Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La nuboj, kiuj kaŝas la Sunon de l’Vero
4, Avenue de Camoëns, vendrede, la 27-an de oktobro 1911, matene.


La tago estas bela, la aero estas pura, la suno brilas kaj nenia nebulo aŭ nubo malklarigas ĝian lumon.

Ĝiaj brilantaj radioj penetras en ĉiujn partojn de la urbo. La homajn mensojn tiel same lumigas la Suno de l’Vero.

Kristo diris : « Ili vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la ĉielo ». (St Mat XXIV 30 kaj XVI 27). Bahá'u'lláh diris : « Kiam Kristo venis la unuan fojon, Li venis sur nuboj ». (St Joh III 13). Kristo diris pri Si, ke Li venis el supre, el la ĉielo: ke Li venis de Dio - dum Li estis naskita de Sia patrino Mario. Sed kiam Li deklaris, ke Li venis el la ĉielo estas kompreneble, ke Li ne pensis pri la blua arkaĵo sed parolis pri la ĉielo de la Regno de Dio, kaj ke el tiu ĉielo Li venis sur nuboj. Kiel nuboj kovras la brilon de la suno, tiel ankaŭ la nuboj de la mondo de l’homaro kovris antaŭ la homaj okuloj la brilegon de la dieco de Kristo.

Homoj diris : « Li estas ĉi Nazareto, naskita de Mario, ni konas lin kaj ni konas liajn fratojn. Kion ĝi signifas ? Kion li diras ? Ke li venis de Dio ? »

La korpo de Kristo estis naskita de Mario el Nazareto, sed Lia spirito estis de Dio. La povoj de Lia homa korpo estis limigitaj, sed la forto de Lia spirito estis grandega, senlima, senmezura.

Homoj demandis : « Kial li diras, ke li estas de Dio ? ». Se ili komprenus la realecon de Kristo, ili scius, ke la korpo de Lia homa estaĵo estis nubo, kiu kovris Lian diecon. La mondo vidis nur Lian homan formon, kaj pro tio ĝi miris, kiel Li povis esti « veninta el la ĉielo ».

Bahá'u'lláh diris : « Kiel la nuboj kaŝas la sunon kaj la ĉielon de nia vido, tiel la homeco de Kristo kaŝis de homoj Lian veran, dian karakteron ».

Mi esperas, ke kun la okuloj, liberaj de nuboj, vi turnos vin al la Suno de l’Vero, ke rigardante la terajn aferojn, ke viaj koroj ne estu allogitaj al la senvaloraj kaj pasemaj plezuroj de la mondo. Tiu ĉi Suno inspiru al vi Sian forton, kaj tiam la nuboj de antaŭjuĝoj ne forvualos Ĝian brilon de viaj okuloj ! Tiam la Suno estos por vi sen nuboj.

Spiru la aeron de pureco. Ĉiu aparte kaj ĉiuj kune vi ricevu parton de la Diaj Malavaraĵoj de la Regno de l’Ĉielo. La mondo ne estu por vi baro, kaŝanta la Veron de via vido, kiel la homa korpo de Kristo kasis Lian diecon de la homoj de Liaj tagoj. Estu al vi donita klara percepto de la Sankta Spirito, ke viaj koroj estu plenaj de lumo kaj kapablaj rekoni la Sunon de l’Vero, radiantan tra ĉiaj materialaj nuboj, kaj Lian brilegon, superverŝantan la universon.

Tio ĉi estis mia preĝo por vi ĉiuj.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >