antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

ĈAPITRO 1a : LA ĜOJA NOVAĴO

La Plej Granda Okazintaĵo en la Historio.
Sanĝiĝado de la Mondo.
La Suno de Justeco.
La Misio de Bahá'u'lláh.
Plenumiĝo de Profetaĵoj.
Pruvo de Profeteco.
Malfacilaĵoj de la Esplorado.
La Celo de la Libro.


La Promesito de ĉiuj popoloj de la mondo aperis. Ĉiuj popoloj kaj komunumoj atendis Revelacion, kaj Li, Bahá'u'lláh, estas la plej eminenta instruanto kaj edukanto de la homaro. - `Abdu'l-Bahá.

La Plej Granda Okazintaĵo en la Historio  Δ

Se oni studas la rakonton de la "progresado de la homaro" kiel ĝin prezentas la paĝoj de la historio, evidentiĝas ke la gvida faktoro en la homa progreso estas la okazanta, de tempo al tempo, apero de homoj kiuj superpaŝas la akceptitajn ideojn de siaj tempoj kaj fariĝas eltrovantoj kaj malkaŝantoj de veroj ĝis nun nekonataj al la homaro. Eltrovanto, pioniro, genio, Profeto - jen estas la homoj de kiuj unuavice dependas la transformiĝo de la mondo. Carlyle diras :

Simpla vero, la tre simpla, estas, laŭ mia opinio, ke ... Unu homo, kiu havas pli altan Saĝecon, ĝis nun nekonatan spiritan Veron en si, estas pli forta, ne nur ol dek homoj kiuj ĝin ne havas, ne nur ol dekmil, sed el ĉiuj homoj kiuj ĝin ne havas. Li staras inter ili kun tute etera, anĝela potenco, kvazaŭ kun glavo el la Ĉiela armilejo mem, kiun fine nenia ŝildo kaj nenia fortikaĵo povas kontraŭstari.
- Signs of the Times.

En la historioj de la scienco, arto kaj muziko, ni vidas abundajn konfirmojn de tiu ĉi vero, sed en neniu fako estas videbla pli klare la superega signifo de granda homo kaj lia misio ol en tio : la religio. En ĉiuj epokoj, kiam ajn degeneriĝas la spirita vivo de la homoj kaj malnobliĝas iliaj moroj, aperas la plej mirinda kaj mistera el homoj - Profeto. Sola kontraŭ la mondo, sen eĉ unu homo kiu kapablus instrui, gvidi, plene kompreni Lin aŭ partopreni Lian respondecon, Li leviĝas, kiel vidanto inter blinduloj, por proklami Sian evangelion de justeco kaj vero.

Inter la Profetoj troviĝas kelkaj ĉef-eminentaj. Ĉiam post kelkaj jarcentoj granda Dia Malkaŝanto - Kriŝno, Zoroastro, Moseo, Jesuo, Mahometo - aperas en la Oriento, kiel spirita Suno, por lumigi la mallumiĝintajn homajn mensojn kaj veki iliajn dormantajn animojn. Kion ajn ni opinius pri la relativa gloro de tiuj ĉi religio-fondintoj, ni devas konsenti ke Ili estas la plej potencaj faktoroj en la edukado de la homaro. Unuakorde tiuj ĉi Profetoj deklaras ke la vortoj dirataj de Ili ne devenas de Ili mem, sed estas Revelacio farita pere de Ili, Dia Sendaĵo kies perantoj Ili estas. Iliaj paroloj abundas, ankaŭ, je aludoj kaj promesoj pri la apero de glora mond-instrumento Kiu aperos "en la pleneco de la tempo" por daŭrigi ilian laboron kaj plenumigi ĝin, Kiu fondos regnon de paco kaj justeco sur la tero, kaj kunigos en unu familio ĉiujn rasojn, religiojn, naciojn kaj gentojn, por ke "estu unu ŝafaro kaj unu Ŝafisto" kaj por ke ĉiuj konu kaj amu Dion "el la plej malgrandaj ĝis la plej grandaj".

La alveno de tiu "Edukanto de la Homaro", en la lastaj tagoj, kiam Li aperas, devos esti sendube la plej granda okazintaĵo en la historio de la homaro. Kaj la Bahaa Religio proklamas al la mondo la ĝojan novaĵon ke tiu ĉi Edukanto jam efektive aperis, ke Lia Revelacio jam estas transdonita kaj surpaperigita kaj povas esti studata de ĉiu sincera serĉanto, ke la "Tago de la Eternulo" jam ekmateniĝis kaj la "Suno de Justeco" jam leviĝis. Ĝis nun nur kelkaj starantaj sur montpintoj ekvidis la Gloran Astron, sed ĝiaj radioj jam lumigas la ĉielon kaj la teron, kaj baldaŭ ĝi levos sin super la montojn kaj brilos kun plena forto ankaŭ sur ebenaĵojn kaj valojn, donante vivon kaj gvidon al ĉiuj.

Sanĝiĝado de la Mondo  Δ

Ke la mondo, dum la deknaŭa kaj la komenco de la dudeka jarcentoj,(1) travivis la agoni-suferojn de la malnova epoko kaj la naskosuferojn de la nova, estas evidenta al ĉiuj. La malnovaj principoj de materialismo kaj egoismo, la malnovaj sektaj kaj naciaj antaŭjuĝoj kaj malamikecoj, pereas kaj senfortiĝas, meze de la ruinoj kaŭzitaj de si mem, kaj en ĉiuj landoj ni vidas signojn de nova spirito de fido, de frateco, de internacieco, kiu rompas la malnovajn katenojn kaj transpaŝas la malnovajn limojn. Revoluciaj ŝanĝoj de senekzempla grandeco okazis en ĉiu fako de la homa vivo. La malnova epoko ankoraŭ ne mortis. Ĝi baraktas pri vivo kaj morto kun la nova. Estas ankoraŭ multegaj malbonoj, grandegaj kaj teruraj, sed ili jam estas malkovrataj, komprenataj, elvokataj al batalo kaj atakataj kun nova forto kaj espero. Estas ankoraŭ multegaj nuboj, grandaj kaj minacaj, sed tra ili jam ekbrilas la lumo, lumiganta la vojon de progreso kaj malkaŝanta la malhelpaĵojn kaj faligilojn kiuj baras la vojon antaŭen.

Alie estis en la dekoka jarcento. Tiam apenaŭ ia luma radio trapenetris la spiritan kaj moralan krepuskon kiu ĉirkaŭprenis la mondon. Ĝi similis kvazaŭ la plej malluman horon antaŭ tagiĝo, kiam la malmultaj lampoj kaj kandeloj kiuj restis lumantaj, povas apenaŭ fari la mallumon videbla. Carlyle en sia Frederick the Great jene skribas pri la dekoka jarcento :

Ĝi estis jarcento kiu havas nenian historion kaj povas havi malgrandan aŭ nenian. Ĝi estis jarcento tiel riĉa je amasiĝintaj falsaĵoj … kiel neniu jarcento antaŭe ! Ĝi ne havis plu la konscion pri sia falseco, tiel falsa ĝi fariĝis ; kaj tiel ĝi estis envadinta en falson, tiel ĝisfunde trapenetrita de ĝi, ke vere la mezuro de la aferoj estis plena, kaj la franca revolucio devis finigi ĝin. … Tre konvena fino ĝi estis, mi dankeme sentas, por tia jarcento. … Ĉar denove estis bezono de Dia Revelacio al la sensentiĝintaj kaj frivolaj idoj de homo, por ke ili ne malaltiĝu entute ĝis la nivelo de simioj.
- Frederick the Great, Libro I, ĉap. 1

Kompare kun la dekoka jarcento la nuna tempo estas kiel tagiĝo post mallumo, aŭ kiel printempo post vintro. Nova vivo movas en la mondo, novaj idealoj kaj esperoj vibras en ĝi. Aferoj kiuj ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj ŝajnis neplenumeblaj revoj estas plenumitaj faktoj. Aliaj kiuj ŝajnis je jarcentoj esti en la estonteco apartenas nun al la "praktika politiko". Ni flugas en la aero kaj vojaĝas sub la maro. Ni dissendas tra la mondo komunikaĵojn fulmorapide. Ni vidis en la daŭro de kelkaj jardekoj miraklojn tro multajn por kalkuli.

La Suno de Justeco  Δ

Kio estas la kaŭzo de tiu ĉi subita vekiĝo tra la tuta mondo ? La bahaanoj kredas ke ĝi estas pro granda elfluo de la Sankta Spirito pere de la Profeto Bahá'u'lláh, Kiu naskiĝis en Persujo en 1817 kaj mortis en la Sankta Lando en 1892.

Bahá'u'lláh instruis ke Profeto, aŭ "Malkaŝanto de  Dio", estas la Lumportanto de la spirita mondo, same kiel la suno estas la lumdonanto de la natura mondo. Same kiel la materia suno brilas super la tero kaj kaŭzas kreskadon kaj evoluadon de materiaj organismoj, tiel ankaŭ, pere de Malkaŝanto de Dio, la Suno de Vero brilas super la mondo de koroj kaj animoj, kaj edukas la pensojn, moralojn kaj karakterojn de la homoj. Kaj kiel la radioj de la natura suno havas influon kiu penetras en plej mallumajn kaj ombrajn angulojn de la mondo, donante varmon kaj vivon eĉ al tiuj kreitoj kiuj neniam vidis la sunon mem, tiel ankaŭ, la elfluo de la Sankta Spirito pere de Malkaŝanto de Dio influas la vivojn de ĉiuj homoj, kaj inspiras impresiĝemajn mensojn eĉ en tiuj lokoj kaj inter tiuj popoloj kie la nomo de la Profeto estas tute nekonata. La alveno de Malkaŝanto similas la alvenon de la Printempo. Ĝi estas Tago de Releviĝo en kiu la spirite mortaj vekiĝas al nova vivo, en kiu la Realeco de la Diaj Religioj estas renovigita kaj restarigita, en kiu aperas "nova ĉielo kaj nova tero."

Sed, en la mondon de la naturo, la Printempo enportas ne nur kreskon kaj vekiĝon de nova vivo sed ankaŭ detruon kaj forigon de ĉio malnova kaj velkinta. Ĉar tiu sama suno, kiu ĝermigas florojn kaj burĝonigas arbojn, kaŭzas ankaŭ pereon kaj forputron de tio kio estas morta kaj senutila. Ĝi rompas la glaciojn kaj degeligas la vintran neĝon ; ĝi liberigas akvojn kaj ŝtormojn kiuj freŝigas kaj purigas la teron. Same estas ankaŭ en la spirita mondo. La spirita sunbrilo kaŭzas similajn tumulton kaj ŝanĝojn. Sekve la Tago de Releviĝo estas ankaŭ la Tago de Juĝo, en kiu falsaĵoj kaj imitaĵoj de la vero, eluzitaj ideoj kaj kutimoj estas forĵetitaj kaj neniigitaj, en kiu la glacio kaj neĝo de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, amasiĝintaj dum la longa vintro, estas degeligitaj kaj transformitaj, en kiu la longtempe glaciigitaj kaj malliberaj energioj estas liberigitaj por superverŝi kaj renovigi la mondon.

La Misio de Bahá'u'lláh  Δ

Bahá'u'lláh deklaris klare kaj plurfoje, ke Li estas la delonge atendata edukanto kaj instruanto de ĉiuj popoloj, la fluejo de mirinda Dia favoro superanta ĉiujn antaŭajn elfluojn, kiu unuigas en si ĉiujn antaŭajn formojn de religio, kiel oceano unuigas riverojn. Li metis fundamenton kiu prezentas firman bazon por Unueco tra la tuta mondo kaj por inaŭguro de tiu glora epoko de paco sur la tero, bonvolo inter la homoj, pri kiu parolis profetoj kaj kantis poetoj.

Serĉado de la vero, unueco de la homaro, unuiĝo de religioj, rasoj, nacioj, de la Oriento kaj la Okcidento, reunuiĝo de religio kaj scienco, elradikigo de antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj, egaleco inter viroj kaj virinoj, starigo de justeco, fondo de supera internacia tribunalo, unuigo de lingvoj, deviga klerigado - tiuj ĉi instruoj kaj multaj similaj, estis en la dua duono de la deknaŭa jarcento, malkaŝitaj per la plumo de Bahá'u'llàh en multegaj libroj kaj epistoloj el kiuj kelkaj estis direktitaj al la Reĝoj kaj Regantoj de la mondo.

Lia Revelacio, unika pro sia komprenebleco kaj vasteco, mirinde harmonias kun la signoj kaj bezonoj de nia tempo. Neniam aperis antaŭ la homaro novaj problemoj tiel gigantaj kaj komplikitaj kiel nun. Neniam la proponitaj solvoj estis tiel multenombraj kaj kontraŭaj unu al la aliaj. Neniam estis tiel urĝa aŭ tiel sentebla la bezono de granda mondinstruanto. Neniam, eble, tia instruanto estis atendata tiel sopire kaj tiel ĝenerale.

Plenumiĝo de Profetaĵoj  Δ

`Abdu'l-Bahá skribas :

Kiam Kristo aperis, antaŭ dudek jarcentoj, kvankam la judoj senpacience atendis Lian Alvenon, kaj preĝis ĉiutage, vokante kun larmoj : "Ho Dio, rapidigu la Revelacion de la Mesio", tamen kiam la Suno de Vero aperis, ili ekkontraŭstaris Lin, leviĝis kontraŭ Li kun grandega malamikeco, kaj fine krucumis tiun Dian Spiriton, la Vorton de Dio, kaj nomis Lin Baal-Zebub, la spirito de malbono, kiel rakontas la Evangelio. La kaŭzo de tio estis ke ili diris : "La Revelacion de Kristo, konforme al la klara teksto de la Torao, atestos certaj signoj, kaj dum tiuj ĉi signoj ne aperas, tiu kiu proklamas sin la Mesio estas trompanto. Inter tiuj ĉi signoj estas, ke la Mesio devas veni el nekonata loko, tamen ni ĉiuj konas la domon de tiu ĉi homo en Nazaret, kaj ĉu io bona povas veni el Nazaret ? La dua signo estas ke li regos per fera vergo, tio estas, Li devas agi per la glavo, sed tiu ĉi Mesio ne havas eĉ lignan bastonon. Alia kondiĉo estas : Li devas sidi sur la trono de David kaj restarigi la potencon de David. Kaj jen, kontraŭe al surtroniĝo, tiu ĉi homo ne posedas eĉ maton por sursidi. Alia kondiĉo estas : disvastigo de ĉiuj leĝoj de la Torao ; tamen tiu ĉi homo forigis tiujn leĝojn, kaj eĉ profanis la Sabaton, kvankam la teksto de la Torao klare diras ke kiu ajn proklamas sin profeto kaj faras miraklojn kaj profanas la Sabaton, devas esti mortpunita. Alia el la signoj estas, ke en Lia regno tiel floros justeco ke nobleco kaj bonfaremo disvastiĝados el la homa mondo en la bestan ; serpento kaj muso loĝos en unu kavo, aglo kaj perdriko en unu nesto, leono kaj gazelo restados sur unu paŝtejo, kaj lupo kaj ŝafido trinkos el unu fonto. Tamen, la maljusteco kaj tiraneco estis tiel grandaj en Lia tempo ke oni krucumis Lin ! Alia el la kondiĉoj estas, ke en la tagoj de la Mesio la judoj prosperos kaj triumfos super ĉiuj popoloj de la mondo, sed jen ili vivas nun en plej granda humiligo sklavigitaj de la Roma lmperio. Kiel do tiu ĉi homo povus esti la Mesio promesita en la Torao ? "

Tiamaniere ili kontraŭparolis tiun Sunon de Vero, kvankam tiu Spirito de Dio vere estis tiu promesita en la Torao. Sed ĉar ili ne komprenis la signifon de la signoj, ili krucumis la Vorton de Dio. La bahaanoj akceptas ke la priskribitaj signoj ja efektiviĝis en la Malkaŝo de Kristo, kvankam ne en tia senco kian komprenis la judoj, ĉar la priskriboj de la Torao estas alegoriaj. Ekzemple, inter la signoj estas tiu de suvereneco. La bahaanoj diras ke la suvereneco de Kristo estas ĉiela, dia, eterna regado, ne ia regado napoleona kiu pereas post mallonga tempo. Preskaŭ jarojn tiu ĉi suvereneco de Kristo estas starigita, kaj ĝi daŭras ĝis nun, ja por eterne restos tiu Sankta Estaĵo glorkronita sur ĉiamdaŭra trono.

En simila maniero plenumiĝis ĉiuj la aliaj signoj, sed la judoj ne komprenis. Kvankam pasis preskaŭ dudek jarcentoj de kiam Kristo aperis kun dia brilego, la judoj tamen ankoraŭ atendas alvenon de la Mesio kaj konsideras sin mem pravaj kaj Kriston falsa. - Verkita de `Abdu'l-Bahá por tiu ĉi ĉapitro.

Se la judoj turnintus sin al Kristo, Li klarigintus al ili la veran signifon de la koncernantaj Lin profetaĵoj. Ni profitu de ilia ekzemplo, kaj antaŭ ol decidi ke la profetaĵoj rilate al la Malkaŝanto de la Lasta Tago ne plenumiĝis, ni vidu kion Bahá'u'lláh Mem skribis koncerne la manieron de ilia klarigado, ĉar multaj el la profetaĵoj kiel oni konsentas estas "sigelitaj" diraĵoj, kaj nur la Vera Edukanto Mem povas rompi la sigelojn kaj elmontri la verajn signifojn kaŝitajn en la juvelujo de la vortoj.

Bahá'u'lláh multe skribis por klarigi la malnovajn profetaĵojn, sed ne sur tiuj profetaĵoj Li ĉefbazas la argumentojn por Sia Profeteco. La suno mem pruvas sian propran ekziston, al ĉiuj kiuj havas la kapablon percepti. Kiam ĝi leviĝas ni bezonas neniajn pratempajn antaŭdirojn por certiĝi pri ĝia brilado. Tiel estas ankaŭ ĉe la apero de la Malkaŝanto de Dio. Eĉ se forgesitaj iĝus ĉiuj antaŭaj profetaĵoj, Li tamen Mem estus Sia propra, abunda kaj sufiĉa pruvo Por ĉiu kies spirita percepto estas malfermita.

Pruvo de Profeteco  Δ

Bahá'u'lláh postulis de neniu blindan akcepton de Liaj instruoj kaj pruvoj. Kontraŭe, inter Siaj instruoj Li prezentis unuavice emfazajn avertojn kontraŭ blinda akceptado de aŭtoritato, kaj insistis ke ĉiuj malfermu la okulojn kaj orelojn, kaj juĝu mem, sendepende kaj sentime, por certiĝi pri la vero. Li ordonis plej vastan esploradon kaj neniam kaŝis Sin, prezentante, kiel la plej altajn pruvojn de Sia Profeteco, Siajn vortojn kaj elfarojn kaj ilian efikecon en transformado de homaj vivoj kaj karakteroj. La rimedoj kiujn Li proponis por distingi la veron estas identaj kun tiuj de Liaj grandaj antaŭintoj. Moseo diris :

Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos, tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris ; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin. - Readm. xviii, 22.

Kristo ankaŭ atentigis tiun ĉi provmanieron, kaj prezentis ĝin kiel pruvon de Sia propra pretendo. Li diris :

Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn ? Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. ... Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. - Mat. VII, 15-17, 20.

En la sekvantaj ĉapitroj, ni penos trovi ĉu la pretendo al Profeteco de Bahá'u'lláh restas aŭ falas ĉe la apliko de tiuj ĉi provmanieroj : ĉu la aferoj pri kiuj Li parolis efektiviĝis, kaj ĉu Liaj fruktoj estas bonaj aŭ malbonaj. Alivorte - ĉu Liaj profetaĵoj plenumiĝas kaj efektiviĝas Liaj ordonoj, kaj ĉu Lia vivlaboro helpis al la edukado kaj nobligo de la homaro, al plibonigo de moroj, aŭ kontraŭe.

Malfacilaĵoj de la Esplorado  Δ

Serĉanto deziranta ekkoni la veron en tiu ĉi Kredo trovos, kompreneble, malfacilaĵojn sur sia vojo. Kiel ĉiuj grandaj moralaj kaj spiritaj reformacioj, ankaŭ la Bahaa Religio estas ege misprezentata. Rilate la terurajn persekutojn kaj suferojn de Bahá'u'lláh kaj Liaj sekvantoj, kaj Liaj amikoj kaj malamikoj tute interkonsentas. Rilate, tamen, la valoron de la Religio, kaj la karakterojn de ĝiaj Fondintoj, la asertoj de la kredantoj kaj tiuj de la neantoj funde diferencas. Okazas same kiel en la epoko de Kristo. Rilate la krucumon de Jesuo kaj la martirigadon de Liaj sekvantoj la kristanaj kaj judaj historiistoj konsentas unuj kun la aliaj, sed dum la kredantoj diras ke Kristo plenumis kaj progresigis la instruojn de Moseo kaj de la profetoj, la neantoj deklaras ke Li rompis la leĝojn kaj ordonojn kaj meritis la morton.

En la religio, same kiel en la scienco, la vero malkaŝas siajn misterojn nur al humila kaj respektema serĉanto, kiu estas preta formeti ĉiujn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn - vendi ĉion kion li posedas, por povi aĉeti la "perlon de grandega valoro". Por ekkompreni la Bahaan Religion en ĝia plena signifo, ni devas studi ĝin en la spirito de sincera kaj senegoista sindonemo al la vero, persistante sur la vojo de serĉado kaj fidante al la dia gvidado. En la Verkoj de ĝiaj Fondintoj ni trovos la ŝlosilon por la misteroj de tiu ĉi granda spirita vekiĝo, kaj la decidan kriterion de ĝia valoro. Bedaŭrinde, jen denove troviĝas malfacilaĵoj sur la vojo de la serĉanto nekonanta la persan kaj araban lingvojn en kiuj estas skribitaj la instruoj. Nur malgranda parto de la Verkoj estas tradukita en la anglan lingvon, kaj en multaj el la aperintaj tradukaĵoj troviĝas granda manko, rilate la fidelecon kaj stilon. Sed malgraŭ la neperfekteco kaj nesufiĉeco de la historiaj rakontoj kaj tradukoj, la grandaj esencaj veroj formantaj masivan kaj firman fundamenton de la Kredo elstaras kvazaŭ montoj el la nebulo de necerteco. (2)

La Celo de la Libro  Δ

En la sekvantaj ĉapitroj ni penos prezenti kiel eble plej bone, honeste kaj senantaŭjuĝe, la ĉefajn trajtojn de la historio kaj speciale de la instruoj de la Bahaa Religio, por ke la legantoj povu formi al si racian juĝon pri ĝia graveco, kaj fine esti instigitaj al pli profunda studado de la temo.

Serĉado por la vero, malgraŭ ĝia tuta graveco, ne estas, tamen, la sola celo kaj senco de la vivo. La vero ne estas senviva objekto, kiun foje trovita oni povas loki en muzeo, por signi, klasifiki, enkatalogigi, ekspozicii kaj tie lasi, sekan kaj senfruktan. Ĝi estas io vivanta kiu devas unue enradikiĝi en homajn korojn kaj fruktigi iliajn vivojn antaŭ ol ili rikoltos plenan rekompencon por sia serĉado.

Tial, la vera senco de la disvastigado de profeta revelacio estas ke tiuj kiuj konvinkiĝis pri ĝia vereco praktiku ĝiajn principojn, vivu laŭ ili kaj dissemu la ĝojan novaĵon, rapidigante tiel la alvenon de la benita tago kiam la Volo de Dio plenumiĝos sur la tero kiel ĝi estas plenumita en la Ĉielo.

1. Verkita baldaŭ post la Unua Mondmilito.  Δ
2. Ekzistas nun la nekompareblaj tradukoj de Shoghi Effendi de la Verkoj de Bahá'u'lláh kaj `Abdu'l-Bahá el la persa kaj araba lingvoj. Tiuj, kune kun liaj propraj multaj verkoj rilate al la historio de la Kredo, la deklaroj kaj implikaĵoj de ĝiaj fundamentaj veroj kaj la evoluado de ĝia Administra Ordo, multe pli faciligas la laboron de la serĉanto ol en la tempo de d-ro Esslemont.   Δ

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >