antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 4a : `ABDU'L-BAHÁ : LA SERVANTO DE BAHÁ

Naskiĝo kaj Infaneco.
La Juneco.
La Edziĝo.
La Centro de la Sankta Interligo.
Ripetigo de la Rigoraĵoj.
Turkaj Esplorkomisionoj.
Vojaĝoj tra la Okcidento.
Reveno en la Sanktan Landon.
La Milittempo en Hajfa.
Sir `Abdu'l-Bahá `Abbás, K.B.E.
La Lastaj Jaroj.
La Morto de `Abdu'l-Bahá.
Skribaĵoj kaj Paroladoj.
La Posteno de 'Abdu'l-Bahá.
Ekzempliganto de Bahaa Vivo.


Kiam la oceano de Mia ĉeesto estos forfluinta kaj la Libro de Mia Revelacio finita, turnu tian vizaĝon al Tiu Kiun Dio destinis, Kiu elkreskis el tiu ĉi Pratempa Radiko. - Bahá'u'lláh, Kitáb-i-Aqdas.

Naskiĝo kaj Infaneco  Δ

`Abbás Effendi, Kiu poste alprenis la titolon `Abdu'l-Bahá (t.e. Servanto de Bahá), estis la plej aĝa filo de Bahá'u'lláh. Li naskiĝis en Teherano mallonge antaŭ la noktomezo la 23an de majo 1844,(1)en tiu sama nokto en kiu Báb deklaris Sian mision.

Li estis naŭjara kiam Lia patro, Kiun Li jam tiam fervore amis, estis lokita en malliberejo en Teherano. Popolaĉo rabis ilian domon, kaj la familio estis senigita de siaj posedaĵoj kaj lasita en mizero. 'Abdu'l-Bahá rakontas kiel Li unufoje ricevis permeson eniri la malliberejan korton por vidi Sian amatan patron dum Lia ĉiutaga promeno. Bahá'u'lláh estis terure ŝanĝita, tiel malsana ke Li apenaŭ povis ekpaŝi ; Liaj haroj kaj barbo estis nekombitaj, Lia kolo frotvundita kaj ŝvelinta pro la premo de peza ŝtala kolumo. Lia korpo estis klinita pro ŝarĝo de la katenoj, kaj tiu ĉi vidaĵo faris neforgeseblan impreson je la menso de la sentema knabo.

Dum la unua jaro de ilia restado en Bagdado, dek jarojn antaŭ kiam Bahá'u'lláh publike deklaris Sian Mision, la penetrema intuicio de `Abdu'l-Bahá, kiu tiam havis nur naŭ jarojn, ebligis al li fari la grandegan malkovron ke Lia patro estas vere la Promesito Kies Aperon atendis ĉiuj babanoj. Pli malpli sesdek jarojn poste Li tiel priskribis la momenton en kiu tiu ĉi konvinko ekposedis Lian tutan estaĵon :

Mi estas servanto de la Benita Perfekteco. En Bagdado mi estis infano. Tie Li anoncis al mi
la Vorton, kaj mi ekkredis al Li. En la momento kiam Li anoncis al mi la Vorton, mi ĵetis min al Liaj Sanktaj Piedoj kaj petis kaj petegis ke Li akceptu mian sangon kiel oferon sur Lia Vojo. Ofero ! Kiel dolĉa estas al mi tiu ĉi vorto ! Ne ekzistas por mi pli granda Favoro ol tio ĉi ! Kian pli grandan gloron povas mi imagi ol vidi mian kolon katenitan por Li, miajn piedojn ĉenligitajn pro amo al Li, mian korpon kripligitan aŭ ĵetitan en maran profundaĵon pro Lia Kredo ! Se ni efektive estas Liaj sinceraj amantoj - se efektive mi estas Lia sincera servanto, mi devas ja oferdoni mian vivon, kaj ĉion ĉe Lia Benita Sojlo. – Diary of Mírzá Ahmad Sohrab, januaro 1914. (Taglibro de Mírzá Ahmad Sohrab).

En tiu ĉi tempo Liaj amikoj komencis nomi Lin "La Mistero de Dio". Sub tiu ĉi titolo donita al Li de Bahá'u'lláh, Li estis ĝenerale konata dum la periodo de la restado en Bagdado.

Kiam Lia patro foriris en la sovaĝejon dum du jaroj, la koro de `Abbás estis preskaŭ rompita. Lia ĉefa konsolo estis transskribado kaj parkera lernado de la Tabuletoj de Báb, kaj multe da tempo Li pasigis en soleca meditado. Kiam la patro fine revenis, la ĝojo de la knabo estis ekstermezura.

La Juneco  Δ

De tiu ĉi tempo, Li fariĝis plej intima kunulo de Sia patro, kaj eĉ Lia defendanto. Kvankam Li estis nur junulo, Li jam montris mirindajn saĝecon kaj juĝokapablon, kaj prenis sur Sin la taskon intervjui ĉiujn multnombrajn vizitantojn kiuj venis por vidi Lian patron. Se Li trovis ke ili estas sinceraj verserĉantoj, Li lasis ilin ĉeesti ĉe Sia patro, sed alie Li ne permesis al ili ĝeni Bahá'u'lláh'n. En multaj okazoj Li helpis al Sia patro respondi demandojn aŭ solvi malfacilaĵojn de tiuj ĉi vizitantoj. Ekzemple, kiam unu el la sufan-gvidantoj, nomata `Alí Shawkat Paŝao, demandis pri klarigo de la frazo : "Mi estis Kaŝita Mistero", kiu troviĝas en bone konata islama tradicio, (2) Bahá'u'lláh turnis Sin al la "Mistero de Dio", `Abbás, petanta Lin skribi la klarigon. La knabo, kiu havis tiam la aĝon de dekkvin aŭ dekses jaroj, tuj skribis gravan epistolon prezentanta klarigon tiel brilan ke Li mirigis la paŝaon. Tiu ĉi epistolo estas nun vaste diskonigita inter la bahaanoj, kaj estas bone konata al multaj ekster la bahaa kredo.

En tiu ĉi tempo `Abbás ofte vizitis moskeojn, kie Li diskutis teologiajn temojn kun doktoroj kaj kleruloj. Li neniam vizitis ian lernejon aŭ kolegion - Lia sola instruisto estis la patro. Lia plej ŝatata distraĵo estis rajdado, en kiu Li trovis multe da plezuro.

Post la Deklaracio de Bahá'u'lláh en la Ĝardeno ekster Bagdado, la sindonemo de `Abdu'l-Bahá al la patro fariĝis pli granda ol antaŭe. Dum la longa vojaĝo al Konstantinopolo Li gardis Bahá'u'lláh'n tage kaj nokte, rajdante apud Lia veturilo kaj viglante apud Lia tendo. Kiom eble plej multe Li liberigis Sian patron de ĉiuj domaj zorgoj kaj respondecoj, fariĝante subtenanto kaj esperdonanto de la tuta familio.

Dum la jaroj pasigitaj en Adrianopolo, `Abdu'l-Bahá gajnis amon de ĉiuj. Li multe instruis, kaj fariĝis ĝenerale konata kiel la "Majstro". En Akreo, kiam preskaŭ la tuta anaro estis malsana je tifo, malario, kaj disenterio, Li lavis la pacientojn, flegis ilin, nutris ilin, maldormis apud ili, sen ripozo, ĝis fine, ekstreme elĉerpita, malsaniĝis Mem je disenterio, kaj dum preskaŭ monato estis danĝere malsana. En Akreo, same kiel en Adrianopolo, Li estis amata kaj respektata de ĉiuj klasoj, de la ĉefreganto ĝis plej mizeraj almozuloj.

La Edziĝo  Δ

La sekvantajn detalojn rilate la edziĝon de `Abdu'l-Bahá afable donis al la aŭtoro persa historiisto de la Bahaa Kredo :

Dum la juneco de `Abdu'l-Bahá la problemo de Lia taŭga edziĝo estis kompreneble treege interesa demando por la kredantoj, kaj venis multaj personoj, kiuj deziris ricevi por sia familio tiun ĉi kronon de gloro. Tamen, dum longa tempo `Abdu'l-Bahá elmontris nenian inklinon al edziĝo, kaj neniu komprenis la saĝon de tio ĉi. Poste oni eksciis ke estas knabino destinita iĝi edzino de `Abdu'l-Bahá, knabino kiu naskiĝis dank'al la Beno kiun Báb donis al ŝiaj gepatroj en Isfahano. Sia patro estis Mírzá Muhammad `Alí, onklo de la "Reĝo de Martiroj" kaj la "Amato de Martiroj", kaj ŝi apartenis al unu el la grandaj kaj altaj familioj en Isfahano. Kiam Báb estis en Isfahano, Mírzá Muhammad 'Alí estis seninfana, sed lia edzino sopiris havi infanon. Aŭdinte tion ĉi, Báb donis al li porcion de Sia manĝaĵo dirante ke li dividu ĝin kun sia edzino. Post kiam ili manĝis tiun manĝon, baldaŭ evidentiĝis ke iliaj delongaj deziroj de gepatreco plenumiĝos, kaj en la ĝusta tempo naskiĝis al ili filino, al kiu estis donita la nomo "Munírih Khánum.(3)Pli poste naskiĝis al ili filo, al kiu ili donis la nomon Sejjed Yahyá, kaj poste ankoraŭ ili havis kelkajn aliajn infanojn. Post iom da tempo la patro de Munírih mortis, ŝiaj kuzoj estis martirigitaj de Zillu's-Sultán kaj mulaoj, kaj la tuta familio troviĝis en grandaj zorgoj kaj estis severe persekutita pro sia aparteno al la Bahaa Kredo. Bahá'u'lláh tiam permesis al Munírih kaj al ŝia frato veni en Akreon por tie serĉi defendon. Bahá'u'lláh kaj Lia edzino, Navváb, la patrino de `Abdu'l-Bahá, elmontris al Munírih tiom da afableco kaj favoro ke aliaj komprenis, ke ili deziras al ŝi edziĝi kun `Abdu'l-Bahá. La deziro de la gepatroj fariĝis ankaŭ la deziro de `Abdu'l-Bahá. Li sentis al Munírih varman amon kaj simpation kiuj estis plene reciprokaj, kaj baldaŭ ili unuiĝis per edziĝo. Tiu ĉi edziĝo montriĝis eksterordinare feliĉa kaj harmonia. El la infanoj naskiĝintaj al ili kvar filinoj postvivis la rigoron de la longa mallibereco, kaj, per siaj belegaj, servoplenaj vivoj, gajnis amon de ĉiuj kiuj havis la privilegion koni ilin.

La Centro de la Sankta Interligo  Δ

Bahá'u'lláh multmaniere indikis ke `Abdu'l-Bahá estu Lia sekvanto. Multajn jarojn antaŭ Sia morto Li deklaris tion ĉi en vualita maniero en la Kitáb-i-Aqdas. Multfoje Li parolis pri `Abdu'l-Bahá kiel "La Centro de Mia Interligo", "La Plej Sankta Branĉo", "La Branĉo el la Pratempa Radiko". Li kutime parolis pri Li kiel "La Majstro" kaj postulis de la tuta familio trakti Lin kun speciala distingo. En Sia Volo kaj Testamento Li lasis klarajn instrukciojn ke ĉiuj devas turni sin al Li kaj obei Lin.

Post la morto de la "Benita Belo" (kiel Bahá'u'lláh estis nomata de Siaj familio kaj amikoj), `Abdu'l-Bahá ekokupis la postenon kiun la patro klare destinis por Li, la postenon de la estro de la Kredo kaj aŭtoritata Klariganto de la instruoj, sed tio ĉi malplaĉis al kelkaj el Liaj parencoj kaj aliaj, kiuj ekkontraŭstaris Lin tiel malamike kiel Subh-i-Azal kontraŭstaris al Bahá'u'lláh. Ili penis semi malkonkordon inter la kredantoj, kaj, malsukcesinte pri tio, komencis fari kontraŭ `Abdu'l-Bahá diversajn falsajn akuzojn antaŭ la turka registaro.

Konforme al la instrukcioj ricevitaj de la patro, `Abdu'l-Bahá estis konstruanta sur la deklivo de la Monto Karmelo, apud Hajfa, konstruaĵon, kun la celo esti konstanta ripozejo por la kadavro de Báb, kaj enhavi plurajn ĉambrojn por kunvenoj kaj diservoj. Oni kredigis al la registaro ke tiu ĉi konstruaĵo estis celita kiel fortikaĵo, kaj ke `Abdu'l-Bahá kun Siaj sekvantoj intencis entranĉeiĝi tie, por kontraŭstari la registaron, kaj peni ekposedi la najbaran regionon de Sirio.

Ripetigo de la Rigoraĵoj  Δ

Sekve de tiu ĉi kaj aliaj same senbazaj akuzoj, en la jaro 1901, `Abdu'l-Bahá kaj Lia familio, kiuj dum pli ol dudek jaroj havis liberan movrajton en la distanco de kelkaj mejloj ĉirkaŭ Akreo, estis denove, por pli ol sep jaroj, rigore enfermigitaj inter la muroj de la mallibereja urbo. Tio ĉi, tamen, ne malhelpis al Li efike disvastigadi la bahaan revelacion tra Azio, Eŭropo kaj Ameriko. S-ro Horace Holley skribas pri tiu periodo jene :

Al `Abdu'l-Bahá, kiel al instruisto kaj amiko, venis viroj kaj virinoj de ĉiuj rasoj, religioj kaj nacioj, por sidi ĉe lia tablo kiel bonvenaj gastoj, ĉiu demandanta lin pri la sociala, spirita aŭ morala programo kiun ĉiu plej multe tenis ĉe la koro. Post resto kiu daŭris de kelkaj horoj ĝis kelkaj monatoj, ĉiu revenis hejmen inspirita, refreŝigita kaj lumigita. Certe neniam la mondo posedis tian gastodomon kiel tiu ĉi.

Inter ĝiaj muroj foriĝis la rigidaj kastoj de Hindujo, la rasaj antaŭjuĝoj de judoj, kristanoj kaj islamanoj malaperis el la memoro, kaj ĉiaj konven-reguloj krom la esenca leĝo de varmaj koroj kaj aspirantaj mensoj rompiĝis, forpelataj kaj neniigataj per la unuiganta simpatio de la dommastro. Estis simile al reĝo Arturo kaj lia Ronda Tablo … sed Arturo kiu kavalirigis same virinojn  kiel virojn, kaj sendis ilin for en la mondon ne kun la glavo sed kun la Vorto."
- The Modern Social Religion, Horace Holley, p. 171 . (La Moderna Socia Religio).

Dum tiuj ĉi jaroj `Abdu'l-Bahá faris grandegan korespondlaboron al demandantoj kaj kredantoj el ĉiuj partoj de la mondo. En tiu ĉi laboro multe helpis Lin Liaj filinoj kaj kelkaj interpretistoj kaj sekretarioj.

Multe da tempo Li oferis por viziti malsanulojn kaj malfeliĉulojn en iliaj hejmoj, kaj en la plej malriĉaj kvartaloj de Akreo neniu gasto estis pli bonvenigita ol la "Majstro". Pilgrimulo kiu tiutempe vizitis Akreon skribas :

Estas la kutimo de `Abdu'l-Bahá ĉiusemajne, vendredon matene, disdoni almozon al malriĉuloj. El sia propra nesufiĉa havaĵo Li donas iomete al ĉiu bezonanto kiu venas por peti helpon. Hodiaŭ matene atendis en vico ĉirkaŭ cent homoj, sidantaj kaj kaŭrantaj sur la tero en la korta strato kie staras la domo de `Abdu'l-Bahá. Kia nepriskribebla kolekto da homoj ili estis. Ĉiuj specoj de viroj, virinoj kaj infanoj - malriĉaj, mizeraj, kun senesperaj vizaĝoj, duonvestitaj, inter ili multaj kripluloj kaj blinduloj, veraj almozuloj, neesprimeble kompatindaj - sopire atendantaj, ĝis aperis el la pordo `Abdu'l-Bahá … Li rapide paŝas de unu al la alia, haltas kelkafoje por flustri vorton de simpatio kaj kuraĝigo, por lasi malgrandan moneron en ĉiu avide atendita mano, por tuŝeti vizaĝon de infano, por premi manon de maljuna virino kiu ekkaptis la borderon de Lia vesto dum Li preterpaŝas, por diri lumajn vortojn al blindaj maljunuloj, por demandi pri tiuj kiuj estas tro malfortaj kaj tro premitaj por veni por sia modesta helpodono, kaj por sendi al ili ilian porcion kun vortoj de amo kaj inspiro.
- Glimpses of `Abdu'l-Bahá, M.J.M., p. 13. (Ekvidoj de `Abdu'l- Bahá).

La personaj bezonoj de `Abdu'l-Bahá estis malgrandaj. Li laboradis frue kaj malfrue. Du simplaj manĝoj tage sufiĉis al Li. Lia vestaro konsistis el kelkaj vestoj el malmultkosta ŝtofo. Li ne povus vivi en lukso dum aliaj suferis malriĉecon.

Li treege amis infanojn, florojn, kaj belaĵojn de la naturo. Ĉiumatene ĉirkaŭ la sesa aŭ sepa, la familio kunvenis por kune matenmanĝi, kaj dum la Majstro trinketis Sian teon, junaj infanoj el la domanaro kantis preĝojn. S-ro Thornton Chase skribas pri tiuj infanoj : "Neniam mi vidis tiajn infanojn tiel afablajn, neegoistajn, konsideremajn por aliaj, nesintrudemajn, inteligentajn kaj rapide sindetenajn de la malgrandaj aferoj kiujn infanoj amas." - In Galilee, p. 51. (En Galileo).

La "flora regno" estis trajto de la vivo en Akreo, el kiu ĉiu pilgrimo forportis kun si aromajn memoraĵojn. S-ino Lucas skribas : "Kiam la Majstro enspiras la aromon de floroj, mirinde estas lin rigardi. Ŝajnas ke la bonodoro de hiacintoj rakontas al li ion, kiam li kaŝas la vizaĝon en la floroj. Estas koncentrita atento, simile al la peno de orelo por ekaŭdi belan harmonion !" - A Brief Account of My Visit to `Akká, pp. 25-2.6. (Mallonga Historio pri Mia Vizito en Akreo).

Li ŝategis donaci belajn kaj dolĉaromajn florojn al Siaj multaj vizitantoj.

S-ro Thornton Chase resumas siajn impresojn pri la mallibereja vivo en Akreo jene :

Dum kvin tagoj ni restis inter tiuj muroj, malliberuloj kune kun Tiu, Kiu loĝas en la "Plej Sankta Malliberejo". Ĝi estas malliberejo de paco, de amo kaj de servado. Tie estas nenia volo, nenia deziro krom la deziro de bono de la homaro, de paco de la mondo, de konfeso de patreco de Dio kaj reciprokaj rajtoj de homoj kiel Liaj kreaĵoj, Liaj infanoj. Vere, la efektiva malliberejo, la sufokanta atmosfero, la apartigo de ĉiuj sinceraj kordeziroj, la ligoj de la mondumaj kondiĉoj, estas ekster tiuj ŝtonaj muregoj, dum interne de ili estas la libereco kaj la pura atmosfero de la Spirito de Dio. Ĉiuj zorgoj, tumultoj, ĉagrenoj aŭ mondaj deziroj estas forigitaj de tie." - En Gallileo, p. 24.

Al plejmulto da homoj la malfacilaĵoj de mallibereja vivo kaŭzus terurajn suferojn, sed por `Abdu'l-Bahá ili enhavis nenion teruran. Estante en la malliberejo Li skribis :

Ne malĝoju pro mia mallibereco kaj malbonsorto ; ĉar tiu ĉi malliberejo estas mia belega ĝardeno, mia palaca paradizo kaj trono de regado inter la homaro. Mia malbonsorto en la malliberejo estas krono kiu glorigas min inter justuloj.

Ĉiu povas esti feliĉa en la kondiĉoj de komforto, bonstato, sukceso, plezuro kaj ĝojo. Sed se oni estas feliĉa kaj kontenta en tempo de zorgoj, malfacilaĵoj kaj ĝenerala malsano, tio ĉi estas pruvo de nobleco.

Turkaj Esplorkomisionoj  Δ

En la jaroj 1904 kaj 1907 la turka registaro starigis komisionojn por esplori la akuzojn kontraŭ `Abdu'l-Bahá. Mensogaj atestantoj havigis al si pruvojn kontraŭ Li. `Abdu'l-Bahá, refutante la akuzojn, esprimis samtempe plenan pretecon subiĝi al ĉia verdikto kiun la tribunalo decidus. Li deklaris ke se oni ĵetus Lin en malliberejon, trenus Lin tra stratoj, malbenus, kraĉus sur Lin, ŝtonbatus Lin, amasigus kontraŭ Li ĉiaspecajn malhonorojn, pendigus aŭ mortpafus Lin, Li estus ankoraŭ tre feliĉa.

Inter kunvenoj de la Esploraj Komisionoj Li daŭrigis Sian ordinaran vivmanieron kun plej granda sereneco, plantante fruktarbojn en ĝardeno kaj prezidante en edziĝofesto kun la digno kaj radieco de spirita libereco. La hispana konsulo proponis al `Abdu'l-Bahá ke li transveturigu Lin sendanĝere en iun ajn fremdan havenon kiun Li elektus, sed tiun ĉi proponon Li danke sed decide malakceptis, dirante ke kiaj ajn estus la rezultoj, Li devas sekvi la paŝojn de Báb kaj la Benita Belo, Kiuj neniam penis savi Sin aŭ forkuri de Siaj malamikoj. Li urĝis, tamen, plejparton de la bahaanoj forlasi la ĉirkaŭaĵojn de Akreo, kiuj fariĝis tre danĝeraj por ili, kaj restis sola, kun kelkaj fideluloj, por atendi Sian destinon.

La kvar koruptemaj oficistoj kiuj formis la lastan esplorkomisionon venis en Akreon en la komenco de la vintro 1907, restis tie dum unu monato, kaj reveturis en Konstantinopolon, fininte sian tiel nomatan "esploradon", pretaj raporti ke la akuzoj kontraŭ `Abdu'l-Bahá estas pravigitaj kaj konsili Lian ekzilon aŭ ekzekuton. Tamen, apenaŭ ili atingis Turkujon, eksplodis tie la Revolucio, kaj la kvar komisionanoj, kiuj apartenis al la malnova reĝimo, devis forkuri por savi siajn vivojn. La Junaj Turkoj starigis sian regadon, kaj liberigis ĉiujn politikajn kaj religiajn malliberulojn de la Otomana imperio. En septembro 1908 `Abdu'l-Bahá estis liberigita el la malliberejo, kaj en la sekvanta jaro `Abdu'l-Hamíd, la sultano, mem fariĝis malliberigito.

Vojaĝoj tra la Okcidento  Δ

Post la liberiĝo, `Abdu'l-Bahá daŭrigis la saman sanktan vivon de senĉesa aktiveco, instruante, korespondante, prizorgante malriĉulojn kaj malsanulojn, translokiĝinte nur de Akreo en Hajfan kaj de Hajfa en Aleksandrion, kie Li restis ĝis aŭgusto 1911, kiam Li ekiris por Sia unua vizito en la okcidenta mondo. Dum Siaj vojaĝoj en la Okcidento, `Abdu'l- Bahá renkontis homojn de ĉiuj nuancoj kaj opinioj kaj ekzemplige plenumis la ordonon de Bahá'u'lláh : "Interrilatu kun ĉiuj homoj en ĝojo kaj aromo". Li atingis Londonon frue en septembro 1911, kaj pasigis tie unu monaton, dum kiu, krom la ĉiutagaj interparoloj kun demandantoj kaj multaj aliaj okupoj, Li faris paroladon antaŭ la kongregacio de lia pastra moŝto R. J. Campbell en City Temple (Urbo-Templo), kaj antaŭ tiu de la ĉefdiakono Wilberforce ĉe S-ta Johano, Westminster, kaj matenmanĝis kun la Lordo Urbestro. Poste Li veturis Parizon, kie Lia tempo estis absorbita per ĉiutagaj paroladoj kaj interparoloj kun avidaj aŭskultantoj de diversaj nacioj kaj tipoj. En decembro Li revenis Egiptujon, kaj la sekvintan printempon, sekve de fervoraj invitoj de la amerikaj amikoj, vojaĝis al Usono, alvenante Nov-Jorkon en aprilo 1912. Dum la sekvintaj naŭ monatoj Li vojaĝis tra Ameriko, de unu marbordo al la alia, alparolante homojn de ĉiaj specoj kaj de ĉiaj statoj - universitatajn studentojn, socialistojn, mormonojn, judojn, kristanojn, agnostikulojn, esperantistojn, pacajn societojn, novpensajn klubojn, virinbalot-rajtajn societojn, kaj parolis en preĝejoj de preskaŭ ĉiuj sektoj, farante en ĉiu okazo paroladon konforman al la aŭskultantaro kaj al la cirkonstancoj. La 5-an de decembro Li forvojaĝis al Britujo, kie Li pasigis ses monatojn, vizitante Liverpolon, Londonon, Bristolon kaj Edinburgon. En Edinburgo Li faris la faman paroladon en la Esperanto-societo, en Kiu Li sciigis ke Li urĝis orientajn bahaanojn lerni Esperanton por atingi pli bonan interkompreniĝon inter la Oriento kaj la Okcidento. Post du monatoj en Parizo, pasigitaj kiel antaŭe en ĉiutagaj intervjuoj kaj konferencoj, Li veturis Stutgarton, kie Li havis serion de tre sukcesaj kunvenoj kun germanaj bahaanoj. De tie Li iris en Budapeŝton kaj en Vienon, fondinte en tiuj ĉi lokoj novajn grupojn. En majo 1913, Li revenis Egiptujon, kaj la 5-an de decembro 1913 al Hajfa.

Reveno en la Sanktan Landon  Δ

Li havis tiam sepdek jarojn, kaj la longa kaj malfacila laborado, kulminanta en tiuj lacigaj okcidentaj vojaĝoj, eluzis Liajn korpajn fortojn. Post la reveno Li skribis la sekvantan kortuŝan Tabuleton al la kredantoj en la Oriento kaj Okcidento :

Amikoj, venas la tempo kiam mi ne estos plu kun vi. Mi faris ĉion kio estis farebla. Mi servis al la Kredo de Bahá'u'lláh ĝis la ekstremo de mia povo. Mi laboris nokte kaj tage dum ĉiuj jaroj de mia vivo.

Ho, kiel mi sopiras ke la kredantoj prenu sur siajn ŝultrojn la respondecon por la Kredo ! Nun estas la tempo proklami la Regnon de la Abhá (t.e., de la Plejglora) ! Nun estas la horo de unueco kaj konkordo ! Nun estas la tago de spirita harmonio inter la amikoj de Dio ! …

Mi streĉas miajn orelojn al la Oriento kaj al la Okcidento, al la Nordo kaj al la Sudo, esperante ekaŭdi la kantojn de amo kaj amikeco sonigitajn en kunvenoj de la kredantoj. Miaj tagoj estas malmultaj, kaj restas al mi nenia alia ĝojo ekster  tio ĉi.

Ho, kiel mi deziras vidi la amikojn unuigitaj kiel brilanta kunŝnuro de perloj, kiel la lumantaj plejadoj, kiel radioj de la suno, kiel gazeloj de unu paŝtejo !

La mistika najtingalo kantas al ili ; ĉu ili ne aŭskultas ? La Paradiza birdo ĉirpas ; ĉu ili ne ekaŭdas ? La Anĝelo de la Regno de Abhá vokas al ili ; ĉu ili ne atentos ? La Portanto de la Sankta Interligo pledas ; ĉu ili ne obeos ?

Ho! Mi atendas, mi atendas la ĝojan novaĵon, ke la kredantoj estas la personiĝo de sincereco kaj lojaleco, enkorpiĝo de amo kaj amikeco, elmontriĝo de unueco kaj konkordo !

Ĉu ili ne ĝojigos mian koron ? Ĉu ili ne kontentigos miajn sopirojn ? Ĉu ili ne obeos miajn petegojn ? Ĉu ili ne plenumos miajn esperojn ? Ĉu ili ne respondos al mia voko ?

Mi atendas, pacience mi atendas !

La malamikoj de la Bahaa Kredo, kies esperoj alten leviĝis kiam Báb iĝis viktimo de ilia furiozo, kiam Bahá'u'lláh estis forpelita el Sia patrolando kaj igita dumviva malliberulo, kaj refoje kiam Bahá'u'lláh mortis - tiuj ĉi malamikoj denove kuraĝiĝis vidante la korpan malfortecon kaj eluziĝon de `Abdu'l-Bahá post Lia reveno el la Okcidentaj vojaĝoj. Sed denove iliaj esperoj estis kondamnitaj je neplenumo. Post mallonga tempo `Abdu'l-Bahá povis skribi :

Sendube tiu ĉi korpo kaj la homa energio ne kapablus elteni la senĉesan penadon kaj fortostreĉadon … sed la helpo kaj subteno de la Dezirato estis la Gardanto kaj Defendanto de la malforta kaj humila `Abdu'l-Bahá. … Kelkaj asertis ke `Abdu'l-Bahá estas jam dironta Sian lastan adiaŭon al la mondo, ke Lia korpa energio estas elĉerpita kaj foruzita kaj ke baldaŭ tiuj ĉi komplikaĵoj finigos Lian vivon. Tio ĉi estas for de la vero. Kvankam laŭ la evidenta opinio de la rompantoj de la Sankta Interligo kaj neperfektaj mensuloj la korpo estas malforta pro la suferoj sur la Benita Vojo, tamen, Gloro al Dio ! per la gardo de la Benita Perfekteco la spiritaj povoj estas plej altgrade rejuniĝintaj kaj fortaj. Danko estu al Dio ke nun, per la beno kaj favoro de Bahá'u'llah, eĉ la korpa energio estas plene refortigita, ricevita estas dia ĝojo, la plej altaj bon-novaĵoj brilegas kaj ideala feliĉo abundegas.

Kaj dum la Eŭropa Milito kaj poste `Abdu'l-Bahá, inter sennombraj aliaj agadoj, povis skribi serion de grandanimaj kaj inspiraj leteroj kiuj, kiam venis informoj pri ili, vekis la kredantojn tra la mondo al novaj entuziasmo kaj servofervoro. Per la inspiro de tiuj ĉi leteroj la Kredo antaŭeniris rapidege kaj ĉie la Religio montris novajn signojn de vivoforto kaj energio.

La Milittempo en Hajfa  Δ

Rimarkinda ekzemplo de la antaŭvidemo de `Abdu'l-Bahá montriĝis dum la monatoj tuj antaŭ la milito. En tempo de paco en Hajfa estis ordinare granda nombro da pilgrimoj, de Persujo kaj la aliaj regionoj de la terglobo. Ĉirkaŭ ses monatojn antaŭ la eksplodo de la milito unu el la maljunaj bahaanoj vivantaj en Hajfa prezentis la deziron de pluraj persaj kredantoj por permeso viziti la Majstron. `Abdu'l-Bahá ne donis la permeson, kaj de tiu tempo iom post iom forsendis la pilgrimojn kiuj estis en Hajfa, tiel ke en la fino de julio 1914 restis neniu. Kiam, en la unuaj tagoj de aŭgusto, la subita eksplodo de la Granda Milito tremigis la mondon, la saĝeco de Liaj antaŭzorgoj fariĝis klara.

Kiam la milito eksplodis, `Abdu'l-Bahá, kiu jam kvindek kvin jarojn de Sia vivo pasigis en ekzilo kaj malliberejo, denove iĝis fakte malliberulo de la turka registaro. Komunikado kun amikoj kaj kredantoj ekster Sirio estis preskaŭ tute interrompita, kaj Li kun Sia malgranda sekvantaro estis denove subigita al malfacilaj cirkonstancoj, nesufiĉo de nutraĵo, granda persona danĝero kaj maloportuneco.

Dum la milito `Abdu'l-Bahá estis tre okupata per prizorgado de la esencaj kaj spiritaj bezonoj de homoj ĉirkaŭ Li. Li persone organizis vastajn agrikulturajn laborojn apud Tiberiado, tiamaniere sekurigante grandan provizon da tritiko, danke al tio ke la malsato estis forturnita, ne nur de la bahaanoj sed de centoj de ĉiureligiaj malriĉuloj en Hajfa kaj Akreo, kies bezonojn Li grandanime kontentigis. Li zorgis pri ĉiuj, kaj laŭ Sia eblo moderigis iliajn suferojn. Al centoj da malriĉuloj Li donis ĉiutage malgrandajn monsumetojn. Aldone al la mono Li donis panon. Se Li ne havis panon Li donis daktilojn aŭ ion alian. Ofte Li vizitis Akreon por konsoli kaj helpi la tieajn kredantojn kaj malriĉulojn. Dum la milittempo Li aranĝis ĉiutage kunvenojn de la kredantoj, kaj per Lia helpo la amikoj restis feliĉaj kaj trankvilaj dum tiuj zorgabundaj jaroj.

Sir `Abdu'l-Bahá `Abbás, K.B.E.  Δ

Granda estis la ĝojo en Hajfa kiam, la 23an de septembro, 1918, je la 3-a ptm., post ĉirkaŭ du dekkvarhora batalado, la urbo estis kaptita de la brita kaj hinda kavalerio, kaj la teruraj militkondiĉoj travivataj sub la turka regado finiĝis.

Ekde la komenco de la brita okupacio, grandaj amasoj da soldatoj kaj registaraj oficistoj de ĉiuj rangoj, eĉ de la plej altaj, celis intervjuon kun `Abdu'l-Bahá, ĝuante kun granda plezuro Liajn lumdonajn paroladojn, la vastecon de Liaj vidpunktoj kaj profundecon de Lia intuicio, Lian dignoplenan ĝentilecon kaj ĉarman gastamon. La registaraj reprezentantoj estis tiel profunde impresitaj per Lia nobla karaktero kaj Lia granda laboro por paco kaj vera prospero de la homaro, ke al `Abdu'l-Bahá estis donita kavalireco de la Brita Imperio. Tiu ĉi ceremonio okazis en la ĝardeno de la milita registarĉefo de Hajfa la 27an de aprilo, 1920.

La Lastaj Jaroj  Δ

Dum la vintro de 1919-20 la aŭtoro havis la grandan privilegion pasigi du kaj duonon da monatoj kiel gasto de `Abdu'l-Bahá en Hajfa kaj intime observadi Lian ĉiutagan vivon. Tiutempe, kvankam havante la aĝon de preskaŭ sepdek ses jaroj, Li estis ankoraŭ rimarkinde vivoplena, kaj plenumis tage preskaŭ nekredeblan amason da laboro. Kvankam Li ofte estis tre laca Li elmontradis tamen mirindan kapablon de revigliĝo, kaj ĉiam Liaj servoj estis pretaj al dispono de tiuj kiuj plej multe bezonis ilin. Liaj senlaca pacienco, ĝentileco, afableco kaj takto faris Lian ĉeeston kiel benon. Estis Lia kutimo pasigi grandan parton de ĉiu nokto en preĝado kaj meditado. De frua mateno ĝis vespero, krom mallonga posttagmanĝa ripozo, Li estis intense okupata per legado kaj respondado al leteroj el multaj landoj, per prizorgado de multegaj aferoj de la domo kaj de la Kredo. Posttagmeze Li kutime faris al Si malgrandan ripozon en formo de promeno aŭ veturo, sed eĉ tiam ordinare akompanis Lin unu, du aŭ areto da pilgrimoj, kun kiuj Li parolis pri spiritaj aferoj, aŭ Li profitis la okazon laŭvoje por viziti kaj helpi iajn malriĉulojn. Post reveno Li invitis la amikojn al la kutima vespera kunveno en Sia akceptejo. Kaj ĉe tagmanĝo kaj ĉe vespermanĝo Li gastigis nombron da pilgrimuloj kaj amikoj, kaj ĉarmis Siajn gastojn per gajaj kaj humoraj rakontoj kaj ŝatindaj interparoloj pri diversaj aferoj. "Mia hejmo estas la hejmo de rido kaj ĝojo", Li deklaris, kaj ja estis tiel. Li ŝatis kunvenigi homojn de diversaj rasoj, koloroj, nacioj kaj religioj en unueco kaj kora amikeco ĉirkaŭ Sia gastema tablo. Li estis vere amanta patro ne nur por la malgranda anaro en Hajfa, sed por la bahaanaro tra la tuta mondo.

La Morto de `Abdu'l-Bahá  Δ

`Abdu'l-Bahá daŭrigis Siajn multspecajn okupojn kun apenaŭa malpliiĝo malgraŭ la kreskanta korpa fortoperdo kaj laciĝo ĝis la lastaj tagoj de Sia vivo. Vendrede, la 25an de novembro, 1921, Li ĉeestis la tagmezan preĝon en la moskeo en Hajfa, kaj poste laŭ Sia kutimo, disdonis propramane almozon al malriĉuloj. Post la tagmanĝo Li diktis kelkajn leterojn. Ripozinte Li promenis en la ĝardeno kaj parolis kun la ĝardenisto. Vespere Li donis Siajn benon kaj konsilon al amata kaj fidela domservanto kiu edziĝis en tiu sama tago, kaj poste ĉeestis la kutiman kunvenon de la amikoj en Sia propra akceptejo. Malpli ol tri tagojn poste, ĉirkaŭ la 1:30a atm. lundon, la 28an de novembro, Li mortis tiel kviete ke, laŭ Liaj du filinoj kiuj maldormis apud Lia lito, ŝajnis ke Li trankvile endormiĝis.

La malĝoja novaĵo baldaŭ disvastiĝis tra la urbo kaj estis tuj telegrafita tra ĉiuj partoj de la mondo. La sekvantan matenon (mardon, la 29an de novembro) okazis la enterigo :

enterigo al kiu similan Hajfa, ja la tuta Palestino, certe estis neniam vidinta ... tiel profunda estis la sento kiu kunvenigis tiel multajn milojn da funebrantoj, reprezentantoj de tiom da religioj, rasoj kaj lingvoj. La Ĉefa Komisiito, Sir Herbert Samuel, la Ĉefreganto de Jerusalemo, la Ĉefreganto de Fenicujo, la Ĉefaj Oficistoj de la Registaro, Konsuloj de diversaj landoj, rezidentaj en Hajfa, estroj de diversaj religiaj anaroj, eminentuloj de Palestino, judoj, kristanoj, islamanoj, drusoj, egiptoj, grekoj, turkoj, kurdoj, kaj amaso de liaj amerikaj, eŭropaj kaj enlandaj amikoj, viroj, virinoj kaj infanoj, kaj de altaj kaj de malaltaj pozicioj ... ĉiuj, en la nombro de pli ol dek miloj, funebrantaj la perdon de sia Amato. ...

"Ho Dio, mia Dio !" unuvoĉe ili lamentis, "nia patro forlasis nin, nia patro forlasis nin!" ... malrapide ili supreniris la monton Karmelo, la Vinberejo de Dio. ... Post duhora irado, ili atingis la tomboĝardenon de Báb. ... Dum la granda amaso premis sin de ĉiuj flankoj ... reprezentantoj de diversaj sektoj, islamanoj, kristanoj kaj judoj, ĉiuj kore flamantaj per varmega amo al `Abdu'l-Bahá, kelkaj pro impulso de la momento, aliaj antaŭpreparitaj, levis la voĉojn en laŭdo kaj bedaŭro, donante la lastan adiaŭan omaĝon al la amato. Tiel unuvoĉe ili aklamis Lin, kiel saĝan edukiston kaj paciganton de la homa gento en tiu ĉi malfacila kaj malgaja tempo, ke nenio ŝajnis resti direbla por bahaanoj. - The Passing of' `Abdu'l-Bahá, de Lordino Blomfield kaj Shoghi Effendi, pp. 11, 12. (La Forpaso de `Abdu'l-Bahá).

Naŭ parolantoj, ĉiuj el ili eminentaj reprezentantoj de la islama, kristana kaj juda anaroj, en elokventa kaj kortuŝa maniero atestis siajn amon kaj admiron al la pura kaj nobla vivo kiu ĵus finiĝis. Tiam la ĉerkon oni malrapide enmetis en sian simplan kaj sanktan ripozejon.

Sendube tio estis konvena tributo al la memoro de Tiu Kiu dum Sia tuta vivo laboradis por unueco de religioj, rasoj kaj lingvoj-tributo, kaj ankaŭ pruvo, ke la laboro de Lia vivo ne estis vana, ke la idealoj de Bahá'u'llah, kiuj estis Lia inspiro, plie, la esenco de Lia vivo, komencis jam penetri la mondon kaj rompi la barilojn de sektoj kaj kastoj kiuj dum jarcento apartigadis islamanojn, kristanojn, judojn kaj aliajn diversajn partiojn kiuj dividis la homan familion.

Skribaĵoj kaj Paroladoj  Δ

La skribaĵoj de `Abdu'l-Bahá estas tre multaj kaj estas plejparte en la formo de leteroj al kredantoj kaj demandantoj. Multaj el Liaj paroloj kaj prelegoj estas ankaŭ surpaperigitaj kaj multaj el ili estas eldonitaj. El la miloj da pilgrimoj kiuj vizitis Lin en Akreo kaj Hajfa granda nombro skribe rakontis siajn impresojn, kaj multaj el tiuj priskriboj estas nun haveblaj en presa eldono.

Tiamaniere Liaj instruoj estas tre komplete konservitaj, kaj ili inkluzivas vastan amason da temoj. Multajn el la problemoj kaj de la Oriento kaj de la Okcidento Li pritraktis pli plene ol Lia Patro, prezentante pli detalajn aplikmanierojn de la ĝeneralaj principoj starigitaj de Bahá'u'lláh. Granda nombro de Liaj Skribaĵoj estas ne ankoraŭ tradukita en okcidentan lingvon, sed sufiĉe da ili jam estas haveblaj por prezenti profundan kaj plenan scion pri la pli gravaj principoj de Liaj instruoj.

Li parolis perse, arabe kaj turke. En la Okcidentaj vojaĝoj Liaj paroloj kaj paroladoj ĉiam estis tradukataj, perdante kompreneble multe de la beleco, elokventeco kaj forto en la procedo, tamen tia estis la potenco de la Spirito kiu akompanis Liajn vortojn ke ĉiuj kiuj Lin aŭdis estis impresitaj.

La Posteno de 'Abdu'l-Bahá  Δ

La unika posteno destinita al `Abdu'l-Bahá de la Benita Perfekteco estas indikita en la sekvanta peco skribita de Tiu Ĉi : "Kiam la oceano de Mia ĉeesto forfluos kaj la Libro de Mia Revelacio finiĝos, turnu viajn vizaĝojn al Tiu Kiun Dio elektis, Kiu branĉiĝis el ĉi tiu Pratempa Radiko." Kaj denove : ' ... tion kion vi ne komprenas en la Libro demandu al Tiu Kiu branĉiĝis el tiu ĉi potenca Arbo."

`Abdu'l-Bahá Mem skribis la jenon : "Laŭ la klara teksto de la Kitáb-i-Aqdas Bahá'u'llàh difinis la Centron de la Sankta Interligo Klariganto de Liaj Vortoj - Interligo tiel firma kaj potenca, ke de la tempokomenco ĝis nun neniu Religiosistemo havigis al si ion similan."

La pleneco de la servemeco per kiu `Abdu'l-Bahá disvastigis la Kredon de Bahá'u'llah Oriente kaj Okcidente rezultis kelkafoje en konfuzo de penso parte de la kredantoj rilate al Lia rango. Konstatinte la purecon spiritan kiu vivigis Liajn vortojn kaj farojn, ĉirkaŭitaj de religiaj influoj kiuj signis la detruon de la tradiciaj doktrinoj, pluraj bahaanoj sentis ke ili faras honoron al `Abdu'l-Bahá per tio ke ili komparas Lin al Malkaŝanto, aŭ aklamas Lin esti la "reveno de Kristo". Nenio faris Lin tiel ege malĝoja kiel la nepovo por vidi ke Lia kapableco servadi al Bahá'u'lláh venas el la pureco de la spegulo turnita al la Suno de Vero, kaj ne de la Suno mem.

Plie, malsimile al antaŭaj Religiosistemoj, la Kredo de Bahá'u'lláh havas en si potencon de universala homsocio. Dum la misio de `Abdu'l-Bahá inter 1892 kaj 1921, la Kredo kreskis per sinsekvaj niveloj de evoluo al vera mondordo. Ĝia evoluiĝado postulis la daŭran direkton kaj specialan instruadon de `Abdu'l-Bahá, Kiu sola sciis la plenecon de tiu nova potenca inspiro surterigita en tiu ĉi epoko. Ĝis kiam Lia propra Testamento estis malkaŝita post la morto de `Abdu'l-Bahá, kaj ĝia signifo klarigita de Shoghi Effendi, la Gardanto de la Kredo, ĝis tiam la bahaanoj preskaŭ ĉiam atribuis al la gvidado de la amata Majstro gradon de spirita aŭtoritateco egalan al tiu de la Malkaŝanto Mem.

La efikoj de tiel naiva entuziasmo ne ekzistas plu en la bahaa komunumo, sed kun pli racia kompreno de la mistero de tiuj senkompareblaj sindono kaj servado, la bahaanoj povas nuntempe des pli konscie estimi la unikan karakteron de la misio kiun `Abdu'l-Bahá plenumis. La Kredo kiu en 1892 ŝajnis esti tiel malforta kaj senhelpa dum la ekzilo kaj enkarceriĝo de ĝia Ekzempliganto kaj Klariganto, de post tiu tempo starigas, per nerezistebla potenco, komunumojn en multaj landoj, (4)kaj ĝi kontraŭas la malfortecon de putriĝanta civilizacio per tiu instruaĵo kiu sola malkaŝas la estontecon de malespera homaro.

La Volo kaj Testamento de `Abdu'l-Bahá Mem difinas kun plena klareco la misteron de la rangoj de Báb kaj de Bahá'u'lláh, kiel ankaŭ Lian propran mision :

Jen estas la bazo de la kredo de la anoj de Bahá (mia vivo estu oferita pro ili) : "Lia Sankteco, la Ekzaltito (Báb), estas la Malkaŝanto de la Unueco de Dio kaj la Antaŭulo de la Pratempa Belo. Lia Sankteco la Abhá Belo (mia vivo estu oferdono pri Liaj konstantaj amikoj) estas la Supera Malkaŝanto de Dio kaj la Suno de Lia Plej Dia Esenco. Ĉiuj aliaj estas servantoj al Li kaj sekvas Liajn ordonojn."

Per tiu deklaro, kaj per multaj aliaj en kiuj `Abdu'l-Bahá emfazis la gravecon por bazigi la scion pri la Kredo sur Liaj ĝeneralaj Tabuletoj, fundamento por unueco de kredo estis starigita, kun la rezulto ke la diversaj supozoj kaŭzitaj de aludoj al Liaj Tabuletoj al individuoj, en kiuj la Majstro respondis al personaj demandoj, rapide malaperis. Super ĉio, la starigo de definitiva administra sistemo, kun la Gardanto kiel ĝia ĉefo, transdonis al fakoj ĉiun aŭtoritatecon antaŭe uzita en la formo de prestiĝo kaj influo de individuaj bahaanoj en la diversaj lokaj grupoj.

Ekzempliganto de Bahaa Vivo  Δ

Bahá'u'lláh estis super ĉio la Malkaŝanto de la Vorto. Lia kvardekjara mallibereco donis al Li nur limigitajn okazojn interparoli kun Siaj samtempuloj. Al `Abdu'l-Bahá estis, sekve, destinita la grava tasko por esti klariganto de la Revelacio, Plenumanto de la Vorto, Granda Ekzempliganto de la bahaa vivo en reala kontakto kun la hodiaŭa mondo, en plej diversaj formoj de ĝiaj sennombraj agadoj. Li montris ke estas ankoraŭ eble, meze de la vivokirlo kaj antaŭenpremo de la moderna tempo, meze de la ĉieregantaj egoismo kaj batalado por materiala prospero, plenigi la vivon de tuta sindonemo al Dio kaj servado al siaj najbaroj, kion de homoj postulis Kristo, Bahá'u'lláh kaj ĉiuj Profetoj. Meze de provoj, sortoŝanĝoj, kalumnioj kaj perfidoj unuflanke, kaj amo, glorado, sindonemo kaj respekto aliflanke, Li staris kiel lumturo konstruita sur roko, ĉirkaŭ kiu furiozas vintraj uraganoj kaj ludas somera oceano. Lia ekvilibro kaj sereneco estis ĉiam firmaj kaj neŝanceleblaj. Li plenumis la vivon de kredo, kaj alvokas Siajn sekvantojn por fari la samon. Meze de la militanta mondo Li levis la Standardon de Unueco kaj Paco, la standardon de la Nova Epoko, kaj inspiras tiujn kiuj leviĝas helpe al ĝi per la Spirito de la Nova Tago. Ĝi estas la sama Sankta Spirito kiu inspiradis la antaŭajn Profetojn kaj Sanktulojn, sed ĝi estas nova elŝpruco de tiu ĉi Spirito, konvena al la bezonoj de la nova tempo.

1. Jaŭde, la 5-an de Jamádi I, 1260 p. H.  Δ
2. La tradicio estas citita en Tabuleto de Bahá'u'lláh; vidu ĉapitron V en tiu ĉi libro.  Δ
3. Interese estas kompari tiun ĉi historion kun tiu pri la naskiĝo de Johano la Baptisto ; vidu la Evangelion de Sankta Luko, ĉapitro I Δ
4. En 1969, 139 sendependaj ŝtatoj kaj 173 signifaj teritorioj kaj insuloj. (Vidu la Epilogon).  Δ
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >