Enkonduko / Ŝija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolviĝo de la Baha-a Kredo
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Bahaanoj en Iranio / Bibliografio / Reveno al BEL
 

AGADO DE LA BAHA-ANOJ


Post Bahá’u’lláh, liaj adeptoj ĉiam sin dediĉis al agadoj civitanecaj kaj karitatecaj, kiujn komencis ‘Abdul-Bahá okaze de sia parolado kontraŭ ĉiuj formoj de racismo en Ĉikago je 1912 (67). La unuaj misiistoj baha-aj, fidelaj je siaj etikaj principoj, starigis lernejojn kaj dispensariojn en la teritorioj, pri kiuj ili « respondecis ».

Akreditita en 1948 kiel Ne-Registara Organizaĵo ( NRO ), la Baha-a Komunumo ekde tiam partoprenis vastajn kampanjojn pri higieno kaj edukado kune kun aliaj NRO-j. Ilia statuto konsultiĝa akirita en 1970 ĉe la Konsilio Ekonomika kaj Socia ( EKOSOK ), kaj en 1976 ĉe UNICEF plifortigas la agadon de la baha-anoj, kiuj partoprenas ĉiujn internaciajn konferencojn (68). Ilia loka agado estas ankaŭgrava por la promocio de mikro-kreditoj, de la agrikulturo, de la metiista laboro kaj de la malplimultigitaj kulturoj.

Okaze de la centjara datreveno de sia ĉeesto en Francio, en 1998 la Baha-a Komunumo de tiu lando organizis festo-ceremonion profite al la asocio « Restos du Cœur » kaj atribuis por la unua fojo sian premiion de la « Espero » al la asocio « ATD Quart-Monde » pro ĝia agado ĉe la malriĉuloj.

Pro ilia koncepto pri la homaj rilatoj, tiu agemo koncernas kampojn tiajn diversajn kiaj estas la artoj, la medicino, la entreprenoj...
 

Sekvo : La Situacio en Iranio.
Notoj

(67) La 30an de aprilo 1912, dum la 4a konferenco ĉiujara de la Asocio por la Progreso de la Haŭtkoloraj Personoj, en la Handel Hall de Ĉicago. Δ
(68) Infanaj Rajtoj (Nov Jorko, 1991) ; Medio (Rio, 1992) ; Homaj Rajtoj (Vieno 1993) ; Socia Konference de la Tutmonda Regantaro (Kopenhago, 1993) ; Virinaj Rajtoj (Pekino, 1995) ; Loĝkondiĉoj ( Istanbulo, 1996). Δ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de