Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La vera signifo de bapto per akvo kaj fajro.
la 9-an de novembro 1911.


En la Evangelio de Sankta Johano Kristo diris : « Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la Regnon de Dio » (St Joh III 5). Pastroj interpretis tion ĉi en la senco, ke bapto estas necesa por savo. En alia Evangelio estas dirite : « Li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro » (St Mat III 11).

Tiel la akvo de bapto kaj la fajro estas la samo ! Ĝi ne povas signifi, ke la priparolata « akvo » estas la materiala akvo, ĉar ĝi estas rekta malo de « fajro », kaj unu neniigas la alian. Kiam en la Evangelio Kristo parolas pri « akvo », Li komprenigas tion, kio kaŭzas vivon, ĉar sen akvo povas vivi nenia enmonda kreitaĵo - mineraloj, kreskaĵoj, bestoj kaj homoj, ĉiuj ili dependas de akvo en sia ekzisto. Jes, la lastaj sciencaj malkovroj pruvas al ni, ke eĉ mineralo havas certan formon de vivo kaj ke ĝi ankaŭ bezonas akvon por sia ekzisto.

Akvo estas la kaŭzo de vivo, kaj kiam Kristo parolas pri akvo, Li simboligas tion, kio estas la kaŭzo de la Eterna Vivo.

Tiu ĉi vivodona akvo, pri kiu Li parolas, similas fajron, ĉar ĝi estas ĝuste la Amo de Dio, kaj tiu ĉi Amo signifas vivon por niaj animoj.

La fajro de la Amo de Dio forbruligas la vualon, kiu apartigas nin de la ĉielaj Realecoj, kaj ni povas kun klara vido puŝi nin antaŭen kaj supren, ĉiam progresante sur la vojo de virto kaj sankteco kaj fariĝante lumigiloj de la mondo.

Ekzistas nenio pli granda, aŭ pli benita, ol la Amo de Dio ! Ĝi donas sanon al malsanulo, balzamon al vundito, ĝojon kaj konsolon al la tuta mondo, kaj nur per ĝi oni povas atingi la Eternan Vivon. La esenco de ĉiuj religioj estas la Amo de Dio, kaj ĝi estas la fundamento de ĉiuj sanktaj instruoj.

La Amo de Dio gvidis Abrahamon, Izaakon kaj Jakobon, la Amo de Dio donis forton al Jozefo en Egiptujo kaj kuraĝon kaj paciencon al Moseo.

Per la Amo de Dio Kristo estis sendita en la mondon kun Sia inspiranta ekzemplo de perfekta vivo de sinfero kaj sindonemo, anoncante al la homoj la Eternan Vivon. La Amo de Dio donis al Mahometo la povon transigi la arabojn el la stato de besta malalteco en la pli altan staton de ekzisto.

La Amo de Dio subtenadis Báb-on kaj alkondukis lin al lia plej supera ofero kaj faris lian bruston volema celo por milo da kugloj.

La Amo de Dio, fine, donis Bahá'u'lláh-on al Oriento kaj portas nun la lumon de liaj instruoj malproksimen en Okcidenton kaj de la poluso la poluso.

Tial mi alvokas ĉiun ĉi vi, ke, komprenante ĝian tutan plenecon kaj belecon, vi oferu ĉiujn viajn pensojn, vortojn kaj agojn, por enporti la scion pri la Amo de Dio en ĉiun koron.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >