Reveno al BEL.

UNU MONDO, UNU MONO
Pri la enkonduko de unusola valuto tutmonde


Dum la kelkaj lastaj jaroj la monaj krizoj en Meksiko, Brazilo, Rusio kaj Sudorienta Azio - por nomi nur kelkajn el la landoj kaj regionoj, kies ekonomioj estis aparte forte trafitaj - demonstris la malfortecon de la internacia financa sistemo. Malgraŭ ke kelkaj landoj kaj regionoj apenaŭ estis trafitaj de serioza ekonomia suferado kaj disrompiĝo kaŭzitaj de tiuj krizoj, fakuloj pri internaciaj financoj tamen ripete avertis pri ebla domenoefiko, per kiu profundiĝanta ekonomia kolapso en unu regiono povus diskreski aliloken kaj eĉ tutmonden.

Tiaj avertoj originas en la jam plene rekonita fakto, ke la mondaj ekonomioj hodiaŭ estas komplete integritaj. Dum tiu ĉi integriĝo ebligas certajn redundancon kaj elastecon, ĝi samtempe ankaŭ postulas multe pli grandan atenton por la tuta sistemo - kaj devigas al pli granda kooperado por certigi la adekvatan ekonomian funkciadon. Registaraj gvidantoj, ekonomikistoj, komercaj gvidantoj kaj aliaj sekve jam levis la vokon al ia reformado de la tutmonda financa sistemo. Kiam politikistoj konsideras la alternativojn, la longe neglektata ideo pri la enkonduko de tutmonda monsistemo meritas fundan ekzamenadon. En epoko en kiu internacia interdependeco kaj integriĝo ĉie kreskas « unuforma kaj universala mona sistemo » estas unu el aro da komplementaj rimedoj, kiuj helpos « simpligi kaj faciligi interrilatojn kaj interkompreniĝon inter la nacioj kaj popoloj de la mondo », kiel Shoghi Effendi, kiu gvidis la tutmondan bahaan komunumon de 1921 ĝis 1957, skribis en 1936.

Unusola valuto kelkrilate efikus kvazaŭ monda lingvo plibonigante komunikadojn ĉirkaŭ la terglobo. Ĝi forigus la aktualajn problemojn pro spekulado, malstabileco kaj malcerteco kaj provizus fortikan fundamenton por la kreskanta monda ekonomio. Ĝi ankaŭ signife reduktus la kostojn kaj riskojn de internacia komercado. Tutmonda monunuo ankaŭ estus grava paŝo al antaŭenigo de ekonomia justeco en la mondo forigante la avantaĝon de malmultaj favorataj landoj, kies valutoj estas konsiderataj pli fortaj aŭ pli sekuraj, kaj malebligante, ke la malriĉajn landojn damaĝas la efikoj de valutofluktuadoj. Longperspektive tia paŝo, kreante por ĉiuj ĉie pli « egalecan » ekonomian kadron, ankaŭ signife efikus kontraŭ la loka damaĝo, kiun kelke estigas la ekonomia globaliĝo.

La ideo de monda valuto ne estas nova. La ekonomikisto John Maynard Keynes proponis « internacian valuto-union » en la 1940aj. Lian ideon paligis la diplomatoj de la Bretton Woods Konferenco, kiuj timis tiom drastan paŝon. Anstataŭe tie kreiĝis la Internacia Mona Fonduso kaj la Monda Banko. Pli aktuale « The Economist », unu el la plej ortodoksaj financaj ĵurnaloj, alvokis reekzameni la ideon, proponante en artikolo de la 26a de septembro 1998, ke «  Unu mondo,unu mono » eble meritus « unu momenton da pripensado ». Certe tutmonda valuto signife kontribuus al la solvado de la aktuala problemo de regionaj valutaj krizoj.

Sub la aktuala sistemo pli ol duiliono [1 000 000 000 000] interŝanĝatas ĉiutage de investantoj serĉantaj la plej grandan kompenson je la plej malgranda risko. Tiujn ĉi valutajn movojn manaĝas profesiuloj, kiuj devas anticipi aŭ sin mem protekti kontraŭ malfavoraj ŝanĝiĝoj je la kurzoj, kio ofte kondukas al spekulado por aŭ kontraŭ certa valuto. Registaroj ankaŭ regule intervenas por protekti la pozicion de sia valuto aŭ por trovi komercajn avantaĝojn. La sistemo estas profunde maljusta ĉar landoj, kies mono servas kiel rezerva valuto, ricevas nemeritatajn profitojn kompare kun malpli favorataj landoj.

La nestabileco de la kurzoj inter la valutoj kreas malfacilaĵojn por la internacia komerco kaj investado, por komerca planado kaj por naciaj ekonomioj kun efikoj je prezoj kaj inflacio. De ĉiu movo rezultas ne nur gajnantoj kaj perdantoj, sed ankaŭ ĝeneralaj ekonomiaj malavantaĝoj. Se iu lando elektas fiksan kurzon, ĝia valutopolitiko devas defendi tiun kurzon; se ĝi elektas kontrolatan nefiksitecon, ĝi malfermiĝas je spekulaj atakoj. Centraj bankoj povas interveni por defendi sian valuton, sed gravaj valutaj krizoj hodiaŭ povas rapide dronigi naciajn rezervojn kaj necesigi internacian krizoasistadon - asistado, kiu dum la lastaj jaroj amasiĝis je dekoj da miliardoj da dolaroj.

Je valutaj krizoj gravas la psikologia dimensio, ĉar multo dependas de la fido, kiun investantoj havas je aparta valuto. Sed fido facile ŝanceliĝas kaj nur  malfacile restarigeblas. Tutmonda valuto ne nur forigus la eblecojn spekuladi sed ankaŭ provizus universalan fidindecon.

Dum la pasinto leviĝis diversaj obĵetoj, raciaj kaj emociaj, kontraŭ tutmonda valuto. Unusola valuto trudus komunan ekonomian rigorecon al ĉiuj landoj kaj devigus ilin fronti malagrablajn realojn. Ne plu povus registaroj libere presi monon aŭ ignori la fakton, ke ne eblas eterne vivi trans la propraj rimedoj. En multaj gravaj rilatoj tio tamen estus evidente pozitiva evoluo.

Kelkaj argumentas, ke la plej bona protekto kontraŭ internaciaj fluktuadoj estas multe pli da lokaj valutoj, kiujn la popoloj povas mem kontroli, tiel izolante siajn ekonomiojn de la ekstero. Dum tio eble ĝustas en mondo de fluktuantaj monoj, tutmonda valuto tamen fakte forigus grandan fonton de eksteraj efikoj. Alia timo estas, ke la rezigno pri naciaj valutoj kaj eksteraj kurzomerkatoj kreskigus senlaborecon en kelkaj regionoj, pro tio ke kelkaj okupoj fariĝus superfluaj kaj pro la probablo ke pli malferma kaj egaleca ekonomia « ludejo » devojigus kelkajn laborlokojn al aliaj regionoj. Sed tiaj transiroj jam okazas - kaj sen ia fona senco pri justeco, kiun tutmonda valuto kun sia egaleciga forto sekvigus.

Estas ankaŭ tiuj, kiuj timas tiajn paŝojn al monda unuiĝo kiel plian perdon de kontrolo favore al potencaj interesoj kaj foraj burokratioj. Paralelas la  argumento, ke nacia valuto estas simbolo de nacia suvereneco, kaj pri tiaj simboloj malofte oni rezignas facile. Tamen, kiel montras la lanĉo en Eŭropo de la Eŭro, ununura valuto por 11 landoj, kiu ekde 2002 komplete anstataŭigos la francan frankon, la germanan markon, la italan liron kaj aliajn longestablitajn valutojn, eblas de tiaj simboloj seniĝi, kiam la promesitaj profitoj estas grandaj.

Unusola valuto devas esti akompanata de multaj aliaj rimedoj por integrigo kaj harmoniigo. Ĝi bezonigos fortan kaj efikan mondan monan aŭtoritaton aŭ centran bankon funkciantan sub la komuna intereso kaj liberigitan de politikaj manipuladoj por manaĝi la mondan valuton, reguligi la monan provizon kaj certigi adekvatan likvidecon sen inflacio. La kreo de tia institucio irus manenmane kun la evolugio de aliaj mekanismoj por globala decidado cele al kreado de fido kaj konsento inter la registaroj de la mondo.

Sole la adopto de monda valuto mem ne solvos ĉiujn problemojn de la mondo. Ĝi estas unu elemento bezonata por subteni pli justan kaj efikan mondan ekonomian sistemon, kiu mem estas unu faceto de monda federacia sistemo necesa por akompani la globaliĝon kaj por atingi mondunuecon kaj mondpacon. Finfine teknikaj solvoj por ekonomiaj problemoj povas vere efiki nur se nova spirito trapenetros la ekonomian vivon kaj nova ekonomia sistemo elvolviĝos, kiu sin bazos sur la aplikado de spiritaj principoj. Mono mem devas esti rekondukata al sia rolo de interŝanĝa ilo anstataŭ esti la mezurilo por ekonomia sukceso aŭ evoluiteco. Ekonomiaj valoroj devas esti ekvilibrigataj per sociaj kaj spiritaj valoroj.

Unusola monda valuto povas ŝajni fora celo sed ne eblas nei la logikon malantaŭ ĝi de solvilo por kelkaj el la gravaj problemoj minacantaj nian aktualan ekonomian bonfarton. Fakte, antaŭ la fono de la tendencoj al globala interdependiĝo kaj integriĝo, ĝia dezirindeco - kaj ĝia finfina neevitebleco - sugestas, ke la ideo ricevu prefere baldaŭ anstataŭ malbaldaŭ fundan  ekzamenadon far la mondaj gvidantoj.

Reveno al la Komenco.
***
Tiu ĉi teksto estas traduko de artikolo aperinta en n-ro 10/4, januaro-marto 1999, p. 2-3, de ONE COUNTRY, la kvaronjara novaĵletero de Bahaa Internacia Komunumo, kiu aktuale aperas en ses diversaj lingvoj (angla, ĉina, franca, germana, hispana, rusa).

Por informoj, provekzemplero aŭ abono de ONE COUNTRY oni povas turniĝi al : Bahá'í International Community, 866 United Nations Plaza, Suite 120, New York, NY 10017-1822, USA, 1country@bic.orghttp://www.onecountry.org


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de