Reveno al BEL.

KIEL MI EKKREDIS
de Lidja Zamenhof el Pollando.


 


Lidia Zamenhof kvazaŭ enkorpigas la kunfandiĝon de Bahaismo kaj Esperanto. En tiu ĉi teksto kiel apenaŭ iu alia ŝi sukcesas sincere kaj aŭtente priskribi la spiritan aventuron transformiĝi de ateisto al plene konvinkita kaj konfirmita kredanto. La plej juna el la tri Zamenhof-infanoj meze de la 20aj jaroj bahaaniĝis. Pli sube ankoraŭ legeblas iom pli pri ŝia vivo.

La sekva teksto aperis en angla lingvo sub la titolo « How I found my Faith » en la usona bahaa magazino World Order (dec. 1938, vol. 4, no. 9). Estas neverŝajne ke Lidia Zamenhof mem verkis tiun tekston en la angla – aŭ apenaŭ sola. Ĉu tamen ekzistas ia esperanta originalo ne estas konate. Tial temas pri traduko el la angla al Esperanto. Tio ja iasence estas barbaraĵo. Tamen, la valoro de la enhavo kuraĝigis la eldonantojn entrepreni tiun defion.

"Kiel mi ekkredis"

Kiam en somero 1925 mi prenis trajnon por veturi de Varsovio al Vieno kaj de Vieno al Ĝenevo por partopreni la Esperanto-Kongreson tiujare okazantan en la urbo de la Nacioj, mi ne imagis ke ĉiu turniĝo de la radoj min pliproksimigos al kontakto kiu signifos por mi vivon. Kiam post du sendormaj noktoj mi alvenis en Ĝenevon, mi trovis la kongresan programon tiom plenplena ke apenaŭ mi priatentis afablan inviton ĉeesti bahaan renkontiĝon - tiu nomo al mi diris absolute nenion. Mi rigardis la kongresan horaron. Alia renkontiĝo, kiu pli min interesis, devus okazi samtempe. Rapide mi decidis : Mi ne iros al tiu bahaa renkontiĝo. Sed kiam venis tiu tago, la alia renkontiĝo, kiu min interesis, multe pli frue finiĝis ol mi supozis; kial do rifuzi la bahaan inviton ? Pro ĝentileco mi iris.

Mi alvenis malfrue. La renkontiĝo jam komenciĝis. Kelkaj paroladoj, kelkaj legadoj... Ĉar mi venis nur pro ĝentileco, mi ne aparte atentis pri tio kio okazis. La vortoj eniris unu orelon kaj eliris tra la alia. Baldaŭ post kiam mi forlasis Ĝenevon ĉio estis jam forgesita.

Post la forpaso de mia patro en 1917 nur simpla, portempa plato estis metita sur lia tombo. Kiam la milito ĉesis liaj adeptoj tra la tuta mondo komencis kolektojn por starigi sur lia tombo monumenton de la tutmonda esperantista familio. La monumento, farita el griza skota granito, devis atendi longan tempon ĝis kiam, post la paso de ĉiuj malfaciloj, ĝi povis ŝipe esti transportata de Aberdeen al la pola haveno Gdynia. Finfine la solena inaŭguro de la monumento estis fiksita por la naŭa datreveno de lia forpaso, en aprilo 1926.

Iom antaŭ tiu dato mi ricevis telegramon signitan per « Martha Root », kiu petis nin doni al ŝi la eblecon paroli pri la rilatoj inter la vivoverko de Zamenhof kaj la principoj de Bahá'u'lláh. Post kelkminuta cerbumado kaj pripensado mi tion iel konektis kun la renkontiĝo en Ĝenevo kaj kun unu el la personoj kiujn tie mi renkontis.

La afero estis raportita al la Komitato, kiu donis sian konsenton.

Martha Root venis al Varsovio kaj restis tri semajnojn. Preskaŭ ĉiutage mi ŝin vizitis kaj kompreneble mi jam baldaŭ miris pri kio instigis tiun virinon, kiu estis nek riĉa nek forta, migradi tra la mondo. Baldaŭ ŝi rakontis al mi pri tiu Afero al kiu ĝi dediĉis sian vivon.

Mi ne povas diri ke tuj mi ĝin akceptis. Tro longe mi estis indiferenta rilate kredadon. Mi memoras ke mi ŝin demandis ĉu ateisto (mi mem !) povas esti bahaano. Kaj kiam ŝi respondis al mi ke bahaanoj kredas je la ekzisto de Dio, mi decidis por mi : do, mi ne fariĝos bahaano. Sed ne estis facile malkuraĝigi Martha. Ŝi sciis kiel pacienci, kiel kredi - kaj kiel preĝi. Estis ŝia pura kaj spirita personeco kiu tiutempe pli min altiris ol iu skribaĵo. Kiam ŝi foriris, ŝi restigis en Varsovio homon, kiu ankoraŭ ne estis kredanto, sed kiu aŭdis pri la Afero kaj kiu vidis per vivanta ekzemplo kion tiu Afero povas signifi por homa estaĵo kaj kiel ĝi kapablas spiritigi homan animon.

Post la foriro de Martha mi estis sola. De tempo al tempo ŝiaj leteroj, plenaj je amo, min ree stimulis. Krom tio, tamen, estis neniu apud mi por memorigi min pri Dio kiam Lin mi forgesis kaj por subteni mian spiriton kiam ĝi sinkis en indiferentecon. Sed estis ankaŭ neniu, kiu fariĝis testo por mi, kiun la Spirito ne briligis per la sama lumo, kiun mi vidis en mia spirita patrino. Mia spirita interesiĝo estis kiel tajdo - alvenanta kaj foriranta, alvenanta kaj foriranta. Kelke ĝi estis tiom malalta ke, miamemore, eĉ sub la tranĉilo de kirurgo mi ne turniĝis al Dio. Sed kiam la tajdo alvenis, la ondoj ĉiufoje kovris pli grandan porcion de mia animo. Mi komencis provi preĝi al Dio je Kiu mi ne estis kredinta dum multaj jaroj.

Unu deziro fine kristaliĝis en mi : mi volis iri al Haifa [al la bahaa monda centro kun la bahaaj sanktejoj]. Mia spirita patrino skribis al la Gardanto [Shoghi Effendi] petante permeson.

Bonŝance Shoghi Effendi respondis ke mi ankoraŭ atendu. Pli poste mi konsciiĝis pri tio ke, se mi venus tro frue, mi ne estus povinta kontraŭstari la atakantajn fortojn de testado kiuj necese devas ekzameni la animon. Unu jaron poste la permeso estis donita kaj mi iris al Haifa.

La vaporŝipo ne iris ĝis la kajo. Ĝi haltis en certa distanco de kiu la pasaĝeroj estis transportataj al la marbordo per malgrandaj motorboatoj. Kiam mi forlasis la vaporŝipon kaj paŝis en la motorboaton, forta ondo puŝis la boaton. Dum momento mi perdis la ekvilibron. Se ne iu estus apoginta min, mi estus falinta en la akvon. Ofte mi memoris tiun ĉi epizodon dum la estado en Haifa.

Tiutempe mi neniel supozis ke Haifa fariĝus por mi testejo, kiel ĝi estas por multaj. Mi miris kial, preskaŭ la saman momenton kiam mi surpaŝis la Sanktan Landon, stranga deprimo, por kiu ne estis evidenta kialo, ekkaptis mian animon. Mi miris kial mia kredo, kiun mi konsideris kiel jam firme enradikiĝintan, estis skuata kiel fragmito sub vento kaj, same kiel fragmito, kliniĝis ĝis preskaŭ al la grundo. Kie estis la Lumo de kiu mi jam havis ekvidon ? Kial tiu mallumo, tiu malĝojo, tiu deprimo kaj tiuj duboj provantaj elradikigi ĉion kion mi estis akirinta ? Mi eniris furiozan bataladon - bataladon por spirita vivo aŭ spirita morto. Jam sufiĉe mi konis tiun ĉi vivon por senti ke estus miloble pli terure malvenki en tiu ĉi batalo ol perdi mian fizikan vivon. Kaj ĉar estis momentoj dum kiuj malvenko ŝajnis neevitebla, mi deziris neniam esti naskita. Kiel ofte mi memoris dum tiuj momentoj la epizodon en la motorboato, dezirante esti droninta en la maro antaŭ ol droni en malespero !

En tiu batalo, tamen, mi ankoraŭ havis armilon, armilon al kiu mi kroĉiĝis per ĉiuj miaj fortoj. Tio estis preĝado. Estis fakte nur en Haifa ke mi lernis kiel preĝi. Ĉiumatene mi iris al la Sanktejoj kaj, forgesante mian okcidentan rigidecon, mi batis mian kapon kontraŭ la Sankta Sojlo. Sed dum longa tempo ne venis respondo. La Ĉieloj ŝajnis fermitaj al miaj petegoj.

Sed unu matenon, kiam post longa preĝado mi leviĝis, mia okulo ekvidis floron kuŝantan sur la sojlo. Ruĝa araneo, tre malgranda, ne pli granda ol pinglokapo, kuris ĉirkaŭ la kaliko de la floro. Mi eletendis mian manon kaj donis al ĝi senzorgan puŝon per mia fingro. Por mi nur puŝeto estis tio por la eta araneo terura bato. Ĝi ŝajnis ankoraŭ pli etiĝi kaj malfortiĝi kaj falis de la floro, de la sojlo, malsupren al la grundo. Sed subite okazis io kio igis min rigardi ĝin kun stranga sento: la eta araneo ne falis sur la grundon. Ĝi haltis duonvoje kvazaŭ la leĝo de gravito neniiĝus subite por ĝi - kaj jen, kvazaŭ spite al tiu ĉi leĝo, ĝi sin tiris pli kaj pli supren ĝis la kaliko de la floro ree fariĝis ĝia rifuĝejo kaj ĝin kaŝis kontraŭ mia vido. Rapide kaj blindumige kiel fulmo venis al mi subita konsciiĝo ke tiu araneeto estis signo sendita al mi de Dio. Signo por diri al mi ke animo, kiu ankoraŭ scias kiel konservi fadenon da espero, eĉ se nur tiom maldikan kiel aranean fadenon, ne devas perdiĝi en senespero : eĉ el abisma profundo ĝi estos kondukata supren ĝis ĝi atingas sian ĉielan rezidejon, ĝis ĝi venas al Dio.

Tio estis promeso de protektado, kiel signo ke la Ĉielo ne estus nepenetrebla volbo super mia kapo, ke eblus trapenetri tiun volbon kaj ricevi lumon de tie.

Sed kia pena laboro estis por mi trapenetri al Dio ! Esti ricevinta la signon mi devus havi certecon - sed mi ne havis. Ankoraŭ kriis mi kiel infano en malhelo. Sed Dio estis kompatema Patro, Kiu multe da pacienco havis kun mi. Mi ankoraŭ ne sentis min konfirmita. Mi ankoraŭ ne sciis kie mi estis kaj kio estis tiu sento de plena nenieco, kiu kelke komplete frakasis min. Oni diris al mi ke tio estus testoj - sed tio ne faciligis al mi la aferon. La deprimo revenis. Kiam la lasta tago de mia estado en Haifa venis kaj mi resumis miajn spertojn, mi tremis.

Ĉi tie mi estis en la Sankta Lando, sanktigita denove per la apero de nova Manifestiĝo de Dio, tiu Manifestiĝo promesita antaŭ jarmiloj kaj atendita tra jarmiloj. Ĉi tie mi estis en la lando en kiu tiu ĉi Manifestiĝo, Bahá'u'lláh, la Gloro de Dio, estis enkarcerigita en la prizonurbo Akko, tiu urbo kiu estis, laŭ Liaj propraj vortoj, « kiel la metropolo de la strigo », tiu urbo el kiu tiu ĉi Spirita Reĝo adresis Siajn avertajn leterojn al la reĝoj de la Tero kaj alvokis la tutan homaron al la Plej Granda Paco. Ĉi tie mi estis en la lando surpaŝita de la piedoj de la senlaca Servanto de Dio kaj la Centro de Lia Aĥdo, 'Abdu'l-Bahá. Ĉi tie mi estis en la lando kie pilgrimantoj el la tuta mondo venis al la Fonto de Vivo, kaj ĉi tie, je la piedo de Monto Karmelo, la loko de la tomboj de la antaŭulo de Bahá'u'lláh, Báb, kaj de Lia filo kaj Primara Servanto, 'Abdu'l-Bahá (1), mi staris, dirante al mi mem ke mi ne kapablas el ĝi akiri la Akvon de l'Vivo.

Denove mi estis trista, terure trista dum tiu lasta mateno supreniranta Monton Karmelon la lastan fojon. Senkuraĝe mi eniris la Sanktejon kaj klinis min lastan fojon antaŭ la Sankta Sojlo. Mia koro, mia kapo, mia animo, la aero mem ŝajnis faritaj el ledo.

Mi sterniĝis por la lasta preĝo. Kaj kiam mi preĝis la sento de nenieco kaj deprimo komencis fariĝi malpli peza. Iom post iom ĝi malaperis. Kaj kiam ĝi estis malaperinta, ĝojo venis, ĝojo sen ia ekstera kaŭzo, ĝojo naskita en la koro kvazaŭ la koro subite estas tuŝita per ridetanta sunradio. Tiu ĝojo daŭre kreskis, kiel mara tajdo, ĝis kiam, kiel martajdo, ĝi inundis mian animon. Kaj ankoraŭ ĝi plukreskis, ĝis ĝi estis tiom granda ke, se nur unu gradon ankoraŭ ĝi leviĝus, ĝi simple krevigus mian koron ! Ĉia tristeco, ĉiaj duboj, ĉiuj tiuj malhelaj horoj de batalado estis for kaj la ĝojo regis, ĝojo sendita el la Ĉielo, Dia konfirmado.

Kiu ajn ricevas tian konfirmon, tiu forgesas siajn dubojn.

Kiu ajn iam spertas tian ĝojon, tiu neniam plu povos esti tute malĝoja, eĉ ne dum la plej malhelaj horoj de sia vivo.

(1) « Servanto de Dio » kaj « Centro de Lia Aĥdo » estas titoloj de 'Abdu'l-Bahá ; « Aĥdo » estas neologismo por la araba 'Ahd, kiu en Bahaismo signifas kontrakto, (inter-)ligo inter Dio respektive Lia profeto kaj la homaro; (angle : covenant).

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16  F +49-(0)6192-9929-99
http://www.bahaaeligo.bahai.de
bahaaeligo@bahai.de