Enkonduko / Ŝija-ismo / Bab-ismo / Baha-anoj kaj Azal-anoj / Disvolviĝo de la Baha-a Kredo /
Baha-a Kredo / Agado de la Baha-anoj / Situacio de Bahaanoj en Iranio / Bibliografio / Reveno al BEL
 

LA ŜIJA-ISMO


Ekkonitaj en la Historio sub la nomo « ŝija-istoj » ( devenanta de la araba ŝi'ia Ali, la partio de Ali' ), la alidoj elpensas la koncepton de la imam-eco, kiu agnoskas la idojn de Ali kiel gvidantojn de la komunumo. Tiel malfermiĝas idovico da imam-oj, en kiu la unua estas Ali.

Kvankam ĝi mem alfrontis kverelojn pri la heredado en la idovico de la imam-oj, el kiuj rezultos novaj movadoj (4) kaj pli forta subpremado, la ŝija-ismo imam-a trovos por si specifecon : el origino politika la rompo fariĝis teologia.

Ĝis la jaro 874 (5), kiam mortas la 11a imam-o kaj malaperas infanaĝe lia filo kaj heredanto, la teologoj ŝija-istaj ellaboras specifan tradicion, bazante sin sur tekstaro kuniganta la instruojn de la dek-unu sinsekvaj imam-oj. La fideleco de la ŝija-istoj al la imam-oj, kiujn iuj movadoj eĉ di-igos, kaj al ilia rolo kiel gvidantoj, iom post iome konsiderigis la Koranon kiel verkon ambaŭ esoteran kaj ekzoteran, kaj la imam-ojn kiel justajn signifoklarigantojn pri ĝiaj kaŝitaj signifoj, eĉ se necesas favori iliajn interpretojn. Ĉiu imam-o havas disĉiplojn, el kiuj la plej intima estis nomita bab-o (nomo de la pordo en la araba lingvo ) kaj rolis kiel ligo inter la imam-o kaj la kredantoj. Tiu rolo atestita en ĉiuj branĉoj de la origina ŝija-ismo (6) havos malsamajn formojn diversajn, ĉefe post la morto de la 4a bab-o de la 12a imam-o en 940 ( Granda Kaŝiĝo ). La perdo de la « pordo » inter la kredantoj kaj la imam-o ankoraŭ ne reaperinta lasas la komunumon sen gvidanto nomumita.

Ne senreagaj estas la teologoj ŝija-istaj, kiuj donas mesian formon al tiu kaŝiĝo, kiun ili konsideras anoncita en la Sanktaj Skriboj. Laŭ ili, estis 6 gravaj profetoj ( Adamo, Noa, Abrahamo, Moseo, Jesuo kaj Mahometo ) kaj ĉiu el ili havis 12 imam-ojn sinsekvajn, el kiuj la lasta respondecas pri la interligo kun la sekva profeto. La reveno de la lasta imam-o alid-a anoncas do novan ciklon profetan. Li alportos neniel novan leĝon ( Ŝariat ) sed la veran interpretadon esoteran de la korana revelacio kaj tiel li fermos la mahometan periodon.

Tiam komenciĝas la longa atendo (7). Malgraŭ la mallonga dinastio irana kaj ŝija-ista de la Bujid-oj dum la 10a kaj 11a jarcentoj, la « dekdu-imam-an » ŝija-ismon trafos longdaŭra subpremado, kiu direktos ĝin al kaŝiteco ĝis la surtroniĝo de la Sefevid-oj en Persio komence de la 16a jarcento. Dum tiu periodo la teologoj vivantaj en komunumoj tra la tuta Mez-Oriento atestas la tekstaron de la ŝijai-ismaj tradicioj, kiu ege riĉiĝas per la eksegezo kaj per la islama mistikismo de tiaj verkistoj kia Ibn Arabi. Tiu novaj rilatoj inter la ŝija-ismo kaj la sufi-ismo (8) ege influos la ŝija-istan pensmanieron kaj certe kontribuos al la firmigo de ĝia reputacio kiel esotera Islamo.

Starigita kiel ŝtata religio de la Sefevid-oj (9) je 1501 en Persio plejmulte suna-ista, la ŝija-ismo tiam estas en tiu lando nur aro da disaj komunumoj sen komuna aŭtoritato religia. Deziranta pravigi sian novan potencon, la ŝah-o Ismael (10) venigas doktorojn ( ulema ) de Sirio kaj de Bahrejno por estigi klerikaron cele al aplikado de la juroscienco ĝafar-ista (11) (el la nomo de la 6a imam-o Jafar-el-Sadeq) anstataŭ ŝija-istaj tradicioj. Tiu instituciigo okazigos la aperon de grandaj skoloj filozofaj ( kiel tiu de la urbo Ispahano ) kaj la pliigo de la luktoj kontraŭ praktikoj nekonformaj al la nova religio ŝtata. Ili ĉiuj estos malmilde traktikaj, ĉu ismael-anoj ĉu sufi-anoj, kaj eĉ la zoroastranoj (12) kiuj tamen estas adeptoj de antaŭislama religio tolerata de Islamo, ne evitos batojn de tiu politiko.

Tiun provon de la klerikaro por forviŝi kelkajn aspektojn de la irana ŝija-ismo kontraŭstaros en la ĉiutaga vivo rezistado tiom popola kiom intelekta. La klerakiro vidas, ke ĝia religia rolo fariĝas iom post iom politika rolo : la interpretoj pri la povo, kiujn generas ĝiaj malsamaj spekulativadoj (asûl) firmigas la povon sefevid-an. Fronte al tiu tendenco asul-ista, aperas tendenco akbar-ista, kiu provas revenigi la ulema-ojn al nur ilia rolo de transdonantoj de la tradicioj kaj proponas sin turni ekskluzive al la imam-aj tradicioj.

Sekvo : Bab-ismo.
Notoj

(4) Kaysan-ismo, Zayd-ismo kaj Ismael-ismo, kiuj ankaŭ naskos sektojn pro internaj konfliktoj.Δ
(5) La 25an de decembro 873 aŭ la 1an de januaro 874. Δ
(6) La nocio de Bab ĉeestas ĉe la ismaelanoj. Δ
(7) Iuj ŝija-istaj teologoj asertas, ke la 12a imam-o estas la Parakleto de la Evangelio de St Johano, aŭ la Saoŝyant de la zoroastranoj. La baha-anoj konsideras Mahometon kiel la Parakleton, kaj Baha'u'llah-on kiel la Soaŝyant-on. Δ
(8) El la araba vorto sûf, kiu estas la nomo de la robo el lano, per kiuj vestis sin la unuaj sufi-anoj. La sufi-ismo signifas vastan movadon mistikan en la tuta mondo islama jam de la 8a jarcento. Kvankam la oficialaj branĉoj de Islamo konsideras ilin kiel heterodoksajn (herezajn), la centoj da piaj societoj sufi-ismaj grave influis la islaman teologion. Δ
(9) El la araba vorto safawiya, kiu estas la nomo de pia societo sufi-ista kaj suna-ista, kiu naskiĝis dum la 13a jarcento en la provinco de Azerbajĝan. Δ
(10) Ismael ibn Haydar regnis de 1501 ĝis 1521 sub la nomo de Ismael Ŝah-o. Li estis la unua reĝo de la dinastio Sefevid-a, kiu estis estranta Persion ĝis 1732. Δ
(11) La ŝija-ismo estas foje konsiderita ne kiel skismo, sed kiel rito nomita "ĝafar-ista", same kiel la kvar ritoj Suna-istaj (hanaf-ista, malek-ista, ŝafe-ista, hanbal-ista). Δ
(12) Religio monoteisma revelaciita de sia profeto Zarathuŝtra en la 7a jarcento antaŭ Kristo.Δ


Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de