Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La mallibereco de 'Abdu'l-Bahá.
4, Avenue de Camoëns, merkrede, la 25-an de oktobro 1911.


Mi tre bedaŭras, ke mi atendigis vin ĉi-matene sed mi havas tiel multe por fari en mallonga tempo por la Afero de l’Amo de Dio.

Ne gravu al vi, ke vi atendis iomete por vidi min. Mi atendis multajn jarojn, jarojn en malliberejo por povi veni kaj vidi vin nun.

Antaŭ ĉio - glorata estu Dio - niaj koroj ĉiam estas unisonaj kaj kun la sama celo ili estas turnitaj al la Amo de Dio. Ĉu per la Favoremo de la Regno niaj deziroj, niaj koroj, niaj spiritoj ne estas unuigitaj en unu ligon ? Ĉu niaj preĝoj ne estas por kunigi en harmonion ĉiujn homojn ? Ĉu do ni ne estas ĉiam kune ?

Hieraŭ vespere, kiam mi venis hejmen el la domo de S-ro Dreyfus, mi estis tre laca, tamen mi ne dormis, mi kuŝis maldorme, pensante.

Mi diris: ho Dio, mi estas ĉi tie en Parizo ! Kio estas Parizo kaj kiu mi estas ? Neniam mi sonĝis, ke el la mallumo de mia malliberejo mi povos iam veni al vi, kvankam, kiam oni legis la mi la verdikton, mi ne kredis ĝin.

Oni diris al mi, ke ‘Abdu’l Hamid ordonis mian porĉiaman malliberigon, kaj mi diris : « Tio ĉi estas neebla ! Mi ne ĉiam estos malliberulo. Se ‘Abdu’l Hamid estus senmorta, tia verdikto povus esti efektivigita. Mia korpo povas esti sklavigita por certa tempo, sed, ‘Abdu’l Hamid havas nenian povon super mia spirito - libera ĝi restos - tion ĉi neniu homo povas malliberigi ».

Liberigita el mia malliberejo per la Povo de Dio, mi renkontis ĉi tie la amikojn de Dio kaj estas dankema al Li.

Ni disvastigadu la Aferon de Dio, por kiu mi suferis persekutadon.

Kia privilegio estas por ni renkontiĝi ĉi tie en libereco. Kiel feliĉe por ni, ke Dio tiel decidis, ke ni povu kune labori por la alveno de la Regno !

Ĉu vi estas kontentaj pro la vizito de tia gasto, liberigita el sia malliberejo, por alporti al vi la gloran revelacion, de tiu, kiu neniam povus eĉ pensi, ke tia renkonto estos ebla ?! Nun, per la Favoro de Dio, per Lia mirinda Povo, mi, kiu estis kondamnita je ĉiamdaŭra mallibereco en la malproksima orienta urbo, estas tie ĉi, en Parizo, parolante kun vi !

De nun ni ĉiam estos kune, per la koro, animo kaj spirito, urĝante en la laboro, ĝis ĉiuj homoj estos kunvenigitaj sub la Tendo de la Regno, kantante la kantojn de paco.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >