antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 2a : BÁB, LA ANTAŬINTO

Naskiĝloko de la Nova Revelacio.
Lia Frua Vivo.
La Deklaracio.
Disvastiĝado de la Baba Movado.
La Pretendoj de Báb.
Pligrandiĝo de Persekutoj.
Martiriĝo de Báb.
Tombo sur Monto Karmelo.
Skriboj de Báb.
Tiu, al Kiu Dio Sin Malkaŝos.
Releviĝo, Paradizo kaj Infero.
Sociaj kaj Etikaj Instruoj.
Sufero kaj Triumfo.


Vere, la persekutantoj mortigis la Amaton de la mondoj, por tiamaniere estingi la Lumon de Dio inter Liaj Kreaĵoj kaj deteni la homaron for de la torento de la Ciela Vivo en la tagoj de ilia Eternulo, la Bonfarema, la Malavara. - Bahá'u'lláh, Tablet to Ra'ís (Tabuleto al Ra'ís).

Naskiĝloko de la Nova Revelacio  Δ

Persujo, la naskiĝloko de la Bahaa Revelacio, okupis unikan lokon en la historio de la mondo. En la tagoj de sia frua grandeco ĝi estis vera suvereno inter la nacioj, sen rivaloj en civilizacio, potenco kaj gloro. Ĝi donis al la mondo grandajn reĝojn kaj ŝtatistojn, profetojn kaj poetojn, filizofojn kaj artistojn. Zoroastro, Ciro kaj Dario, Hafizo kaj Firdaŭsio, Sadio kaj Omar Kajjam estis nur kelkaj el ĝiaj renomaj filoj. Ĝiaj metiistoj estis nesupereblaj en sia profesio ; ĝiaj tapiŝoj estis senkomparaj, ĝiaj ŝtalklingoj senegalaj, ĝiaj fajencaĵoj famaj tra la mondo. En ĉiuj partoj de la Proksima kaj Meza Oriento ĝi lasis postsignojn de sia iama grandeco.

Tamen, en la dekoka kaj deknaŭa jarcentoj ĝi falis en staton de profunda malnobliĝo. Ĝia malnova gloro ŝajnis neretroveble perdita. Ĝia registaro estis koruptema kaj trovis sin en senesperaj financaj embarasoj ; kelkaj ĝiaj regantoj estis malfortaj, kaj aliaj - monstroj de krueleco. Ĝiaj pastroj estis bigotaj kaj netoleremaj, ĝia popolo malklera kaj superstiĉa. Plej multaj el ili apartenis al la ŝijaista sekto de Islamo, (1) sed estis ankaŭ konsiderinda nombro da zoroastranoj, judoj kaj kristanoj el diversaj kaj antagonistaj sektoj. Ĉiuj laŭkonfese sekvis la noblajn instruistojn kiuj alvokis ilin al adorado de unu Dio, al vivado en amo kaj unueco, tamen ili evitadis, malestimis kaj malrespektis sin reciproke, kaj ĉiu sekto konsideris la aliajn kiel malpurajn, kiel hundojn aŭ idolanojn. Oni malbenadis kaj anatemadis ekster ĉia mezuro. Estis danĝere al judo aŭ zoroastrano iri sur strato en pluva tago, ĉar se lia malseka vesto tuŝus islamanon, la islamano estus malpurigita, kaj la alia devus pagi la ofendon per sia vivo. Se islamano prenis monon de judo, zoroastrano aŭ kristano li devis lavi ĝin antaŭ ol meti ĝin en la poŝon. Se judo vidus sian infanon donantan glason da akvo al malriĉa islama almozulo li elpuŝus la glason el la mano de la infano, ĉar ne afableco sed malbeno devis esti ricevaĵo de malfideluloj ! La islamanoj mem estis dividitaj en multaj sektoj, kaj malpaco inter ili ofte estis forta kaj akra. La zoroastranoj ne multe partopenis en tiuj ĉi reciprokaj atakoj, sed vivis en apartaj komunumoj, ne rilatante kun siaj samlandanoj de aliaj kredoj.

Sociaj same kiel religiaj aferoj estis en stato de senespera dekadenco. Edukado estis malzorgata. La sciencojn kaj artojn de la Okcidento oni rigardis kiel malpurajn kaj kontraŭajn al la religio. Justecon oni parodis. Perforto kaj rabo estis ordinaraj aferoj. Vojoj estis malbonaj kaj danĝeraj por vojaĝantoj. Higienaj aranĝoj estis terure malperfektaj.

Tamen, malgraŭ ĉio ĉi, la lumo de la spirita vivo ne estis estingiĝinta en Persujo. Jen kaj jen, meze de la superreganta mondumeco kaj superstiĉoj, estis ankoraŭ troveblaj sanktaj animoj, kaj en multaj koroj vivis sopiro al Dio, kiel ĝi vivis en la koroj de Anna kaj Simeon antaŭ Kristo. Multaj senpacience atendis alvenon de promesita Disendito, kaj kredis ke la tempo de Lia apero estas proksima. Tia estis la stato de Persujo kiam Báb, la Heroldo de la nova epoko, ekskuis la tutan landon per Sia mesaĝo.

Lia Frua Vivo  Δ

Mírzá `Alí Muhammad, Kiu poste alprenis la titolon Báb (t.e. Pordego), naskiĝis en Ŝirazo, en la sudo de Persujo, la 20an de oktobro, 1819 p. Kr. (2) Li estis Sejjed, t.e., ido de la profeto Mahometo. Lia patro, konata komercisto, mortis baldaŭ post Lia naskiĝo, kaj Li restis en la zorgo de patrin-flanka onklo, komercisto en Ŝirazo, kiu edukis Lin. En la infaneco Li lernis legi, kaj ricevis la elementan edukadon kutiman por infanoj. (3) En la aĝo de dekkvin jaroj Li ekokupis Sin per negocoj, komence kun Sia zorganto, kaj poste kun alia onklo kiu vívis en Buŝihro, ĉe la bordo de la Persa Golfo.

Kiel junulo Li estis konata pro granda persona beleco kaj ĉarmo de sinteno, kaj ankaŭ pro neordinara pieco, kaj nobleco de la karaktero. Li estis ĉiam firma en plenumado de preĝoj, fastoj kaj aliaj ordonoj de la islama religio, kaj Li obeis ne nur laŭlitere, sed vivis konforme al la spirito de la instruoj de la Profeto. Li edziĝís en la aĝo de ĉirkaŭ dudek du jaroj. El tiu ĉi edziĝo naskiĝis unu filo, kiu mortis en infaneco, en la unua jaro de la publika servado de Báb.

La Deklaracio  Δ

Atinginte la aĝon de dudek kvin jaroj, obee al la dia ordono, Li deklaris ke "Dio la Superega elektis Lin al la rango de Bábeco." En "A Traveller's Narrative" (4) ni legas ke : "Tio, kion li difinis per la esprimo Báb signifas, ke li estis la  fluejo de difavoro devenanta de iu granda Persono kaŝita ankoraŭ malantaŭ vualo de gloro, kiu estis posedanto de sennombraj kaj senlimaj perfektecoj, laŭ kies volo li sin movis, kaj al kies amo li sin ligis."
- A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), p. 3 (Rakonto de Vojaĝanto- Epizodo pri Báb).

En tiuj tagoj la kredo pri baldaŭa apero de Sendito de  Dio estis speciale forta en la sekto konata per la nomo Ŝejkanoj, kaj estis al unu el la distingitaj anoj de tiu ĉi sekto, Mulao Husayn Bushrú'í, ke Báb unue konigis Sian mision. La preciza dato de tiu ĉi konigo estas difinita en la Bayán, unu el la Verkoj de Báb, je du horoj kaj kvindek minutoj post la sunsubiro en la antaŭvespero de la kvina tago de la monato Jamádíyu'l-Avval, 1260 p. H. (5) 'Abdu'l-Bahá naskiĝis en tiu sama nokto, sed oni ne certas pri la preciza horo de Lia naskiĝo. Post kelkaj tagoj de zorgema esplorado kaj studado, Mulao Husayn firme konvinkiĝis ke la Disendito delonge atendata de la ŝejkanoj efektive aperis. Lian varmegan entuziasmon pro tiu ĉi malkovro baldaŭ ekpartoprenis multaj liaj amikoj. En mallonga tempo la plimulto de ŝejkanoj akceptis Bábon, kaj iĝis konataj kiel babanoj ; baldaŭ la famo de la juna Profeto komencis disvastiĝadi tra la lando kiel fajro.

Disvastiĝado de la Baba Movado  Δ

La unuaj dekok disĉiploj de Báb (kalkulante Lin Mem kiel la deknaŭan) iĝis konataj kiel la "Literoj de Vivo". Tiujn ĉi disĉiplojn Li dissendis en diversajn partojn de Persujo kaj Turkestano por disvastigadi la novaĵon pri Lia apero. Dume Li Mem pilgrimis en Mekkon, kien Li alvenis en decembro 1844, kaj tie Li publike deklaris Sian mision. Post la reveno en Buŝihron la anonco de Lia Bábeco kaŭzis grandegan eksciton. La fajro de Lia elokventeco, la mirindaĵo de Liaj rapidaj kaj inspiritaj verkoj, Liaj eksterordinaraj saĝeco kaj scio, Liaj kuraĝo kaj reformista fervoro, vekis grandegan entuziasmon inter Liaj sekvantoj, sed kaŭzis konformgradajn alarmon kaj malamikecon inter la ortodoksaj islamanoj. La ŝijaistaj doktoroj furioze akatakis Lin, kaj instigis la provincestron de Farso, nomatan Husayn Ĥano, fanatikan kaj tiranan reganton, entrepreni subpremon de la nova herezo. Tiam komenciĝis por Báb longa serio de malliberigoj, ekziloj, ekzamenoj antaŭ tribunaloj, skurĝadoj kaj malhonoroj, kiuj finiĝis nur ĉe Lia martiriĝo en 1850.

La Pretendoj de Báb  Δ

La malamikeco ekscitita per la pretendo al Babeco iĝis duobla kiam la juna reformanto deklaris plue ke Li Mem estas la Mihdí (Mahdi) kies alvenon antaŭdiris Mahometo. Ŝijaastoj identigis tiun Mihdíon kun la 12a Imamo (6) kiu, laŭ ilia kredo, mistere malaperis for de la homa vido ĉirkaŭ mil jarojn antaŭe. Ili kredis ke li vivas ankoraŭ kaj reaperos en tiu sama korpo kiel antaŭe, kaj ili interpretadis en materiala senco la profetaĵojn rilate al lia regado, lia gloro, lia venko kaj la "signoj" de lia alveno, same kiel la judoj en la tempo de Kristo interpretadis similajn profetaĵojn pri la Mesio. Ili kredis ke li aperus kun tera potenco kaj sennombra armeo kaj deklarus sian revelacion, ke li levadus mortintajn korpojn kaj revivigadus ilin, k.t.p. Ĉar tiuj ĉi signoj ne aperis, la ŝijaistoj malakceptis Bábon kun tia sama pasiega malrespekto kian la judoj elmontris kontraŭ Jesuo. La babanoj, aliflanke, interpretis simbole multajn el tiuj profetaĵoj. Ili interpretis la regnon de la Promesito kiel regnon mistikan, same kiel tiun de la galilea "Homo de Zorgoj" ; Lian gloron kiel la spiritan, ne teran gloron ; Liajn konkerojn kiel konkerojn de la urboj de homaj koroj ; kaj ili trovis multegajn pruvojn de la pretendoj de Báb en Liaj mirindaj vivo kaj instruado, en Lia nefleksebla kredo, Lia nevenkebla firmeco kaj en la povo per kiu Li vokadis al la noveco de la spirita vivo tiujn kiuj estis en tomboj de eraro kaj nescio.

Sed la misio de Báb ne limiĝis eĉ per Lia pretendo al Mihdí-eco. Li alprenis la sanktan titolon "Nuqtiyiúlá" aŭ "Unua Punkto". Tio ĉi estas la titolo donita al Mahometo Mem de Liaj sekvantoj. Eĉ la Imamoj estis duagradaj rilate al la "Punkto", el Kiu ili ĉerpis siajn inspiron kaj aŭtoritaton. Alprenante tiun ĉi titolon, Báb pretendis enviciĝi, kiel Mahometo, en la aron de la Grandfondintoj de Religio, kaj pro tio ĉi, Li estis rigardata de ŝijaistoj kiel ĉarlatano, same kiel Moseo kaj Jesuo antaŭ Li estis konsiderataj ĉarlatanoj. Li eĉ inaŭguris novan kalendaron, restarigante la sunan jaron, kaj datante la komenciĝon de la Nova Epoko de la jaro de Sia propra deklaracio.

Pligrandiĝo de Persekutoj  Δ

Sekve de tiuj ĉi deklaracioj de Báb kaj de la alarmanta rapideco kun kiu homoj de ĉiuj klasoj, riĉaj kaj malriĉaj, instruitaj kaj neinstruitaj, varmege respondis al Liaj instruoj, pli kaj pli kruelaj kaj atencitaj iĝis la penoj de subpremo. Oni rabadis kaj ruinigis domojn. Oni kaptis kaj forportis virinojn. En Teherano, Farso, Mazindarano kaj aliaj lokoj oni mortigis grandan nombron da kredantoj. Multajn oni senkapigis, pendigis, eksplodigis el kanonoj, bruligis aŭ masakris en pecojn. Tamen, malgraŭ ĉiuj penoj celantaj pereigon, la religio progresis. Eĉ ĝuste pro tiu ĉi persekutado kreskis la fido de la kredantoj, ĉar per tio plenumiĝis laŭlitere multaj el la profetaĵoj pri la alveno de Mihdi. Tiel en tradicio priskribita de Jábir, kiun ŝijaistoj konsideras aŭtentika, ni legas :

En li estos la perfekteco de Moseo, la altanimeco de Jesuo, kaj la pacienco de Ijob ; liaj sanktuloj estos en sia tempo malhonorataj, kaj iliaj kapoj estos donace interŝanĝataj, kiel la kapoj de turkoj kaj de dejlamidoj estas donace interŝanĝataj; ili estos mortigataj kaj bruligataj, kaj ili estos teruritaj, timoplenaj kaj konfuzitaj ; la tero estos ruĝigita per ilia sango, kaj laŭtsonos plendokrioj de iliaj virinoj ; tiaj estas vere miaj sanktuloj.
- New History of the Báb, angligita de prof-o E. G. Browne, p. 132 (Nova Historio de Báb).

Martiriĝo de Báb  Δ

La 9-an de julio, 1850 (7) Báb Mem, Kiu tiam estis en Sia tridek unua jaro, iĝis viktimo de la fanatika furiozo de Siaj persekutantoj. Kune kun sindonema juna sekvanto, Agao Muhammad 'Alí, kiu pasie petis permeson partopreni Lian martirecon, Li estis kondukita sur eŝafodon sur malnova kazerna placo en Tabrizo. Je ĉirkaŭ du horoj antaŭ la tagmezo ili ambaŭ estis pendigitaj per ŝnuroj sub la brakoj tiamaniere ke la kapo de Muhammad 'Alí apogis sin sur la brusto de lia amata Majstro. Oni starigis regimenton de armenaj soldatoj kaj komandis pafi. Sen prokraste ektondris la salvo, sed kiam la fumo disiĝis, oni ekvidis ke Báb kaj Lia kunulo estas ankoraŭ vivaj. La kugloj traŝiris nur la ŝnurojn per kiuj ili estis pendigitaj, sekve ili terenfalis nevunditaj. Báb trapaŝis en proksiman ĉambron, kie oni trovis Lin interparolanta kun amiko. Ĉirkaŭ tagmeze ili estis denove pendigitaj. La armenoj, kiuj konsideris la rezulton de sia salvo kiel miraklon, ne volis pafi denove, kaj tial oni venigis alian regimenton, kiu ekpafis je la komando. Ĉi-foje la salvo estis efika. La korpoj de ambaŭ viktimoj estis kribre truitaj per la kugloj kaj terure senformigitaj, kvankam iliaj vizaĝoj restis preskaŭ netuŝataj.

Per tiu ĉi malnobla ago la Kazerna Placo en Tabrizo fariĝis la dua Kalvario. La malamikoj de Báb ĝuis pekan triumfon, pensante, ke la malamegata arbo de la baba kredo estis forhakita ĉe la radikoj, kaj ke ĝia kompleta elradikigo estos nun facila. Sed ilia triumfo mallonge daŭris ! Ili ne komprenis ke la Arbon de Vero povas faligi nenia materia hakilo. Ili ne komprenis ke ĝuste tiu ĉi ilia krimo estis la rimedo kiu donis novan vivoforton al la Movado. La martiriĝo de Báb plenumis Lian propran koran deziron kaj inspiris Liajn sekvantojn per kreskanta fervoro. Tia estis la fajro de ilia spirita entuziasmo ke la akraj ventoj de persekutoj nur flagrigis ĝin en pli brulan flamon. Ju pli grandaj estis la penoj celantaj ĝian estingon, des pli alten ŝprucis la flamoj.

Tombo sur Monto Karmelo  Δ

Post la martiriĝo de Báb, Lia restaĵo, kune kun tiu de Lia fidela kunulo, estis ĵetita sur la bordon de fosaĵo ekster la urba murego. En la dua nokto ili estis reakiritaj de kelkaj babanoj, kaj post multjara gardado en sekretaj tenejoj en Persujo, ili estis fine alportitaj, kun grandaj danĝero kaj malfacileco, en la Sanktan Landon. Tie ili estas nun enterigitaj en tombo belege lokita sur la deklivo de la monto Karmelo, nemalproksime de la Kaverno de Elija, kaj nur kelkajn mejlojn for de la loko kie Bahá'u'lláh pasigis Siajn lastajn tagojn kaj kie nun kuŝas Lia restaĵo. El la miloj da pilgrimoj el ĉiuj mondpartoj kiuj venas honori la sanktan tombon de Bahá'u'lláh, neniu forgesas diri preĝon ankaŭ ĉe la sanktejo de Lia sindonema amanto kaj antaŭinto, Báb.

Skriboj de Báb  Δ

La Skriboj de Báb estis multampleksaj, kaj la rapideco kun kiu Li, sen studado kaj antaŭa pripensado, verkis ellaboritajn komentariojn, profundajn klarigojn aŭ elokventajn preĝojn estis konsiderata unu el la pruvoj de Lia dia inspiro.

La ĉefideo de Liaj diversaj Skriboj estas jene resumita :

Kelkaj el ili (la Skriboj de Báb) estas komentarioj kaj interpretoj de la versoj de la Korano ; kelkaj estas preĝoj, predikoj, kaj indikoj de (la vera signifo de iuj) tekstopartoj; aliaj estas admonoj, avertoj, traktatoj pri diversaj branĉoj de la doktrino de la Dia Unueco … kuraĝigoj al plibonigo de karaktero, al apartiĝo de monduma pompo, kaj sinkonfido al la inspiro de Dio. Sed la esenco kaj ĉefideo de liaj skriboj estas glorado kaj priskribado de tiu baldaŭ aperonta Realeco Kiu estis liaj solaj objekto kaj celo, liaj karaĵo kaj deziro. Ĉar li konsideris sian propran aperon kiel tiun de anoncanto de la bona novaĵo, kaj sian propran realan naturon kiel helprimedon por elmontriĝo de pli grandaj perfektecoj de la Venonto. Kaj vere li ne ĉesis eĉ por unu momento gloradi Lin dum tagoj kaj noktoj, sed senĉese atentigadis al ĉiuj siaj sekvantoj ke ili atendu Lian aperon tiamaniere kiel li deklaris en siaj verkoj, "Mi estas litero el tiu plej grandioza libro kaj rosoguto el tiu senlima oceano ; kaj kiam Li aperos, mia vera naturo, miaj misteroj, enigmoj kaj mencioj iĝos klaraj, kaj la embrio de tiu ĉi religio evoluos tra la stadioj de sia esteco kaj supreniĝado, atingos la staton de `la plej bela el formoj', kaj  iĝos ornamita per la vesto de `benata estu Dio, la plej Bona el Kreantoj' … kaj li estis tiel flamigita per Lia flamo ke rememorado pri Li estis la luma kandelo de liaj mallumaj noktoj en la fortikaĵo de Makuo, kaj meditado pri Li estis lia plej bona kamarado en la malbonkondiĉoj de la malliberejo de Ĉiriko. Per tio ĉi li akiris spiritan pliriĉiĝon ; per Lia vino li estis ebriigita; kaj je rememoro pri Li li ĝojis.
- A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), pp. 54-56 (Rakonto de Vojaĝanto Epizodo pri Báb).

Tiu, al Kiu Dio Sin Malkaŝos  Δ

Báb estis komparita al Johano la Baptisto, sed la rango de Báb ne estas nur kiel heroldo aŭ antaŭanto. Báb Mem estis Malkaŝanto de Dio, Fondinto de sendependa religio, eĉ se  tiu religio estas limigita al nur kelkjara periodo. La bahaanoj  kredas ke Báb kaj Bahá'u'lláh estas Kunfondintoj de ilia Kredo ; la jenaj vortoj de Bahá'u'lláh atestas al tiu vero : "Ke tiel mallonga daŭro apartigis tiun ĉi plej potencan kaj mirindan Revelacion disde Mia propra antaŭa Malkaŝaĵo, estas sekreto kiun neniu povas solvi kaj mistero kiun nenia menso povas kompreni. Ĝia daŭro estis antaŭdestinita, kaj neniu povos iam ajn trovi ĝian kaŭzon ĝis kiam oni informiĝos pri Mia Kaŝita Libro." En Siaj aludoj al Bahá'u'lláh, tamen, Báb revelaciis plenan sindonon en Sia deklaro ke, en la tagoj de "Tiu, al Kiu Dio Sin malkaŝos": "Se iu aŭdos unu verson de Li kaj ripetos ĝin, tio estos pli bone ol se li recitus la Bayánon (la Revelacion de Báb) milfoje." - A Traveller's Narrative (Episode of the Báb), p. 349 (Rakonto de Vojaĝanto Epizodo pri Báb).

Li konsideris Sin feliĉa suferante ĉiajn malfeliĉojn, se Li povis per tio ebenigi almenaŭ iomete la vojon por "Tiu, al  Kiu Dio Sin malkaŝos", Kiu estis, laŭ Lia deklaro, la sola fonto de Lia inspiro kaj la sola objekto de Lia amo.

Releviĝo, Paradizo kaj Infero  Δ

Gravan parton de la instruoj de Báb formas klarigado de la esprimoj : Releviĝo, Tago de Juĝo, Paradizo kaj Infero. La Releviĝo signifas, laŭ Li, aperon de nova Malkaŝanto de la Suno de Vero. La releviĝo de la mortintoj signifas la spiritan vekiĝon de tiuj kiuj dormas en la tomboj de nescio, senatento kaj volupto. La Tago de Juĝo estas tago de nova Malkaŝanto kies Revelacio - per akcepto aŭ malakcepto - apartigas la ŝafojn de la kaproj, ĉar ŝafoj konas la voĉon de la Bona Paŝtisto kaj sekvas Lin. Paradizo estas la ĝojo ami kaj koni Dion, malkaŝiĝintan per Sia Malkaŝanto, tiamaniere atingi la  plej grandan perfektecon kian oni kapablas, kaj ricevo, post  la morto, de la eniro en la Regnon de Dio kaj la eternan vivon. Infero estas simple nehavo de tiu ĉi kono de Dio kun sekvanta neatingebleco al la dia perfekteco, kaj perdo de la Eterna Favoro. Li definitive deklaris ke tiuj esprimoj ne havas alian realan signifon ol tio ĉi, kaj ke la ĝeneralaj ideoj pri releviĝo de materia korpo, materiaj ĉielo kaj infero, kaj similaj, estas nur produktaĵoj de imago. Li instruis ke homo vivas post la morto, kaj ke en la postmorta vivo progresado sur la vojo de perfekteco estas senlima.

Sociaj kaj Etikaj Instruoj  Δ

En Siaj Skriboj Báb diras al Siaj sekvantoj ke ili devas distingi sin per frata amo kaj afableco. Oni devas kulturi utilajn metiojn kaj artojn. Elementa edukado devas esti ĝenerala. En la nova kaj mirinda epoko kiu nun komenciĝas, virinoj devas havi pli grandan liberecon. Malriĉuloj devas ricevadi helpon el la publika konservejo, sed almozpetado estas severe malpermesita, same kiel trinkado de alkoholaĵoj.

La gvidideco de vera babano devas esti pura amo, sen espero de rekompenco aŭ timo de puno. Li diras jene en la Bayán :

Tiel adoru Dion ke se eĉ rekompenco de via adorado al Li estu la Fajro, tio ĉi neniel aliigu vian adoradon al Li. Se vi adoras Dion pro timo, tio ĉi estas neinda ĉe la sojlo de la sankteco de  Dio. … Tiel same estas, se vi fikse rigardas la Paradizon, kaj adoras esperante por la Paradizo; ĉar tiuokaze vi faras la kreaĵon de Dio egala kun Li.
- Bábís of Persia, II, de prof-o E. G. Browne, J.R.A.S. Vol. XXI, p. 931 (Babanoj en Persujo).

Sufero kaj Triumfo  Δ

La lasta citaĵo malkaŝas la spiriton kiu inspiris la tutan vivon de Báb. Koni kaj ami Dion, respeguli Liajn Atribuojn kaj prepari la vojon por Lia venonta Malkaŝanto - tio ĉi estis Liaj solaj celo kaj deziro. Por Li vivo havis neniajn terurojn kaj morto nenian doloron, ĉar amo disbatis timon, kaj la martiriĝo mem estis ravoplena sinĵeto al la piedoj de la Amato.

Strange ! ke tiu pura kaj bela animo, tiu inspirita instruanto de la Dia Vero, tiu sindonema amanto de Dio kaj de Siaj proksimuloj estis tiel ege malamata, kaj kondamnita je morto de siatempaj laŭdiraj religiuloj ! Certe nenio krom senpenseco aŭ obstina antaŭjuĝo povus blindigi homojn kontraŭ la fakto ke Li vere estis Profeto, Sankta Parolportanto de Dio. La mondan grandecon kaj gloron Li ne havis, sed kiamaniere spiritaj Potenco kaj Aŭtoritato povas sin pruvi se ne per la povo forlasi ĉian teran helpon, kaj triumfi super ĉiaj teraj kontraŭstaroj, eĉ la plej fortaj kaj malamikaj ? Kiel Dia Amo povas elmontriĝi al la nekredema mondo se ne per la kapablo elteni plej ekstremajn sortobatojn kaj sagojn de malfeliĉo, malamon de malamikoj kaj perfidon de ŝajnaj amikoj, levi sin serene super ĉio ĉi kaj, ne perdante kuraĝon, sen dolorsento, ankoraŭ pardoni kaj beni ?

Báb eltenis kaj Báb ektriumfis. Miloj da homoj atestis la sincerecon de sia amo al Li oferante siajn vivojn kaj ĉion en Lia servo. Reĝoj povus envii Lian povon super homaj koroj kaj vivoj. Plie, "Tiu al Kiu Dio Sin malkaŝos" aperis, konfirmis la pretendojn, akceptis la grandaniman sindonon de Sia antaŭinto, kaj faris Lin partoprenanto de Sia Gloro.

1. Unu el la du grandaj partioj - ŝijaismo kaj sunaismo - en kiun Islamo subfalis baldaŭ post la morto de Mahometo. Ŝijaistoj asertas ke `Alí, la bofilo de Mahometo, estis la unua laŭleĝa posteulo de la Profeto, kaj ke nur liaj idoj estas laŭleĝaj kalifoj.  Δ
2. La 1-an de Muharram, 1235 p. H.  Δ
3. Koncerne tion historiisto rimarkas : "Multaj homoj en la Oriento, precipe la sekvantoj de Báb (nun bahaanoj), kredis, ke Báb ricevis nenian edukadon, sed la Mulaoj, celante malaltigi lin en la okuloj de la popolo, deklaris ke tiaj scio kaj saĝeco kiajn li posedas estas pravigitaj per la edukado kiun li ricevis. Post longa esplorado de la vero en tiu ĉi afero ni trovis pruvojn elmontrantajn ke en la infaneco li vizitis dum mallonga tempo la domon de Ŝejko Muhammad (konata ankaŭ kiel `Ábid) kie oni instruis lin legi kaj skribi perse. Estas tio pri kio Báb temis kiam li skribis en la Bayán : `Ho Muhammad, ho mia instruisto !…' "Rimarkinda afero estas, tamen, ke tiu ĉi Ŝejko kiu estis lia instruisto, iĝis fervora disĉiplo de sia iama lernanto, kaj ankaŭ la onklo de Báb, Haĝulo Sejjed `Alí, kiu estis por li kiel patro, fariĝis fervora kredanto kaj estis martirigita kiel  babano. "La ekkompreno de tiuj ĉi misteroj estas donata al serĉantoj de la vero, sed ni scias, ke la edukado kiun Báb ricevis estis nur elementa, kaj ĉiaj elmontritaj de li signoj de superordinara grandeco kaj scio estis denaskaj kaj devenantaj de Dio" - A Traveller's Narrative (Episode of the Báb) p. 3 (Rakonto de Vojaĝanto - Epizodo pri Báb). Δ
4. A Traveller’s Narrative to Illustrate the Episode of the Báb kun enkonduko de E. G. Browne, kies titolo poste mallongiĝis al A Traveller’s Narrative (Episode of the Báb) - Rakonto de Vojaĝanto (Epizodo pri Báb). Δ
5. t.e., 23 majo, 1844 p. Kr.  Δ
6. La Imamo de ŝijaistoj estas la destinita de Dio sekvanto de la Profeto Kiun ĉiuj kredantoj devas obei. Dekunu personoj sinsekve okupis la oficon de Imamo; la unua el ili estis `Alí, la kuzo kaj bofilo de Mahometo. La plimulto el la ŝijaistoj kredas ke la dekdua, nomita de ili "Imamo Mihdi", malaperis en subterejon en la jaro 329 p. H., kaj ke je la destinita tempo li reaperos, faligos la malfidelulojn kaj komencos epokon de beateco. Δ
7. Vendrede, la 28an de Sha'bán, 1266 p. H.  Δ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >