Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

Du specoj de lumo
la 5-an de novembro 1911.


Hodiaŭ la vetero estas nuba kaj malserena. En Oriento la suno konstante brilas, la steloj neniam estas vualitaj kaj tre malmulte da nuboj estas tie. Lumo ĉiam leviĝas en Oriento kaj sendas siajn radiojn en Okcidenton.

Ekzistas du specoj de lumo. Ekzistas la videbla lumo de la suno, dank' al kiu ni povas ekkoni la belecon de la mondo ĉirkaŭ ni; sen ĝi ni povus nenion vidi.

Malgraŭ tio, kvankam la funkcio de tiu lumo estas videbligi al ni objektojn, ĝi ne povas doni al ni la povon vidi aŭ kompreni, el kio konsistas iliaj diversaj ĉarmoj, ĉar tiu lumo ne havas inteligentecon, ne havas konscion. La scion kaj komprenon donas al ni la lumo de intelekto, kaj sen tiu ĉi lumo la fizikaj okuloj estus senutilaj.

La lumo de intelekto estas la plej alta lumo, kiu ekzistas, ĉar ĝi estas naskita de la Dia lumo.

La lumo de intelekto kapabligas nin konscii kaj kompreni ĉion, kio ekzistas, sed nur la Dia Lumo povas doni al ni la eblon vidi aferojn nevideblajn, kaj nur ĝi kapabligas nin vidi la Verojn, kiuj estos videblaj por la mondo nur post miloj da jaroj.

Dank' al la Dia Lumo la profetoj povis vidi antaŭ du mil jaroj la okazontajn aferojn, kaj hodiaŭ ni vidas la realigon de iliaj vizioj. Sekve tio ĉi estas la Lumo, pri kiu ni devas klopodi, ĉar ĝi estas pli granda, ol ĉiu alia.

Dank' al tiu ĉi Lumo Moseo povis vidi kaj kompreni la Dian Malkaŝiĝon kaj aŭdi la Ĉielan Voĉon, kiu parolis al li el la brulanta arbusto ( Eliro III 2).

Pri tiu ĉi lumo parolas Mahometo, kiam li diras : « Allaho estas la Lumo de la Ĉielo kaj de la tero ».

Serĉu per viaj tutaj koroj tiun ĉi Dian Lumon, por ke vi ricevu la povon kompreni la realecon, por ke vi ekkonu la sekretojn de Dio, por ke la kaŝitaj vojoj iĝu klaraj antaŭ viaj okuloj.

Tiun ĉi Lumon oni povas kompari kun spegulo, kaj kiel spegulo reflektas ĉion, kio estas antaŭ ĝi, tiel tiu ĉi Lumo montras al la okuloj de nia spirito ĉion, kio ekzistas en la Regno de Dio, kaj videbligas al ni la realecojn de l’aferoj. Dank'al tiu ĉi radiantega Lumo ĉiuj spiritaj interpretoj de la Sanktaj Libroj iĝis klaraj al ni, la kaŝitaj aferoj de la Dia universo iĝis malkaŝitaj, kaj ni ricevis la povon kompreni la Diajn celojn koncerne homon.

Mi preĝas, ke Dio en Sia Favoro lumigu viajn korojn kaj animojn per Sia Glorega Lumo; tiam ĉiu el vi brilos, kiel radianta stelo, en la mallumaj lokoj de la mondo.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >