Reveno al BEL.

KIEL ONI FARIĜAS BAHAANO


Fariĝi bahaano estas esence spirita afero, nome ke la sento de kredo vekiĝas en la koro de serĉanto. Krome bezonatas ankoraŭ bazaj scioj pri la centraj personecoj de la Bahaa Kredo kaj pri iliaj instruoj.

Bahá'u'lláh diras, ke « La unua devo preskribita far Dio por Liaj servantoj estas rekono de Li Kiu estas la Tagiĝo de Lia Revelacio kaj la fonto de Liaj Leĝoj... Endas por ĉiu kiu atingas tiun ĉi plej subliman staton, tiun ĉi pinton de transcenda gloro, observi ĉiun ordonon de Li Kiu estas la Deziro de la mondo. Tiuj ĉi ĝemelaj devoj estas nesepareblaj. Unu el ili ne akcepteblas sen la alia ».

Bahaismo ne havas pastrojn aŭ klerikon. Same ĝi ne havas ritojn aŭ sakramentojn. La fakta procedo bahaaniĝi estas tre simpla : Kutime oni simple plenigas kaj subskribas ian membriĝan karton. Tiaj kartoj haveblas plej ofte ĉe iu bahaa grupo aŭ institucio (kutime Bahaa Spirita Asembleo). Tia membriĝkarto haveblas ankaŭ en Esperanto ĉe Bahaa Esperanto-Ligo (BEL). Ĝi tekstas: « Mi rekonas ke Bahá'u'lláh estas la Revelacianto de Dio por la nuna epoko; mi baze informiĝis pri la vivo kaj instruoj de Bahá'u'lláh, Báb kaj 'Abdu'l-Bahá ; mi konscias pri la fundamentaj instruoj kaj leĝoj de la Bahaa Religio kaj klopodas vivi laŭ ili; mi scias ke la bahaanoj estas organizitaj en komunumo kun propra administra ordo kies esencajn trajtojn mi konas; mi volas fariĝi bahaano ».

Kutime la plenigita kaj subskribita karto estas donata aŭ sendata al la plej proksima bahaa grupo aŭ institucio. Sed eblas ankaŭ tiun sendi ekzemple al BEL, kiu ĝin pluperos.

Fariĝi bahaano estas fakte afero, kiu okazas en la koro de persono kiam ŝi aŭ li konsciiĝas pri la rolo kaj stato de Bahá'u'lláh kiel Manifestiĝo de Dio kaj Lin tiel rekonas kaj akceptas.

Registriĝi kiel bahaano estas teknika afero kiu certigas ke nova kredanto fariĝas membro de la bahaa komunumo kaj povas partopreni en ĝia ĉiutaga vivo kaj disvolviĝo (partopreni en ĉiuj komunumaj eventoj, elekti, kontribui al fondusoj ktp.). Novregistrito devas esti akceptata far iu Bahaa Spirita Asembleo kaj kutime poste ricevos ian bahaan membrokarton.

Pliaj informoj ĉe :

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de