BAHAISMO KAJ INTERNACIA LINGVO
Bahaanoj per diversaj aktivecoj subtenas kaj antaŭenigas klopodojn por efektivigi la enkondukon de internacia helpa lingvo. Signifan eron de tiuj aktivecoj formas tiuj kadre de la movado por la Lingvo Internacia Esperanto.
Je tiuj agadoj bahaanoj sin bazas sur la eldiroj de la tri centraj personecoj de Bahaismo: Bahá'u'lláh, 'Abdu'l-Bahá kaj Shoghi Effendi, kaj krome sur la klarigoj de la nuna gvida institucio, la Universala Domo de Justeco.
Sekvas en esperanta traduko kelkaj el la plej gravaj tiurilataj eroj :
« Ho membroj de la parlamentoj tra la
mondo ! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj surtere kaj
adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi
profitos kaj ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la
Plej Malavara, la Ĉion-Scia, la Ĉion-Konanta. Tio ĉi kaŭzos unuecon,
se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo por
antauenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu ! »
(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, verso 189)
« Bahá'u'lláh preskribas la adopton
de universala lingvo kaj skribo. Liaj skriboj antauvidas du ŝtupojn en
tiu procezo. La unua ŝtupo konsistas en la elekto de ekzistanta aŭ inventita
lingvo, kiu tiam estos instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel dua
(helpa) apud la gepatraj lingvoj. La registaroj de la mondo pere de siaj
parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon. La dua
ŝtupo, en la dista futuro, estos la fina adopto de unu sola lingvo kaj
komuna skribo por ĉiuj surtere ».
(Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas, noto 193)
« Sed rilate la universalan lingvon :
Post nelonge signifaj kaj sciencaj diskutoj koncerne ĉi aferon leviĝos
inter la homoj komprenemaj kaj kleraj kaj kondukos al la dezirata rezulto.
Vi skribis pri la lingvo Esperanto. Tiu ĉi lingvo disvastiĝos kaj universaliĝos
certragrade, sed poste lingvo pli kompleta ol tiu aŭ la sama lingvo trairos
kelkajn ŝanĝojn kaj modifojn kaj estos adoptata kaj fariĝos universala.
Mi esperas, ke d-ro Zamenhof estos asistata per la nevidebla konfirmo kaj
faros grandan servon al la mondo homara ».
(Tablets of 'Abdu'l-Bahá Abbás, vo. 3,
p. 596 k p. 692)
« Por provizi kompletan interkomprenon
inter la popoloj, universala helpa lingvo estos adoptata kaj en la lernejoj
de la estonto du lingvoj estos instruataj - la gepatra lingvo kaj tiu ĉi
internacia helpa lingvo, kiu estos aŭ unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ
nova lingvo konstruita el vortoj de ĉiuj lingvoj - la afero estos decidata
far koncilio renkontiĝanta por tiu celo kaj reprezentanta ĉiujn tribojn
kaj naciojn ».
('Abdu'l-Bahá en « Star of the West »,
Vol. 11, pp 10-11)
« La modernaj nacioj havas tre multajn malpacojn kaj konfliktojn inter si, kies kaŭzoj plej ofte devenas de malkompreno pro diverseco de lingvo. El tio naskiĝis la ideo de la internacia lingvo. Tiu ĉi efikus pli forte ol patriotismo aŭ rasa sento. Bahá'u'lláh, kiu aperis en la oriento, deklaris, ke estas necese serĉi unuecan lingvon, por ke tiu ĉi internacia helplingvo fariĝu la plej forta kunligilo inter la diversaj nacioj, forigonte la malkomprenojn inter la popoloj. ... Tial estas la plej bona solvo, fondi unu helplingvon, uzebla por ĉiuj popoloj.
D-ro Zamenhof estas la fondinto de tia lingvo. ...
Kiel bela kaj mirinda estus interkompreniĝo per unu lingvo. Tiam la oriento kaj okcidento povus unuiĝi kaj ni estus kvazaŭ kiel unu nacio.
Tial ni ĉiuj propagandu Esperanton, por
ke devenu granda amikeco inter la homoj. ... Ni devas labori kaj klopodi,
ke tiu ĉi lingvo fariĝu parto de la instruado en ĉiuj publikaj lernejoj.
Estas absoluta devo de ĉiu nuntempano, ke li akcelu la ellernadon de la
ĝenerala helplingvo. Ĉar tiu lingvo estos la rimedo por altigi la signon
de l' paco kaj de l' frateco inter ĉiuj ».
(el: 'Abdu'l-Bahá : « Sameco de la lingvoj
kiel rimedo por la unuigo de la homaro » - parolado en kunveno de la esperantistoj
en Stuttgart, Germanujo, la 5-an de Aprilo 1913)