Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La kvara principo - Akcepto de interrilato inter religio kaj scienco.
4, Avenue de Camoëns, Parizo, la 12-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Bahá diris :
Mi diris al vi pri kelkaj el la principoj de Bahá'u'lláh, la « serĉado de la Vero » kaj la « unueco de la homaro ». Mi intencas nun klarigi la kvaran principon, kiu estas : « akcepto de interrilato inter religio kaj scienco ».

Nenia kontraŭeco ekzistas inter la vera religio kaj scienco. Kiam religio estas kontraŭa al scienco, ĝi fariĝas nura superstiĉo. Kio estas kontraŭ scienco, estas malkleraĵo

Kiel homo povas kredi, ke io, kies neeblecon pruvis scienco estas fakto ? Se li kredas malgraŭ la voĉo de l’prudento, ĝi estas pli ĝuste malklera superstiĉo, ol kredo. La veraj principoj de ĉiuj religioj estas en harmonio kun la instruoj de scienco.

La unueco de Dio estas logika kaj tiu ĉi ideo ne malpacas kun la konkludoj, al kiuj venis la scienca esplorado.

Ĉiuj religioj instruas, ke ni devas fari bonon, ke ni devas esti grandanimaj, sinceraj, veramaj, leĝamaj kaj fidelaj; ĉio tio estas racia kaj logike la sola vojo, sur kiu la homaro povas progresi.

Ĉiuj religiaj leĝoj harmonias kun prudento kaj estas alkonformigitaj al la popolo, al kiu ili estas proklamitaj, kaj al la epoko, en kiu oni devas ilin obei.

Religio havas du ĉefajn partojn :
1. La spiritan.
2. La praktikan.

La spirita parto neniam sanĝiĝas. Ĉiuj Malkaŝantoj de Dio kaj Liaj Profetoj instruis la samajn verojn kaj donis la saman spiritan leĝon. Ili ĉiuj instruas la saman kodon de moraleco. Nenia divido estas en la Vero. La Suno elsendis multajn radiojn, por lumigi la homan intelekton - la lumo estas ĉiam la sama.

La praktika parto de religio koncernas la eksterajn formojn kaj ceremoniojn kaj punrimedojn por certaj leĝrompoj. Tio ĉi estas la materiala flanko de la leĝo, kaj ĝi direktas la morojn kaj kutimojn de la popolo.

En la tempo de Moseo estis dek mortpunataj krimoj. Kiam Kristo venis, tio ĉi estis sanĝita. La malnova aksiomo « okulo por okulo kaj dento por dento » estis transformita en « amu viajn malamikojn, bonfaru al tiuj, kiuj malamas vin ». Tiel la severega malnova leĝo ŝanĝiĝis en la leĝon de amo, kompatemo kaj pardonemo.

En la antikvaj tempoj pune por malgranda ŝtelo oni forhakadis la dekstran manon de la ŝtelinto; en niaj tagoj tiu leĝo ne povus esti tiel praktikata. En tiu ĉi epoko oni lasas vivi homon, kiu malbenas sian patron, dum antaŭe li estus mortpunita. Estas do evidente, ke dum la spirita leĝo neniam aliiĝas, la aplikado de la praktikaj reguloj devas esti sanĝata konforme al la necesoj de la tempo. La spirita flanko de religio estas la pli granda, la pli grava el ambaŭ, kaj ĝi restas la sama en ĉiuj tempoj, ĝi neniam ŝanĝiĝas ! Ĝi estas sama hieraŭ, hodiaŭ kaj eterne. « Kiel estis en la komenco, estas nun kaj eterne estos ».

Ĉiuj problemoj de moraleco, kiujn entenas la spirita, senŝanĝa leĝo de ĉiuj religioj, estas logike pravaj. Se religio estus kontraŭa al logika racio, ĝi ĉesus esti religio kaj estus nur tradicio. Religio kaj scienco estas du flugiloj, per kiuj la homa intelekto povas sin suprenlevi, per kiuj la homa animo povas progresi. Ne estas eble flugi nur per unu flugilo. Se homo penus flugi sole per la flugilo de religio, li baldaŭ falus en marĉon de superstiĉoj, kaj aliflanke per la sola flugilo de scienco li ankaŭ ne progresus, sed falus en la malesperan dronejon de materialismo. Ĉiuj hodiaŭaj religioj estas falintaj en superstiĉajn ritojn, for de la harmonio tiel kun la veraj principoj de la instruoj, kiujn ili prezentas, kiel kun la sciencaj malkovroj de la nuna tempo. Multaj religiaj gvidantoj estas konvinkitaj, ke la signifo de religio kuŝas ĉefe en fideleco al dogmaro kaj en praktikado de ritoj kaj ceremonioj. Tiujn, kies animojn ili laŭdeklare kuracas, ili ankaŭ instruas simile kredi, kaj tiuj ĉi ankaŭ persistas ĉe la eksteraj formoj, miskomprenante ilin kiel la internan Veron.

Tiuj ĉi formoj kaj ritoj diferencas en diversaj eklezioj kaj inter diversaj sektoj, kaj eĉ kontraŭdiras sin reciproke, kaŭzante malharmonion, malamon kaj malpacon. La rezultato de ĉiuj tiuj diferencoj estas la kredo de multaj kulturaj homoj, ke religio kaj scienco estas du ideoj, kiuj, kontraŭas unu la alian, ke religio ne bezonas la rezonkapablon kaj povas neniel esti reguligata de scienco, sed ke nepre unu devas stari kontraŭ la alia. La bedaŭrinda sekvo de tio ĉi estas, ke scienco flankeniĝis de religio, kaj religio fariĝis nur blinda kaj pli aŭ malpli apatia sekvado de reguloj de certaj religiaj instruistoj, kiuj insistas je akceptindeco de la propraj, favorataj dogmoj, ec se ili kontraŭas al scienco. Ĝi estas malsaĝa, ĉar tute klare estas, ke scienco estas lumo, kaj konsiderante tion ĉi, la religio inde tiel nomata ne kontraŭas al scienco.

Ni bone konas la esprimojn « lumo kaj mallumo », « religio kaj scienco ». Sed religio, kiu ne iras manon ĉe mano kun scienco, estas mem en mallumo de superstiĉoj kaj malklereco.

Multe da malpaco kaj malharmonio en la mondo estas kaŭzitaj de tiuj homdevenaj kontraŭparoloj. Se religio estus en harmonio kun scienco kaj la ambaŭ paŝadus kune, multe da malamo kaj malamikeco, kiuj nun mizerigas la homan genton, estus finitaj.

Konsideru, kio estas tio, kio distingas homon el inter la kreaĵoj kaj faras lin aparta kreaĵo ? Ĉu ĝi ne estas lia rezonkapablo, lia inteligenteco ? Ĉu li ne uzu ilin en sia studado de religio ? Mi diras al vi: pesu zorgeme prr la pesilo de intelekto kaj scienco ĉion, kio estas al vi prezentita, kiel religio. Se ĝi eltenos la provon, akceptu ĝin. Ĉar ĝi estas la Vero ! Se ĝi tamen ne konformos, forĵetu ĝin, ĉar ĝi estas malkleraĵo !

Rigardu ĉirkaŭen kaj vidu, kiel la hodiaŭ a mondo dronas en superstiĉoj kaj eksteraj formoj.

Kelkaj adoras produktaĵon de sia propra imago: ili faras al si imagitan Dion kaj klinas sin antaŭ ĝi, dum la kreaĵo de iliaj limhavaj mensoj ne povas esti la Senfina, Potenca Kreinto de ĉio videbla kaj nevidebla. Aliaj adoras la sunon aŭ arbojn, kaj eĉ ŝtonojn. En pasintaj tempoj estis homoj, kiuj adoris maron, nubojn, kaj eĉ argilon.

Hodiaŭ homoj atingis la staton de tia adora sindonemo al la eksteraj formoj kaj ceremonioj, ke ili disputas pri iu punkto de rito aŭ pri ia speciala maniero, ĝis de ĉiuj flankoj oni aŭdas pri enuiga argumentado kaj maltrankvilo. Estas individuoj, kiuj posedas malfortan intelekton, kaj iliaj rezonkapabloj ne estas disvolvitaj sed oni ne devas dubi pri la forto kaj potenco de religio pro ne kapablo al kompreno flanke de tiuj personoj.

Malgranda infano ne povas kompreni la leĝojn kiuj regas la naturon, sed tio ĉi estas pro la nematureco de la infana intelekto ; kiam ĝi kreskos kaj estos edukita, ĝi ankaŭ komprenos la eternajn Verojn. Infano ne komprenas la fakton, ke la tero rondiras ĉirkaŭ la suno, sed kiam vekiĝas ĝia intelekto, tiu ĉi fakto iĝas klara kaj komprenebla por ĝi.

Ne estas eble por religio kontraŭi sciencon, kvankam kelkaj intelektoj estas tro malfortaj aŭ tro nematuraj, por kompreni la Veron.

Dio faris, ke religio kaj Scienco estu kvazaŭ mezuriloj de nia kompreno. Gardu vin, ke vi ne ignoru tiun mirindan povon. Pesu ĉion per tiu ĉi pesilo.

Al tiu, kiu havas la kapablon al kompreno, religio estas kvazaŭ malfermita libro, sed kiel estus eble por homo, senigita de la rezona kaj intelekta povo, kompreni la Diajn Realecojn de Dio ?

Harmoniigu ĉiujn viajn kredaĵojn kun scienco; nenia kontraŭeco povas esti, ĉar la Vero estas unu. Kiam religio, sarkita de siaj superstiĉoj, tradicioj kaj sensencaj dogmoj, konformos kun scienco, tiam en la mondo ekzistos grandega, unuiganta kaj puriganta forto, kiu forlovos ĉiujn militojn, malpacojn, malkonsentojn kaj konfliktojn, kaj tiam la homaro estos unuigita en la Potenco kaj Amo de Dio.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >