Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La spiritaj kunvenoj en Parizo.
la 4-an de novembro 1911.


Tra la tuta Eŭropo oni aŭdas hodiaŭ pri kunvenoj kaj asocioj kaj oni fondas ĉiaspecajn societojn. Estas inter ili tiaj, kiuj interesiĝas pri komerco, scienco, politiko, kaj multaj aliaj. Ĉiuj ili estas por materialaj servoj, kaj iliaj celoj koncernas la programon kaj lumigon de la mondo de materio. Sed malofte blovas sur ilin la spiro de la Sankta Spirito. Ili ŝajnas esti senkonsciaj pri la Dia Voĉo, senzorgaj por la aferoj de Dio. Sed tiu ĉi kunveno en Parizo estas la vere spirita. La Dia Spiro estas blovita mezen de vi, la lumo de la Regno brilas en ĉiuj koroj. La Sankta Amo de Dio estas potenco inter vi, kaj kun soifantaj animoj vi ricevas la bonan novaĵon de granda ĝojo.

Vi ĉiuj unuanime kunvenis ĉi tie, kun koro ĉe koro, kun animoj, superverŝitaj de la Dia Amo, sopirante kaj laborante por la unueco de la mondo.

Vere tiu ĉi kunveno estas spirita kunveno ! Ĝi estas kiel aroma ĝardeno ! La Ĉiela Suno verŝas sur ĝin siajn orajn radiojn, kaj ĝia varmo penetras kaj gajigas ĉiun atendantan koron. La Amo de Kristo, kiu superpasis ĉian komprenon, estas inter vi, kaj la Sankta Spirito estas via helpanto.

Tagon post tago tiu ĉi kunveno iĝados pli granda kaj pli potenca, ĝis grade ĝia spirito konkeros la tutan mondon !

Penu per viaj tutaj koroj esti volemaj fluejoj por la Malavareco de Dio. Ĉar mi diras al vi, ke Li elektis vin, ke vi estu Liaj diskonigantoj de Amo tra la mondo, ke vi estu Liaj Portantoj de la spiritaj donacoj al la homoj, ke vi estu disvastigantoj de unueco kaj konkordo sur la tero. Danku Dion per viaj tutaj koroj, ke Li donis al vi tiun ĉi privilegion. Ĉar vivo dediĉita al glorado ne estas tro longa, por danki Dion por tia favoro.

Levu viajn korojn super la estantecon kaj per la okuloj de kredo rigardu la estontecon ! Hodiaù la semo estas semata, la grajno falas sur la teron, sed venos la tago, kiam elkreskos el ĝi glorinda arbo, kies branĉoj estos ŝarĝitaj de fruktoj. Ĝoju kaj estu feliĉaj, ke tiu tago jam ekmatenis, penu ekkompreni ĝian povon, ĉar vere ĝi estas mirinda ! Dio kronis vin per honoro kaj en viajn korojn Li lokis radiantan stelon; vere, ĝia lumo lumigas la tutan mondon !

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >