estas neeble atingi egalajn vivkondiĉojn. En niaj tagoj simila provo estus same kondamnita je malsukceso.

Certe, konsiderante, ke kelkaj estas ekstermezure riĉaj kaj aliaj plorinde malriĉaj, necesa estas organizo por kontroli kaj plibonigi tiujn ĉi staton. Estas grava afero limigi riĉecon, kaj tiel same grave estas limigi malriĉecon. Neniu ekstremo estas bona. Plej dezirinda estas la mezo (1) Se estas juste, ke kapitalisto havu grandajn riĉaĵojn, estas egale juste, ke lia laboristo havu sufiĉajn vivrimedojn.

Ne devas ekzisti financisto kun grandega amaso da riĉaĵoj, dum proksime al il malriĉulo vivas en plej terura mizero. Kiam ni vidas, ke oni lasas malriĉecon atingi la limojn de mortmizero, ĝi estas certa signo, ke ni trovos ie tiranecon. Oni devas ekklopodi por tio kaj ne prokrasti ŝanĝon de la stato, kiu kaŭzas mizeron de premeganta malriĉeco al granda amaso da popolo. Riĉuloj devas partodoni el sia superfluo, ili devas moligi siajn korojn kaj kreskigi en si kompateman komprenon, pensante pri tiuj malfeliĉuloj, kiuj suferas pro manko de plej necesaj vivrimedoj.

Devas esti kreita speciala leĝo, koncernanta ekstremojn de riĉeco kaj mizero. Registaranoj devas konsideri la Leĝojn de Dio, kiam ili elpensas planojn por regado de la popolo. La ĝeneralaj rajtoj de homoj devas esti gardataj kaj defendataj.

Ŝtataj registaroj devas konformi al la Dia Leĝo, kiu donas egalan justecon al ĉiuj. Tio ĉi estas la sola maniero, laŭ kiu estas eble forigi la bedaŭrindan superfluegon de riĉaĵoj kaj la mizeran, senmoraligan, degradantan malriĉecon. La Leĝo de Dio ne estos obeata, antaŭ ol tio ĉi estos farita.

(1) « Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi » - Sentenc. XXX, 8.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >