antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 3a : BAHÁ'U'LLÁH, LA GLORO DE DIO

La Naskiĝo kaj Frua Juneco.
Malliberigita kiel Babano.
Ekzilo en Bagdadon.
Du Jaroj en Sovaĝejo.
Kontraŭstaro de Mulaoj.
La Deklaracio en Ridván apud Bagdado.
En Konstantinopolo kaj Adrianopolo.
Leteroj al la Reĝoj.
En la Malliberejo en Akreo.
Malseverigo de la Rigoro.
Malfermo de la Mallibereja Pordo.
La Vivo en Bahjí.
La Morto.
La Profeteco de Bahá'u'lláh.
Lia Misio.
Liaj Skribaĵoj.
La Bahaa Spirito.


Ho vi kiu atendas, ne prokrastu plu, ĉar Li estas alveninta. Rigardu Lian Sanktejon kaj la Gloron en ĝi loĝantan. Tio estas la Pratempa Gloro, en nova Malkaŝanto. Bahá'u'lláh

La Naskiĝo kaj Frua Juneco Δ

Mírzá Husayn `Alí, Kiu poste alprenis la titolon Bahá'u'lláh (1) (t.e. Gloro de Dio) estis la plej aĝa filo de Mírzá `Abbás el Nuro, veziro aŭ ŝtatministro. Lia familio estis riĉa kaj distingita ; multaj ĝiaj membroj okupis gravajn postenojn en la registaro kaj en la Civila kaj Milita Servoj de Persujo. Li estis naskita en Teherano, la ĉefurbo de Persujo, la 12an de novembro 1817(2) inter la sunsubiro kaj sunleviĝo. Li neniam vizitis lernejon aŭ kolegion, kaj la negranda edukado kiun Li ricevis estis donita hejme. Malgraŭ tio, estante ankoraŭ infano Li elmontradis mirindajn saĝecon kaj scion. Kiam Li estis ankoraŭ junulo Lia patro mortis, lasante al Li la respondecon por Liaj pli junaj gefratoj, kaj por prizorgado de la vastaj familiaj posedaĵoj.

Unufoje `Abdu'l-Bahá, la plej aĝa filo de Bahá'u'llàh, rakontis al la aŭtoro la sekvantajn detalojn pri la frua juneco de Sia Patro :

De la juneco Li estis rimarkinde afabla kaj grandanima. Li treege amis la eksterdoman vivon, kaj pasigis plej multe da tempo en la ĝardeno aŭ en kampoj. Li havis eksterordinaran allogpovon, kiun ĉiuj sentis. Homoj ĉiam amasiĝadis ĉirkaŭ Li. Li estis ĉirkaŭata de ministroj kaj korteganoj, kaj ankaŭ infanoj havis grandan simpation al Li. Kiam Li havis la aĝon de apenaŭ dektri aŭ dekkvar jaroj, Li iĝis konata pro Sia instruiteco. Li paroladis pri ĉiaj temoj kaj solvadis ĉiajn problemojn prezentitajn al Li. En grandaj kunvenoj Li diskutadis kun ulemoj (elstaraj mulaoj) kaj eksplikis malfacilajn religiajn demandojn. Ĉiuj ili aŭskultadis Lin kun grandega intereso.

Kiam Bahá'u'lláh havis la aĝon de dudek du jaroj, Lia patro mortis, kaj la Registaro deziris ke Li okupu la postenon de la patro, kiel estis kutime en Persujo, sed Bahá'u'lláh ne akceptis la  proponon. Tiam la ĉefministro diris : "Lasu lin trankvila. Tia posteno estas malinda je li. Li celas ion pli altan. Mi ne povas ekkompreni lin, sed mi estas konvinkita ke li estas destinita por ia alta sorto. Liaj pensoj ne similas la niajn. Lasu lin sola."

Malliberigita kiel Babano  Δ

Kiam Báb deklaris Sian mision en 1844, Bahá'u'lláh, estanta tiam en la dudek sepa jaro de la vivo, kuraĝe aliĝis al la nova Kredo, kaj baldaŭ iĝis konata kiel unu el ĝiaj plej potencaj kaj sentimaj disvastigantoj.

Li estis jam dufoje malliberigita pro la Kredo, kaj unu fojon suferis la torturon de bastonado, kiam en aŭgusto 1852, okazis afero kiu rezultigis terurajn sekvojn por la babanoj. Unu el la sekvantoj de Báb, junulo nomita Sádiq, estis tiel kortuŝita pro la martiriĝo de sia amata Majstro, kiun li vidis propraokule, ke tio malordigis lian menson, kaj, venĝe, li ekembuskis kontraŭ la ŝaho kaj ekpafis al li per pistolo. Anstataŭ uzi kuglon, tamen, li ŝarĝis sian armilon per kugletaĵo, kaj kvankam kelkaj plumberoj trafis la ŝahon, ili faris al li nenian seriozan difekton. La junulo detiris la ŝahon de sur la ĉevalo, sed li estis tuj kaptita de akompanantoj de lia moŝto kaj ĉi-loke mortigita. La tuta babanaro estis maljuste tenita priresponda pri tiu ĉi faro, kaj sekvis teruraj masakroj. Okdek el ili estis tuj mortigitaj en Teherano en plej kruelaj torturoj. Multaj aliaj estis malliberigitaj ; inter tiuj ankaŭ Bahá'u'lláh. Li poste skribis :

Je la justeco de Dio ! Ni havis nenion  komunan kun tiu abomeninda faro, kaj Nia senkulpeco estis nedisputeble pruvita antaŭ la tribunaloj. Malgraŭ tio, oni arestis Nin, kaj el Nijavarano, kiu estis tiam la reĝa restejo, kondukis Nin, katenigita, kun nuda kapo kaj nudaj piedoj en la subteran malliberejon en Teherano. Bruta gardanto, kiu Nin akompanis surĉevale, ekprenis la ĉapelon de sur Nia kapo, dum multaj ekzekutistoj kaj gardistoj pelis Nin antaŭen kun granda rapideco. Oni fermis Nin dum kvar monatoj en loko abomena preter kompreno. Efektive, malluma kaj malvasta ĉelo estus multe pli preferebla ol la subtereja loko, kie estis enkarcerigitaj tiu ĉi Persekutato kaj Liaj kunsuferantoj. Je Nia alveno, oni kondukis Nin tra malluma koridoro, kaj de tie Ni malsupreniris tri krutajn ŝtuparojn ĝis la subteraĵo destinita por Ni. Tiu ĉi loko estis peĉe malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaŭ cent kvindek ; ŝtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, ĝi tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Nenia plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek la lango ĝian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el la viroj havis nek veston nek kuŝaĵon. Nur Dio scias kio okazis al Ni en tiu odoraĉa kaj fia loko !

Tage kaj nokte, en tiu subtera malliberejo, Ni meditis pri la faroj, la stato, kaj la konduto de la babanoj, scivolante kio povintus igi popolon tiel grandanima, tiel nobla, kaj tiel inteligenta, fari tiel malrespektan kaj insultegan atencon kontraŭ la vivo de la reganto. Tiu ĉi Persekutato tuj decidis ke, post Sia liberiĝo, Li eklaboros kun plej granda peno, por regeneradi tiun ĉi popolon.

Unu nokton, en sonĝo, la jenaj glorigaj vortoj aŭdiĝis ĉiuflanke : "Vere, Ni igos Vin Triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne malĝoju pri tio kio okazis al Vi, nek timu, ĉar Vi estas sekura. Baldaŭ Dio aperigos la trezorojn de la tero - homojn kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigis la korojn de tiuj kiuj rekonis Lin. - Epistle to the Son of the Wolf, pp. 20-21 (Epistolo al Filo de Lupo).

Ekzilo en Bagdadon  Δ

Tiu ĉi terura malliberigo daŭris kvar monatojn, sed Bahá'u'llàh kaj Liaj amikoj restis fervoraj kaj plenaj de entuziasmo, en plej granda feliĉeco. Preskaŭ ĉiutage unu aŭ kelkaj el ili estas torturitaj aŭ mortigitaj kaj la aliaj estas rememorigitaj ke ilia vico povus veni la sekvantan fojon. Kiam la ekzekutistoj venis por kunpreni unu el la amikoj, tiu kies nomo estis elvokita simple dancis pro ĝojo, kisis la manojn de Bahá'u'lláh, ĉirkaŭbrakis la aliajn samkredantojn kaj kun ĝoja fervoro rapidis al la martiriĝejo.

Estis nerefuteble pruvite ke Bahá'u'lláh ne partoprenis en la komploto kontraŭ la ŝaho, kaj la rusa ministro atestis la purecon de Lia karaktero. Krome, Li estis tiel malsana, ke oni atendis Lian morton. Tial, anstataŭ kondamni Lin je morto, la ŝaho ordonis ekzili Lin en Irak-Arabujon en Mezopotamio, kaj tien Bahá'u'lláh ekiris, du semajnojn poste, akompanata de Sia familio kaj nombro de aliaj kredantoj. Ili terure suferis pro malvarmo kaj aliaj malfacilaĵoj dum la longa vintra vojaĝo, kaj venis en Bagdadon en stato de preskaŭ kompleta senhaveco.

Tuj kiam Lia sano permesis, Bahá'u'lláh komencis instrui demandantojn, kuraĝigi kaj admoni la kredantojn, kaj baldaŭ paco kaj feliĉeco ekregis inter la babanoj. (3)Tio ĉi, tamen, mallonge daŭris. La duonfrato de Bahá'u'lláh, Mírzá Yahyá, konata ankaŭ kiel Subh-i-Azal, venis Bagdadon, kaj baldaŭ poste komemis okazi malpacoj, sekrete instigitaj de li, simile al la diferencoj kiuj aperis inter la disĉiploj de Kristo. Tiuj ĉi malpacoj (kiuj poste, en Adrianopolo, iĝis malkaŝaj kaj furiozaj) estis tre dolorigaj al Bahá'u'lláh, Kies sola celo en la vivo estis starigi unuecon inter la popoloj de la mondo.

Du Jaroj en Sovaĝejo  Δ

Ĉirkaŭ unu jaro post la alveno en Bagdadon, Li foriris sola en la sovaĝejon de Sulejmanijje, kunprenante nenion krom ŝanĝo de vestaĵo. Tiun ĉi periodon Li priskribas jene en  la libro Íqán : (4)

En la fruaj tagoj de Nia alveno en tiun ĉi landon, kiam Ni konstatis la signojn de minacaj okazontaĵoj, Ni decidis foriri, antaŭ ol ili okazos. Ni foriris en la dezerton, kaj tie, aparta kaj sola, pasigis du jarojn en tuta izoliteco. El Niaj okuloj fluadis larmoj de angoro, kaj en Nia sanganta koro ondadis oceano de dolorego. Dum multaj noktoj mankis al Ni nutraĵo, kaj dum multaj tagoj la korpo trovis nenian ripozon. Je Tiu en Kies Manoj estas Mia esteco ! malgraŭ tiuj ĉi abundaj afliktoj kaj sinsekvaj sortobatoj, Nia animo restis en beata ĝojo, kaj Nia tuta esteco evidentigis neesprimeblan feliĉecon. Ĉar en Nia soleco Ni ne konsciis pri la malbono aŭ profito, pri la sano aŭ malsano, de iu ajn persono. Sola, Ni komuniis kun Nia spirito, forgesema pri la mondo kaj ĉio en ĝi. Ni ne sciis, tamen, ke la maŝo de la dia destino superas la plej vastan homan koncepton, kaj ke la sago de Lia dekreto superegas la plej aŭdacajn homajn planojn. Neniu povas eviti Liajn kaptilojn, kaj neniu persono povas trovi feliĉon escepte per submetiĝo al Lia volo. Ni ĵuras je Dio, ke Nia foriro ne antaŭvidis revenon, nek Nia disiĝo esperis reunuiĝon. La sola celo de Nia foriro estis ne iĝi kaŭzo de malharmonio inter la fideluloj, fonto de malkonkordo inter la amikoj, ilo de ofendo kontraŭ iu ajn persono, aŭ kaŭzo de malĝojo por iu ajn koro. Preter tio ĉi, Ni havis nenian alian intencon, nek ian celon. Kaj tamen, ĉiu intrigis laŭdezire, kaj okupis sin per siaj senvaloraj kapricoj, ĝis la horo kiam, el la Mistera Fonto, venis la dekreto reveni. Cedante Nian volon al la Lia, Ni obeis al Lia ordono. Kia plumo kapablas priskribi kion Ni vidis post la reveno ! Dum du jaroj la malamikoj streĉadis ĉiujn siajn fortojn por neniigi Nin, kiel ĉiuj scias.
- Kitáb-i-Íqán , pp. 250-252 .

Kontraŭstaro de Mulaoj  Δ

Post Lia reveno el tiu rifuĝejo, Lia famo fariĝis pli granda ol antaŭe kaj homoj rapidis en Bagdadon el proksime kaj  malproksime por vidi Lin kaj aŭdi Lian instruadon. Judoj, kristanoj kaj zoroastranoj, same kiel islamanoj, interesiĝis pri la nova Revelacio. Tamen, Mulaoj (islamaj doktoroj) alprenis malamikan sintenon kaj persiste konspiris por Lin faligi. Foje ili sendis unu el sia anaro por intervjui Lin kaj prezenti al Li difinitajn demandojn. La sendito trovis ke la respondoj de Bahá'u'lláh estas tiel konvinkaj kaj Lia saĝeco tiel miriga, kvankam evidente ne akirita per studado, ke li devis konfesi ke Bahá'u'lláh estas senkompara en scio kaj kompreno. Por certigi, tamen, al la Mulaoj kiuj lin sendis pri la vera profeteco de Bahá'u'lláh, li petis plenumon de la miraklo kiel pruvon. Bahá'u'lláh esprimis pretecon akcepti la proponon sub difinitaj kondiĉoj, deklarante ke se la Mulaoj elektus ian difinitan de si miraklon, kaj subskribus kaj sigelus dokumenton tiel ke post plenumo de tiu ĉi miraklo ili konfesus ia aŭtentikecon de Lia misio kaj ĉesus kontraŭstari Lin, Li aŭ kaŭzus la deziratan miraklon aŭ konfesus Sin esti trompanto. Se la celo de la Mulaoj estus malkaŝi la veron, ili ja havis sian okazon ; sed iliaj intencoj estis tute aliaj. Ĉu juste aŭ maljuste, ili intencis certigi al si decidigon profitan al si. Ili timis la veron kaj forkuris de la kuraĝa defio. Tiu ĉi malvenko, tamen, nur instigis ilin al novaj komplotoj por elradikigi la persekutatan sekton. La persa ĉefkonsulo en Bagdado helpis ilin en ilia penado kaj sendis al la ŝaho plurajn sciigojn anoncantajn ke Bahá'u'lláh kelkfoje ofendis la islaman religion, daŭre malboninfluante Persujon, kaj ke oni devas pro tio ekzili Lin en ian pli malproksiman lokon.

Estis karakterize por Bahá'u'lláh ke, dum tiu ĉi krizo, kiam, pro la instigoj de la islamaj Mulaoj la persa kaj turka registaroj unuigadis siajn fortojn por elradikigi la Kredon, Li restis trankvila kaj serena, kuraĝiganta kaj inspiranta Siajn sekvantojn kaj skribanta nepereeblajn vortojn de konsolo kaj gvidado. `Abdu'l-Bahá rakontas ke Li verkis tiutempe la Hidden Words (Kaŝitajn Vortojn). Bahá'u'lláh ofte iris promeni laŭ bordo de Tigro. Li revenus aspektante tre feliĉa, kaj skribus tiujn lirikajn gemojn de saĝa konsolo kiuj alportis helpon kaj kuracon al miloj da suferantaj kaj premitaj koroj. Dum jaroj, ekzistis nur kelkaj manuskriptoj de la Kaŝitaj Vortoj manskribitaj de Li, kaj tiuj ĉi devis esti zorgeme kaŝitaj por ke ili ne enfalu en la manojn de la multegaj malamikoj, sed nun tiu malgranda volumeto estas probable la plej bone konata el ĉiuj verkoj de Bahá'u'lláh, kaj estas legata en ĉiuj partoj de la mondo. La alia bone konata verko de Bahá'u'lláh estas la Book of Íqán, verkita en la sama periodo, ĉe la fino de Lia restado en Bagdado (1862-1863 p. Kr.)

La Deklaracio en Ridván (5) apud Bagdado  Δ

Post longa traktado, la turka registaro eldonis, je la postulo de la persa registaro, ordonon alvokantan Bahá'u'lláh'n en Konstantinopolon. Tiu ĉi novaĵo konsternis Liajn sekvantojn. Ili sieĝis tiel amase la domon de sia amata Gvidanto ke la familio entendiĝis en la Ĝardeno de Najíb Paŝao ekster la urbo por dekdu tagoj, dum kiuj oni preparis la karavanon por la longa vojaĝo. Estis dum tiuj ĉi dekdu tagoj (22a de aprilo - 3-a de majo, 1863, t.e. deknaŭ jarojn post la Deklaracio de Báb), ke Bahá'u'lláh anoncis al kelkaj el siaj sekvantoj la ĝojan novaĵon ke Li estas Tiu Kies alvenon antaŭdiris Báb - la Elektito de Dio, la Promesita de ĉiuj Profetoj. La Ĝardeno en kiu okazis tiu ĉi memorinda deklaracio iĝis konata inter la bahaanoj kiel la "Ĝardeno de Ridván," kaj la tagoj kiujn Bahá'u'lláh pasigis tie estas rememorataj en la "Festo de Ridván", solenata ĉiujare je la datreveno de tiuj dekdu tagoj. Dum tiuj tagoj Bahá'u'lláh, anstataŭ esti malgaja kaj depremita, elmontris grandegajn ĝojon, dignon kaj povon. Liaj sekvantoj fariĝis feliĉaj kaj entuziasmaj, kaj grandaj homamasoj venis esprimi sian respekton al Li. Ĉiuj eminentuloj de Bagdado, eĉ la Ĉefreganto mem, venis persone por honori la forveturantan malliberulon.

En Konstantinopolo kaj Adrianopolo  Δ

La vojaĝo al Konstantinopolo daŭris inter tri kaj kvar monatoj, kaj la grupo konsistis el Bahá'u'lláh kaj Liaj familianoj kaj dudek ses disĉiploj. Alveninte en Konstantinopolon ili estis malliberigitaj en malgranda dometo multe tro malvasta por ili. Poste ili ricevis iom pli bonajn loĝejojn, sed post kvar monatoj ili estis denove eksigitaj, tiufoje en Adrianopolon. La vojaĝo al Adrianopolo, kvankam daŭranta nur kelkajn tagojn, estis la plej terura el ĉiu kiujn ili ĝis nun travivis. Neĝis peze dum granda parto de la tempo, kaj ĉar ili ne havis komfortajn vestojn kaj nutraĵon, iliaj suferoj estis grandegaj. Dum la unua vintro en Adrianopolo, Bahá'u'lláh kaj Lia familio, nombranta dekdu personojn, estis lokitaj en malgranda triĉambra dometo, senkomforta kaj insektoplena. Printempe oni donis al ili pli komfortan loĝejon. Ili restis en Adrianopolo dum pli ol kvar kaj duono da jaroj. Tie ĉi Bahá'u'lláh rekomencis Sian instruadon kaj arigis ĉirkaŭ Si grandan sekvantaron. Li publike anoncis Sian mision kaj estis entuziasme akceptita de plimulto de la babanoj, kiuj post tio iĝis konataj kiel bahaanoj. Tamen, malplimulto sub la gvidado de la duonfrato de Bahá'u'lláh, Mírzá Yahyá, ekkontraŭstaris Lin furioze kaj unuiĝis kun siaj iamaj malamikoj, la ŝijaistoj, por konspiri por Lia faligo. Sekvis grandaj malfacilaĵoj, kaj fine la turka registaro forigis kaj la babanojn kaj la bahaanojn el Adrianopolo, ekzilante Bahá'u'lláh'n kaj Liajn sekvantojn en Akreon, en Palestino, kie ili alvenis (laŭ Nabíl) (6) la 31an de aŭgusto 1868 ; kaj Mírzá Yahyá kun sia partio estis sendita en Cipron.

Leteroj al la Reĝoj  Δ

En tiu tempo Bahá'u'lláh skribis Siajn konatajn leterojn  al la sultano de Turkujo, al multaj el la kronitoj de Eŭropo, al la Papo, kaj al la persa ŝaho. Poste, en Sia Kitáb-i-Aqdas, (7) Li skribis al aliaj suverenoj, al la regantoj kaj Prezidentoj de Ameriko, al la ĉefoj de religioj ĝenerale kaj al la tuta homaro. Al ĉiuj, Li anoncis Sian mision kaj alvokis ke ili streĉu siajn energiojn por starigi veran religion, justan regadon kaj internacian pacon. En Sia letero al la ŝaho Li pledis potence la aferon de la persekutataj babanoj kaj postulis ke oni starigu Lin vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tiuj kiuj instigis ties persekutadon. Ne necesas diri, ke oni ne konsentis plenumi tiun ĉi postulon. Badí, tiu juna kaj sindonema bahaano kiu transdonis la leteron de Bahá'u'lláh, estis kaptita kaj martirigita per teruraj torturoj, brulruĝajn brikojn oni premegis sur lian karnon !

En tiu sama letero Bahá'u'lláh prezentas plej kortuŝan priskribon de Siaj propraj suferoj kaj sopiroj :

Ho Reĝo, mi vidis sur la vojo de Dio tion  kion nenies okulo vidis kaj nenies orelo aŭdis. Amikoj malkonfesis min ; malfaciliĝis miaj kondiĉoj; la lageto de sekureco sekiĝis ; la ebenaĵo de facileco brulflaviĝis. Kiom multaj malfeliĉoj venis, kaj kiom multaj venos ankoraŭ ! Mi paŝas antaŭen al la Potenca, al la Favora, dum malantaŭ mi rampas serpento. Miaj okuloj pluvigas larmojn ĝis mia lito malsekiĝas, sed ne pro mi mem estas mia malĝojo. Je Dio, mia kapo sopiras lancojn pro la amo al sia Sinjoro, kaj neniam mi pasas preter arbo sen tio ke la koro vokas al ĝi, "Ho ke vi estu forhakita en mia nomo kaj mia korpo krucumita sur vi en la vojo de mia Eternulo !" Ja, ĉar mi vidas la homojn devojiĝantajn en sia ebrieco, kaj ili ne scias tion : ili glorigis siajn voluptodezirojn, kaj flankenigis sian Dion, kvazaŭ konsiderante la Ordonon de Dio mokindaĵo, amuzobjekto, kaj ludilo ; kaj ili pensas ke ili agas bone, kaj ke ili estas rifuĝintaj en citadelon de sendanĝereco. La afero ne tiel staras kiel ili supozas; morgaŭ ili ekvidos tion kion ili neas (hodiaŭ).

Ni estas translokotaj el tiu ĉi plej malproksima ekzilejo, Adrianopolo, en la malliberejon de Akreo. Kaj, laŭ tio kion oni diras, ĝi estas certe la plej dezerta el la urboj de la mondo, la plej malbela en sia aspekto, la plej malaminda pro sia klimato, kaj la plej malpura pri akvo ; ĝi estas kvazaŭ ĉefurbo de strigoj ; nenio estas tie aŭdebla krom la sonoj de ilia kriado. Kaj en tiu loko oni intencas malliberigi la servanton, fermi antaŭ niaj vizaĝoj la pordojn de indulgo kaj forpreni de ni la bonaĵojn de la enmonda vivo por la resto de niaj tagoj. Je Dio, kvankam laciĝo senfortigus min, kaj malsato pereigus min, kvankam mia kuŝejo estus farita el malmola roko kaj bestoj el dezerto estus miaj kunuloj, mi ne ektremos, sed paciencos, kiel paciencas firmuloj kaj konstantuloj, en la potenco de Dio, la Reĝo de Praekzisto, la Kreinto de la nacioj ; kaj en ĉiaj kondiĉoj mi diras dankon al Dio. Kaj ni esperas pro Lia Favoreco (glorata estas Li) … ke Li ŝanĝos la vizaĝojn de (ĉiuj homoj) sinceraj al Si Mem, la Potenca, la Malavara. Vere Li respondas al tiu kiu preĝas al Li, kaj estas proksima al tiuj kiuj vokas al Li. Kaj ni petas Lin ke tiun ĉi senluman malbonsorton Li faru ŝildo por la korpoj de Siaj sanktuloj, kaj defendu ilin tiamaniere de akraj glavoj kaj penetraj klingoj. Tra suferoj lumas Lia lumo kaj senĉese brilas Lia gloro ; tio ĉi estis Lia metodo en la estintaj jarcentoj kaj pasintaj tempoj.
- A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), pp. 145-147 (Rakonto de Vojaĝanto-Epizodo pri Báb).

En la Malliberejo en Akreo  Δ

En tiu tempo Akreo estis mallibereja urbo en kiun oni sendadis plej malbonajn krimulojn el ĉiuj partoj de la turka imperio. Alveninte tie, post malfeliĉega marvojaĝo, Bahá'u'lláh kaj Liaj sekvantoj, okdek ĝis okdek kvar personoj, viroj, virinoj kaj infanoj, estis malliberigitaj en la soldataj kazernoj. La ejo estis malpura kaj ekstreme malgaja. Estis tie nek litoj nek ia ajn komforto. La provizata nutraĵo estis tiom mizera kaj malsufiĉa, ke post iom da tempo la malliberuloj petis permeson mem aĉeti nutraĵon. Dum la unuaj kelkaj tagoj la infanoj ploris senĉese, kaj estis preskaŭ neeble dormi. Baldaŭ aperis malario, disenterio kaj aliaj malsanoj, kaj ĉiu el la anaro iĝis malsana, krom du. Tri el ili mortis sekve de la malsano, kaj la suferoj de la postvivantoj estis nepriskribeblaj. (8)

Tiu ĉi rigora mallibereco daŭris du jarojn, dum kiuj neniun bahaanon oni ellasis ekster la mallibereja pordo, krom kvar homoj, zorge gardataj, kiuj eliris ĉiutage por aĉeti nutraĵon.

En la daŭro de la enkazerna mallibereco, vizitoj estis severe malpermesitaj. Kelkaj bahaanoj piedvenis el Persujo por vidi sian amegatan gvidanton, sed oni malpermesis al ili eniri inter la urbajn muregojn. Ili iradis al loko sur la ebenaĵo ekster la tria ĉirkaŭfosaĵo, de kie ili povis vidi la fenestrojn de la loĝejo de Bahá'u'lláh. Li staris en unu el la fenestroj por ke ili povu vidi Lin kaj rigardinte Lin de malproksime, ili ploris kaj revenis hejmen, flamigitaj per nova fervoro al sinoferado kaj servado.

Malseverigo de la Rigoro  Δ

Fine la mallibereco estis moderigata. Okazis mobilizo de la turkaj rotoj kaj oni ekpostulis la kazernojn por la soldatoj. Bahá'u'lláh kaj Lia familio estis transkondukitaj en apartan domon kaj la ceteraj de la anaro estis lokitaj en karavanejo en la urbo. Bahá'u'lláh estis fermita en tiu ĉi domo dum sep jaroj pli. En malgranda ĉambro apud tiu en kiu Li Mem estis enkarcerigita, dektri personoj el Lia domanaro, inkluzive ambaŭ seksojn, devis kune loĝi kiel eble plej bone ! En la komenco de sia restado en tiu ĉi domo li multege suferis pro la malkomforto, malsufiĉa nutraĵo kaj manko de la ordinaraj oportunaĵoj de la vivo. Post iom da tempo, tamen, oni disponigis al ili kelkajn pluajn ĉambrojn kaj ili povis vivi en relativa komforto. De la tempo kiam Bahá'u'lláh kaj Liaj kunuloj forlasis la kazernojn, oni permesadis al vizitantoj viziti kun ili, kaj iom post iom la severa limigo starigita per la Imperiestraj ordonoj estis neplenumita, kvankam restarigita de tempo al tempo.

Malfermo de la Mallibereja Pordo  Δ

Eĉ en la tempo de la plej malbona enkarceriĝo, la bahaanoj ne senkuraĝiĝis, kaj ilia serena fido neniam ŝanceliĝis. Restante en la kazernoj de Akreo, Bahá'u'llàh skribis al kelkaj amikoj : "Ne timu. Tiu ĉi pordo malfermiĝos. Mia tendo estos starigita sur la monto Karmelo, kaj venos tempo de grandega ĝojo." Tiu ĉi deklaro estis granda fonto de konsolo por Liaj sekvantoj, kaj en la ĝusta tempo ĝi laŭlitere plenumiĝis. Kiel malfermiĝis la mallibereja pordo estas rakontite pli bone per la vortoj de `Abdu'l-Bahá, jene tradukitaj de Lia nepo, Shoghi Effendi :

Bahá'u'lláh amis la belecon kaj verdaĵon de kamparo. Unu tagon Li rimarkis : "Mi ne rigardas verdaĵon de naŭ jaroj. Kamparo estas la mondo de animoj, urbo estas la mondo de korpoj." Kiam mi ekaŭdis nedirekte pri tiu ĉi diro mi ekkomprenis ke Li sopiras je kamparo, kaj mi estis certa ke kion ajn mi farus por plenumi Lian deziron estus sukcesa. En tiu tempo vivis en Akreo homo nomata Muhammad Paŝao Safwat, kiu estis nia granda malamiko. Li havis palacon nomatan Mazra`ih, ĉirkaŭ kvar mejlojn norde de la urbo. Tio estis ĉarma loko, ĉirkaŭita per ĝardeno kaj kun torento de fluanta akvo. Mi iris kaj vizitis la paŝaon en lia domo. Mi diris : "Paŝao, vi lasis la palacon malplena, kaj loĝas en Akreo". Li respondis : "Mi estas malsanulo kaj ne povas forlasi la urbon. Se mi iras tien estas malproksime kaj mi estas apartigita disde miaj amikoj". Mi diris : "Ĉar vi ne loĝas tie kaj la palaco estas malplena, ludonu ĝin al mi". Li estis mirigita per la propono, sed fine li konsentis. Mi luis la domon por tre malalta prezo, ĉirkaŭ kvin pundoj jare, pagis al li por kvin jaroj kaj faris kontrakton. Mi sendis laboristojn por ripari la domon kaj ordigi la ĝardenon kaj konstrui banejon. Mi ankaŭ pretigis veturilon por la Benita Belo.(9)Unu tagon mi decidis iri kaj vidi mem la lokon. Malgraŭ la ripetitaj instrukcioj donitaj en kelkaj sinsekvaj ordonoj ke ni neniel trapasu la limojn de la urbaj muregoj, mi eliris tra la Urba Pordego. Ĝendarmoj gardestaris, sed ili ne protestis, do mi ekiris rekte al la palaco. La sekvintan tagon mi denove eliris, kun kelkaj amikoj kaj oficistoj, sen ĝeno kaj kontraŭstaro, kvankam gardistoj kaj soldatoj staris ĉe ambaŭ flankoj de la urba pordego. En alia tago mi aranĝis festeneton, starigis tablon sub la pinoj de Bahjí, kaj kunvenigis ĉirkaŭ ĝi la eminentulojn kaj oficistojn de la urbo. Vespere ni ĉiuj kune revenis en la urbon.

Unu tagon mi ekstaris en la Sankta Ĉeesto de la Benita Belo kaj diris : "La palaco en Mazra`ih estas preta por Vi, ankaŭ veturilo por veturigi Vin tien". (En tiu tempo estis neniaj veturiloj en Akreo aŭ Hajfa.) Li rifuzis iri, dirante : "Mi estas malliberulo". Poste mi ree petis Lin, sed mi ricevis la saman respondon. Mi fine decidis ke mi petu al Li la trian fojon, sed Li ankoraŭ respondis "Ne !" kaj mi ne kuraĝis plu insisti. En Akreo vivis, tamen, unu islama ŝejko, persono fama kaj havanta konsiderindan influon, kiu amis Bahá'u'lláh'n kaj estis tre favorata de Li. Mi vizitis tiun ĉi ŝejkon kaj klarigis al li la situacion. Mi diris : "Vi estas kuraĝa. Iru ĉi-nokte en Lian Sanktan Ĉeeston, falu sur la genuojn antaŭ Li, ekkaptu Liajn manojn kaj ne cedu ĝis Li promesos forlasi la urbon !" Li estis arabo. … Li  iris rekte al Bahá'u'lláh kaj sidiĝis apud Liaj piedoj. Li prenis la manojn de la Benita Belo, kisis ilin kaj demandis : "Kial vi ne forlasas la urbon ?" Li diris : "Mi estas malliberulo". La ŝejko respondis : "Dio gardu ! Kiu havas la povon fari vin malliberulo ? Vi mem tenas vin en la malliberejo. Estis via propra volo esti malliberigita, kaj nun mi petegas vin eliri kaj iri en la palacon. Ĝi estas bela kaj verdoriĉa. La arboj estas ĉarmaj ; kaj la oranĝoj kiel fajrogloboj !" Ĉiufoje kiam la Benita Belo diris : "Mi estas malliberulo, ne estas eble", la ŝejko prenis Liajn manojn kaj kisis ilin. Dum tuta horo li petadis. Fine Bahá'u'lláh diris, "Ĥejli Ĥub" (tre bone), kaj la pacienco kaj persisto de la ŝejko estis rekomprencitaj. Li venis al mi kun granda ĝojo por diri la bonan novaĵon pri  la konsento de Lia Sankteco. Malgraŭ la severa ordono de `Abdu'l-`Azíz kiu malpermesis mian intervidiĝon aŭ ian interparolon kun la Benita Perfekteco, mi prenis la veturilon en la sekvanta tago kaj veturis kune kun Li al la palaco. Neniu protestis. Mi lasis Lin tie kaj revenis sola en la  urbon.

Du jarojn Li restis en tiu ĉarma kaj bela loko. Poste estis decidite translokiĝi en alian lokon, ĉe Bahjí. Okazis ke epidemio estis eksplodinta en Bahjí, kaj la posedanto de la domo forkuris en aflikto, kun sia tuta familio, preta transdoni la domon senpage al iu ajn petanto. Ni luis la domon por tre malalta prezo, kaj tie la pordo de majesteco kaj vera reĝeco estis larĝe malfermita. Bahá'u'lláh estis laŭnome malliberulo (ĉar la severaj ordonoj de la sultano `Abdu'l-`Azíz neniam estis revokitaj), tamen efektive Li elmontradis tiajn noblecon kaj dignon en Sia vivo kaj sintenado ke Li estis respektata de ĉiuj, kaj la Regantoj de Palestino enviis Liajn influon kaj povon. Estroj kaj Mutaŝarifoj, generaloj kaj lokaj oficistoj, humile petadis ia honoron atingi Lian ĉeeston - peto, al kiu Li malofte konsentis.

Foje ĉefreganto de la urbo petegis tiun ĉi honoron pretendante ke li ricevis de pli altaj aŭtoritatuloj la ordonon viziti, kune kun iu generalo, la Benitan Perfektecon. Kiam tiu ĉi peto estis plenumita, la generalo, kiu estis tre dika persono, eŭropano, estis tiel impresita per la majesteco de Bahá'u'lláh ke li restis surgenue sur la tero apud la pordo. Tia estis la senmemfido de ambaŭ vizitantoj ke nur la ripetitaj invitoj de Bahá'u'lláh inklinigis ilin ekfumi la proponitan nargileon. Eĉ tiam ĝin apenaŭ tuŝis ili per la lipoj, kaj metinte ĝin flanken, faldumis la brakojn kaj sidis en la sinteno de tiaj humileco kaj respekto ke miris ĉiuj ĉeestantoj.

La amplena estimo de la amikoj, la konsidero kaj respekto montrataj de ĉiuj oficistoj kaj eminentuloj, la alfluado de pilgrimuloj kaj verserĉantoj, la spirito de sindonemo kaj servemo kiu elmontriĝadis ĉie, la majesta kaj reĝa aspekto de la Benita Perfekteco, la efikeco de Liaj ordonoj, la nombro de Liaj fervoraj adeptoj - ĉio ĉi atestis ke Bahá'u'llàh estis efektive ne malliberulo, sed Reĝo de Reĝoj. Du despotaj registaroj estis kontraŭ Li, du potencaj aŭtokrataj regantoj, tamen, eĉ limigita en iliaj propraj malliberejoj, Li Sin turnis al ili per severegaj esprimoj, kiel reĝo al siaj subuloj. Poste, malgraŭ la severaj ordonoj, Li vivis en Bahjí kiel princo. Ofte Li diris : "Vere, vere, la plej mizera malliberejo aliformiĝis en Edena Paradizo".

Certe, tian aferon oni ne vidis de post la kreo de la mondo.

La Vivo en Bahjí  Δ

Montrinte en la fruaj jaroj de la malfacilaĵoj kiel glori Dion en la stato de malriĉeco kaj malrespekto, Bahá'u'lláh montris en la postaj jaroj en Bahjí kiel glori Dion en honoro kaj bonstato. Oferaĵoj de centmiloj da sindonemaj sekvantoj disponigis al Li grandajn monsumojn kiujn Li estis petita administri. Kvankam Lia vivo en Bahjí estas priskribita kiel vere reĝa, en la plej alta senco de la vorto, oni tamen ne imagu ke ĝi karakterizis sin per materiala brilego aŭ elspezemo. La Benita Perfekteco kaj Lia familio vivis tre simple kaj modeste, kaj elspezoj je egoista lukso estis tute nekonataj en tiu domo. Proksime de Lia domo la kredantoj aranĝis belegan ĝardenon nomitan Ridván, kie Li ofte pasigis multajn sinsekvajn tagojn aŭ eĉ semajnojn, dormante nokte en kabano en la ĝardeno. De tempo al tempo Li iris pli malproksimen. Li vizitis kelkfoje Akreon kaj Hajfan, kaj pli ol unu fojon starigis Sian tendon sur la monto Karmelo, kiel Li antaŭdiris dum Li estis malliberigata en la kazernoj en Akreo. Bahá'u'lláh pasigis la tempon plejparte en preĝado kaj meditado, en skribado de la Sanktaj Libroj, malkaŝado de Tabuletoj, kaj spirita edukado de la amikoj. Por certigi al Li plenan liberecon en tiu ĉi granda laboro, `Abdu'l-Bahá prenis sur Sin la prizorgadon de ĉiuj aliaj aferoj, eĉ akceptadon de la Mulaoj, poetoj, kaj registaranoj. Ĉiuj estis ravitaj kaj feliĉigitaj per la renkontiĝo kun 'Abdu'l-Bahá, kaj plene kontentigitaj per Liaj klarigoj kaj paroloj ; kvankam ne vidinte Bahá'u'lláh'n Mem, ili estis inspiritaj per amikaj sentoj al Li, pro la renkontiĝo kun Lia filo, ĉar la spiritstato de 'Abdu'l-Bahá ebligis ilin ekkompreni la rangon de Bahá'u'lláh.

La eminenta orientalisto, la mortinta prof-o Edward G. Browne, de la Universitato en Kembriĝo, vizitis Bahá'u'lláh'n en Bahjí en 1890, kaj priskribis siajn impresojn jene :

mia gvidanto haltis por momento dum mi deprenis miajn ŝuojn. Poste, per rapida manmovo, li sin retiris, kaj, post kiam mi trairis, retiris la kurtenon. Mi troviĝis en granda ĉambro, kie en fora angulo staris malalta sofo, dum ĉe la kontraŭporda flanko estis du aŭ tri seĝoj. Kvankam mi malklare divenis, kien mi iris kaj kiun mi estis vidonta (ĉar oni donis al mi neniajn klarajn informojn), unu aŭ du momentoj pasis antaŭ ol, kun korbato de miro kaj timo, mi definitive ekkonsciis ke la ĉambro ne estas senhoma. En la angulo kie la sofo tuŝis la muron sidis mirinda kaj respektinda persono, kronita per pelta kapvesto kian derviŝoj nomas taj (sed de neordinaraj alteco kaj ellaboriteco), ĉirkaŭ kies malsupra parto estis volvita malgranda blanka turbano. La vizaĝon de tiu kiun mi rigardis mi neniam forgesos, kvankam mi ne povas priskribi ĝin. Tiuj penetremaj okuloj ŝajnis legi la animon mem ; povo kaj potenco ripozis sur tiu larĝa frunto ; dum la profundaj linioj super la brovoj kaj sur la vizaĝo indikis aĝon kiun ŝajnis nei la densenigraj haroj kaj la barbo malsuprenfalanta en neesprimebla riĉeco preskaŭ ĝis la zono. Ne estis necese demandi en kies ĉeesto mi staras, kiam mi klinis min antaŭ tiu kiu estas la objekto de sindonemo kaj amo kiajn reĝoj povus envii kaj imperiestroj sopirus vane !

Milda kaj digna voĉo petis min sidiĝi, kaj tiam diris : "Gloro estu al Dio ke vi alvenis ! … Vi venis por vidi malliberulon kaj ekziliton. … Ni deziras nur bonon de la mondo kaj feliĉon de la nacioj ; tamen oni konsideras Nin instiganto de malpaco kaj ribelo inda je mallibereco kaj ekzilo. … Ke ĉiuj nacioj unuiĝu en kredo kaj ĉiuj homoj fariĝu kiel fratoj ; ke plifortiĝu la ligoj de amikeco kaj unueco inter la filoj de la homaro ; ke ĉesu la diverseco de la religioj, kaj estu neniigitaj la rasaj diferencoj kia malbono estas en tio ĉi ? … Tamen tiel estos : tiuj senfruktaj konfliktoj, tiuj detruaj militoj pasos for, kaj la `Plej Sankta Paco' venos. … Ĉu en Eŭropo vi ne bezonas la samon ? Ĉu ĝi ne estas tio kion Kristo antaŭdiris ? … Tamen ni vidas ke viaj reĝoj kaj regantoj preferas malŝpari siajn trezorojn por la rimedoj de detruo de la homa gento ol por tio kio kondukas al la feliĉo de la homaro. … Tiuj konfliktoj kaj sangoverŝado kaj malpaco devas ĉesi, kaj ĉiuj homoj devas iĝi unu parencaro kaj unu familio. ... Homo ne fieru pro tio, ke li amas sian patrujon ; li fieru prefere pro tio, ke li amas la homaron."

Tiaj, kiom mi rememoras, estas la vortoj kiujn, krom multaj aliaj, mi aŭdis de Behá. La leganto mem bone konsideru ĉu tiaj doktrinoj meritas morton kaj katenojn, kaj ĉu la mondo povas profiti aŭ malprofiti de ilia disvastiĝado”. - Antaŭparolo al A Traveller's Narrative 1 Episode of the Báb), p. XXXIX-XL (Rakonto de Vojaĝanto Epizodo pri Báb).

La Morto  Δ

Tiele simple kaj serene Bahá'u'lláh pasigadis la vesperon de Sia vivo sur la tero ĝis kiam, post atako de febro, li forlasis la mondon la 29an de majo 1892, je la aĝo de sepdek kvin jaroj. Inter la laste malkaŝitaj de Li Tabuletoj estis Lia Volo kaj Testamento, kiun Li skribis propramane kaj konvene subskribis kaj sigelis. Naŭ tagojn post Lia morto la plej aĝa filo rompis la sigelojn, en la ĉeesto de la familianoj kaj kelkaj amikoj, kaj la enhavo de la mallonga sed multsignifa dokumento iĝis konata. Per tiu ĉi testamento `Abdu'l-Bahá estis difinita reprezentanto de Sia patro kaj klariganto de Liaj instruoj, kaj al la familio kaj parencoj de Bahá'u'llàh kaj al ĉiuj kredantoj estis ordonite turni sin al Li kaj obei Lin. Per tiu ĉi plano sektiĝo kaj divido estis malebligitaj kaj sekurita estis la unueco de la Kredo.

La Profeteco de Bahá'u'lláh  Δ

Estas grave havi klaran ideon pri la profeteco de Bahá'u'lláh. Liajn vortojn, simile al tiuj de aliaj "Malkaŝantoj", oni povas dividi en du klasoj : en unu Li skribas kaj parolas simple kiel homo ŝarĝita de Dio per misio al Siaj kunhomoj, kaj en la alia Liaj paroloj prezentas sin kiel senperaj vortoj de Dio Mem.

Li skribas en la Líbro Íqán :

Ni jam en la antaŭaj paĝoj difinis du rangojn al ĉiuj la Lumoj leviĝantaj el la Tagiĝo de eterna sankteco. Unu estas la rango de esenca unueco, kiun Ni jam klarigis. "Ni faras nenian diferencon inter ili." [Korano 2:137] La alia rango estas tiu de diferenceco, kaj rilatas al la mondo de kreiteco kaj ties limigoj. Tiurilate, ĉiu Malkaŝanto de Dio havas apartan individuecon, definitive indikitan mision, antaŭdestinitan Revelacion, kaj speciale difinitajn limigojn. Ĉiu el ili estas nomita per malsama nomo, karakterizita per speciala kvalito, plenumas definitivan Mision, kaj estas komisiita per nova Revelacio. Kiel Li ja diras : "Tiujn senditojn Ni plialtigis, kelkajn el ili super aliaj, al iuj el ili Alláh parolis kaj iujn Li plialtigis je l'rango. Kaj Ni donis al Jesuo, filo de Maria, signojn evidentajn kaj plifortigis lin per la spirito de sankteco." [Korano 2: 254] …

Sekve, de la vidpunkto de ilia unueco kaj pura apartiĝeco, la atribuoj de pura Alteco, Dieco, Supera Sincereco, kaj Plej Interna Esenco, estis kaj estas aplikeblaj al tiuj Esencoj de esteco, ĉar ĉiuj el ili okupas la tronon de dia Revelacio kaj dia Kaŝiteco. La Revelacio de Dio estas evidentiga per ilia apero, kaj la Perfekteco de Dio estas malkovrita per ilia belo. Tiel estas ke la vortojn de Dio Mem eldiras tiuj ĉi Malkaŝantoj de la dia Esto.

En la dua rango, kiu estas tiu de eminenteco, diferencigo, aparteco, limigadoj kaj de la ĉi-mondaj kondiĉoj kaj ecoj, ili elmontras absolutan servemon, tutan senhavecon kaj plenan humilecon. Kiel Li ja diras : "Mi estas servanto de Dio. Mi estas nur homo kiel vi."

Se iu el la perfektaj Diosenditoj deklarus : "Mi estas Dio !" tiu ĉi estas vera kaj senduba. Ĉar ripete evidentiĝis ke per ilia Revelacio, iliaj atribuoj kaj nomoj, la Revelacio de Dio, Lia nomo kaj Liaj atribuoj, malkaŝas sin sur la tero. Tiele, Li revelaciis : "Ne vi, sed Alláh mortigis ilin." [Korano 8:18] Kaj ankaŭ Li diris : "Vere tiuj, kiuj ĵuris fidon al vi, nur al Alláh ĵuris fidon." [Korano 48:11] Kaj se iuj el ili dirus : "Mi estas la Diosendito", Li ankaŭ parolas la veron, la senduban veron. Kiel Li diras, "Mahometo ne estas patro al iu ajn el viaj viroj, sed la Sendito de Alláh". Do ĉiuj el ili ja estas Senditoj de tiu ideala Reĝo, tiu neŝanĝebla Esenco. Kaj se ĉiuj el ili proklamus : "Mi estas la Sigelo de la Profetoj", ili ja dirus la veron, preter ia ajn dubo. Ĉar ili estas nur unu persono, unu animo, unu spirito, unu esteco, unu revelacio. Ili ĉiuj estas malkaŝantoj de la "Komenco" kaj de la "Fino", la "Unua" kaj la "Lasta", la "Videbla" kaj la "Kaŝita" - ĉio kio rilatas al Tiu Kiu estas la Plej Interna Spirito de Spiritoj kaj eterna Esenco de Esencoj. Simile se ili dirus : "Ni estas la servantoj de Dio" [Korano  33:41], tio ĉi ankaŭ estas akceptinda kaj evidenta, ĉar ili estas aperintaj kun plej altgrada servemeco, tia servemeco kian neniu kapablas atingi. Do en momentoj kiam tiuj Esencoj de Esto profundiĝis en la marojn de pratempa kaj eterna sankteco, kaj ŝvebis sur la montpintoj de diaj misteroj, ili pretendis ke ilia deklaro estas la Voĉo de dieco, la Voko de Dio Mem. Se la okuloj de interna sagaco malfermiĝus, evidentiĝus ke en tiu ĉi stato ja ili konsideras sin tute forviŝiĝintaj kaj neekzistantaj antaŭ Tiu Kiu estas la Ĉionpenetranto, la Nekoruptebla. Estas kvazaŭ ili konsideras sin kiel tutan neniecon, kaj opinias mencion pri si en tiu Kortego kiel blasfemon. Ĉar la plej eta flustro pri la memo, en tia Kortego, estas evidentiĝo de sintrudo kaj sendependa ekzisto. Al tiuj kiuj atingis tiun Kortegon, tia sugesto estas mem doloriga peko. Kiom multe pli dolorige estus, se io alia estu menciita en ties Ĉeesto, se la koro de homo, ties lango, ties menso, aŭ ties animo, okupiĝus pri iu krom la Amegato, se ties okuloj rigardus alian vizaĝon krom Lia beleco, se ties orelo aŭskultus al alia melodio krom Lia voĉo, kaj se ties piedoj irus alian vojon krom Lia vojo.

Nuntempe la venteto de Dio blovetas, kaj Lia Spirito ĉion penetras. Tia estas la elverŝado de Lia graco ke la plumo silentas kaj la lango mutas.

Per tiu rango, ili pretendas al si la Voĉon de Dieco kaj tiel plu, kaj per sia rango de Senditeco, ili deklaris sin Diosenditoj. Ĉiam ili eldiris tion kio konformus al la bezonoj de la tempo, kaj atribuis ĉiujn tiujn deklarojn al Si, deklaroj kiuj viciĝas de la regno de dia Revelacio ĝis la regno de Kreiteco, kaj de la kampo de Dieco ĝis la kampo de surtera ekzistado. Tial kion ajn ili diras kaj atribuas al si, ne esceptante Diecon, Eternecon, Profetecon, Senditecon, Gardantecon, Apostolecon aŭ Servemecon, estas vera kaj senduba. Sekve, tiuj paroloj kiujn Ni citis por subteni Nian diskuton devas esti atente konsiderataj, por ke la diversaj eldiroj de la Malkaŝantoj de la Nevidato kaj de la Lumoj de Sankteco ĉesu maltrankviligi la animojn kaj perpleksi la mensojn. - Kitáb-i-Íqán, p. 176-181.

Kiam Bahá'u'lláh parolas kiel homo, la rango kiun Li atribuas al Si estas tiu de absoluta humileco, de "neniiĝo en Dio". Tio kio distingas Diosenditon, en Sia homa personeco, disde aliaj homoj estas la pleneco de Sia sindonemo kiel ankaŭ la perfekteco de Siaj povoj. En ĉiuj kondiĉoj Li povas diri, kiel Jesuo en la Getsemana Ĝardeno : "tamen ne la mia, sed via volo fariĝu". Tiel en Sia epistolo al la ŝaho, Bahá'u'lláh diras :

Ho reĝo ! Mi estis homo simila al aliaj, dormanta sur mia kuŝloko, kiam jen, la ventetoj de la Plej Glora pasis super Mi, kaj instruis al Mi la scion pri ĉio kio estas. Tio ĉi ne estas de Mi, sed de Tiu Kiu estas Potenca kaj Ĉionscia. Kaj Li ordonis al Mi proklamadi inter la tero kaj la ĉielo, kaj pro tio ĉi okazis al Mi tio kio plenigas per larmoj la okulojn de ĉiuj prudentuloj. La sciencojn kiujn homoj posedas mi ne studis, nek Mi eniris iliajn lernejojn. … Mi estas nur folio kiun ekmovis la ventetoj de la Volo de via Eternulo, la Ĉionpotenca, la Laŭdegata. Ĉu Mi povas resti senmova kiam ŝtormaj ventegoj blovadas ? Ne, je la Eternulo de ĉiuj Nomoj kaj Atribuoj ! Ili puŝas Min laŭinkline. La forpasema similas al nenio antaŭ la Eternulo. Lia decidiga ordono venis, igis Min paroli je Lia Gloro meze de ĉiuj popoloj. Vere Mi estis nur kiel senvivulo kiam venis Lia ordono. La mano de via Eternulo, la Favora, la Kompatema, aliigis Min. Ĉu iu povas paroli propranome tion por kio ĉiuj homoj, kaj altaj kaj malaltaj, persekutos lin ? Ne, per Tiu Kiu instruis al la plumo la eternajn misterojn, krom tiu kiu estas fortigita de la Ĉiopova kaj Potenca. - Lawh-i-Sultán (Tablet to the King of Persia), as quoted in The Promised Day is Come, pp. 40-41. (Tabuleto al la Reĝo de Persujo, citita en La Promesita Tago Jam Venis).

Kiel Jesuo lavis la piedojn de Siaj disĉiploj, ankaŭ Bahá'u'lláh kelkfoje kuiris manĝaĵon kaj plenumis aliajn humilajn servojn por Siaj sekvantoj. Li estis servanto de la servantoj, kaj fieris nur per servemeco, kontenta dormante sur nuda planko se estis necese, kaj nutrante Sin per pano kaj akvo, aŭ eĉ, kelkfoje, per tio kion Li nomis "la dia nutraĵo, t.e., malsato !" Lia perfekta humileco estis videbla en Lia profunda respekto al naturo, al homa karaktero, kaj speciale al sanktuloj, profetoj kaj martiroj. Laŭ Li, ĉiuj aferoj, de la plej malgrandaj ĝis la plej grandaj, parolis al Li pri Dio.

Lia homa personeco estis elektita de Dio por iĝi la Diaj Buŝo kaj Plumo. Ne pro Sia propra volo Li akceptis tiun rolon senkompare malfacilan kaj zorgoplenan. Kiel Jesuo diris : "Patro, se povas esti, tiu ĉi pokalo pasu for de mi", ankaŭ Bahá'u'lhih diris : "Se troviĝus alia instruanto aŭ parolanto, Mi ne farus Min celo de mallaŭdoj, moko kaj kalumnioj flanke de la homoj". (Tabuleto Ishráqát.). Sed la Dia voko estis klara kaj deviga kaj Li obeis. La volo de Dio iĝis Lia volo, kaj la deziro de Dio Lia deziro; kaj kun "radianta akceptemo" Li deklaris : "Vere Mi diras : Kio okazas sur la vojo de Dio estas amata de la animo kaj kordeziro. Mortiga veneno sur Lia vojo estas pura mielo, kaj ĉiu turmento malvarmeta kaj refreŝiga akvo". - Epistle to the Son of the Wolf, p. 17. (Epistolo al Filo de Lupo).

En aliaj okazoj, kiel ni menciis, Bahá'u'lláh parolas "el la rango de Dieco". En tiuj ĉi vortoj Lia homa personeco estas tiel komplete subigita ke ĝi tute perdiĝas de la vido. Per Li Dio parolas al Siaj kreaĵoj, proklamante Sian amon al ili, instruante al ili Siajn atribuojn, konigante Sian volon, anoncante Siajn leĝojn por ilia gvidado kaj petante iliajn amon, fidelecon kaj servadon.

En la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh, la vortoj ofte ŝanĝas sian karakteron de unu al la alia. Kelkfoje estas evidente homo kiu parolas, kaj tuj poste sen ia rompo la skribaĵo daŭrigas kvazaŭ Dio parolas en la unua persono. Eĉ parolante kiel homo, Bahá'u'lláh parolas tamen kiel sendito de Dio, kiel vivanta ekzemplo de plena sindonemo al la volo de Dio. Lia tuta vivo estas instigita de la Sankta Spirito. Pro tio nenia nefleksebla linio povas esti distingita inter la homa kaj dia elementoj en Liaj vivo kaj instruado. Dio diras al Li:

Diru : "Nenio estas videbla en mia templo krom la Templo de Dio, kaj en mia belo krom Lia Belo, kaj en mia esteco krom Lia Esteco, kaj en mi mem krom Li Mem, kaj en miaj movoj krom Liaj Movoj, kaj en mia akceptemo krom Lia Akceptemo, kaj en mia plumo krom la Plumo de Li, la Karega, la Laŭdegata."

Diru : "Nenio estis en mia animo krom la Vero, kaj en mi mem nenio estis videbla krom Dio."
- Súratu'l-Haykal.

Lia Misio  Δ

La misio de Bahá'u'lláh en la mondo estas estigi Unuecon la Unuecon de la tuta homaro en Dio kaj per Dio. Li  diras : "La Plej Glora frukto de la Arbo de Scio estas la jena glorinda vorto : De unu Arbo vi ĉiuj estas fruktoj kaj folioj de unu Branĉo. Homo ne fieru pro tio ke li amas sian patrolandon, sed li fieru pro tio ke li amas la homaron."

La antaŭaj Profetoj heroldis epokon de paco sur la tero, bonvolo inter la homoj, kaj fordonis siajn vivojn por akceli ĝian venon, sed ĉiu el Ili klare deklaris ke tiu benita tempo estos atingita nur post la "Veno de la Sinjoro" en la lastaj tagoj, kiam la maljustuloj estos juĝitaj kaj la justuloj rekompencitaj.

Zoroastro antaŭdiris tri mil jarojn de malpacoj antaŭ la  alveno de Ŝaho Bahrám, la mondsavonto, Kiu venkos Arimanon la spiriton de malbono, kaj fondos la regnon de justeco kaj paco.

Moseo antaŭdiris longan periodon de ekzilo, persekutado kaj premado por la lzraelidoj, antaŭ ol aperos la Sinjoro de Homamasoj por kunigi ilin el ĉiuj nacioj, neniigi la persekutantojn kaj fondi Sian Regnon sur la tero.

Kristo diris : "Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon." (Mat. X, 34). Kaj Li antaŭdiris periodon de militoj kaj famoj pri militoj, de suferegoj kaj malĝojoj kiuj daŭros ĝis la Filo de Homo venos "en la gloro de la Patro".

Mahometo deklaris ke, pro iliaj malbonfaroj, Alláh starigis malamikecon kaj malamon inter kaj la judoj kaj la kristanoj kiuj daŭros ĝis la Tago de Reviviĝo, kiam Li aperos por juĝi ĉiujn.

Bahá'u'lláh, aliflanke, anoncas ke Li estas Tiu Kiun promesis ĉiuj Profetoj - la Malkaŝanto de Dio en Kies epoko estos efektive fondita la regno de paco. Tiu ĉi deklaro estas senprecedenta kaj unika, tamen ĝi mirinde harmonias kun la signoj de la tempo, kaj kun la profetaĵoj de ĉiuj grandaj Profetoj. Bahá'u'lláh malkaŝis kun senkompara klareco kaj komprenebleco la rimedojn por starigi pacon kaj unuecon inter la  homaro.

Vere estas ke, post la apero de Bahá'u'lláh, ĝis nun okazis milito kaj detruo de senekzempla grandeco, sed ĝi estas ĝuste tio kio laŭ ĉiuj profetoj devos okazi je la tagiĝo de la "granda kaj terura Tago de la Sinjoro", kaj, tiel, ĝi estas nur  konfirmo de la certeco ke la "Veno de la Sinjoro" estas ne nur proksima, sed jam plenumita fakto. Laŭ la parabolo de Kristo, la Sinjoro de la Vinberejo devas senkompate ekstermi la malnoblajn vinberistojn antaŭ ol doni la Vinberejon al aliaj kiuj havigus al Li la fruktojn en la ĝusta tempo. Ĉu tio ne signifas ke je la alveno de la Sinjoro terura detruo atendas tiujn despotajn registarojn, avarajn kaj netoleremajn pastrojn, mulaojn aŭ tiranajn gvidantojn kiuj dum jarcentoj, simile al la malhonestaj vinberistoj, malbonregis la teron kaj malrajte prenadis ĝiajn fruktojn ?

Teruraj aferoj kaj senkomparaj sortobatoj povas okazi sur la tero dum kelka tempo, sed Bahá'u'lláh certigas nin ke baldaŭ, "tiuj ĉi senfruktaj konfliktoj, tiuj ĉi detruaj militoj pasos for, kaj la `Plej Sankta Paco' venos". Milito kaj malpaco fariĝis tiel neelporteblaj en siaj detruaj rezultoj ke la homaro devas trovi savrimedon kontraŭ ili aŭ perei.

"La pleneco de la tempo" venis kaj kun ĝi la Promesita Savanto !

Liaj Skribaĵoj  Δ

La Skribaĵoj de Bahá'u'llàh estas treege ampleksaj en sia multobjekteco ; ili pritraktas ĉian fazon de homa vivo, individua kaj socia, aferojn materialajn kaj aferojn spiritajn, interpretadon de antikvaj kaj modernaj sanktaj skriboj, kaj entenas profetajn antaŭdirojn pri estonteco proksima kaj malproksima.

La amplekso kaj ĝusteco de Lia scio estas mirinda. Li kapablis citi kaj klarigi Sanktajn Skribojn de diversaj religioj konatajn de Liaj korespondantoj kaj demandantoj, en konvinka kaj aŭtoritata maniero, kvankam laŭscie Li neniam havis eblon konatiĝi kun multaj el la koncernaj libroj. Li deklaras, en la Epistolo al Filo de Lupo, ke Li neniam legis la Bayánon, kvankam en Siaj propraj Skribaĵoj Li elmontris plej perfektajn konon kaj komprenon de la Baba Revelacio. (Báb, kiel ni vidis, deklaris, ke Lia Revelacio, la Bayán, estas inspirita kaj devenis de "Tiu, Kiun Dio malkaŝos" !) Esceptante sole la vizitojn de profesoro Edward Granville Browne, kun kiu Li havis en 1890 kvar intervjuojn, ĉiun daŭrantan de dudek ĝis tridek minutoj, Li neniam havis okazon interparoli kun kleraj Okcidentaj pensuloj, tamen Liaj Verkoj elmontras mirindan komprenon de la sociaj, politikaj kaj religiaj problemoj de la Okcidento, kaj eĉ Liaj malamikoj devis konfesi ke Liaj saĝo kaj scio estis senkomparaj. La konataj kondiĉoj de Lia longa mallibereco esceptas ĉian dubon ke multa scio elmontrita en Liaj Verkoj devis esti akirita el ia spirita fonto, tute sendependa de la ordinaraj maniero de studado kaj lernado kaj de libroj aŭ instruistoj. (10)

Kelkfoje Li skribis en la moderna persa lingvo, la ĉiutaga lingvo de Siaj samlandanoj, kiu estas grandparte miksita kun la araba. Alifoje, turnante Sin al kleraj zoroastranoj, Li skribis en la plej klasika persa lingvo. Li ankaŭ skribis kun sama flueco arabe, foje en la plej simpla lingvo, foje per klasika stilo iom simila al tiu de la Korano. Lia perfekta kono de tiuj diversaj lingvoj kaj stiloj estis rimarkinda pro kompleta manko de literatura edukado.

En kelkaj el Liaj Verkoj la vojo de sankteco estus difinita per tiel simplaj esprimoj ke "irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros" (Jesaja XXXV, 8). En la aliaj estas multe da poezia figuro, profunda filozofio kaj aludoj al la islamanaj, zoroastranaj kaj aliaj sanktaj libroj, aŭ al la persaj kaj arabaj literaturo kaj legendoj, kiajn ĝuste taksi povas nur poeto, filozofo aŭ klerulo. Ankoraŭ aliaj koncernas la progresintajn stadiojn de la spirita vivo kaj povas esti komprenitaj nur de tiuj kiuj jam trapasis la komencajn stadiojn. Lia Verkaro similas malavaran tablon provizitan per manĝaĵoj kaj bongustaĵoj kiuj konvenas al la bezonoj kaj gustoj de ĉiuj, kiuj estas sinceraj verserĉantoj.

Tio estas la kialo ke Lia Kredo havis efikon inter kleruloj kaj edukituloj, spiritaj poetoj kaj famaj verkistoj. Eĉ kelkaj inter la gvidantoj de la sufanoj kaj de la aliaj sektoj, kaj kelkaj ministroj kiuj mem estis verkistoj, estis ĉarmitaj per Liaj vortoj, ĉar ili superis kreaĵojn de ĉiuj aliaj verkistoj per la dolĉeco kaj per la profundeco de spirita signifo.

La Bahaa Spirito  Δ

El Sia malliberejo en la malproksima Akreo, Bahá'u'lláh ĝisfunde stimulis Sian patrolandon Persujon ; kaj ne nur Persujon ; Li stimulis kaj daŭre stimulas la tutan mondon. La spirito kiu inspiris Lin kaj Liajn sekvantojn estis senŝanĝe milda, afabla kaj pacienca, tamen ĝi estis potenco de mirinda vivoforto kaj superhoma povo. Ĝi elfaris ŝajnajn neeblaĵojn. Ĝi ŝanĝis homajn karakterojn. Homoj kiuj subiĝis al ĝia influo iĝis novaj kreaĵoj. Ili pleniĝis per amo, kredo, entuziasmo, kompare kun kiuj teraj ĝojoj kaj malĝojoj estis kvazaŭ polvo. Ili estis pretaj akcepti tutvivan suferadon aŭ subitan morton kun perfekta egalanimeco, eĉ kun radianta ĝojo, fortaj per la sentima sinkonfido al Dio.

Plej mirinde el ĉio estas, ke iliaj koroj tiom superpleniĝis per la ĝojo de la nova vivo ke restis en ili nenia loko por pensoj de malbonsento aŭ venĝemo kontraŭ la persekutantoj. Ili tute forlasis la uzadon de forto en la sindefendo, kaj anstataŭ priplori sian sorton, ili konsideris sin la plej feliĉaj el homoj pro la privilegio ricevi tiun novan kaj grandiozan Revelacion kaj fordoni siajn vivojn aŭ verŝi sian sangon ateste al ĝia vero. Iliaj koroj ja kantis pro ĝojo, ĉar ili kredis ke Dio, la Plejalta, la Eterna, la Amegata, parolis al ili per la homa buŝo, alvokis ilin por esti Liaj servantoj kaj amikoj, venis fondi Sian Regnon sur la tero, kaj alporti la netakseblan benon de Paco al la mondo, laca de militoj, elĉerpita de malpaco.

Tia estis la kredo inspirita de Bahá'u'lláh. Li proklamis Sian propran mision, kiel tion antaŭdiris Báb, kaj, dank'al la sindonema laborado de Lia granda Antaŭinto, miloj jam estis pretaj aklami Lian Alvenon miloj kiuj forĵetis superstiĉojn kaj antaŭjuĝojn, kaj atendis kun puraj koroj kaj malfermitaj mensoj la Revelacion de la Promesita Gloro de Dio. Malriĉeco kaj katenoj, malbonegaj kondiĉoj kaj eksteraj malhonoroj ne povis kaŝi de ili la Spiritan Gloron de la Eternulo ja, tiuj ĉi mallumaj teraj cirkonstancoj servis nur por pliglorigi la radilumon de Lia efektiva Brilego.

1. Akcentu la duan kaj la kvaran silabojn, la unua silabo estu preskaŭ silenta kaj ambaŭ literoj "lo" estu klare elparolitaj  Δ
2. la 2-an de Muharram, 1233 p. H.  Δ
3. Tio ĉi estis frue en la jaro 1853, aŭ naŭ jarojn post la  Deklaracio de Báb, plenumante tiel difinitajn profetaĵojn de Báb pri la "jaro Naŭa". Δ
4. Libro Íqán, Íqán, Kitáb-i-Íqán, kaj Book of Certitude (Libro de Certeco) ĉiuj aludas al la sama libro.  Δ
5. Eldiru Rezvan.  Δ
6. Aŭtoro de frua historio de la Kredo, The Dawn-Breakers (La Herooj de la Nova Tagiĝo en Esperanto-manuskripto), Nabíl partoprenis kelkajn el la okazintaĵoj kiujn li priskribis kaj persone konis multajn el la frutempaj kredantoj.  Δ
7. La Aqdas, Kitáb-i-Aqdas, La Libro Aqdas, kaj La Plej  Sankta Libro ĉiuj aludas al la sama libro.  Δ
8. Por enterigi du el la mortintoj, Bahá'u'llàh donis Sian propran tapiŝon por ke oni ĝin vendu por la enterigaj elspezoj ; sed anstataŭ tiucele uzi la monon la soldatoj alproprigis al si la tapiŝon, kaj la korpojn ĵetis en terkavon.  Δ
9. Jamál-i-Mubarák (lit. Benita Belo) estis titolo kutime donata al Bahá'u'lláh de Liaj sekvantoj kaj amikoj.  Δ
10. Al la demando ĉu Bahá'u'lláh studis speciale la Okcidentajn verkojn kaj konforme al ili bazis Siajn instruojn `Abdu'l-Bahá diris ke la libroj de Bahá'u'lláh skribitaj kaj presigitaj jam en la 1870a jardeko, enhavas la idealojn nun tiel bone konatajn en la Okcidento, kvankam tiutempe oni neniam presis nek pensis pri tiuj ĉi ideoj en la Okcidento.  Δ
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >