antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 9a : VERA CIVILIZACIO

Religio estas Fundamento de Civilizacio.
Justeco.
Registaro.
Politika Libereco.
Regantoj kaj Regatoj.
Disdono de Oficoj kaj Avancoj.
Ekonomiaj Problemoj.
Publikaj Financoj.
Propravola Divido.
Universala Labordevo.
Etiko de Riĉeco.
Malpermeso de Industria Sklaveco.
Testamentaj Donacoj kaj Heredaĵoj.
Egaleco de Viroj kaj Virinoj.
Virinoj en la Nova Epoko.
Forlaso de Perfortmetodo.
Edukado.
Naturaj Diferencoj de Karakteroj.
Preparado de Karaktero.
Artoj, Scienco, Metioj.
Traktado de Krimuloj.
Influo de la Gazetaro.


Ho popolo de Dio ! Ne okupiĝu kun vi mem. Klopodu pri plibonigo de la mondo kaj eduko de la nacioj. - Bahá'u'lláh

Religio estas Fundamento de Civilizacio.  Δ

Laŭ la bahaa vidpunkto, la problemoj de la homa vivo, individua kaj socia, estas tiel neimageble komplikitaj ke ordinara homa intelekto ne kapablas ĝuste solvi ilin per si mem. Nur la Ĉionscianta plene konas la celon de la kreado kaj scias kiel efektivigi tiun celon. Pere de Profetoj Li montras al la homaro la veran intencon de homa vivo kaj la ĝustan vojon de progreso ; kaj starigo de vera civilizacio dependas de fidela sinturno al la gvidado de profeta Revelacio. Bahá'u'lláh diras :

Religio estas la plej granda instrumento por atingi ordon en la mondo kaj trankvilon de ĉiuj ekzistantaj estaĵoj. La malfortiĝo de la pilastroj de religio kuraĝigis ignorantojn kaj faris ilin memfidaj kaj arogantaj. Vere Mi diras : kio ajn malaltigos la noblan staton de religio tio pligrandigas senzorgecon de malbonuloj, kaj finrezultigas anarkion. …

Konsideru la civilizacion de la Okcidentaj popoloj - kian maltrankvilon kaj ekscitegon ĝi kaŭzis al la popoloj de la mondo. Oni elpensis inferajn instrumentojn, kaj elmontris tian kruelecon en la detruado de vivo kia estis neniam vidita en la mondo nek aŭdita de nacioj. Estos neeble reformi tiujn fortegajn, ĉionregantajn malbonojn, escepte se la popoloj de la mondo unuiĝos pri difinita principaro aŭ en la ombro de Unu Religio. …

Ho anaro de Bahá ! Ĉiu el la malkaŝitaj Ordonoj estas potenca fortikaĵo por la defendo de la mondo. - Words of Paradise (Vortoj de Paradizo).

La nuna stato de Eŭropo kaj ĝenerale de la tuta mondo elokvente konfirmas la verecon de tiuj ĉi vortoj skribitaj antaŭ tiom da jaroj. Malatenton al profetordonoj kaj superregadon de malpieco akompanis malordo kaj plej terura detruiĝo, kaj, se ne ŝanĝis sin koroj kaj idealoj kio estas plej esenca trajto de vera religio, la reformo de la socio ŝajnas esti afero tute neebla.

Justeco. Δ

En la libreto Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj), en kiu Bahá'u'lláh mallonge prezentas la esencon de la profetaj instruoj, Lia unua konsilo rilatas al individua vivo : "Havu bonan, puran ka lumradian koron." La sekvanta montras la ĉefprincipon de vera socia vivo :

Ho Filo de Spirito ! Super ĉio plej amata de Mi estas Justeco. Ne deturnu vin de ĝi se vi Min deziras, kaj ne malatentu ĝin por ke Mi konfidu je vi. Per ĝi vi ricevos la forton por vidi per la propraj okuloj kaj ne per okuloj de aliaj homoj, por kompreni per la propra kompreno kaj ne per kompreno de via najbaro. Pripensu tion en via koro, kiel decas al vi esti. Vere justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia korfavoro. Tenu ĝin antaŭ viaj okuloj.

La granda bezono de socia vivo estas ke individuoj iĝu kapablaj distingi veron de malvero kaj bonon de malbono kaj vidi ĉiujn aferojn en ĝusta lumo. la plej grava kaŭzo de spirita kai socia blindeco, kaj la plej granda malamiko de socia progreso, estas egoismo. Bahá'u'lláh diras :

Ho filoj de intelekto ! Estas ja nur malforta palpebro kiu malhelpas al okulo vidi la mondon kaj ĉion kio estas en ĝi. Pensu do kio sekvas se la kurteno de avido kovras la vidon de la koro !

Ho homoj ! La mallumo de avido kaj envio malheligas la lumon de la animo kiel nubo malhelpas trapenetron de la sunaj radioj. (Tabuleto al kelkaj persaj kaj zoroastraj bahaanoj.)

Longdaŭra sperto fine konvinkas homojn pri la vereco de la profetaj instruoj ke egoistaj konsideroj kaj egoistaj agoj alportas neeviteblan socialan malfeliĉon, kaj por ke la homaro ne pereu malglore, ĉiu devas konsideri aferojn de sia najbaro egale gravaj kiel siaj propraj, kaj subordigi siajn proprajn profitojn al tiuj de la tuta homaro. Tiamaniere bezonoj de ĉiu kaj ĉiuj estos fine plej bone kontentigitaj. Bahá'u'lláh diras : "Ho filo de homo ! Se vi serĉas korfavoron, ne konsideru tion kio utilas nur al vi, sed alkroĉu vin al tio kio utilas al la homaro. Kaj se vi priatentas justecon, elektu por aliaj tion kion vi elektas pou vi mem." - Words of Paradise (Vortoj de Paradizo).

Registaro. Δ

La instruoj de Bahá'u'lláh enhavas du diversajn tipojn de aludoj al la problemo de vera socia ordo. Unu tipo troviĝas en la tabuletoj revelaciitaj al la Regantoj, kaj ili traktas pri la problemoj de registaroj ekzistantaj en la mondo dum la surtera vivo de Bahá'u'lláh, la aliaj aludas al la nova mondordo evoluiĝonta en la bahaa komunumo mem.

Sekve estas granda kontrasto inter tiaj frazaroj kiaj : "La unu vera Dio, ekzaltita estu Lia gloro, ĉiam konsideris, kaj daŭros konsideri, la korojn de la homaro kiel la Siajn, Siajn ekskluzivajn posedaĵojn. Ĉion alian, ĉu rilate al tero aŭ maro, al riĉaĵoj aŭ rangoj, Li donacis al la Reĝoj kaj regantoj de la tero" ; kaj "Decas al ĉiuj homoj, en ĉi tiu tago alkroĉiĝi al la Plej Sankta Nomo, kaj starigi unuecon de la tuta homaro. Estas nenia forkurejo, nenia rifuĝejo, krom Li.'' - Gleaning from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 206, 203 (Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh)".

La ŝajna malakordiĝo inter tiuj du vidpunktoj estas forigita kiam oni vidas la diferencon kiun Bahá'u'lláh faras inter la "Malplia Paco" kaj la "Plej Granda Paco". En Siaj tabuletoj al la Reĝoj Bahá'u'lláh vokas al ili kunveni kaj klopodi por daŭra politika paco, malpliigo de armiloj, kaj senĉarĝigi kaj kuraĝigi malriĉulojn. Sed Liaj vortoj plene klarigas ke ilia malsukceso respondeci pri la bezonoj nuntempaj rezultus en milito kaj revolucioj kaj kondukus al la renverso de la malnova sistemo. Sekve, Li diris unuflanke : "Tio kion la homaro bezonas en la nuna epoko estas obeado al la aŭritatuloj", kaj aliflanke "Tiuj, kiuj amasigas la vantaĵojn kaj ornamaĵojn de la tero, malestime deturnas sin de Dio - ili jam perdis kaj ĉi tiun mondon kaj la proksiman. Baldaŭ, Dio, per la Mano de Potenco, senigos ilin je iliaj posedaĵoj kaj senvestigos ilin je la robo de Sia donacemo." "Ni havas difinitan tempon por vi, ho popoloj. Se ĉe la difinita horo vi ne turnos vin al Dio, vere, Li furioze kaptos vin, kaj igos ke malĝojigaj afliktoj ataku vin el cuiu direkto." "La signoj de okazontaj konvulsioj kaj ĥaoso estas nun distingeblaj, ĉar la ĝenerala ordo ŝajnas esti lamentinde neperfekta." "Ni promesis al Ni certigi Vian triumfon sur la tero kaj altigi Nian Kredon super ĉiuj homoj, kvankam ne troviĝas reĝo kiu turnus la vizaĝon al Vi." - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 207, 209, 214, 216, 248-249 (Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh).

La Granda Estaĵo, dezirante malkasi la postulojn por paco kaj trankvileco de la mondo kaj la antaŭenigo de la popoloj, skribis : Nepre venos tempo kiam deviga neceso okazigi vastan, ĉiun-entenan kunvenon de homoj estos universale realigita. La regantoj kaj reĝoj de la tero devos ĉeesti, kaj, partoprenante en ĝiaj konsiliĝoj, devos konsideri tiujn rimedojn por meti la fundamentojn de la Sankta Paco tutmonda inter la homaro. Tia paco postulas ke la Grandaj Potencoj decidu, pro la trankvileco de la popoloj sur la tero, ke ili estu plene akordiĝintaj inter si. Okaze se iu reĝo militus kontraŭ alian, ĉiuj kune leviĝu  kaj malebligu lin.
- Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 249 (Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh .

Per tiaj konsiloj, Bahá'u'lláh malkasis la kondiĉojn, laŭ kiuj la publika respondeco devos esti plenumita en tiu ĉi Tago de Dio. Alvokante por internacia solidareco unuflanke, Li tamen tute klare avertis la regantojn ke daŭraj bataloj detruus ilian potencon. Nun la moderna historio konfirmas tiun averton, meze de tiuj devigaj movadoj kiuj atingis tiel detruigan energion en ĉiuj civilizitaj nacioj, kaj en la evoluo de militado tiagrade ke triumfo ne estas plu atingebla de iu partio. "Nun pro tio ke vi rifuzis la Plej Sanktan Pacon, alkroĉiĝu al tiu ĉi Malplia Paco, por ke eble vi povu iagrade plibonigi vian propran staton kaj tiun de viaj familianoj." "Tio kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon estas unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo. Tio tute ne estas atingebla krom per la potenco de lerta, ĉionpova kaj inspirita Kuracisto." - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 245, 255 (Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh).

La Malplia Paco signifas politikan unuiĝon de ŝtatoj, dum la Plej Sankta Paco estas unuiĝo kiu enhavas spiritajn kiel ankaŭ politikajn kaj ekonomiajn faktorojn. "Baldaŭ la nuntempa ordo estos kunvolvita, kaj nova etendita en ties loko." - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 7 (Kolektado el Skribaĵoj de Bahá'u'lláh).

En antaŭaj epokoj, registaroj rajtis okupiĝi pri eksteraj kaj materiaj aferoj, sed nuntempe la funkciado de registaroj postulas kvalitojn de ĉefeco, de sindediĉo kaj de spirita scio neeblaj krom al tiuj, kiuj turnas sin al Dio.

Politika Libereco.  Δ

Kvankam Bahá'u'lláh prezentas kiel idealon reprezentantan formon de registaroj, lokaj, naciaj kaj internaciaj, Li instruas tamen ke tiu ĉi formo estas ebla nur kiam homoj estas atingintaj sufiĉe altan gradon de individua kaj socia evoluo. Donaci subite plenan memregadon al homoj needukitaj, direktataj de egoistaj deziroj kaj nespertaj en la gvidado de publikaj aferoj - estus katastrofa. Nenio estas pli danĝera ol doni liberecon al tiuj kiuj ne estas preparitaj uzi ĝin en saĝa maniero. Bahá'u'lláh skribas en la Libro Aqdas :

Konsideru la malgrandecon de la homaj mensoj. Oni petas tion kio malutilas, kaj forĵetas tion kio utilas. Ili estas, ja, el tiuj kiuj eraregas. Ni rimarkas ke kelkaj popoloj klopodas por akiri liberecon, kaj fieras pri ĝi, sed ili vivas en evidenta malklereco.

Por tiaj popoloj libereco estas kaŭzo de ĥaoso kaj malordo, kies fajro estas neestingebla. Tiel avertas vin la Kalkulanto, la Ĉionscianto. Sciu ke ekzemplo de absoluta libereco estas bestoj. Koncerne homon estas lia devo restadi sub leĝo kiu ŝirmas lin kontraŭ lia propra neklereco, kaj kontraŭ malbonagoj de perfiduloj. Libereco igas homon forgesi la postulon de afableco, kaj lasas lin fariĝi maldigna. Ĝi malaltigas lin ĝis plena malvirteco.

Konsideru homojn kiel ŝafojn. Ŝafisto necesas por dia protekto. Vere, tio ĉi estas senduba certaĵo. Ni aprobas liberecon sub kelkaj kondiĉoj, ne sub aliaj. Ni estas, vere, la Ĉionscianto.

Diru : Vera libereco signifas submeti vin al ordonoj, se vi nur estas el tiuj kiuj scias. Se homoj sekvus tion kion Ni malkaŝis el la Ĉielo de Inspiro, ili certe trovus, ke ili atingus plenan liberecon. Feliĉa estas tiu kiu komprenas la Celon de Dio en kio ajn Li malkaŝis el la Ĉielo de Sia Volo, kiu trapenetras ĉiujn kreitaĵojn. Diru : La libereco kiu kaŭzos bonon al vi troviĝas nenie krom en plena servo al Dio, la Eterna Vero. Kiu ajn gustumis ĝian dolĉecon tiu neniam interŝanĝos ĝin por la tuta regno surtera kaj ĉiela. - Kitáb-i-Aqdas

Por plibonigo de la kondiĉoj de neprogresintaj rasoj kaj nacioj, la Diaj instruoj estas la ĉefa kuracilo. Kiam kaj popolo kaj politikistoj studos kaj akceptos tiujn instruojn la nacioj estos liberaj de ĉiuj siaj katenoj.

Regantoj kaj Regatoj.  Δ

Bahá'u'lláh malpermesas tiranecon kaj subpremadon per plej emfazaj esprimoj. En Hidden Words (Kaŝitaj Vortoj) Li skribas :

Ho vi subpremantoj sur la Tero ! Retiru vin mem for de tiraneco, car Mi ĵuris ke nenia maljusteco pasos senpune. Tio ĉi estas Mia interligo kiun Mi nerevoke dekretis en la konservita Tabuleto kaj sigelis ĝin per Mia sigelo de gloro.

Tiuj kiuj difinas kaj administras la leĝojn kaj regularojn devas "forte teni la gvidŝnuron de Konsiliĝo, kaj decidi kaj plenumi tion kio akcelas sendanĝerecon, bonstaton, sukceson kaj trankvilecon de la popolo ; ĉar se estos aranĝite alie, tio kondukos al malpaco kaj malordo."
- Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Aliflanke, la civitanoj devas esti leĝobeaj kaj lojalaj al justa registaro. Ili devas elekti edukajn metodojn kaj forton de bona ekzemplo, ne perforton, por plibonigi la kondiĉojn de la nacio. Bahá'u'lláh diras :

En ĉiu lando kie vivas kelkaj el tiu ĉi komunumo, ili devas konduti rilate al la ŝtata registaro kun fideleco, sincereco kaj obeemo. - The Glad Tidings (La Ĝoja Novaĵo).

Ho popolo de Dio ! Ornamu viajn tempiojn per mantelo de fidindeco kaj honesteco ; tiam akompanu vian Eternulon kun armeo de bonaj agoj kaj bonaj moroj. Vere Ni malpermesis al vi ribelojn kaj malpacojn, en Miaj Libroj kaj Epistoloj, en Miaj Skribaĵoj kaj Tabuletoj ; kaj per tio ĉi Ni deziris nur vian noblecon kaj altigon. - Tablet of Ishráqát (Tabuleto Ishráqát).

Disdono de Oficoj kaj Avancoj.  Δ

En disdono de oficoj, la sola kriterio devas esti taŭgeco de kandidato por la koncerna ofico. Al tiu ĉi ĉefkonsidero devas cedi ĉiuj aliaj, kiel supereco de aĝo, socia aŭ financa stato, familiaj rilatoj aŭ persona amikeco. Bahá'u'lláh diras en la Tablet of Ishráqát (Tabuleto Ishráqát) :

La kvina Ishráqát (Brilego) estas ke registaro devas scii la kondiĉojn de la regatoj, kaj disdoni oficojn konforme al indo kaj merito. Estas severe ordonite al ĉiu estro kaj reganto respekti tiun ĉi konsideron, por ke perfiduloj ne uzurpu postenon de homoj fidindaj kaj por ke rabemuloj ne okupu lokon de gardistoj.

Oni ne bezonas multe argumenti por montri ke kiam tiu ĉi principo estos ĝenerale akceptita kaj sekvata, la aliformiĝo de nia socia vivo estos miriga. Kiam ĉiu ricevos postenon kiu speciale taŭgas laŭ ties talentoj kaj kapabloj li povos dedici sian koron al la laboro kaj fariĝi artisto en sia profesio, kun nekalkulebla profito por si mem kaj por la cetero de la mondo.

Ekonomiaj Problemoj.  Δ

En plej fortaj esprimoj la bahaaj instruoj insistas pri neceso de reformo en la ekonomiaj rilatoj inter riĉuloj kaj malriĉuloj. 'Abdu'l-Bahá diras :

Oni devas tiel aranĝi la kondiĉojn de popolo ke malriĉeco malaperu, ke ĉiu, konforme al siaj rango kaj pozicio, partoprenu kiom eblas en ĝenerala bonhavo kaj bonstato. Ni vidas inter ni unuflanke homojn superŝarĝitajn per ricaĵoj, kaj alkflanke malriĉulojn mortantajn pro mizero ; kelkajn kiuj posedas po kelke de luksaj palacoj, kaj aliajn kiuj ne havas kie kuŝigi la kapon. … Tiu ĉi stato de la aferoj estas malbona, kaj devas esti rebonigita. Sed oni devas tre zorgeme apliki kuracilon. Oni ne povas tion fari okaziginte absolutan egalecon inter homoj. Egaleco estas ĥimero ! Ĝi estas tute neefektivigebla. Se eĉ egaleco estus atingita ĝi ne povus daŭri ; kaj se ĝia ekzisto estus ebla, la tuta ordo de la mondo estus detruita. La Leĝo de Ordo devas ĉiam regi en la mondo de la homaro. La Ĉielo tion ĉi dekretis kreante la homon. … La homaro, kiel granda armeo, bezonas ĝeneralojn, kapitanojn, diversrangajn suboficirojn, kaj soldatojn, el kiuj ĉiu havas difinitajn devojn. Multrangeco estas absolute necesa por certigi bonordan organizon. Armeo ne povas konsisti ekskluzive el ĝeneraloj, aŭ nur el kapitanoj, aŭ sole el soldatoj kun neniu komandanto.

Certe konsiderante, ke kelkaj estas ekstermezure riĉaj kaj aliaj plorinde malriĉaj, necesa estas organizaĵo por kontroli kaj plibonigi tiun ĉi staton. Estas grava afero limigi riĉecon, kaj tiel sarne grave estas limigi malriĉecon. Neniu ekstremo estas bona. Kiam ni vidas ke oni lasas malriĉecon atingi la limojn de mortmizero, ĝi estas certa signo ke ni trovos ie tiranecon. Oni devas klopodi pri tio ĉi, kaj ne prokrasti ŝanĝon de la stato kiu kaŭzas mizeron de premeganta malriĉeco al granda amaso da popolo.

Riĉuloj devas partodoni el sia superfluo ; ili devas moligi siajn korojn kaj kreskigi en si kompateman komprenon pensante pri tiuj malfeliĉuloj kiuj suferas pro manko de plej necesaj vivrimedoj.

Devas esti kreitaj specialaj leĝoj, koncernantaj ekstremojn de riĉeco kaj mizero. ... Ŝtataj registaroj devas konformiĝi al la Dia Leĝo kiu donas egalan justecon al ĉiuj. ... - La Leĝo de Dio estos obeata nur kiam tio ĉi estos farita.

Publikaj Financoj.  Δ

'Abdu'l-Bahá sugestas ke oni konfidu kiom eble al ĉiu urbo, vilaĝo aŭ distrikto la administradon de fiskaj aferoj inter la limoj de sia propra teritorio kaj ke ili kontribuu justan proporcion por elspezoj de la ĝenerala registaro. Unu el la ĉefaj fontoj de enspezoj devus esti progresa laŭenspeza impoŝto. Se ies enspezo ne superas liajn necesajn elspezojn oni ne devus postuli de li impoŝtpagon, sed en ĉiuj okazoj kiam enspezoj superas la necesajn elspezojn devus esti pagata impoŝto, kies proporcio konformus al la superfluo de la enspezoj kompare kun la necesaj elspezoj.

Aliflanke, se iu, pro malsano, malbonrikolto, aŭ alia kaŭzo por kiu li ne estas respondeca, ne povas gajni sufiĉe por kovri siajn necesajn elspezojn por kuranta jaro - tiam kio mankas por lia vivtenado kaj tiu de lia familio devus esti havigita el publikaj kapitaloj.

Estos ankaŭ aliaj fontoj de publikaj enspezoj, ekzemple el sentestamentaj heredaĵoj, minejoj, trezor-trovoj kaj memvolaj kontribuaĵoj ; dum inter la elspezoj estas sumoj asignitaj por subteno de kripluloj, orfoj, lernejoj, de blinduloj kaj surduloj, kaj por subteno de publika sano. Tiel estos certigita ĝenerala bonhavo kaj bonstato. (1)

Propravola Divido.  Δ

En Sia letero al la Centra Organizaĵo por Konstanta Paco skribita en 1919, 'Abdu'l-Bahá diras :

Inter la instruoj de Bahá'u'lláh estas tiu pri propravola dividado de sia havaĵo kun aliaj homoj. Tiu ĉi propravola dividado estas pli granda ol (leĝefarita) egaleco, kaj konsistas el tio, ke oni ne preferu sin mem ol aliajn homojn, sed pli ĝuste oferu siajn vivon kaj havaĵon por la bono de la aliaj. Sed tio ĉi ne estu aranĝita devige kaj fariĝu leĝo kiun ĉiu devas obei. Kontraŭe, ĉiu bonvole kaj laŭ propra instigo oferu siajn havajon kaj vivon por la aliaj, kaj elspezu propravole por la malriĉuloj, kiel okazas inter la bahaanoj en Persujo.

Universala Labordevo.  Δ

Unu el la plej gravaj instruoj de Bahá'u'lláh rilate al ekonomiaj problemoj estas ke ĉiu devas okupi sin per utila laboro. En la socia abelejo devas esti neniaj mallaboremuloj, neniaj laborkapablaj individuoj parazite vivantaj en la socio. Li diras :

Estas ordonite al ĉiu el vi okupi sin per ja laboro - arto, metio aŭ io simila. Tion ĉi - vian laboron - Ni identigas kun adorado de Dio, la Vera. Pensu, ho homoj, pri la Kompatemo de Dio kaj pri Liaj Favoroj, kaj danku Lin matene kaj vespere.

Ne malŝparu vane vian tempon en senfareco kaj maldiligenteco, sed okupu vin per tio kio utilos al vi mem kaj al aliaj. Tiel estas dekretite en tiu ĉi Tabuleto, el kies Horizonto lumbrilas la Suno de Saĝeco kaj Diaj Vortoj ! Plej malŝatinda antaŭ Dio estas homo kiu sidas kaj petas almozon. Alkroĉu al la ŝnuro de vivrimedoj, fidante al Dio, la Kaŭzinto de Kaŭzoj. - Glad Tidings (Ĝoja Novaĵo).

Kiom multe de la energio uzita en la hodiaŭa komerco-mondo estas foruzata simple por nuligi kaj neŭtraligi klopodojn de aliaj homoj - por senfrukta batalado kaj konkurado ! Kaj kiom estas uzata en aliaj ankoraŭ pli malutilaj manieroj ! Se ĉiuj laborus, kaj se ĉiuj laborus, per la cerbo aŭ per la manoj, en maniero profitdona al la homaro, kiel ordonas Bahá'u'lláh, tiam por ĉiuj plene sufiĉus la provizoj kiuj necesas por sana, bonstata kaj nobla vivo. Tiam oni vidus neniajn mizer-kvartalojn, nenian malsatigon, nenian malriĉecon, nenian industrian sklavecon, nenian sanpereigan laboron.

Etiko de Riĉeco.  Δ

Laŭ la bahaaj instruoj, riĉaĵo juste akirita kaj juste uzita estas respektinda kaj laŭdinda. Faritaj servoj estu ĝuste rekompencitaj. Bahá'u'lláh diras en la Tabuleto Tarázát :

La homoj de Bahá devas al neniu rifuzi rekompenci per repago tion kion oni meritas, kaj devas respekti talentulojn. … Oni parolu juste kaj rekonadu la valoron de bonfaroj."

Koncerne procenton, Bahá'u'lláh skribas en la Tabuleto Ishráqát sekvante :

Estas multaj homoj kiuj bezonas tion ĉi, ĉar se neniu procento estus permesita, negocoj estus haltigitaj kaj sufokitaj. ... Malofte oni povas trovi homon kiu pruntedonus monon al alia laŭ la principo "Qard-i-hasan" (laŭvorte "bona prunto", t.e. ke la mono estas pruntedonita sen profito kaj redonota laŭ oportuno de la prunteprenanto). Tial, pro favoro al la servantoj, Ni decidis, ke profit-mono estu allasita, inter aliaj negocagoj laŭleĝe plenumataj. Tio estas ... estas permesite, laŭleĝe kaj neriproĉinde postuli interezon pro sia mono ... sed oni devas konduti en tiu ĉi afero kun modereco kaj justeco. La Plumo de Gloro detenis sin de difino de ties limoj, kiel Saĝeco el Sia Ĉeesto kaj kiel oportuno por Siaj servantoj. Ni admonas la amikojn de Dio ke ili agadu kun justeco kaj praveco, kaj tiamaniere ke kompatemo kaj kunsentemo de Liaj amatoj vidjĝu en rilato de unu al la alia. …

La plenumo de tiuj ĉi aferoj estas komisiita al la membroj de la Domo de Justeco, ke ili agu konforme al la urĝecoj de la tempo kaj kun saĝeco.

Malpermeso de Industria Sklaveco.  Δ

En la Libro Aqdas Bahá'u'lláh malpermesas sklavecon, kaj 'Abdu'l-Bahá klarigis ke ne nur persona, sed ankaŭ industria sklaveco, kontraŭas la leĝon de Dio. En Usono en 1912, Li diris al amerikanoj :

Inter la jaroj 1860 kaj 1865 vi plenumis admirindan agon ; vi forigis personan sklavecon ; sed nun vi devas fari multe pli grandan admirindaĵon ; vi devas forigi industrian sklavecon. …

La solvo de la ekonomiaj problemoj ne elektiviĝos per armiĝo de kapitalo kontraŭ laboro, kaj de laboro kontraŭ kapitalo, per interbatalado kaj konfliktoj, sed per sintenado de bonvolo armbaŭflanke. Tiam estos atingita vera kaj daŭra stato de justeco. …

Inter bahaanoj estas neniaj trouzoj, neniaj koruptaĵoj kaj maljustaĵoj, neniaj ribelaj postuloj, neniaj revoluciaj ribeloj kontraŭ la ekzistantaj registaroj. …

Estonte ne estos eble por homoj amasigi grandegajn riĉaĵojn per laboro de aliaj. Riĉuloj volonte dividados siajn riĉaĵojn. Ili inkliniĝos al tio ĉi iom post iom, en natura maniero, pro sia propra volado. Ĝi neniel estos efektivigita per militoj kaj sangoverŝado.

Tiel la aferojn de kapitalo kiel de laboro servos plej bone amikaj interkonsento kaj kunagado, justa kompanianeco kaj profitkvoto. La akraj armiloj de strikoj kaj lokaŭtoj malutilas, ne nur al la rekte koncernataj fakoj, sed al la tuta socio. Estas, do, la tasko de registaroj elpensi rimedojn kiuj malebligos en estonteco uzadi tiajn barbarajn metodojn por solvi malkonsentojn. Abdu'l-Baha' diris en Dublin, New Hampshire, en 1912 :

Nun mi deziras paroli al vi pri la leĝo de Dio. Laŭ la dia leĝo, rekompenco de laboristoj ne devas konsisti nur el salajro. Ili devas esti ja firmanoj en ĉiu laboro. La problemo de sociigado estas tre malfacila. Strikoj pro salajroj ne solvos ĝin. Ĉiuj registaroj de la mondo devas unuiĝi, kaj organizi asocion, kies membroj devas esti elektataj el parlamentoj kaj el inter la plej noblaj civitanoj. Tiuj ĉi devas ellabori planon kun saĝeco kaj povo, por ke nek kapitalistoj suferu tro grandajn perdojn, nek laboristoj sin trovu en malriĉeco. En pleja modereco ili devas krei leĝon, kaj proklami al la publiko ke la rajtoj de laboristoj estos efike defendataj ; ankaŭ, ke la rajtoj de la kapitalistoj estos protektataj. Kiam estos ĝenerale akceptita tia leĝo, per konsento de ambaŭ flankoj, tiam, se okazus striko, ĉiuj registaroj de la mondo devas kolektive kontraŭstari ĝin. Alie la laboro kondukos al granda ruino, speciale en Eŭropo. Okazos teruraj aferoj. Inter kelkaj kaŭzoj de tuteŭropa milito estos ankaŭ tiu ĉi problemo. Posedantoj de bienoj, minejoj kaj fabrikejoj, devas dividi siajn profitojn kun siaj laboristoj, kaj donadi difinitan, juste fiksitan procenton de la gajnoj al siaj laboristoj, por ke la oficistoj ricevu, krom la salajro, certan parton de la ĝenerala profito de la fabrikejo, kaj pro tio dediĉu al la laboro sian tutan fervoron.

Testamentaj Donacoj kaj Heredaĵoj.  Δ

Bahá'u'lláh diras ke ĉiu devas rajti libere disponi en laŭvola maniero sian posedaĵon dum la vivo, kaj ke ĉiu devas skribi sian lastan testamenton difinante kiel lia posedaĵo estu disponita post lia morto. Se iu mortas sentestamente, oni devas taksi la valoron de lia propraĵo kaj dividi ĝin laŭ difinitaj fiksitaj proporcioj inter sep klasojn de heredantoj, kiuj estas : infanoj, edzo aŭ edzino, patro, patrino, fratoj, fratinoj kaj instruistoj ; la parto de ĉiu el ili malkreskas de la unuaj ĝis la lastaj. Se mankas unu aŭ kelkaj el tiuj ĉi klasoj, la parto kiu apartenos al ili estas transdonita en la publikan kason, por elspezi ĝin por malriĉuloj, orfoj, vidvinoj, aŭ por publikutilaj entreprenoj. Se mortinto ne postlasis heredantojn, lia tuta propraĵo pasas en la publikan kason.

En la leĝo de Bahá'u'lláh nenio malpermesas al homo testamenti sian tutan propraĵon al unu persono se li tiel deziras, sed nature bahaanoj, skribante sian lastan testamenton, restos sub la influo de la modelo donita de Bahá'u'lláh por okazoj de sentestamentaj heredaĵoj, kio certigos dividon de la havaĵo inter sufiĉe grandan nombron da heredantoj.

Egaleco de Viroj kaj Virinoj.  Δ

Unu el la sociaj principoj al kio Bahá'u'lláh atribuas grandan signifon estas ke virinoj devas esti konsiderataj kiel egalaj kun viroj kaj devas posedi egalajn rajtojn kaj privilegiojn, egalan edukon, kaj egalajn oportunojn.

Potenca rimedo al kiu Li konfidas efektivigon de la virina emancipiĝo estas universala edukado. Knabinoj devas ricevi edukadon tiel bonan kiel knaboj. Fakte, la edukako de knabinoj estas eĉ pli grava ol tio de knaboj, ĉar siatempe la knabinoj fariĝos patrinoj, kaj, kiel patrinoj, ili estos la unuaj edukantinoj de la nova generacio. Infanoj estas kvazaŭ verdaj kaj delikataj branĉetoj ; se la komenca prizorgado estas bona ili kreskas rekte, kaj se ĝi estas malbona ili kreskas kurbe ; kaj ĝis la fino de la vivo ili estas sub la influo de la frujara edukado Kiel grave do estas, ke knabinoj estu bone kaj saĝe edukitaj !

Dum Siaj okcidentaj vojaĝoj, 'Abdu'l-Bahá en multaj okazoj klarigadis la bahaajn instruojn pri tiu ĉi temo. Dum la kunveno de la Ligo por Libereco de Virinoj en Londono en 1913, Li diris :

La homaro estas kvazaŭ birdo kun du flugiloj - unu estas viro, la dua virino. Se ne estas fortikaj ambaŭ flugiloj, se ilin ne instigas iu komuna forto, birdo ne povas flugi al la ĉielo. Konforme al la spirito de tiu ĉi epoko, virinoj devas iri antaŭen kaj plenumi sian mision en ĉiuj fakoj de la vivo, fariĝante egalaj al viroj. Ili devas esti sur la sama nivelo kiel viroj kaj havi egalajn rajtojn. Tio ĉi estas mia fervora preĝo kaj ĝi estas unu el la fundamentaj principoj de Bahá'u'lláh.

Kelkaj sciencistoj konstatis ke vira cerbo pezas pli multe ol la virina, kaj prezentas tion kiel provon de supereco de viro. Tamen rigardanta cirkaŭen ni vidas homojn kun malgrandaj kapoj, kies cerboj certe malmulte pezas, kaj kiuj tamen elmontras grandegan inteligentecon kaj grandan kapablon de kompreno. Aliflanke ni vidas personojn kun grandaj kapoj, kies cerboj certe estaspezaj, kaj kiuj tamen estas malspiritaj. Sekve pezo de cerbo ne estas fidinda mezurilo de inteligenteco kaj supereco.

Kiam viroj prezentas kiel duan pruvon de sia supereco la aserton ke virinoj ne sukcesis tiel multe kiel viroj, ili uzas mizeran argumenton sen konsideri la historion. Se ilia kono de la historio estus pli granda, ili scios ke en la pasintaj tempoj vivis grandaj virinoj kiuj plenumis grandajn farojn, kaj ke ankaŭ hodiaŭ multaj vivas kaj plenumas grandajn farojn.

Tiam 'Abdu’l-Bahá priskribis la elfarojn de Zenobia kaj aliaj grandaj virinoj el la pasintaj tempoj, kaj finis per elokventa tributo al la sentima Maria Magdalena, kies kredo restis firma dum la kredo de la apostoloj ŝanceliĝis. Li daŭrigis :

Inter la virinoj de nia tempo estas Qurratu'l-'Ayn, filino de islama pastro. En la tempo de la apero de Báb ŝi montris tiel eksterordinarajn kuragon kaj povon ke ĉiuj kiuj ŝin aŭdis estis mirigitaj. Ŝi forĵetis la vualon malgraŭ la pretermemora persa kutimo, kaj kvankam interparoladon kun viroj oni konsideris malgentilaĵo, tio ĉi heroa virino diskutis kun plej instruitaj viroj, kaj venkis ilin en ĉiuj okazoj. La persa registaro malliberigis ŝin ; oni ŝtonbatis ŝin sur stratoj, oni anatemis ŝin, ekzilis de urbo al urbo, minacis al ŝi morton, sed ŝi neniam malfortiĝis en la decido labori por libereco de siaj fratinoj. Ŝi eltenis persekutojn kaj suferojn kun plej granda heroeco ; eĉ en malliberejo ŝi sukcesis en la konvertado. Al persa ministro, en kies domo ŝi estis malliberigita, ŝi diris : "Vi povas mortigi min tuj kiam vi volas sed vi ne povas malakceli emancipiĝon de virinoj". Fine venis la fino de ŝia tragika vivo ; oni alportis ŝin en ĝardenon kaj sufokis ŝin. Ŝi tamen vestis sin per siaj plej belaj roboj kvazaŭ ŝi irus al edziĝo-festo. Kun tiaj grandanimeco kaj kuraĝo ŝi fordonis sian vivon, timigante kaj ekscitante ĉiujn kiuj ŝin vidis. Ŝi estis vere granda heroino. Nuntempe en Persujo, inter bahaaninoj, ankaŭestas virinoj elmontrantaj neŝanceliĝan kuraĝon, kaj posedantaj poetan intuicion. Ili estas treege elokventaj, kaj paroladas antaŭ grandaj kunvenoj de homoj.

Virinoj devas daŭrigi antaŭen. Ili devas pligrandigi sian konon de scienco, literaturo kaj historio - por la perfekteco de la homaro. Post mallonga tempo ili ricevos siajn rajtojn. Viroj vidos virinojn seriozajn, digne sin tenantajn, plibonigantajn civilan kaj politikan vivon, kontraŭajn al militoj, postulantajn voĉrajtojn kaj egalrajtecon. Mi atendas vidi vin progresi en ĉiuj stadioj de la vivo ; tiam viaj fruntoj estos kronitaj per la diademo de eterna gloro.

Virinoj en la Nova Epoko.  Δ

Kiam la virinaj idealoj estos ĝuste konsideritaj, kiam la volo de virinoj akiros taŭgan esprimon en la kondukado de la sociaj aferoj, oni povas esperi grandajn progresojn en la aferoj kiujn ofte la malnova vira reĝimo plorinde malzorgadis - en tiaj aferoj kiel sano, abstinenco, paco, kaj respektado por valoro de la vivo. La plibonigoj en tiuj ĉi rilatoj havos tre vastajn kaj bonfarajn rezultatojn. 'Abdu'l-Bahá diras :

En la pasinteco la mondo estis regata per forto, kaj viro superregadis virinon ĉar kvalitoj de liaj korpo kaj menso estis pli fortaj kaj atakemaj. Sed la ekvilibro jam sin ŝanĝas - forto perdas sian influon, kaj mensa vigleco, intuicio, kaj la spiritaj kvalitoj de amo kaj serverno, kiuj estas la potenco de virinoj, akiras superecon. Tial la nova epoko estos epoko malpli vira, kaj pli multe penetrita de la virinaj idealoj – aŭ dirante pli precize, ĝi estos epoko en kiu la viraj kaj virinaj elementoj de civilizacio estos en pli granda egalpovo. - Star of the West, vol. iii, n-ro 3 (Stelo de la Okcidento) (el raporto pri rimarkoj sur la ŝipo S.S. Cedric, kiam ĝi alvenis al Nov-Jorko).

Forlaso de Perfortmetodo.  Δ

Bahá'u'lláh konsilas al Siaj sekvantoj evitadi metodojn de perforto en la emancipado de virinoj same kiel en aliaj aferoj. Brilan ekzemplon de la bahaaj metodoj de socia reformado donis bahaaninoj en Persujo, Egiptujo kaj Sirio. En tiuj ĉi landoj estas kutimo ke islamaj virinoj ekster la hejmoj portas vualojn kovrantajn iliajn vizaĝojn. Báb indikis ke en la tempo de la Nova Revelacio virinoj estus liberigitaj de tiu ĉi malagrabla ĝenaĵo, sed Bahá'u'lláh konsilas al Siaj sekvantoj, ke kiam ne estas koncernata la grava problemo de moraleco, ili prefere konformu al la malnova kutimo ĝis kiam la homoj estos pli kleraj, kaj ne skandalu tiujn inter kiuj ili vivas, kaj ne kaŭzu nenecesajn antagonismojn. Tial, do, la bahaaj virinoj, kvankam bone konsciante ke la antikva kutimo de vual-portado estas, por homoj kleraj, nenecesa kaj nekonvena, trankvile toleras tamen la ĝenaĵon, por ne stimuli uraganon de fanatika malamego kaj furioza malamikeco per publika malkovro de siaj vizaĝoj. Tiu ĉi konformeco al la kutimo ne estas diktita de timo, sed de fidoplena certeco pri la potenco de edukado kaj pri transformaj kaj vivodonaj rezultoj de vera religio. La bahaanoj en tiuj ĉi regionoj dediĉas la energiojn al edukado de la infanoj, speciale de knabinoj, kaj al dissemado kaj progresigado de la bahaaj idealoj, plene komprenante ke kiam la nova spirita vivo kreskos kaj disvastiĝos inter la popolo, la malnovaj kutimoj kaj antaŭjuĝoj estos iom post iom forĵetitaj, tiel neeviteble kaj nature kiel ŝeletoj de burĝonoj estas forĵetitaj printempe, kiam la folioj kaj floroj etendiĝas al la suno.

Edukado. Δ

Edukado - la instruado kaj gvidado de homoj, la evoluo kaj ekzercado de iliaj naturaj kapabloj - estis de la komenco de la mondo la plej alta celo de ĉiuj Sanktaj Profetoj. Ankaŭ en la bahaaj instruoj la fundamenta valoro kaj senlimaj perspektivoj de edukado estas proklamitaj en plej klaraj esprimoj. Instruisto estas la plej potenca faktoro de civilizacio kaj lia laboro estas la plej alta kian homo povas aspiri. Edukado komenciĝas jam en la patrina sino kaj daŭras senfine dum la tuta homa vivo. Ĝi estas nepra kondiĉo por ĝusta vivado kaj la fundamento de individua kaj socia bonstato. Kiam la ĝusta metodo de edukado fariĝos universala, la homaro estos aliformita kaj la mondo fariĝos paradizo.

En la nuna tempo homo vere bone edukita estas la plej malofta el ĉiuj fenomenoj, ĉar preskaŭ ĉiu havas falsajn antaŭjuĝojn, malĝustajn idealojn, erarajn ideojn kaj malbonajn kutimojn inspiritajn jam en la infaneco. Kiom malmultaj estas instruitaj de la plej fruaj jaroj por ami Dion per la tuta koro kaj dediĉi sian vivon al Li ; por konsideri servadon al la homaro kiel plej altan celon de la vivo ; perfektiĝadi siajn kapablojn por la komuna bono ! Kaj tamen tiuj ĉiuj estas la esencaj elementoj de bona eduko. Ekskluziva ŝarĝado de la memoro per scioj koncernantaj aritmetikon, gramatikon, geografion, lingvojn, k.t.p., ludas kompare malgrandan rolon en la formado de noblaj kaj utilaj vivoj.

Bahá'u'lláh diras ke edukado devas esti universala :

Estas dekretite ke ĉiu patro devas instrui al siaj gefiloj legadon kaj skribadon kaj tion kio estas ordonita en la tabuleto. Se iu malzorgas la plenumon de tiu ordono (tiurilate), tiam, se li estas riĉa, la membroj de la Domo de Justeco devas havigi de li sumon necesan por la edukado de liaj infanoj ; alie (t.e., se li estas malriĉa) la afero devas esti transdonita al la Domo de Justeco. Vere Ni faris el ĝi (la Domo de Justeco) azilon por malriĉuloj kaj por tiuj, kiuj bezonas helpon.

Kiu edukas sian filon, aŭ iun ajn alian infanon, tiu kvazaŭ edukas unu el Miaj infanoj.
- Tablet of Ishráqát (Tabuleto Ishráqát).

Viroj kaj virinoj devas deponi parton de siaj gajnoj akiritaj per metio, agrikulturo aŭ aliaj negocoj, al dispono de fidinda persono, por ke ĝi estu elspezita por edukado kaj instruado de infanoj. Tiu ĉi deponaĵo devas esti uzita por edukado de infanoj, laŭkonsiloj de la membroj de la Domo de Justeco. - Tablet of the World (Tabuleto de la Mondo).

Naturaj Diferencoj de Karakteroj.  Δ

Laŭ la bahaa vidpunkto infana naturo ne estas tiagrade simila al vakso kiun oni povas muldi mezkvalite laŭ iu ajn formo konforme al la volo de la instruisto. Ĉiu de la komenco ja havas siajn difinitajn de Dio karakteron kaj individuecon kiuj povas evolui plej bone nur en speciala maniero ; kaj tiu maniero estas unika en ĉiu aparta okazo. Ne ekzistas du homoj kun identaj kapabloj kaj talentoj, kaj vera edukisto neniam penas trudi al du homaj naturoj tiun saman modelon. Efektive, li neniam penas trudi ian modelon al iu homo. Prefere li respekte kulturu la disvolviĝantajn kapablojn de la juna homo, kuraĝigu kaj subtenu ilin, kaj havigu al ili bezonajn nutraĵon kaj helpon. Lia laboro similas laboron de ĝardenisto kiu kulturas diversajn plantojn. Unu planto ŝatas la brilan sunon, alia malvarmetan ombron ; unu ŝatas akvobordojn kaj alia sekajn montetojn ; unu prosperas plej bone sur sabla grundo kaj alia en riĉa humo. Oni devas konforme kontentigi la bezonojn de ĉiu planto, ĉar alie ĝia perfekteco neniam plene sinmontros. 'Abdu’l-Bahá diras :

La Profetoj rekonas ke edukado havas grandegan influon je la homa gento, sed Ili deklaras ke mensoj kaj intelektoj denature diferencas. Oni vidas ke infanoj samaĝaj, samlandaj kaj samgentaj, ja samfamiliaj, edukataj de la sama instruisto, diferencas laŭ iliaj mensoj kaj komprenoj. Kiel ajn oni prizorgus (polurus) konkon ĝi neniam fariĝos brilanta perlo. Nigra ŝtono neniam fariĝos gemo kies briloj lumigas la mondon. La dornoplena kakto per aranĝado kaj disvolviĝo neniam fariĝos benita arbo. Tio signifas, ke edukado ne ŝanĝas la esencan karakteron de la homa gemo, sed ĝi kaŭzas mirindajn rezultojn. Per tiu ĉi efika forto estas aperigitaj ĉiuj bonkvalitoj kaj kapabloj, dormantaj en la realeco de homo.

Preparado de Karaktero.  Δ

Speciale atentinda afero en edukado estas la preparado de karaktero. Koncerne tion, ekzemplo estas pli efika ol instruo, kaj la vivmaniero kaj karaktero de la gepatroj, instruistoj kaj kutimaj kunestantoj estas faktoro de senkompara signifo.

La Profetoj de Dio estas la grandaj edukantoj de la homaro, kaj Iliaj konsiloj kaj la historioj de Iliaj vivoj devas esti semataj en infanaj mensoj tuj kiam ili kapablas ilin kompreni. Speciale gravaj estas la vortoj de la Superega Instruisto, Bahá'u'lláh, Kiu malkaŝis la ĉefprincipojn sur kiuj devas esti konstruita la civilizacio de la estonteco. Li diras :

Instruu al viaj infanoj tion kio estis malkaŝita per la Plumo de Gloro. Instruu al ili tion kio malsuprenvenis el la ĉielo de grandeco kaj potenco. Igu ilin enmemorigi al si la Tabuletojn de la Kompatema kaj kanti ilin per plej melodiaj voĉoj en la kunvenoj de Mashriqu'l-Adhkár.

Artoj, Scienco, Metioj.  Δ

Edukado en la artoj, scienco, metioj kaj utilaj profesioj estas konsiderata grava kaj necesa. Bahá'u'lláh diras :

Scio estas kvazaŭ flugiloj por la esteco (homa) kaj kvazaŭ ŝtuparo por supreniri. Akiri scion estas deviga al ĉiuj, sed tian scion kia povas utili al la popoloj de la tero, kaj ne tian kia komenciĝas nur per vortoj kaj finiĝas per vortoj. Tiuj kiuj posedas sciojn kaj artojn havas grandajn rajtojn inter la homaro. Efektive, scio de homo estas trezorejo. Scio estas rimedo de honoro, prospero, ĝojo, plezuro, kontenteco kaj plej granda feliĉo. - Tablet of Tajallíyát (Tabuleto Tajallíyát).

Traktado de Krimuloj.  Δ

En interparolo pri ĝusta metodo de traktado de krimuloj, 'Abdu'l-Bahá diris la jenan :

la plej esenca afero estas ke ĉiuj homoj devas esti edukitaj tiamaniere ... ke ili evitadu kaj abomenu krimadon, por ke krimo mem prezentu sin al ili kiel plej granda puno, plej terura kondamno kaj turmento. Tiel estos plenumataj neniaj krimoj postulantaj punon. …

… se iu premas, ofendas alian aŭ maljuste traktas kontraŭ li, kaj la ofendito repagas la malbonfaron, tio estas venĝo, kaj tio estas riproĉinda. … Se 'Amru malhonoris Zaidon, tiu ĉi ne rajtas malhonori 'Amru'n ; se li faras tiel tio estas venĝo, kaj tio estas tre mallaŭdinda. Prefere, li devas returni bonon por malbono, kaj ne nur pardoni, sed eĉ, se eble, servi al sia preminto. Tia konduto estas inda je homo, ĉar kion li profitas per venĝo ? La du agoj egalvaloras ; se unu estas mallaŭdinda, ambaŭ estas mallaŭdindaj. La sola diferenco estas tio ke unu el ili estis plenumita antaŭe, kaj la dua poste.

Sed la socio havas la rajton de defendo kaj de singardo. Krom tio, socio ne havas malamon nek malamikecon kontraŭ mortiginto ; ĝi malliberigas kaj punas lin nur por defendo kaj sendanĝerigo de aliaj. ...

Tiel la vortoj de Kristo : "Al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭla alian", celis instrui homojn ke ili ne serĉu personan venĝon. Li ne intencis diri ke se lupo atakus ŝafaron kaj volus ĝin ekstermi, oni lasu la lupon fari tion. Ne, se Kristo scius ke lupo penetris en ŝafaron kaj intencas ekstermi la ŝafojn, li tute certe malhelpus ĝin. ...

… la bonstato de socio dependas de justeco. ... Sekve la instruoj de Kristo pri indulgo kaj pardono ne signifas, ke se iu nacio invadus vian landon, bruligus viajn domojn, rabus viajn havaĵojn, atakus viajn edzinojn, infanojn, kaj parencojn kaj perfortus vian honoron, vi devus esti cedemaj al la tiranaj malamikoj, kaj lasi ilin fari ĉiujn tiujn malbonagojn. Ne, la vortoj de Kristo koncernas konduton de individuo rilate al al la individuo. Se unu homo atakas alian, la atakito devas pardoni lin. Sed la socio devas defendi la rajtojn de homo. …

Oni devas diri ankoraŭ unu aferon : nome ke la socioj tage kaj nokte okupas sin per kreado de punleĝoj, kaj per preparado kaj organizado de instrumentoj kaj rimedoj de puno. Oni konstruas malliberejojn, faras ĉenojn kaj katenojn, aranĝas ekzilejojn, kaj divers-specajn punlaborojn kaj torturojn, kaj oni esperas per tiuj ĉi rimedoj disciplini krimulojn; dum efektive, ĉio ĉi kaŭzas nur pereigon de moraleco kaj malbonigon de karakteroj. Kontraŭe, la socio devas kun plej granda fervoro kaj energio zorgi kaj klopodi pri edukado de homoj, igi ilin tagon post tago progresadi kaj altiĝi en instruiteco kaj scio, proprigi al si virtojn, akiri bonajn morojn kaj eviti malvirtojn, tiel ke krimoj ne okazu. - Some Answered Questions, pp. 307-311 (Demandoj kaj Respondoj).

Influo de la Gazetaro.  Δ

Bahá'u'lláh plene rekonas la gravecon de gazetaro kiel rimedo por dissemi scion kaj edukadi la homojn, kaj ĝian potencon kiel forto de civilizacio, se ĝi estas bone direktata. Li skribas :

En la nunaj tagoj la misteroj de tiu ĉi tero estas malkaŝitaj kaj videblaj al okuloj, kaj la paĝoj de rapide eldonataj ĵurnaloj estas vere speguloj de la mondo. Ili reprezentas farojn kaj agojn de diversaj nacioj ; ili samtempe vidigas kaj aŭdigas ilin. Ĵurnalo estas kvazaŭ spegulo posedanta la kapablon de aŭdo, vido kaj parolo. Ĝi estas mirinda fenomeno kaj granda afero. Sed necesas ke ĵurnalistoj kaj eldonistoj estu liberaj de la antaŭjuĝoj de egoismo kaj avido, kaj ornamitaj per la belvesto de senpartieco kaj justeco. Ili devas esplori aferojn tiel funde kiel eble por informiĝi pri la veraj faktoj, kaj tiam skribi ilin. Koncerne tiun ĉi persekutaton, tio kion publikigis gazetoj estis plejparte senigita de la vero. Bonaj paroloj kaj honesteco estas, en la alteco de stato kaj grado, kvazaŭ suno leviganta el la horizonto de la ĉielo de scio. - Tablet of Tarázát (Tabuleto Tarázát).

1. Pri pluaj detaloj rigardu publikigitajn paroladojn de 'Abdu'l-Bahá, speciale tiuj kiujn Li faris en Usono. Δ
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >