antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 7a : SANO KAJ KURACADO

Korpo kaj Animo.
Unueco de Ĉiuj Vivoj.
Simpla Vivado.
Alkoholo kaj Narkotaĵoj.
Vivoĝuado.
Pureco.
Rezulto de la Obeo al Profetordonoj.
La Profeto kiel Kuracisto.
Kuracado per Materialaj Rimedoj.
Kuraco per Nemateriaj Rimedoj.
La Povo de la Sankta Spirito.
Sintenado de la Paciento.
Kuracisto.
La Ora Epoko.
Ĝusta Uzado de la Sano.


Turni la vizaĝon al Dio donas sanon al la korpo, menso kaj animo. - `Abdu'l-Bahá

Korpo kaj Animo.  Δ

Laŭ la bahaaj instruoj homa korpo servas kiel dumtempa ilo por la evoluigo de la animo, kaj, kiam tiu celo estas atingita, ĝi estas demetita. Tiel same ovo-ŝelo servas kiel dumtempa ilo por la maturiĝo de birdido, kaj, kiam tiu celo estas atingita, ĝi estas rompita kaj forĵetita. `Abdu'l-Bahá diras ke la korpo estas nekapabla al senmorteco, ĉar ĝi estas aĵo kombinita, konstruita el atomoj kaj molekuloj, kaj, kiel ĉiu objekto kombinita, ĝi devas siatempe esti malkombinita.

La korpo devas esti servanto de la animo, neniel ĝia mastro, sed ĝi devas esti volonta, obeema kaj kapabla servanto, kaj devas ricevi la konsideradon kiun meritas bona servanto. Se ĝi ne estas ĝuste konsiderata, sekvas malsanoj kaj malfeliĉoj, kun rezultoj plorindaj por la mastro kiel ankaŭ por la servanto.

Unueco de Ĉiuj Vivoj.  Δ

La esenca unueco de vivo en ĉiuj ĝiaj miriadaj formoj kaj gradoj estas unu el la fundamentaj instruoj de Bahá'u'lláh. Nia korpa sano estas tiel ligita kun la sano mensa, morala kaj spirita, kaj ankaŭ kun individua kaj sociala farto de aliaj homoj, plie, eĉ kun la vivo de bestoj kaj kreskaĵoj, ke ĉiu estas influata de la aliaj en multe pli alta grado, ol oni ordinare pensas.

Ekzistas sekve nenia ordono de Profeto, al kiu ajn fako de la vivo ĝi principe rilatas, kiu ne koncernus korpan sanon. Kelkaj el tiuj instruoj, tamen, pli senpere rilatas la korpan farton ol la aliaj, kaj tiujn ĉi ni nun studos.

Simpla Vivado.  Δ

'Abdu'l-Bahá diras :

Ŝparemo estas la fundamento de homa prospero. Malŝparulo ĉiam havas rnaltrankvilaĵojn. Malŝparemo flanke de iu ajn persono estas nepardonebla peko. Oni ne faru ruzon al aliaj kiel faras parazita planto. Ĉiu persono havu profesion, ĉu tio estu literatura aŭ mana, kaj vivu ĉastan, kuragan, honestan vivon, ekzemplo de ĉasteco imitinda de aliaj. Estas pli reĝe kontentiĝi per nefreŝa panpeco ol ĝui luksan manĝon, pagita per mono kiu venas el la poŝo de aliaj. La menso de kontenta persono estas ĉiam paca kaj lia koro serena. (Bahá’í Scriptures, p.453 (Bahaaj Skriboj).

Oni ne malpermesas bestodevenan nutraĵon sed 'Abdu'l-Bahá  diras: "Fruktoj kaj grenoj (estos la nutraĵo de la estonteco). Venos tempo kiam oni ne mangos plu viandon. La medicina scienco estas nur en sia infanaĝo, tamen ĝi montris ke nia natura nutrado estas tio kio elkreskas el la tero." (Ten days in the Light of 'Akká, de Julia M. Grundy (Dek Tagoj en la Lumo de Akreo).

Alkoholo kaj Narkotaĵoj.  Δ

La uzado de narkotaĵoj kaj alkoholaĵoj, escepte de kuraciloj en malsano, estas severeo malpermesita de Bahá'u'lláh.

Vivoĝuado Δ

La bahaaj instruoj estas bazitaj sur moderneco, ne sur asketismo. Ĝuado de la bonaj kaj belaj aferoj de la vivo, kaj materialaj kaj spiritaj, estas ne nur permesita sed ankaŭ ordonita. Bahá'u'lláh diras : "Ne senigu vin de tio, kio estas kreita por vi." Refoje Li diras : "Estas ordonite al vi ke ĝojekstazo kaj la glora sciigo estu videblaj en viaj vizaĝoj."

'Abdu'l-Bahá diras :

Ĉio kio estas kreita por homo, kiu estas ĉe la plejsupro de la kreaĵo, kaj li estu dankema por la Diaj donacoj. Ĉiuj materialaj aferoj estas por ni, por ke ni per dankemo lernu kompreni la vivon kiel Dian favoraĵon. Se ni estas malkontentaj pro la vivo ni estas sendankuloj, ĉar nia materiala kaj spirita ekzistado estas ekstera atesto de la dia favoro. Tiaj ni devas esti feliĉaj kaj utiligi la vivotempon en glorlaŭdoj, rekonante la valoron de ĉiuj aferoj.

Demandite ĉu la bahaa malpermeso kontraŭ vetludoj koncernas ludojn de ĉiuj specoj, 'Abdu'l-Bahá respondis :

Ne, kelkaj ludoj estas sendanĝeraj kaj ne estas malbono se oni sekvas ilin kiel distraĵon. Sed minacas ke la distraĵo povas degeneri en temporabo. La malŝparo de tempo estas malakceptinda en la Kredo de Dio. Sed distriĝo por plibonigi la korpajn povojn, kiel ekzercoj, estas dezirinde. - A Heavebly Vista, p.9 (Ĉiela Perspektivo).

Pureco. Δ

Bahá'u'lláh diras, en la Book of Aqdas (Libro Aqdas) :

Estu la esenco de pureco inter la homoj … en ĉiaj cirkonstancoj kondutu en delikata maniero ... lasu aperi sur viaj vestoj nenian signon de malpureco. ... Banu vin en pura akvo ; akvo unufoje uzita ne estas uzebla. ... Vere ni deziris vidi en vi elmontrantojn de la Paradizo sur la tero, por ke vi disradiu tion kio ĝojigos la korojn de la favoratoj. - Kitáb-i-Aqdas.

Mírzá Abu'l-Fadl, en sia libro, Bahá’í Proofs (p. 89) (Bahaaj Pruvoj) akcentas la grandegan signifon de tiuj ĉi ordonoj, speciale en kelkaj partoj de la Oriento, kie akvo de plej malbona kvalito estas ofte uzata por la celoj de mastrumado, por banado kaj eĉ por trinkado, kaj kie ĝeneralaj estas terure nehigienaj kondiĉoj, kiuj kaŭzas multegan eviteblan malsanon kaj mizeron. Tiuj ĉi kondiĉoj. kiuj laŭsupoze estas sankciitaj de la reganta religio, povas ŝanĝiĝi, inter la Orientanoj, nur per ordono de iu kiu kredeble havas dian aŭtoritaton. Ankaŭ, en multaj partoj de la Okcidenta Duonglobo, sekvus mirinda transformiĝo se pureco estus akceptita ne nur kiel plej proksima al dieco sed ankaŭ kiel esenca parto do la dieco.

Rezulto de la Obeo al Profetordonoj.  Δ

La efiko kiun havos je sano la ordonoj koncernantaj la simplan vivadon, higienon, sindetenadon de alkoholo kaj opio, k.t.p., estas tro evidenta por bezoni multajn komentariojn, kvankam dia vivsignifa valoro estas ordinare nesufice taksata. Se ili estus ĝenerale plenumataj, plej multe da infektaj malsanoj kaj granda nombro da aliaj baldaŭ malaperus el inter la homoj. La amaso da malsanoj kiuj estas kaŭzitaj per malzorgado de simplaj higienaj antaŭgardoj kaj per inklino al alkoholo kaj opio estas giganta. Plie, obeado al tiuj ĉi ordonoj ne nur efikus la sanon, sed ankaŭ potence boninfluus kaj la karakteron kaj la konduton. Alkoholo kaj opio influas konsciencon de homo longe antaŭ ol influi lian irmanieron aŭ kaŭzi evidentan korpan malsanon, tiel ke la morala kaj spirita profitoj de abstinenco estas eĉ pli granda ol la korpa. Koncerne purecon, 'Abdu'l-Bahá diras : "Ekstera pureco, kvankam ĝi estas nur korpa afero, multe influas la spiritstaton. … La fakto ke la korpo estas pura kaj senmakula influas la spiriton de homo."

Se estus ĝenerale plenumataj la ordonoj de Profetoj koncernantaj ĉastecon en la seksaj rilatoj, nuligita estus abunda kaŭzo de malsanoj. La abomenaj veneraj infektoj, kiuj ruinigas hodiaŭ la sanon de multaj miloj, senkulpaj kiel ankaŭ la kulpaj, suĉinfanoj kiel ankaŭ la gepatroj, tre baldaŭ estus entute afero de pasinteco.

Se estus ĝenerale plenumataj la ordonoj de Profetoj koncerne justecon, reciprokan helpon, ami proksimulon kiel sin mem - kiamaniere la homamasaj ŝvit-laborado kaj malpura mizero unuflanke, kune kun la egoista ĝuado, nenionfarado kaj malnobla lukso aliflanke, povus daŭre kaŭzi mensajn, moralajn kaj korpajn ruinojn ?

Simpla obeo al la higienaj kaj moralaj ordonoj de Moseo, Budho, Kristo, Mahometo aŭ Bahá'u'lláh farus pli multe por eviti malsanojn ol ĉiuj kuracisto kaj ĉiuj regularoj pri publika sano en la mondo kapablus atingi. Efektive, ŝajnas esti certa afero ke se tia obeo estus ĝenerala, bonfarto ankaŭ farigus ĝenerala. Anstataŭ la nuna stato en kiu vivantoj velkas pro malsanoj aŭ estas detruataj en la infanaĝo, juneco aŭ plenjaroj, kio tiel ofte hodiaŭ okazas, la homoj vivus ĝis granda maturaĝo, kiel sendifektaj fruktoj kiuj maturiĝas kaj moliĝas antaŭ ol fali de la branĉo.

La Profeto kiel Kuracisto.  Δ

Ni tamen loĝas en la mondo, kie de tempo nememorebla obeo al la ordonoj de la Profetoj estas la escepto pli ĝuste ol regulo ; en kiu memamo estis pli ĝenerala motivo ol amo al Dio ; en kiu personaj kaj partiaj profitoj ricevadis la unuan konsideron antaŭ la profito de la tuta homaro ; en kiu materialaj havaĵoj kaj korpaj plezuroj estis pli ŝatataj ol la socia kaj spirita bonstato de la homaro. El tio sekvis akraj konkuradoj kaj konfliktoj, premegoj kaj tiraneco, ekstremoj de riĉeco kaj mizero - ĉiuj tiuj kondiĉoj kiuj naskas malsanon mensan kaj korpan. Rezulte de tio, la tuta arbo de la homaro malsanas, kaj ĉiu folieto de la arbo partoprenas en la ĝenerala malsaneco. Eĉ la plej puraj kaj plej sanktaj devas suferi pro la pekoj de aliaj. Kuraco estas necesa - kuraco de la tuta homaro, de nacioj kaj de individuoj. Tiel Bahá'u'lláh kiel Liaj inspiritaj Antaŭuloj, ne nur montras kiel oni devas gardi la sanon, sed ankaŭ kiel ĝin reakiri se ĝi perdiĝus. Li venas kiel Granda Kuracisto, kiu resanigas la mondon, kaj korpe kaj anime.

Kuracado per Materialaj Rimedoj.  Δ

En la hodiaŭa Okcidenta mondo videble estas rimarkinda reviviĝo de kredo en la efikeco de kuracado per rimedoj mensaj kaj spiritaj. Efektive multaj, ribelantaj kontraŭ la materialaj ideoj pri malsanoj kaj pri kuracado kiuj regis en la deknaŭa jarcento, trairis al la kontraŭa ekstremo kaj neas entute ĉian valoron de materialaj rimedoj kaj higienaj metodoj. Bahá'u'lláh agnoskas la valoron de kaj materialaj kaj spiritaj rimedoj. Li instruas ke oni devas evolui, stimuli kaj perfektigi la sciencon kaj arton de kuracado, por ke ĉiuj kuracmanieroj estu aplikataj plej sukcese, ĉiu en sia propra sfero. Kiam membroj de la familio de Bahá'u'lláh mem estis malsanaj, oni venigis profesian kuraciston, kaj la samo estas rekomendita al Liaj sekvantoj. Li diras : "Se vin atakos malsano, konsultu spertan kuraciston." - Kitáb-i-Aqdas

Tio ĉi tute harmonias kun la ĝenerala bahaa rilato al sciencoj kaj artoj. Ĉiuj sciencoj kaj artoj kiuj servas por la bono de la homaro, eĉ en materiala maniero, devas esti respektataj kaj akcelataj. Per scienco homo fariĝas mastro de materialaj aferoj ; per nescio li restas ilia sklavo.

Bahá'u'lláh skribas :

Ne malzorgu kuracadon kiam ĝi estas necesa, sed forlasu ĝin kiam la sano estas rebonigita. Kuracu malsanon prefere per dieto, detenante vin de uzado de kuraciloj ; kaj se vi trovos tion kion vi bezonas en unu simpla herbo, ne turnu vin al kunmiksitaj medikamentoj. … Detenu vin de kuraciloj kiam la sano estas bona, sed uzu ilin kiam estas necese. - Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto).

En unu el Siaj Tabuletoj Abdu'l-Bahá diras :

Ho serĉanto de vero ! Estas du manieroj por kuraci malsanon : materialaj rimedoj kaj spiritaj rimedoj. La unua maniero estas uzado de materialaj kuraciloj. La dua konsistas el preĝado al Dio kaj sinturno al Li. Ambaŭ rimedoj devas esti uzataj kaj aplikataj. … Plue, ili ne estas nekunigeblaj, kaj vi devas akcepti la korpajn medikamentojn rezulte de la kompatemo kaj favoro de Dio Kiu rnalkaŝis kaj konigis la medicinan sciencon, por ke Liaj servantoj profitu ankaŭ tion ĉi kuracmanieron.

Li instruas ke, se niaj naturaj gustosentoj kaj instinktoj ne estus difektitaj per la sensencaj kaj nenaturaj vivmanieroj, ili povus esti fidindaj gvidantoj en la elekto tiel de ĝusta dieto kaj sanigaj fruktoj, herbo kaj aliaj kuraciloj, kiel okazas kun sovaĝaj bestoj. En interesa interparolo pri kuracado priskribita en Some Answered Questions ( Respondoj al Demandoj) (p. 298), Li diras fine :

Estas do evidente ke estas eble kuraci per manĝoj, nutraĵoj kaj fruktoj sed ĉar hodiaŭ la medicina scienco estas neperfekta, tiu ĉi fakto ne estas ankoraŭ plene komprenata. Kiam la medicino atingos perfektecon, oni kuracados per manĝoj, nutraĵoj, aromaj fruktoj kaj legomoj, kaj per diversaj akvoj, varma ka malvarmaj.

Eĉ kiam la rimedoj de la kuracado estas materiaj, la povo kiu efektive sanigas estas Dia, ĉar la atribuoj de herboj kaj mineraloj devenas de la Dia Donacemo. "Ĉio dependas de Dio. Medicino estas nur ekstera formo aŭ rimedo per kiu oni ricevas la ĉielan sanigon."

Kuraco per Nemateriaj Rimedoj.  Δ

Li instruas ke estas ankaŭ metodoj de kuracado sen la materiaj rimedoj. Eksiztas "infekto de sano", kiel ankaŭ infekto de malsano, kvankam la unua estas tre malrapida kaj malfortefika, dum la dua ofte estas fortega kaj rapida en sia agado.

Multe pli potencaj rezultoj sekvas el animaj statoj de malsanuloj mem, kaj "sugestio" povas ludi gravan rolon en la formado de tiuj statoj. Timo, kolero, ĉagreno, k.t.p., estas tre malfavoraj por la sano, dum espero, amo, ĝojo estas tiel same favoraj.

Tiel do Bahá'u'lláh diras :

Vere la plej necesa afero estas kontenteco en ĉiaj cirkonstancoj ; tiel la homo estas gardata kontraŭ malgajeco kaj laceco. Ne subigu al malĝojo kaj malfeliĉo, ili kaŭ zas la plej grandan mizeron. Ĵaluzo konsumas la korpon kaj kolero bruligas la hepaton ; evitu ilin ambaŭ kiel vi evitus leonon.
- Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto).

Kaj 'Abdu'l-Bahá  diras : "Ĝojo donas al ni flugilojn. En ĝojo niaj fortoj estas pli vivopovaj, nia intelekto pli vigla. … Sed kiam malĝojo nin ekregas, la forto forlasas nin."

'Abdu'l-Bahá skribas pri alia formo de mensa kuracado ke gi rezultas el :

Kompleta mensa koncentriĝo de forta persono je malsanulo, dum la lasta esperas per la tuta koncentrita kredo ke la resaniĝo efektiviĝos per la spirita povo de la fortulo - ĝis tia grado ke estiĝas interna kontakto inter la forta persono kaj la malsanulo. La fortulo streĉas ĉiujn fortojn por resanigi la pacienton, kaj la malsanulo plenfidas la ricevon de la resaniĝo. La efekto de tiuj ĉi rnensaj impresoj kaŭzas ekscitecon de la nervoj, kaj tiuj ĉi impresoj kaj nervekscito kaŭzos resaniĝon de la malsanulo.
- Some Answered Questions, p. 294 (Respondoj al Demandoj).

Ĉiuj ĉi kuracmetodoj, tamen, estas limigitaj en siaj efikoj, kaj povus rnalsukcesi resanigi en teruraj malsanoj.

La Povo de la Sankta Spirito.  Δ

La plej potenca kurac-rimedo estas la Povo de la Sankta Spirito.

Tio ĉi ne dependas de kontakto, nek de ĉevido, nek de apudesto. ... Ĉu la malsano estas negrava ĉu grava, ĉu ekzistas kontakto de la korpoj aŭ ne, ĉu aŭ ne estas starigita persona interligo inter la malsanulo kaj la kuracisto - tiu ĉi kuraco efektiviĝas per la povo de la Sankta Spirito.
- Some Answered Questions, p. 295 (Respondoj al Demandoj).

En interparolo kun f-ino Ethel Rosenberg, en oktobro 1904, 'Abdu'l-Bahá diris :

La kuracado kiu okazas per la povo de la Sankta Spirito ne bezonas ian specialan koncentriĝon aŭ kontakton. Ĝi okazas per la volo aŭ deziro kaj la preĝo de sankta persono. La malsanulo povas esti en la Oriento kaj la kuracisto en la Okcidento, kaj ili eble ne konis unu la alian ; sed tuj kiam tiu sankta persono turmas sian koron al Dio kaj komencas preĝi, la malsanulo resaniĝas. Tio ĉi estas kapablo apartenanta al la Sanktaj Manifestantoj kaj al tiuj kiuj atingis la plej altan rangon.

Tiun ĉi karakteron, verŝajne, havis la kuracado plenumita de Kristo kaj de Liaj apostoloj, kaj similaj kuracadoj estis atribuitaj al sanktuloj en ĉiuj tempoj. Kaj Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá posedis tiun ĉi povon, kaj simila povo estas promesita al iliaj fidela sekvantoj.

Sintenado de la Paciento.  Δ

Por ke la forto de la spirita kuracado povu plene efektiviĝi en sia agado definitivaj kondiĉoj devas esti plenumitaj flanke de la paciento, de la kuracisto, de amikoj de la paciento kaj de la tuta socio.

Koncerne la pacienton la unua kondiĉo estas, ke li tumu sin al Dio per la tuta koro, kun absoluta konfido en Lia Povo kaj en Lia Volo por fari tion kio estas plej bona. En aŭgusto 1912, 'Abdu'l-Bahá diris al unu amerikanino :

Ĉiuj tiuj suferoj pasos for kaj vi akiros perfektan korpan kaj spiritan sanon. ... Via koro estu fidoplena kaj certa ke per la Bonfaremo de Bahá'u'lláh, per la Favoro de Bahá'u'lláh, ĉio fariĝos agrabla por vi ... Sed vi devas plene turni la vizaĝon al la Abhá (Plejglora) Regno, kun perfekta atento, kun tia sama atento kiun Maria Magdalena elmontris al Lia Sankteco Kristo, kaj mi certigas vin ke vi ricevos korpan sanon kaj spiritan sanon. Vi indas. Mi anoncas al vi la ĝojan novaĵon ke vi estas inda ĉar via koro estas pura. … Estu memfida ! Estu feliĉa ! Estu ĝojigita ! Estu esperplena !

Kvankam speciale en tiu ĉi okazo 'Abdu'l-Bahá garantiis akiron de perfekta sano, Li ne faras tiel en ĉiu okazo, eĉ se estas forta kredo flanke de la individuo. Al iu pilgrimulo en Akreo, Li diris :

La preĝoj verkitaj por resaniĝo estas kaj por kuraco spirita kaj por la materia. ... Se saniĝo estas pli bona por la paciento, certe ĝi estos donacita. Por kelkaj kiuj estas malsanaj, saniĝo por ili estos kaŭzo de aliaj malsanoj. Pro tio okazas ke la Saĝeco ne dekretas la respondon al ĉiuj preĝoj.

Ho servantino de Dio. La Povo de la Sankta Spirito kuracas kaj materiajn kaj spiritajn malsanojn - Daily Lessons Received at ‘Akká, p. 95 (Ĉiutagaj Lecionoj Lernitaj en Akreo).

Alifoje Li skribis al iu malsanulo :

Vere la Volo de Dio agas kelkfoje en maniero por kiu la homoj ne kapablas trovi kialon. La kaŭzoj vidiĝos. Fidu je Dio, konfidencu al Li kaj rezignu vin al la Volo de Dio. Vere via Dio estas amplena, kompatema kaj favora ... kaj Li malsuprenigos Sian Favoron sur vin.

Li instruas ke spirita sano helpas korpan sanon, sed la korpa sano dependas de multaj faktoroj, el kiuj kelkaj estas ekster povo de la homo. Eĉ plej imitinda spirita sintenado de individuo ne povas, do, certigi la korpan sanon en ĉiuj okazoj. Plej sanktaj viroj kaj virinoj suferadas kelkfoje malsanojn.

Malgraŭ tio, la bonfara influo je korpa sano kiu rezultas el la ĝusta spirita sintenado estas multe pli potenca ol oni ĝenerale imagas, kaj ĝi sufiĉas por forigi malsanon en granda nombro da okazoj. 'Abdu'l-Bahá skribis al iu anglino : "Vi skribis pri malforteco de via korpo. Mi preĝas al la Favoremo de Bahá'u'lláh ke via spirito fortiĝu, por ke per la forto de la spirito ankaŭ la korpo estu resanigita."

Alifoje Li diras :

Dio donacis al homo tiun mirindan povon, por ke li ĉiam rigardu supren, kaj ricevu inter la aliaj donacoj, ankaŭ resanigon per Lia dia Malavareco. Sed ve ! homo ne estas dankema por tiu ĉi plej granda bono, sed dormas la dormon de malzorgeco, kaj restas senatenta al la granda favoro kiun Dio elmontris al li, turnante la vizaĝon for de la lumo kaj kontinuante sian vcrkon en mallumo.

Kuracisto. Δ

La provo de la spirita kuracado estas sendube komuna al ĉiuj homoj en pli aŭ malpli alta grado, sed, dum kelkaj estas favoritaj per speciala talento por matematiko aŭ muziko, aliaj elmontras sin favoritaj per speciala kapablo al kuracado. Tiuj ĉi estas la homoj kiuj devus elekti kuracadon kiel sian vivotaskon. Malfeliĉe, la mondo fariĝis en la lasta jarcentoj tiel materiista ne la eblo mem de la spirita kuracado grandparte malaperis de la vido. Simile al ĉiuj aliaj talentoj la kapablon de kuracado oni devas rekoni, instrui kaj eduki por ke ĝi atingu la plej altajn evoluon kaj povon. En la hodiaŭa mondo estas probable milo da homoj, plene favoritaj per la natura kapablo al kuracado, en kiu tiu ĉi altvalora talento restas dormanta kaj neaktiva. Kiam la potenco de mensa kaj spirita kuracado estos pli bone komprenitaj, la kuracarto transformiĝos, nobliĝos, kaj ĝia efikeco nemezureble kreskos. Kaj kiam tiuj novaj scio kaj povo de la kuracisto ligos sin kun vigla kredo kaj espero flanke de la paciento, oni povas atendi mirindajn rezulojn.

Nia fido devas esti en Dio. Ne ekzistas Dio krom Li, la Kuracisto, la Scianto, la Helpanto. … Nenio sur la tero nek en la ĉielo estas ekster la potenco de Dio.

Ho kuracisto ! Kuracante malsanulon, unue alvoku la nomon de Via Dio, la Reganto de la tago de la Juĝo, kaj tiam apliku tion kion Dio destinis por resanigi Siajn kreitaĵojn. Je Mia Vivo ! Tiu kuracisto kiu trinkis el la Vino de Mia Amo, ties vizito estas resanigo, kaj ties spiro estas favoro kaj espero. Konfidu al Li por la bono de via farto. Li estas konfirmita de Dio en sia kuracado.

Tiu ĉi scio (la kuracarto) estas la plej grava el ĉiuj sciencoj, ĉar ĝi estas la plej granda rimedo de Dio, la Vivdonanto al polvo, por savi la korpojn de ĉiuj popoloj, kaj Li destinis por ĝi la unuan lokon inter ĉiuj sciencoj kaj saĝecoj. Ĉar nun estas la tago en kiu vi devas leviĝi por Mia Venko.

Via Nomo estas mia saniĝo, ho mia Dio, kaj memoro pri Vi estas mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi estas mia kompano. Via kompato al mi estas mia resaniĝo kaj helpo en tin ĉi mondo kaj en la mondo kiu venos. Vere, Vi estas la Ĉio-Donanto, la Ĉio-Scianto, la Ĉio-Saĝa.
( Bahá'u'lláh, Tablet to a Physician (Tabuleto al Kuracisto).

'Abdu'l-Bahá skribas :

Kiu estas plena de amo al Bahá, kaj forgesas ĉion, el ties lipoj estos aŭdata la Sankta Spirito kaj ties koron plenigos la spirito de la vivo. … Vortoj fluos el lia buŝo kiel ŝnuro de perloj, kaj ĉia malsano estos kuracita per surmeto de liaj manoj.

Ho vi pura kaj spirita ! Turnu vin al Dio kun la koro batanta per amo al Li, sindonita al Lia glorado, rigardanta al Lia Regno kaj serĉanta helpon de Lia Sankta Spirito en stato de ekstazo, ravo, amo. sopiro, ĝojo kaj aromo. Per la Spirito de Sia Apudesto, Dio kunhelpos al vi kuraci malsanojn.

Daŭrigu la resanigon de koroj kaj korpoj kaj penu resanigi malsanulojn turnante vin al la Plejalta Regno kaj koncentrante la koron por akiri la resaniĝon por la povo de la Plejsankta Nomo kaj per la spirito de Amo de Dio.

Kiel Ĉiu Povas Helpi.

Resanigi malsanulon estas, tamen, afero koncernante ne nur la kuraciston kaj la pacienton, sed ĉiuj. Ĉiu devas helpi, per simpatio kaj servemo, per ĝustaj konduto kaj penado, kaj speciale per preĝoj, ĉar el ĉiuj kuraciloj preĝo estas la plej Potenca. "Propetado kaj preĝado por aliaj", diras 'Abdu'l-Bahá, "certe estos fruktodona". Amikoj de la malsanulo estas speciale respondecaj, ĉar ilia influo, aŭ por la bono aŭ por la malbono, estas plej senpera kaj grava. En kiel multaj okazoj de malsano la rezulto dependas ĉefe de la prizorgado flanke de la gepatroj, amikoj kaj najbaroj de la senhelpa suferanto !

Eĉ anoj de la tuta socio havas influon je ĉiu okaze de malsano. En individuaj okazoj tiu influo eble ne ŝajnas esti grava, sed amase ĝia efiko estas potenca. Ĉiu estas influata de la socia ''atmosfero" en kiu li vivas, de la ĝenerala supereco de fido aŭ materialismo, de virto aŭ malvirto, de gajeco aŭ depremiteco, kaj ĉiu individuo ludas certan rolon en la decido pri la stato de tiu sociala atmosfero. En la nunaj kondiĉoj de la monde, ne estas eble por ĉiu atingi perfektan sanon, sed por ĉiu estas eble fariĝi volonta vojo por la sandonanta povo de la Sankta Spirito kaj tiamaniere uzi sanigan, helpeman influon sur sia propra korpo kaj sur ĉiuj kun kiuj li kontaktiĝas.

Malmultaj devoj estas ordenitaj al bahaanoj pli insiste kaj fortakcente ol resanigi malsanulojn kaj multaj belaj prosanaj preĝoj estis malkaŝitaj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá.

La Ora Epoko.  Δ

Bahá'u'lláh certigas ke pere de harmonia kunagado de pacientoj, kuracistoj kaj de la tuta socio ĝenerale kaj per ĝusta uzado de diversaj kurac-rimedoj, materialaj, mensaj kaj spiritaj, efektiviĝos la Ora Epoko kiam, per la Povo de Dio, "ĉiu malĝojo transformos sin en ĝojon, kaj ĉiu malsano en sanon. "

'Abdu'l-Bahá  diras ke "kiam la Dia Revelacio estos komprenita ĉiuj zorgoj malaperos."

Refoje Li diras :

Kiam la materia mondo kaj la Dia mondo bone kunrilatos unu kun la alia, kiam la koroj fariĝos ĉielaj kaj la celadoj puraj, ekekzistos perfekta interrilato. Tiam tiu ĉi povo estos kaŭzo de perfekta manifestaĵo. Korpaj kaj spiritaj malsanoj tiam ricevos absolutan resaniĝon.

Ĝusta Uzado de la Sano.  Δ

En la konkludo de tiu ĉi ĉapitro bone estos memorigi la instruojn de 'Abdu'l-Bahá, koncerne la ĝustan uzadon de la korpa sano. En unu el Siaj Tabuletoj al la bahaanoj en Vaŝingtono Li diras :

Se la sano kaj bonstato de la korpo estas foruzitaj en la vojo de la Regno, tio estas tre akceptinda kaj laŭdinda ; se ĝi estas uzata per la bono de la homaro ĝenerale - eĉ se tio estas por ĝia materiala (aŭ korpa) bono - kaj se ĝi estas rimedo de bonfarado, tio ankaŭ estas akceptebla. Sed se la sano kaj bonstato de homo estas uzataj per kontentigi korpajn dezirojn, en bestosimila nivelo, kaj per diablaj okupoj - tiam malsano estos pli bona ol tia sano ; ja, eĉ morte estus preferinda ol tia vivo. Se vi deziras sanon, deziru ĝin por servi la Regnon. Mi esperas ke vi akiros perfektan internan vidon, neflekseblan firmecon, plenplenan sanon, kaj spiritan kaj korpan forton per ke vi trinku el la fonto de la eterna vivo kaj por ke vin helpu la spirito de la Dia konfirmo.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >