Antaŭa / B.E.L. / Posta

PARIZAJ PAROLADOJ DE 'ABDU'L-BAHÁ
Raporto de liaj paroladoj dum lia restado en Parizo ( 1911)
El la angla eldono tradukis Lidja Zamenhof

La potenco kaj valoro de penso dependas de ĝia elmontriĝo en ago
la 18-an de oktobro 1911.


La realaĵo de homo estas lia penso, ne lia materiala korpo. La pensaj fortoj kaj la bestaj fortoj estas kunagantoj. Kvankam homo estas parto de la besta kreitaro, li posedas la kapablon de
pensado, distingantan lin super ĉiuj kreitaĵoj.

Se la penso de homo estas senĉese turnita al la ĉielaj aferoj, tiam li fariĝas sanktanima; se kontraŭe, lia penso ne flugas ĉielen, sed direktas sin malsupren, por koncentriĝi sur aferoj de tiu ĉi mondo, li fariĝas ĉiam pli materiema, ĝis fine li atingas staton malmulte pli bonan, ol tiu de bestoj.

Oni povas dividi pensojn en du klasojn :
1. Pensoj, kiuj apartenas ekskluzive al la mondo de pensoj
2. Pensoj, kiuj esprimas sin per agoj.

Kelkaj viroj kaj virinoj fieras pro siaj glorindaj pensoj, sed, se tiuj pensoj neniam atingas la kampon de agado, ili restas senutilaj : la potenco dependas de ĝia elmontriĝo en faroj. Pensoj de filozofoj povas tamen en la mondo de progreso kaj evoluado enkorpiĝi en agojn de aliaj homoj, se eĉ ili mem ne povas aŭ ne volas elmontri siajn grandajn idealojn en la propra vivo. Al tiu ĉi klaso apartenas la plimulto da filozofoj, kies instruoj alte superas iliajn proprajn agojn. Tio ĉi estas la diferenco inter la filozofoj, kiuj estas spiritai instruantoj, kaj tiaj, kiuj estas nur filozofoj : la spirita instruanto estas la unua sekvanto de sia propra instruado; li transkondukas en la mondon de agoj siajn spiritajn konceptojn kaj idealojn. Liaj diaj pensoj estas elmontritaj al la mondo. Lia penso estas lia esenco, de kiu li estas neapartigebla. Kiam ni trovas filozofon, emfaze glorantan la signifon kaj grandecon de justeco, kaj samtempe kuraĝigantan rabeman monarĥon al premado kaj tiraneco, ni tuj komprenas, ke li apartenas al la unua klaso : ĉar li pensas ĉielajn pensojn, sed ne praktikas la konformajn al ili ĉielajn virtojn.

Tiu stato estas neebla rilate al la spiritaj filozofoj, ĉar ili ĉiam esprimas siajn altajn kaj noblajn pensojn per agoj.

Antaŭa / B.E.L. / Posta

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >