antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO XIV : PROFETAĴOJ DE BAHÁ'U'LLÁH KAJ 'ABDU'L-BAHÁ

Krea Povo de la Dia Vorto.
Napoleono III.
Germanujo.
Persujo.
Turkujo.
Ameriko.
Granda Milito.
Sociaj Malfacilaĵoj post la Milito.
Veno de la Regno de Dio.
Akreo kaj Hajfa.


Kaj se vi diros en via koro, kiel ni ekkonos la vorton kiun ne diris la Eternulo ? Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos - tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris ; pro aroganteco diris tion la profeto ; ne timu lin. - Readmono XVIII : 21-22

Krea Povo de la Dia Vorto. Δ

Dio, kaj nur Dio, havas la potencon fari ĉion kion Li deziras, kaj la plej granda pruvo de Malkaŝanto de Dio estas la krea potenco de Lia Vorto - ĝia efikeco por ŝanĝi kaj aliigi ĉiujn homajn aferojn kaj por triumfi super ĉiaj kontraŭstaroj. Per vorto de Profetoj Dio sciigas Sian volon, kaj la senpera aŭ sekvanta plenumiĝo de tiu vorto estas la plej evidenta pruvo pri la pretendo de la Profeto kaj pri la vereco de Lia inspiro.

Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto : tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo ; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis. - Jes. IV : 10-11.

Kiam la disĉiploj de Johano la Baptisto venis al Jesuo kun la demando : "Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian ?" Jesuo en Sia respondo simple montris la efikon de Siaj vortoj :

Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas : blinduloj ricevas vidpovon kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata. Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi. - Mat. XXI : 4-6.

Ni esploru nun per kiaj pruvoj oni povas evidentigi ĉu la vortoj de Bahá'u'lláh posedas tiun ĉi
krean potencon kiu distingas la vorton de Dio.

Bahá'u'lláh ordonis al la regantoj starigi universalan pacon, kaj ilia plidaŭrigo de militosistemo de post 1869-1870 detruis multajn antikvajn dinastiojn, dum ĉiu sinsekva milito alportis malpli de la fruktoj de venko, ĝis kiam la Eŭropa milito en 1914-1918 malkaŝis la historie mirigan fakton ke milito fariĝas katastrofo al venkanto kiel ankaŭ al venkito. (1)

Bahá'u'lláh ankaŭ ordonis ke la regantoj funkciu kiel kuratoroj de siaj regatoj, por fari politikan aŭtoritatecon kiel rimedon al vera ĝenerala bonfarto. La progreso al sociaj leĝoj fariĝis senprecedenta.

Li ordonis limigon de ekstremoj de riĉeco kaj malriĉeco, kaj de tiu tempo, leĝ-donado por la starigo de minimuma nivelo de ekzisto kaj gradigataj impostoj de riĉaĵoj pere de enspezaj kaj heredaj impostoj fariĝis konstanta respondeco. Li ordonis neniigon de korpa kaj industria sklaveco, kaj de tiu tempo, la progreso al emancipado fermentas en ĉiuj partoj de la mondo.

Bahá'u'lláh ordonis egalecon inter geviroj, pere de egalaj respondecoj kaj egalaj rajtoj kaj privilegioj, kaj de tiu tempo, la ligoj per kiuj virinoj estis de jarcentoj ligitaj rompis, kaj virino rapide akiras sian rajtan lokon kiel egalulino kaj kunulino de viro.

Li deklaris la fundamentan unuecon de religioj, kaj de tiam montriĝis plej persistaj penoj de sinceraj homoj en ĉiuj partoj de la mondo atingi novan gradon de toleremo, de reciproka komprenemo kaj de kunlaboro por universalaj celoj. Ĉie detruiĝas la sekta mieno, kaj ĝia historia rango fariĝas pli kaj pli neeltenebla. La bazo de ekskluziveco en religio detruiĝas per la samaj fortoj kiuj igas al memsufiĉa naciismo senkapabla por daŭri.

Li ordonis universalan edukadon, kaj faris sendependan esploradon de vero por esti pruvo de spirita vivoforto. La moderna civilizacio estas profunde tuŝita per tiu ĉi nova fermentilo. Deviga edukado por infanoj, kaj plivastigo de edukadaj facilecoj por plenkreskuloj, fariĝis ĉefa agadplano de registaroj. Tiuj nacioj kiuj celas limigi la sendependecon de mensoj kaj spiritoj inter siaj civitanoj per tiu agadplano ekscitis revolucion inter siaj bordoj kaj suspekton kaj timon ekstere.

Bahá'u'lláh ordonis akcepton de universala helplingvo, kaj d-ro Zarnenhof kaj aliaj obeis al Li per dediĉo de siaj vivoj kaj talentoj al tiuj ĉi grandaj tasko kaj okazo.

Super ĉio, Bahá'u'lláh inspiris al la homaro per nova spirito, vekis novajn sopirojn en mensoj kaj koroj kaj novajn idealojn por la socio. Nenio en la tuta historio estas tiel drama kaj impona kiel la fluado de okazaĵoj de post la komenco de la bahaa epoko en 1844. Jaron post jaro, la potenco de morta pasinteco, daŭrigita pere de eluzitaj ideoj, kutimoj, sintenoj kaj institucioj malfortiĝis, ĝis nuntempe kiam ĉiu inteligenta viro kaj virino surtere elkomprenas ke la homaro travivas sian plej teruran krizon. Unuflanke oni vidas la novan kreadon leviĝantan dum la lumo de la instruado de Bahá'u'lláh revelaciis la veran vojon de evoluado. Aliflanke oni vidas nur katastrofojn kaj malsukcesojn en ĉiuj regnoj kie tiun lumon oni rezistas aŭ ignoras.

Al fidela bahaano, tamen, tiuj ĉi kaj sennombraj aliaj pruvoj, kiel ajn imponaj ili estu, ne povas montri la plenan mezuron de la spirita majesteco de Bahá'u'lláh. Lia vivo surtere, kaj la nerezistebla forto de Liaj inspiraj vortoj, estas la unusola kriterio de la volo de Dio.

Pristudo de pli detalaj profetaĵoj de Bahá'u'lláh kaj de ilia plenumiĝo prezentos al ni potencajn konfirmajn pruvojn. Ni donos nun kelkajn ekzemplojn de tiuj profetaĵoj, kies aŭtentikeco estas ekster ĉiaj disputoj. Ili estis vaste publikigitaj kaj konataj antaŭ ol okazis ilia plenumiĝo. La leteroj kiujn Li sendis al la kronitoj de la mondo, en kiuj troviĝis multaj el tiuj profetaĵoj, estis kompilitaj en libron kiu estis unue publikigita en Bombajo en la lasta parto de la deknaŭa jarcento. De tiu tempo reaperis kelkaj eldonoj. Ni prezentos ankaŭ kelkajn ekzemplojn de rimarkindaj profetaĵoj de 'Abdu'l-Bahá.

Napoleono IIIΔ

En la jaro 1869 Bahá'u'lláh skribis al Napoleono III, riproĉante al li lian militamon kaj malrespekton laŭ kiu li traktis antaŭan leteron de Bahá'u'lláh. La Epistolo enhavis la sekvantan severan averton :

Viaj faroj kaŭzos ĥaoson en via regno, la regado eliĝos el viaj manoj pune por tio, kion vi faris. Tiam vi ja scios kiom vi eraris. Ekscitiĝo ekregos la popolon en tiu lando, se vi ne ekstaros por helpi tiun ĉi religion, kaj sekvi Tiun Kiu estas la Spirito de Dio ( Jesuo Kristo ) sur tiu ĉi Rekta Vojo. Ĉu via pompo faris vin gloravida ? Je Mia Vivo ! Ĝi ne daŭros ; sed ĝi pasos for, se ne vi ekkaptos je tiu forta ŝnuro. Ni vidas humiligon rapide paŝantan al vi, sed vi tamen estas el tiuj kiuj malatentas.

Nenecesas diri, ke Napoleono, kiu estis tiam ĉe la zenito de sia potenco, restis tute senatenta al tiu ĉi averto. En la sekvinta jaro li ekmilitis kontraŭ Prusujo, firme konvinkita ke lia armeo facile konkeros Berlinon ; sed la tragedio antaŭdirita de Bahá'u'lláh superregis lin. Li estis venkita ĉe Saarbruko, ĉe Weissenburgo, ĉe Metzo, kaj fine en la tondrobata katastrofo ĉe Sedano. Li estis tiam malliberigita en Prusujo, kaj ĝisvivis mizeran finon en Anglujo du jarojn poste.

Germanujo. Δ

Bahá'u'lláh avertis poste en tiel same solena maniero la venkintojn de Napoleono, kiuj ankaŭ ŝtopis la orelojn kaj ricevis teruran plenumon. En la Libro Aqdas, komencita en Adrianopolo kaj finita dum la fruaj jaroj de la mallibereco de Bahá'u'lláh en Akreo, Li jene skribis al la imperiestro de Germanujo :

Ho Reĝo de Berlino ! ... Rememoru tiun kies potenco estis pli granda ol la via ( Napoleono III ), kaj kies pozicio estis pli alta ol la via. Kie li estas ? Kaj kie estas liaj posedaĵoj ? Atentu, kaj ne estu el tiuj kiuj dormas. Li forĵetis malantaŭen la Tabuleton de Dio, kiam Ni informis lin pri tio kio al Ni okazis fare de la armeo de la tiraneco. Tial, malfavoro ekpremis lin de ĉiuj flankoj, ĝis fine li disfalis al polvo en granda mizero. Ho reĝo, konsideru profunde lian sorton, kaj pensu pri tiuj, kiuj simile al vi, mem konkeris urbojn kaj regis super la homojn. La Ĉionpova elpelis ilin el iliaj palacoj en tombojn. Estu avertita, kaj estu el tiuj kiuj pripensas.

Ho bordoj de Rejno-rivero ! Ni vidas vin kovritaj de sango, ĉar la punglavoj de venĝo turnis sin kontraŭ vi ; kaj ankoraŭ alia vico estos via sorto. Kaj Ni aŭdas la lamentadon de Berlino, kvankam hodiaŭ ĝi estas en plej elstara gloro. - Kitáb-i-Aqdas.

Dum la periodo de la germana sukceso en la granda milito de 1914-1918, kaj speciale dum la granda germana ofensivo en la printempo de 1918, la kontraŭuloj de la Bahaa Religio en Persujo fervore citis tiun ĉi konatan profetaĵon, por senkreditigi al Bahá'u'lláh ; sed kiam la konkera antaŭenmarŝo de la venkantaj germanoj subite sin-ŝanĝis en disfrakasan, pereigan malvenkon, la penoj de la malamikoj de la Bahaa Religio turnis kontraŭ sin mem, kaj la famo kiun ili donis al la profetaĵo fariĝis efika rimedo por altigi la reputacion de Bahá'u'lláh.

Persujo. Δ

En la Libro Aqdas revelaciita kiam la tirana ŝaho Násiri’d-Dín estis ĉe la supro de sia potenco, Bahá'u'lláh benas la urbon Teherano, kiu estas ĉefurbo de Persujo, kaj Lia propra naskiĝloko. Li diras pri ĝi :

Ho Lando Ta ( Teherano ), nenial malĝoju ĉar Dio faris vin fonto de ĝojo al la tuta homaro. Se Li volos, Li benos vian tronon per tiu kiu regos juste kaj rekolektos la ŝafojn de Dio dispelitajn de lupoj. Tia reganto traktos la popolon de Bahá kun ĝojo kaj kontenteco. Dio ja kalkulas lin kiel juvelo inter homoj. Sur li estu por ĉiam la gloro de Dio, kaj la gloro de ĉiuj kiuj estas en la regno de Lia Revelacio.

Ĝojegu, ĉar Dio faris vin "la Tagiĝo de Sia lumo", ĉar en vi estis naskita la Malkaŝanto de Lia Gloro. Ĝoju pri ĉi tiu nomo kiu estas donita al vi - nomo, per kiu la Suno de graco brilas, per kiu la tero kaj la ĉielo estas lumigitaj.

Baldaŭ ŝanĝigos en vi la aferstato, kaj la regado transiros al la popoloj. Vere, via Eternulo estas la Ĉionscianta. Lia aŭtoritato ĉionĉirkaŭas. Estu certa pri la providenco de via Eternulo. La rigardo de Lia favoro estos ĉiam direktita al vi. Alproksimiĝas la tago kiam via ĥaoso fariĝos paco kaj kvieta sereneco. Tiel estas dekretita en la mirinda Libro. - Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, pp. 110-111 ( Kolektado el la Skribaĵoj de Bahá'u'lláh ).

Ĝis nun, Persujo estas apenaŭ komencinta eliĝi el la periodo de ĥaoso antaŭdirita de Bahá'u'lláh, sed jam estas starigita konstitucia registaro, kaj ne mankas signoj ke pli brila epoko estas proksima.

Turkujo. Δ

Al la Sultano de Turkujo kaj al lia ĉefministro 'Alí Paŝao, Bahá'u'lláh, malliberigita tiam (1868) en turka malliberejo, direktis kelkajn el Siaj plej solenaj, plej gravaj avertoj. Al la Sultano Li skribis el la Kazerno ĉe Akreo :

Ho vi, kiu konsideras vin plej granda el ĉiuj homoj … baldaŭ via nomo estos forgesita kaj vi trovos vin en granda manko. Laŭ via opinio, tiu ĉi Reviviganto de la mondo kaj Pacportanto estas puninda kaj ribelema. Kian krimon faris la virinoj, infanoj kaj suferantaj idetoj ke ili meritis vian koleron, persekutadon kaj malamon ? Vi persekutis multajn kiuj elmontris nenian kontraŭstaron en via lando, kaj kiuj instigis al nenia revolucio kontraŭ la registaro ; ja kontraŭe, ili tage kaj nokte estis pace okupitaj per rememorado de Dio. Vi rabis iliajn propraĵojn, kaj pro viaj tiranaj agoj, ĉio kion ili posedas estas forprenita de ili. ... Antaŭ Dio, plenmano da polvo estas pli granda ol viaj regno, gloro, supereco kaj reĝeco, kaj se Li dezirus, Li povus disĵeti vin kiel sablon de dezerto. Baldaŭ atingos vin Lia kolero, revolucioj eksplodos meze de via popolo kaj viaj ŝtatoj estos dividitaj ! Tiam vi ploros kaj veos kaj nenie trovos helpon kaj subtenon. ... Estu gardemaj, ĉar la kolero de la Eternulo estas preparita, kaj post nelonge vi ekvidos tion, kio estas skribita de la Plumo de Ordono.

Kaj al 'Alí Paŝao Li skribis :

Vi faris, ho Estro, tion pro kio Mahometo, la Profeto de Dio, ĝemsopiras en la Plejsupera Paradizo. La mondo faris vin fiera, tiel ke vi forturnis vin de la Vizaĝo per Kies lumo estas lumigitaj la membroj de la Ĉiela Anaro. Baldaŭ vi troviĝos en granda manko. Vi unuiĝis kun la Reganto de Persujo por fari malbonon al Mi, kvankam Mi estas veninta al vi el la Tagiĝloko de la Ĉionpova, la Granda, kun Kredo kiu refreŝigis la okulojn de la favoratoj de Dio …

Ĉu vi supozis ke vi povos estingi la fajron kiun Dio ekbruligis en la Universo ? Ne ! Mi deklaras je Lia Vera Animo, se vi nur estus el tiuj kiuj komprenas. Kontraŭe, pro tio kion vi faris ĝiaj brilo kaj flamo pligrandiĝos. Baldaŭ ĝi ĉirkaŭos la mondon kaj ĝian loĝantaron. ... Baldaŭ la Lando de Mistero ( Adrianopolo ) kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estos ŝanĝitaj, kaj forpaŝos el la manoj de la Reĝo, kaj sekvos ĥaoso, kaj aŭdiĝos veado, kaj malutilo aperos en la regionoj, kaj malordiĝos aferoj pro tio kio okazis al tiuj ĉi malliberigitoj ( Bahá'u'lláh kaj Liaj kunuloj ) flanke de la armeoj de tiraneco. La direkto de viaj aferoj ŝanĝos sin, kaj la kondiĉoj fariĝos tiel malgajaj, ke eĉ la sablo ĝemados sur dezertigitaj altaĵoj, arboj plorados sur montoj, kaj sango fluos el ĉio, kaj vi vidos la popolon en granda mizero.

Tiel la afero estas dekretita de la Dekretanto, la saĝa, kies ordonon armeoj de ĉielo kaj tero ne povas kontraŭstari, nek ĉiuj reĝoj kaj regantoj povas deteni Lin de tio kion Li volas. Katastrofoj estas oleo por tiu ĉi Lampo, kaj per ili la Lumo pligrandiĝas, se vi estus el tiuj kiuj scias ! Ĉiuj kontraŭstaraĵoj elmontritaj de la persekutantoj estas vere kiel heroldoj de tiu ĉi Religio, kaj per ili la Apero de Dio kaj Lia Religio estas vaste diskonigitaj inter la popoloj de la mondo.

Alifoje Li skribis en la Libro Aqdas :

Ho Terpunkto ( Konstantinopolo ) kiu kuŝas ĉe la bordoj de la du maroj ! La trono de maljusteco estas starigita en vi, kaj en vi estas flamigita la fajro de malamo, en tia maniero ke veas pro tio la Plejsupera Anaro kaj tiuj, kiuj ĉirkaŭas la Altan Tronon. Ni vidas en vi malsaĝulojn kiuj superregas saĝulojn ; kaj mallumon kiu fieras super lumo ; kaj vere, granda estas via evidenta fiero. Ĉu via ekstera ornamaro faris vin malmodesta ? Je Li Kiu estas la Sinjoro de la homaro ! Baldaŭ ĝi pereos, kaj viaj filinoj kaj vidvinoj, kaj tiuj kiuj estas en vi plorveos. Tiel informas vin la Saĝa, la Ĉionscianta. - Kitáb-i-Aqdas.

La sinsekvaj sortobatoj, kiuj trafis la iam potencan imperion de post la publikigo de tiuj ĉi avertoj havigis elokventan komentarion pri ilia profeta signifo.

Ameriko. Δ

En la Libro Aqdas revelaciita en Akreo en 1873, Bahá'u'lláh petegis al Ameriko :

Ho Regantoj de Ameriko, Prezidentoj kaj Estroj de ĝiaj Respublikoj. ... Aŭdu la vokon el la Tagiĝo de Majesteco : Vere, ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Parolanto, la Ĉionscianto. Kunligu la rompitojn per la manoj de justeco, kaj dispremu premantojn per la vergo de la ordono de via Eternulo, la Reganto, la saĝa. - Kitáb-i-Aqdas.

'Abdu'l-Bahá en Siaj paroladoj en Ameriko kaj aliloke multfoje esprimis la esperon, preĝon kaj certigon ke la standardo de internacia paco estos unue levita en Ameriko. En Cincinnati, Ohio, la 5-an de novembro 1912, Li diris :

Amerikanoj estas nobla nacio, portanta pacstandardon tra la mondo, radianta sian lumon al ĉiuj regionoj. Aliaj nacioj ne estas tiel senkatenitaj de intrigoj kiel Usono, kaj ne povas venigi la Universalan Pacon. Sed Ameriko, dank'al Dio, estas en paco kun la tuta mondo, kaj estas inda por levi la standardon de frateco kaj Internacia Paco. Kiam alvoko al internacia paco estos laŭtigita de Ameriko, la cetera mondo ekkrios : "Jes, ni akceptas." La nacioj de ĉiuj mondpartoj unuiĝos en akcepto de la instruoj de Bahá'u'lláh, malkaŝitaj antaŭ pli ol kvindek jaroj. En Siaj Epistoloj Li petis al la parlamentoj de la mondo sendi siajn plej bonajn kaj plej saĝajn homojn al internacia mondparlamento kiu devus decidi ĉiujn demandojn inter la popoloj kaj starigos pacon ... tiam ni havos la Parlamenton de Homo pri kiu revis la profetoj.

Al la alvokoj de Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá jam grandparte respondis Usono, kaj en neniu alia lando de la mondo la bahaaj instruoj renkontis pli pretan akceptemon. La destinita al Ameriko rolo de tiu, kiu alvokos la naciojn al internacia paco, estas tamen ĝis nun nur parte plenumita, kaj bahaanoj atendas kun intereso pluan sekvadon de okazoj kiujn kaŝas en si la estonteco. (2)

La Granda MilitoΔ

Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá en multaj okazoj antaŭdiris kun surpriza precizeco eksplodon de la Granda Milito de 1914-1918. Ĉe Sakramento, en la ŝtato Kalifornio, 'Abdu'l-Bahá diris la 26an de oktobro, 1912 : "Hodiaŭ la eŭropa kontinento estas kvazaŭ arsenalo. Ĝi estas provizejo de eksplodaĵoj, atendanta nur unu fajreron, kaj unu fajrero povas flamigi la tutan Eŭropon, speciale en la nuna tempo, kiam la balkana situacio estas antaŭ la mondo."

En multaj el Siaj paroladoj en Ameriko kaj Eŭropo Li prezentis similajn avertojn. En alia parolado en Kalifornio en oktobro 1912 Li diris :

Ni estas en antaŭtago de la Batalo de Armagedono pri kiu estas parolite en la deksesa ĉapitro de la Apokalipso. La tempo estas du jaroj de nun, kiam unu sola fajrero flamigos la tutan Eŭropon.

La socia maltrankvilo en ĉiuj landoj, la kreskanta religia skeptikeco antaŭ la miljaro, kaj jam venintaj, flamigos la tutan Eŭropon kiel estas profetite en la Libro de Daniel kaj en la Libro ( Apokalipso ) de Johano.

Antaŭ la jaro 1917 regnoj falos kaj kataklismoj skuos la teron. ( Raportite de s-ino Corinne True en The North Shore Review, 26 septembro 1914, Ĉicago, Usono ) (Nord-Borda Revuo.

En la antaŭtago de la granda konflikto Li diris :

Ĝenerala intermilito de la civilizitaj nacioj estas antaŭ ni. Terurega konflikto alproksimiĝas. La mondo staras ĉe la sojlo de plej tragika batalado. ... Grandaj armeoj-milionoj da homoj - estas mobilizataj kaj postenigataj ĉe landlimoj. Oni sin preparas al terura armiluzo. La plej eta malakordo kaŭzos teruran eksplodon, kaj okazos konfliktego, al kiu similan ne konas la gisnuna historio de la homaro. ( en Hajfa, 3 aŭgusto 1914 ).

Sociaj Malfacilaĵoj post la MilitoΔ

Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá ambaŭ antaŭdiris periodon de grandaj sociaj malfacilaĵoj, konfliktoj kaj katastrofoj kiel neevitebla rezulto de la nereligiemo kaj antaŭjuĝoj, nescio kaj superstiĉoj, kiuj superregas en la mondo. La granda internacia milita konflikto estis nur unu fazo de tiuj malfacilaĵoj. En Tabuleto datumita januaro, 1920, Li skribis :

Ho vi veramantoj ! Ho vi servantoj al la homaro ! Pro tio ke la dolĉa parfumo de viaj pensoj kaj altaj celoj elspiris sur min, mi sentas ke mia animo senreziste volas komuniki kun vi.

Pripensu en viaj koroj kiel malĝojiga estas la konfuzo en kiu la mondo trempas sin ; kiel la nacioj surteraj estas kovritaj per homa sango ; ja eĉ ilia grundo fariĝas koaglita sango. La flamo de milito kaŭzis tiel furiozan flagron ke la mondo en siaj fruaj tagoj, en siaj mezaj epokoj, aŭ en la nuntempo neniam vidis ĝian egalon. La muelŝtonoj de milito muelis kaj pistis multajn homajn kapojn, ja eĉ pli severa estis la sorto de ĉi tiuj viktimoj. Prosperantaj landoj dezertiĝis, urboj ebeniĝis, kaj ridetantaj vilaĝoj ruiniĝis. Patroj perdis la filojn, kaj filoj senpatriĝis. Patrinoj verŝis sangolarmojn funebrante la junulojn, infanoj orfiĝis, kaj virinoj fariĝis vagantaj kaj senhejmaj. Unuvorte, la homaro, en ĉiuj siaj fazoj, fariĝis malnobligita. Laŭtiĝas la krioj kaj plorado de orfoj, kaj la ĉieloj eĥas la amarajn lamentadojn de patrinoj.

La ĉefa kaŭzo de ĉiuj ĉi okazaĵoj estas rasa, nacia, religia, kaj politika antaŭjuĝoj, kaj la radiko de ĉiuj ĉi antaŭjuĝoj kuŝas en eluzitaj kaj profunde fiksitaj tradicioj, ĉu religiaj, rasaj, naciaj, aŭ politikaj. Tiel longe kiel ĉi tiuj tradicioj restos, la fundamento de homa socio estas nesekura, kaj la homaro mem estas elmetita al daŭra danĝero.

Nun en ĉi tiu radianta epoko, kiam la esenco de ĉiuj estaĵoj manifestiĝas, kaj la kaŝita sekreto de ĉiuj kreitaĵoj malkaŝiĝas, kiam la lumo de vero mateniĝas kaj kaŭzas ke la mallumo de la mondo fariĝu lumo, ĉu estas dece kaj taŭge ke okazu tiel terura buĉado kiu portas tiel neripareblan ruinigon sur la mondo ? Je Dio ! Tio ne povas okazi.

Kristo vokis ĉiujn popolojn de la mondo al akordiĝo kaj paco. Li ordonis al Petro remeti la glavon en la ingon. Tio estis Liaj deziro kaj konsilo, kaj tamen la portantoj de Lia nomo elingis la glavon ! Kiel granda la diferenco inter iliaj faroj kaj la klara teksto de la Evangelio !

Antaŭsesdekjaroj Bahá'u'lláh, ja kiel la brilanta suno, brilis en la ĉielo de Persujo, kaj proklamis ke la mondo estas envolvita en mallumo kaj ke ĉi tiu mallumo estas ŝarĝita per katastrofaj rezultoj, kaj kondukos al terura malpaco. En Sia mallibereja urbo Akreo, Li alparolis per sendubaj esprimoj la Imperiestron de Germanujo, kaj deklaris ke terura milito okazos, kaj ke la popolo de Berlino eklamentos kaj ĝemkrios. Sammaniere, dum Li estis maljuste enkarcerigita de la Sultano de Turkujo en la citadelo de Akreo, Li klare kaj emfaze skribis al li ke Konstantinopolo fariĝos viktimo de grandega malordo, ĝis tia grado ke la virinoj kaj infanoj ĝeme laŭtkrios. Mallongvorte, Li sendis epistolojn al ĉiuj ĉefaj regantoj kaj suverenoj de la mondo, kaj ĉiuj Liaj antaŭdiroj plenumiĝis. El Lia plumo de gloro fluis instruoj por malebligi militon, kaj ĉi tiuj estis vaste dissemitaj.

Lia unua instruo estas serĉi la veron. Blinda imitado, Li deklaris, mortigas la homan spiriton, sed la esplorado pri vero liberigas la mondon el la mallumo de antaŭjuĝoj.

Lia dua instruo estas la unueco de la homaro. Ĉiuj homoj estas nur unu paŝtataro, kaj Dio estas la amanta Paŝtisto. Li donacas al ili Sian plejan kompaton, kaj konsideras ĉiujn el ili kiel unu. "Vidu neniajn diferencojn inter la kreitoj de Dio." Ĉiuj el ili estas Liaj servantoj, kaj sentas Lian bonfaremon.

La tria instruo estas ke religio estas la plej potenca fortikaĵo. Ĝi celu al unueco, prefere ol esti la kaŭzo de malamikeco kaj malamo. Se ĝi kondukos al malamikeco kaj malamo estos pli bone ne havi ĝin. Ĉar religio estas ja simila al medikamento, se ĝi pliigas la malsanon, estus prefere forlasi ĝin.

Simile, religio, rasa, nacia, kaj politika antaŭjuĝoj, ĉiuj emas renversi la fundamenton de homa socio, ĉiuj kondukas al sangoverŝo, ĉiuj ruinigas la homaron. Tiel longe kiel ĉi tiuj antaŭjuĝoj restos, daŭros la timego pri milito. La sola kuracilo estas universala paco. Kaj tion oni atingos nur per la starigo de supera Tribunalo, reprezenta de ĉiuj registaroj kaj popoloj. Ĉiuj naciaj kaj internaciaj problemoj estu transdonitaj al ĉi tiu tribunalo, kaj kio ajn estu ĝia decido tio estu deviga. Se registaro aŭ popolo malkonsentus, la tuta mondo leviĝu kontraŭ ĝi.

Kaj inter Liaj instruoj estas la egaleco de rajtoj inter viroj kaj virinoj, kaj tiel plu pri multaj aliaj similaj instruoj revelaciitaj per Lia plumo.

Nuntempe evidentiĝas kaj malkaŝiĝas ke ĉi tiuj principoj estas ja la vivo de la mondo, kaj la enkorpiĝo de ĝia vera spirito. Kaj nun, vi, kiuj estas la servantoj al la homaro, penadu, tutkore kaj tutanime, liberigi la mondon el la mallumo de materiismo kaj homa antaŭjuĝo, por ke ĝi lumiĝu per la lumo de la Urbo de Dio.

Laŭdoj estu al Li, ke vi konas la diversajn lernejojn, instituciojn kaj principoin de la mondo ; nuntempe nenio krom ĉi tiuj diaj instruoj povas certigi pacon kaj trankvilon al la homaro. Sen ĉi tiuj instruoj, ĉi tiu mallumo neniam malaperos, ĉi tiuj daŭraj malsanoj neniam kuraciĝos ; ja ili fariĝos pli teruraj tagon post tago. La Balkanoj restos senripozaj, kaj ilia kondiĉo pligraviĝos. La venkitoj ne silentos, sed kaptos ĉiun rimedon por ekbruligi denove la flamon de milito. Nuntempaj universalaj movadoj faros sian plejon por plenumi siajn celon kaj planojn. La Movado de la Maldekstro akiros grandegan gravecon, kaj ĝia influo disvastiĝos.

Do penadu, por ke, per lumiga koro, ĉiela spirito, kaj dia forto, kaj helpe de Lia graco, vi donacu la malavaran donacon de Dio al la mondo … la donaco de konsolo kaj trankvileco por la tuta homaro.

En prelego, kiun Li faris en novembro 1919, Li diris :

Bahá'u'lláh multfoje antaŭdiris ke venos periodo kiam superregos nereligiemo kaj sekve de tio anarkio. La ĥaoso estos ŝuldata al tro granda libereco de popolo kiu ne estas preparita al ĝi ; kaŭze de tio devos okazi portempa reveno al perforta registaro, por la bono de la popolo mem kaj por malebligi malordon kaj ĥaoson. Klare estas ke ĉiuj nacioj deziras nun kompletan memregadon kaj liberecon de agado, sed kelkaj el ili ne estas maturaj por tio. La reganta stato en la mondo nun estas nereligiemo, kiu nepre devas finrezultigi anarkion kaj ĥaoson. Mi ĉiam diras ke la pacaj proponoj sekvantaj la grandan militon estas apenaŭ ekbrilo de mateniĝo, kaj ne sunleviĝo.

Veno de la Regno de DioΔ

Meze de la malfacilaĵoj de tiuj tempoj, la Religio de Dio tamen prosperos. La malfeliĉoj kaŭzitaj de egoista batalado por individua ekzisto, aŭ por partia, sekta aŭ nacia profito, igos homojn turni sin en malespero al la kuracilo kiun donas la Vorto de Dio. Ju pli abunde venas la malfeliĉoj, des pli la homoj sinturnos al la sola vera kuracilo. Bahá'u'lláh diras en Sia Epistolo al la ŝaho :

Dio faris afliktojn kvazaŭ matena pluvo por tiu ĉi verda paŝtejo, kaj kvazaŭ meĉo por Sia Lampo, per kiu la tero kaj ĉielo estos lumigitaj. … Per afliktoj brilis Lia Lumo kaj senĉese brilradia estis Lia Gloro ; tio ĉi estis Lia metodo dum la malnovaj jarcentoj kaj pasintaj ternpoj.

Bahá'u'lláh kaj 'Abdu'l-Bahá ambaŭ antaŭdiris en plej konfidoplenaj esprimoj rapidan triumfon de spiriteco super materialismo kaj sekvantan el tio estigon de la Plej Granda Paco. 'Abdu'l-Bahá skribis en la jaro 1904 :

Sciu tion, ke la malfacilaĵoj kaj malfeliĉoj pligrandiĝos tagon post tago, kaj la popoloj estos turmentitaj. La pordoj de ĝojo kaj feliĉo estos ĉiuflanke fermitaj. Teruraj militoj okazos. Senreviĝo kaj espertrompo atakos la homojn de ĉiuj direktoj ĝis ili estos devigitaj turni sin al Dio. Tiam la lumo de grandega feliĉo lumigos la horizontojn, tiel ke la krio "Ja Baha'u'l-Abhá !" eksonos sur ĉiuj flankoj. - Tabuleto al L. D. B., citita en Compilations on War and Peace, p. 187 ( Kompilado de Milito kaj Paco ).

Demandite en februaro 1914, ĉu iu el la grandaj ŝtatoj fariĝos kredantoj, Li respondis :

Ĉiuj popoloj de la mondo fariĝos kredantoj. Se vi komparus la komencon tiele de la Religio kun ĝia hodiaŭ stato, vi vidus kiel rapidan influon havas la Vorto de Dio, kaj nun la Religio de Dio estas ĉirkaŭinta la mondon. ... Sendube, ĉiuj venos sub la ombron de la Religio de Dio.

Li deklaris ke la plenumiĝo de mondunueco okazos dum la nuna jarcento ( dudeka ). En unu el Siaj Tabuletoj Li skribis :

Ĉiuj anoj de la homa familio, ĉu popoloj aŭ registaroj, urboj aŭ vilaĝoj, fariĝos pli kaj pli interdependaj. Memsufiĉeco ne estas plu ebla, ĉar politikaj ligiloj unuigas ĉiujn popolojn kaj naciojn, kaj la interligiloj de komerco kaj industrio, de agrikulturo kaj edukado, estas fortigitaj ĉiutage. Sekve la unueco de la tuta homaro estas atingebla nuntempe. Vere tio ĉi estas nur unu el la mirindaĵoj de ĉi tiu mirinda jarcento. Antaŭaj epokoj estis senigitaj de tio, ĉar ĉi tiu jarcento - la jarcento de lumo - estas dotita per unikaj kaj senprecedentaj gloro, potenco kaj lumado. Sekve la mirakla disvolviĝo de nova mirindaĵo ĉiutage. Poste oni vidos, kiel brile ĝiaj kandeloj brulos inter la homaro.

En la du lastaj versoj de la Libro de Daniel troviĝas la jenaj misteraj vortoj : "Feliĉa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj. Kaj vi, ho Daniel, foriru ĝis la fino ; kaj ripozu, kaj vi stariĝos por via sorto en la fino de la tempoj."

Multaj estis la penoj de saĝuloj por solvi la problemon de la signifo de tiuj ĉi vortoj. En unu ĉetabla interparolo kiun la aŭtoro ĉeestis, 'Abdu'l-Bahá kalkulis la plenumon de la profetaĵo de Daniel de la komenca dato de la islama erao.

La Tabuletoj de 'Abdu'l-Bahá klarigas ke ĉi tiu profetaĵo aludas al la centa datreveno de la Deklaro de Bahá'u'lláh  en Bagdado, aŭ la jaron 1963 :

Nun rilate la verson en Daniel, kies interpretaĵon vi petis, nome, "Feliĉa estas tiu, kiu atingos la tempon de la mil tricent tridek kvin tagoj." Ĉi tiuj tagoj estu kalkulitaj laŭ sunaj kaj ne lunaj jaroj. Ĉar laŭ ĉi tiu kalkulo pasos jarcento de la leviĝo de la Suno de Vero, tiam la instruoj de Dio estos firme starigitaj surtere, kaj la Dia Lumo superŝutos la mondon de la Oriento ĝis la Okcidento. En tiu tago, ĝojos la fidelaj !

Akreo kaj HajfaΔ

Mírzá Ahmad Sohrab priskribas en sia taglibro la sekvantan profetaĵon pri Akreo kaj Hajfa eldiritan de 'Abdu'l-Bahá kiam Li sidis ĉe fenestro de unu el la Bahaaj Pilgrimdomoj en Hajfa, la 14an de februaro, 1914 :

La panoramo el la Pilgrimdomo estas tre ĉarma, speciale pro tio ke ĝi frontas la Benitan Tombon de Bahá'u'lláh. En estonteco la distanco inter Akreo kaj Hajfa estos plenkonstruita, kaj la du urboj kuniĝos kaj unuiĝos per manpremo, iĝante du ekstremoj de unu potenca ĉefurbo. Kiam mi rigardas nun tiun ĉi pejzaĝon, mi vidas tute klare ke ĝi fariĝos unu el la unuaj komercocentroj en la mondo. La granda duoncirkla golfo estos transformita en belegan havenon, en kiu ŝipoj de ĉiuj nacioj serĉos ŝirmejon kaj rifuĝon. Grandaj ŝipoj de ĉiuj popoloj venos en tiun ĉi havenon, portante sur siaj ferdekoj multajn milojn da viroj kaj virinoj el ĉiu parto de la globo. La monto kaj la ebenaĵo estos kovritaj per plej modernaj konstruaĵoj kaj palacoj. Establitaj estos industrioj kaj diversaj institucioj de filantropia karaktero estos fonditaj. La floroj de civilizacia kulturo de ĉiuj nacioj estos portataj ĉi tien por kunmiksi siajn aromojn kaj lumigi la vojon al la homa frateco. Mirindaj ĝardenoj, fruktoĝardenoj, boskoj kaj parkoj estos plantitaj ĉiuflanke. La tuta haveno de Akreo kaj Hajfa estos unu vojo de iluminado. Fortaj lumturoj estos konstruitaj sur ambaŭ flankoj de la monto Karmelo por gvidi vaporŝipojn. La monto Karmelo mem, de la supro ĝis la malsupro, estos trempita en maro da lumoj. Persono staranta sur la pinto de Karmelo, kaj la pasaĝeroj de la ŝipoj venantaj al ĝi, rigardos la plej ravan kaj majestan vidaĵon de la tuta mondo.

El ĉiuj flankoj de la monto oni aŭdados la simfonion de "Ja Bahá’u’l-Abhá !" kaj antaŭ tagiĝo la animsorĉanta muziko akompanata de melodioj sinlevos al la trono de la Ĉionpova.

Vere, la vojoj de Dio estas misteraj kaj nepenetreblaj. Kia ekstera rilato ekzistas inter Ŝirazo kaj Teherano, Bagdado kaj Konstantinopolo, Adrianopolo kaj Akreo kaj Hajfa ? Dio laboris pacience, paŝon post paŝo, tra ĉi tiuj diversaj urboj, konforme al Sia propra difinita kaj eterna plano, tiel ke la antaŭdiroj kaj profetaĵoj diritaj de la Profetoj estu plenumitaj. La ora fadeno de promeso koncerne la Mesian Miljaron estas plektita tra la Biblio, kaj estis tiel destinite ke Dio en Sia propra tempo kaŭzos ĝian realiĝon. Eĉ ne unu sola vorto estos lasita sensignifa kaj neplenumita.

1 ) Tiun ĉi plu atestas la dua mondmilito. Δ
2 ) Estas interese ke la ĉarta kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj okazis en San-Francisko.  Δ
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >