Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Kruela indiferenteco de popoloj konceme suferadon de aliaj nacioj.
la 24-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Bahá diris :
Oni ĵus diris al mi, ke terura akcidento okazis en tiu ĉi lando. Vagonaro falis en riveron kaj almenaŭdudek personoj estas mortigitaj. Tio ĉi estas hodiaŭ diskutota en la franca Parlamento kaj la direktoro de la Stataj Fervojoj estas alvokota por paroli. Li estos kruc-esplorata koncerne la kondiĉojn de la fervojo kaj kaŭzon de la akcidento, kaj okazos varmega diskutado. Mi estas plena de miro kaj surprizo je la vido de la interesiteco kaj ekscito, kiujn vekis tra la tuta lando la okazo de morto de dudek personoj, dum oni restas malvarma kaj indiferenta kontraŭ la fakto, ke miloj da italoj, turkoj kaj araboj estas mortigitaj en Tripoliso ! La teruro de tiu amasa buĉo absolute ne maltrankviligis la registaron ! Tamen tiuj malfeliĉuloj ankaŭ estas ja homoj !

Kial oni elmontras tiom da intereso kaj varma simpatio al tiuj ĉi dudek individuoj, dum oni havas neniom por la kvin mil personoj ? Ili ĉiuj estas homoj, ili ĉiuj apartenas al la homara familio sed ili estas el aliaj landoj kaj nacioj. Ne estas la afero de la indiferentaj landoj, ke tiuj homoj estas masakritaj ; tiu amasa buĉo ne tuŝas iliajn sentojn ! Kiel maljusta, kiel kruela ĝi estas, kiel ekstreme senigita de ĉia bona kaj alta sento ! La homoj el tiuj aliaj landoj havas infanojn kaj edzinojn, patrinojn, filinojn kaj filetojn ! En tiuj landoj hodiaŭ apenaŭ estas iu domo, libera de la sonoj de maldolĉa ploro, apenaŭ oni povas trovi hejmon, netuŝitan per la kruela mano de l’milito.

Ve ! Ni vidas en ĉiuj flankoj, kiel kruela, plena de antaŭjuĝoj kaj maljusta estas homo, kaj kiel malrapidema li estas, por ekkredi je Dio kaj sekvi Liajn ordonojn.

Se tiuj homoj amus kaj helpus unu la alian, anstataŭ esti tiel fervoraj, por ne neniigadi per glavo kaj kanono, kiom pli noble ĝi estus ! Kiom pli bone, se li vivus kiel aro da kolomboj, en paco kaj harmonio, anstataŭ simili lupojn kaj ŝiri sin reciproke en pecojn.

Kial homo estas tiel malmolkora ? Ĝi estas pro tio, ke li ankoraŭ ne konas Dion. Se li havus scion pri Dio, li ne povus agi tute male al Liaj leĝoj; se li posedus spiritan menson, tia kondutmaniero estus neebla por li. Se oni nur kredus, komprenus kaj sekvus la leĝojn kaj ordonojn de la Profetoj de Dio, militoj ne mallumigadus plu la vizaĝon de la tero.

Se homo havus almenaŭ la principojn de justeco, tia stato de aferoj estus neebla.

Tial mi diras al vi, ke vi preĝu - preĝu kaj turnu viajn vizaĝojn al Dio, ke Li en Sia senfina Kompato kaj Favoro helpu kaj subtenu la misgviditojn. Preĝu, ke Li favordonu al ili spiritan komprenon kaj instruu al ili toleremon kaj kompatemon, por ke la okuloj de iliaj mensoj estu malfermitaj kaj por ke estu al ili donita la donaco de la Spirito. Tiam paco kaj amo iros manon ĉe mano tra la landoj, kaj tiuj kompatindaj malfeliĉuloj recivos trankvilon.

Ni klopodu tage kaj nokte por estigi pli bonan staton. Mia koro estas rompita de tiuj teruraĵoj kaj laŭtaj krioj - atingu tiu krio ankaŭ aliajn korojn !

Tiam blinduloj ekvidos, mortintoj leviĝos kaj justeco venos kaj regos sur la tero.

Mi petegas vin ĉiujn preĝi per la tuta koro kaj animo, ke tio estu efektivigita.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >