Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La du naturoj de homo.
la 1-an de novembro 1911.


Hodiaŭ estas en Parizo tago de ĝojoj. Oni festas la feston de « Ĉiuj Sanktuloj ». Kiel vi pensas, kial tiuj homoj estas nomitaj « sanktuloj » ? Tiu ĉi vorto havas tre realan signifon. Sanktulo estas persono, kiu vivas la vivon de pureco, kiu estas liberiĝinta de ĉiaj homaj malfortecoj kaj malperfektecoj.

En homo ekzistas du naturoj: lia spirita aŭ pli alta naturo kaj lia materiala aŭ malpli alta naturo. Per unu li alproksimiĝas al Dio, per la dua li vivas sole por la mondo. Oni povas trovi en homo signojn de tiuj ĉi ambaŭ naturoj. En sia materiala flanko li prezentas malverecon, kruelecon kaj maljustecon; ĉio tio estas la rezultoj de lia malpli alta naturo. La ecoj de lia Dia naturo elmontras sin en amo, kompatemo, afableco, veramo kaj justeco; ĉiu kaj ĉiuj el ili estas la esprimoj de lia pli alta naturo. Ĉiu bona maniero, ĉiu nobla kvalito apartenas al la spirita naturo de homo, dum ĉiuj liaj malperfektecoj kaj pekaj agoj estas naskitaj de lia materiala naturo. Kiam la Dia naturo de homo superregas lian homan naturon, ni havas sanktulon.

Homo havas la povon fari same bonon kiel malbonon; se lia povo al bono superas kaj la inklinoj al malbonaj agoj estas venkitaj, tiam la homo vere povas esti nomita sanktulo. Sed kiam, kontraŭe, li forĵetas la Diajn aferojn kaj lasas sin venki de siaj malbonaj pasioj, tiam li ne estas pli bona ol besto.

Sanktuloj estas homoj, kiuj liberigis sin de la mondo de materio kaj kiuj venkis pekon. Ili vivas en la mondo, sed ne estas de la mondo, ĉar iliaj pensoj restadas senĉese en la mondo de la Spirito. Ili pasigas la vivon en sankteco kaj elmontras en siaj agoj amon, justecon kaj piecon. Ili estas lumigitaj de supre. Ili estas kiel lumaj kaj brilantaj lampoj en la mallumaj lokoj de la tero. Tio ĉi estas la sanktuloj de Dio. La apostoloj, kiuj estis disĉiploj de Jesuo, estis tiaj samaj, kiel aliaj homoj ; simile al siaj proksimuloj ili estis logataj de la mondaj aferoj, kaj ĉiu el ili pensis nur pri sia propra profito. Malmulte ili sciis pri justeco nek oni povis trovi en ili la Diajn perfektecojn. Sed kiam ili eksekvis Kriston kaj ekkredis je Li, ilia nescio cedis lokon al kompreno, krueleco sanĝis sin en justecon, falseco en veramon, mallumo en lumon. Antaŭe ili estis mondecaj, poste ili iĝis spiritaj kaj diaj. Antaŭe ili estis infanoj de mallumo, poste ili iĝis filoj de Dio, ili iĝis sanktaj ! Penu do sekvi iliajn paŝojn, forlasante malantaŭ vi ĉiujn mondajn aferojn kaj penante atingi la Spiritan Regnon.

Preĝu al Dio, ke Li fortigu vin en la diaj virtoj, por ke vi estu en la mondo kiel angeloj, lumegaj lampoj, malkovrantaj la misterojn de la Regno al tiuj, kiuj havas komprenemajn korojn.

Dio sendis Siajn Profetojn en la mondon, por instrui kaj klerigi la homojn, por klarigi al ili la misteron de la potenco de la Sankta Spirito, por ebligi al ili reflektadi la lumon kaj iĝi, siavice, fonto de gvido por aliaj. La Ĉielaj Libroj, la Biblio, la Korano kaj la aliaj Sanktaj Verkoj estis donitaj de Dio, kiel gvidiloj sur la vojo de Dia virto, amo, justeco kaj paco.

Tial mi diras al vi, ke vi devas peni sekvi la konsilojn de tiuj ĉi benitaj Libroj, kaj tiel aranĝi viajn vivojn, por, sekvante la metitajn antaŭ vi modelojn, fariĝi mem sanktuloj de la Plej Alta !

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >