antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

GLOSARO KUN RIMARKOJ PRI LA PERSAJ KAJ ARABAJ VORTOJ EN TIU ĈI LIBRO

Rimarkoj pri le persaj kaj arabaj vortoj en tiu ĉi libro.
Gvidilo al eldirado de la persaj literoj.
Glosaro.



Rimarkoj pri le persaj kaj arabaj vortoj en tiu ĉi libro.

Transliterado signifas meti literojn de unu alfabeto en alian alfabeton. Estas sonoj en la araba kaj persa lingvoj, kiuj ne havas Esperantajn ekvivalentojn. Pro tio oni devas kunmeti literojn por reprezenti tiujn sonojn : gh, kh, k.t.p. Krome, la persa lingvo havas kvar zo-ojn, tri so-ojn, du to-ojn kaj du ko-ojn, kiuj devas esti montritaj per pretekstaj literoj, jene : d, th, t.

La eldirmaniero persa kaj araba ŝanĝiĝas tra la Meza Oriento ; personoj en Kairo, Teherano kaj Kaŝano respektive eldiras la samajn vortojn laŭ tri diversaj manieroj. Tiuj ĉi diversecoj okazas pro tio, ke "mallongajn" vokalojn oni ne skribas ; ekzemple, "kelo" estus "klo". Perso kiu vidas por la unua fojo liston de nekonataj persaj urbetoj, ne scias kiel ilin eldiri. (Por helpi al persaj kaj arabaj legantoj eldiri nekonatajn vortojn oni uzas "diakritajn" signojn.) La persa lingvo en Teherano estas konsiderita la plej bona.

En la fruaj tagoj, Orientalistoj pliigis la konfuzon per transliterado de la persa kaj araba lingvoj laŭdezire. Germano literumus ŝaho "Schah" kaj Franco literumus ĝin "Chah." La 12an de marto 1923, la Gardanto de la Kredo petis al la bahaanoj "eviti konfuzon estonte" per fidela sekvo de uniforma literumado (kiu estis adoptita ĉe unu el la Internaciaj Orientaj Kongresoj). La 26an de novembro la Gardanto skribis :

"Mi esperas, ke la geamikoj ne sentos siajn energion kaj paciencon tro streĉitaj per daŭra sekvo al tio kio estas aŭtoritata kaj universala, kvankam ĝi estas arbitra kodo por literumi Orientajn esprimojn." Tiuj ĉi komunikaĵoj de Shoghi Effendi aperas en Bahá'í Administration,p. 5, ( (Bahaa Administrado).

La rezulto estas, ke ordo anstataŭigis la antaŭan individualistan kaj kapriceman literumadon de fruaj tekstoj. Hodiaŭ kiam oni vidas persan aŭ araban vorton transliterumitan laŭ tiu ĉi sistemo, oni povas tuj reskribi la vorton en la originalan, dum antaŭe oni ofte devis diveni, kio estas la originalo.

Multaj personoj, kiuj ne estas poliglotoj, malŝatas fonetikajn simbolojn kaj aliajn komplikajn helpilojn konataj al lingvistoj. Precizan eldirmanieron oni povas akiri nur per aŭskultado kaj imiti personojn kiuj precize parolas la tematan lingvon. Plej bone la nuntempa teksto povas provizi nur similon al la originaj persaj sonoj.

Se persa aŭ araba nomo estas atente rigardata, elementon post elemento, estos pli facile trakti ĝin. Ŝejko Ahmad-i-Ahsá'í signifas religian ĉefon nomita Ahmad el la urbeto Ahsá. Haĝulo Mírzá Sejjed `Alí signifas tiun, kiu plenumis la pilgrimadon al Mekko, apartenas al la klerula klaso kaj devenas de la Profeto Mahometo kaj nomita `Alí. La lasta elemento, se ĝi ne aludas al urbeto, ofte signifas onies okupiĝon. Bazzáz estas vendisto de teksaĵoj, Rikáb-Sáz estas fabrikisto de stirupoj. Mírzá antaŭ nomo signifas edukisto kaj klerulo ; post nomo ĝi signifas Princo.

Reveno al la Komenco.


Gvidilo al eldirado de la persaj literoj

a : ne estas ekvivalento en Esperanto. Ĝi estas eĉ pli mallonga ol la angla vorto "cat", preskaŭ E
á : Armeo
i : bEsto
u : lOnga
aw : OU
í : mIto
ŭ : lUna

La jenaj kvar literoj havas la z-sonon : dh, d, z, z
La jenaj tri literoj havas la s-sonon : th, s, s
La jenaj du literoj havas la t-sonon : t, t
La jenaj du literoj havas la h-sonon: h, h
kh : ĥ
zh : ĵ
q kaj gh ne havas ekvivalentojn en Esperanto. La sono estas profunde gorĝsona, simile al gargaro ĉe la bazo de la gorĝo ; anstataŭigu per "g", per "k", per pariza "r".
áh similas al A.
ch similas al Ĉ.
j similas al Ĝ.

La aliaj literoj kaj kunmetitaĵoj similas al la Esperantaj. Rimarku ke ` kaj reprezentas paŭzon, fakte glotajn haltojn. La vorto Ahsá'í inkluzivu la paŭzon, aŭ glotan halton, antaŭ la fina í.

Ĉiu silabo havas egalan emfazon.

Ne glutu la ho-ojn, spiru ilin : Alláh-u-Abhá = Alláh-ho-Abhá

Reveno al la Komenco.


Glosaro

`Abdu'l-Bahá (Abdol-Bahá) : La Servanto de la Gloro
La Centro de la Interligo de Bahá'u'lláh ; Ekzempliganto kaj Interpretanto de la Bahaa Kredo. "La Plej Sankta Branĉo" "Tiu Kiun Dio sendis". "La amata Filo de Bahá'u'lláh. ... Lia anstataŭanto surtere, la Administranto de Lia aŭtoritato, la Pivoto de Lia Interligo, la Paŝtisto de Lia grego, la Ekzempliganto de Lia religio, la Figuro de Liaj perfektecoj, la Mistero de Lia Revelacio, la Interpretanto de Lia menso, la Arkitekto de Lia Mondordo, la Standardo de Lia Plej Sankta Paco, la Fokuso de Lia senerara gvidado ... okupanto de posteno senegala kaj nekomparebla en la tuta kampo de religia historio (1844-1921). God Passes By, p. 239, 245 (Dio Preteriras).

Abraham : "Patro de Popolamaso"
Loĝanto de Ur en Ĥaldeo, kiu fondis la hebrean nacion. Prapatro de Bahá'u'lláh pere de Ketura. Tiu ĉi Malkaŝanto de Dio estas titolita ankaŭ la Amiko de Dio kaj la Patro de la Fideluloj.

Adam : Malkaŝanto de Dio kiu inaŭguris 6000-jaran ciklon, kiu finiĝis per la Disistemo de Báb. "La Kredo de Bahá'u'lláh devas esti ja konsiderita, se ni deziras esti fidelaj al la grandegaj implikoj de ĝia mesaĝo, kiel la kulmino de ciklo, la fina etapo en serio de intersekvaj, de antaŭaj kaj progresaj revelacioj. Tiuj ĉi, komenciĝante per Adam kaj finiĝante per Báb, pretigis la vojon kaj anticipis kun ĉiam-kreskanta emfazo la alvenon de tiu Tago de Tagoj en kiu Tiu Kiu estas la Promesito de ĉiuj Epokoj estos malkaŝita". World Order of'Bahá'u'lláh, de Shoghi Effendi, p. 103 (Mondordo de Bahá'u'lláh). La Gardanto plie skribas pri "la leviĝo de la Astro de la plej nobla Revelacio de Bahá'u'lláh signanta la kompletigon de la sesmiljara ciklo enkondukita de Adam, glorigita de ĉiuj antaŭaj profetoj kaj sigelita per la sango de la Aŭtoro de la Bába Disistemo". (Bahá'í News, enmetitaĵo datumita oktobro 1952.) Adam perslingve signifas homo. La Korano uzas la saman frazon por la kreo de Adam kiel por tiu de Jesuo Kristo, vidu 15:30, 66:13, k.t.p. : "blovinta en Lin Mian spiriton."

Adrianopolo : Lando de Mistero

Akreo : Mallibereja urbo norde de la Monto Karmelo, Israelo ; praa Ptolemais kaj la "Forta Urbo" de la Psalmoj. Loko de la PIej Sankta Malliberejo kie Bahá'u'lláh estis enkarcerigita. Tabuleto de 'Abdu'l-Bahá al s-ino Ella G. Cooper deklaras : '`Estas skribite en la Biblio : 'Aĥor estas pordo de espero al ili.' Tiu Aĥor estas la Urbo Akreo. Kiu ajn interpretas tion ĉi alie estas malklera." Daily Lessons, de H. S. Goodall kaj E. G. Cooper; la citita Tabuleto komenciĝas sur p 92 ; specifa aludo estas al Hoŝea 2:15 ; transliterumo estas modernigita. God Passes By , pp. 184, 185 (Dio Preteriras). La S-ta Johano de Akreo de la Krucmilitistoj.

`Alí (A-li) : La unua Imamo, la laŭrajta posteulo de Mahometo laŭ kredo de la ŝijalstoj, ankaŭ la kvara Kalifo. Kuzo de Mahometo kaj edzo de Fátimih, li estas konata laŭ la titoloj Komandanto de la Fideluloj, Leono de Dio, kaj Sinjoro de Sankteco. Sanktulo kaj batalanto, brila verkisto kaj administranto, lin mortigis ĉe Kufa Ibn-i-Muljam (p. Kr. 661 ). Amír-`Alí deklaras : "`Alí estis la belo ideala (de kavalireco) ... personiĝo de braveco, de kuraĝo, de malavareco ; pura, milda, kaj klera, `sentima kaj senriproĉa,' li montris al la mondo la plej noblan ekzemplon de brava majesteco de karaktero." The Spirit of Islam, p. 254 (La Spirito de Islamo).

Ameriko : Usono, kiun 'Abdu'l-Bahá vizitis en 1912. La Lulilo de la Bahaa Administra Ordo. God Passes By, pp. 329, 269 (Dio Preteriras).

Ayyám-i-Há (Aj-jam-eh-ha) : "Tagoj de Ho" La Intermetitaj Tagoj.

Báb : La Enirejo
La Profeto-Heroldo de Bahá'u'llah, "La Malkaŝanto de la Unueco de Dio kaj la Antaŭinto de la Pratempa Belo." Bahá'í Administration, p. 11 (Bahaa Administrado) ; la reveno de la Profeto Elija, de Johano la Baptisto kaj de la Dekdua Imamo ; "Mia Unua Nomo", "Kiun la posteularo agnoskos ke Li staras ĉe la konfluo de du universalaj cikloj, la Adama ... kaj la Bahaa …", "La sendependa aŭtoro de die revelaciita Disistemo ... ankaŭ ... la Heroldo de nova Epoko kaj la Inaŭgurinto de granda universala profeta ciklo". God Passes By, pp. 276, 58, 54, 57 (Dio Preteriras). Naskiĝis en Ŝirazo 20 oktobro 1819, martiriĝis en Tabrizo 9 julio 1850.

Badí (Ba-di) : "Mirinda"
Deksepjarulo kiu portis la Tabuleton de Bahá'u'lláh al la ŝaho de Persujo kaj sekve estis torturita kaj mortigita. Lia persona nomo estis Áqá Buzurg de Ĥorasano ; li estis konvertita de la historiisto Nabíl kaj gajnis la titolon "Fiero de Martiroj".

Bagdado : Urbo kie Bahá'u'lláh deklaris Sian Mision al Siaj kunuloj en 1863. Titolita de Li la Urbo de Dio kaj (profete) en la Korano la "Domo de Paco" (10:26, 6:127). God Passes By, p. 110 (Dio Preteriras).

Bahá'u’lláh (Ba-ha-ol-lah) : La Gloro de Dio ...
"nomo specife menciita en la Persa Bayán, kiu signifas samtempe la gloron, la lumon kaj la splendoron de Dio ..." God Passes By, pp. 93-94 (Dio Preteriras). "La Supera Malkaŝanto de Dio kaj la Fonto de Lia PIej Dia Esenco." Bahá'í Administration p. 11 (Bahaa Administrado). "… neniam estu identigita kun tiu nevidebla Realeco, la Esenco de Dieco mem", Li estas "la plena enkorpiĝo de la nomoj kaj atribuoj de Dio." World Order of Bahá'u'lláh, pp. 114, 112 (Mondordo de Bahá'u'lláh). La Promesito de ĉiuj epokoj. Naskiĝis en Teherano, Persujo, 12 novembro 1817, ĉieleniris ĉe Bahjí, Palestino, nun Israelo, 29 majo 1892.

Bahjí (Ba-h-ĝi) : Ĝojego. Signifas tiun parton de la ebenaĵo de Akreo kie la Sanktejo kaj Domego de Bahá'u'lláh troviĝas.

Bayán (Araba) (Baj-an) : Verko de Báb. Pli malgranda, malpli grava ol la Persa Bayán. God Passes By, p. 25 (Dio Preteriras).

Bayán (Baj-an) : Klarigo
"La tenejo de la leĝoj ordonitaj de Báb". "Senegala inter la doktrinaj verkoj de Báb." "Cele severa ... drasta  ..." Plena de "sennombraj frazoj ... en kiuj Li difinas la daton de la promesita Revelacio ..." Titolo donita de Báb al Sia Revelacio, precipe al Siaj Verkoj. God Passes By, pp. 17, 25, 28 (Dio Preteriras).

Baytu'l-`Adl-i-A'zam (bejt-ol-adl-eh-a-zam)
La Universala Domo de Justeco, kies ĉiama ĉefo estas la Gardanto, kaj kies membroj estas elektitaj de la Naciaj Domoj de Justeco. Tiu ĉi anaro faras kaj rajtas nuligi siajn proprajn leĝojn, ĝi leĝigas pri "tio kio ne estas klare kaj plene registrita en Lia (de Bahá'u'lláh) sankta Skribo." ... la du kolonoj kiuj apogas tiun ĉi potencan Administran Strukturon - la institucioj de la Gardanteco kaj de la Universala Domo de Justeco". Estas ankaŭ Lokaj Domoj de Justeco, nuntempe nomitaj Lokaj Spiritaj Asembleoj, en urboj, urbetoj, k.t.p. kie loĝas naŭ aŭ pli da bahaanoj. Tiuj ĉi, elektitaj de bahaanoj en sia aŭtoritatsfero kiuj aĝas 21 jarojn aŭ pli, direktas la aferojn de la Kredo ; Naciaj Spiritaj Asembleoj (estontaj Domoj de Justeco) estas elektitaj de delegitoj kiuj siavice estas elektitaj de plenaĝaj bahaanoj de ĉiu ŝtato, teritorio, provinco, k.t.p. en difinita lando, kaj havas aŭtoritaton super ĉiuj bahaaj aferoj en la tuta lando.

Husayn (ho-sejn) : Virnomo. Al ŝijaisma Islamo, Bahá'u'lláh estas la reveno de la Imamo Husayn. God Passes By, p. 94 (Dio Preterias).

Imamo Mihdi (Meh-di) : Gvidato. Titolo de la 12a Imamo.

Irano : La persa nomo por Persujo "Iran, Eran, Airon, la Airiyana de la Avesto, estas la lando de la arjanoj (Ariya, Airiya de la Avesto, Sanskrite Arya (bonega, honorinda)." Browne, E. G., L. Hist., 1, 4n.

Islamo (ess-Iam) : Submetiĝo al la volo de Dio. Nomo de la religio fondita de la Profeto Mahometo

Junaj Turkoj : Turka partio organizita por efektivigi radikale politikajn kaj sociajn reformojn. La revolucio de la "Junaj Turkoj", 1908, devigis al la sultano proklami la konstitucion kaj liberigi, inter aliaj, ĉiujn religiajn malliberulojn, inkluzive de `Abdu'l-Bahá. God Passes By, p. 272 (Dio Preteriras).

Konstantinopolo : "La Urbo" "La Granda Urbo", titolita de la islamanoj "La Kupolo de Islamo." La tradicia sidejo kaj de la sultaneco kaj de la kalifeco.

Korano : La Lego ; Legendaĵo
La Libro revelaciita de Mahometo, kaj nomita de Bahá'u'lláh la "senerara Libro". Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 221 (Kolektado el la Skriboj de Bahá'u'lláh). Ĝi havas laŭdire 55 specialajn titolojn, inkluzive de la Fortika Tenilo, La Ŝnurego, kaj La Bayán.

"Literoj de Vivo" : La unuaj 18 disĉiploj de Báb; la 19a estis Báb, la 20a Bahá'u'lláh.

Mahometo (Mo-ham-mad) (arabe)
570-632 p. Kr. Profeto de Dio, Revelacianto de la Korano. Fondinto de Islamo. Lia nomo signifas valde laudatus aŭ laudandus - laŭdegata aŭ laŭdegenda, antaŭdirita de Jesuo kiel Parakleto. Nomita de Bahá'u'lláh la "Amegato" de Dio. Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, p. 221 (Kolektado el la Skriboj de Bahá'u'lláh). Aludita en la Korano 33:41 kiel la Sigelo de la Profetoj. Parolante pri la nova Tago, Bahá'u'lláh deklaras : "La titolo `Sigelo de la Profetoj' plene malkaŝas ĝian (de tiu ĉi Tago) altan rangon. La Profeta Ciklo ja finiĝis. La Eterna Vero jam venis." World Order of Bahá'u'lláh, p. 167 (Mondordo de Bahá'u'lláh).

Mashriqu'l-Adhkár (maŝ-rek-ol-as-kar) : Tagiĝejo de la Laŭdoj al Dio
Bahaa Adorejo. "Simbolo kaj antaŭaĵo de estonta mondcivilizacio." God Passes By, p. 350 (Dio Preteriras). Estas nun kvin : en Wilmette, Illinois, Usono ; Frankfurto, Germanujo ; Sidnejo, Aŭstralio ; Kampala, Uganda, Afriko ; Panamo-Urbo , Panamo.

Mazra'ih (Mazz-ra-eh) : Prisemita kampo ; farmo
Terpeco ĉirkaŭ 7 kilometrojn norde de Akreo, kie la palaco de Muhammad Paŝao Safwat estis luita flanke de la Mastro por Bahá'u'lláh, post naŭ jaroj de enkarceriĝo en Akreo, dum kiuj Li "ne vidis verdaĵojn."

Mírzá Husayn-`Alí (mir-za-ho-sejn-a-li) : Persa nobelulo kun la titolo Bahá'u'lláh. Fondinto de la Bahaa Religio.

Mírzá Yahya (mir-za-ja-h-ja) : Perfida duonfrato de Bahá'u'lláh kaj "Ĉefrompanto de la Interligo de Báb". Báb neniam elektis posteulon, anstataŭanton aŭ interpretanton ; Li nomis Mírzán Yahya (Subh-i- Azal) simple "kiel simbolulon ĝis la okazonta manifestiĝo de la Promesito." Mírzá Yahyá malhonore signita kiel "Tiu ĉi vanta kaj nefirma persono," "trompita kaj uzita" de Sejjed Muhammad. God Passes By, pp. 28, 233, 112 (Dio Preteriras).

Mulao Husayn Bushrú'í (ho-sejn-boŝ-ru-i) : La unua kredanto je Báb. Nomita de Shoghi Effendi "la leonkora." God Passes By, p. 90 (Dio Preteriras).

Násiri'd-Dín Ŝaho (Na-ser-ed-din) : "La helpanto al la Kredo" Malbonfama reganto de Persujo p. Kr. 1848-1896 (naskiĝis en 1831). Plej grava potenculo de ŝijaisma Islamo. Malhonore signita de Bahá'u'lláh kiel "Princo de Subpremantoj." God Passes By, p. l97 (Dio Preteriras).

La Navváb (Nav-ab) : Sanktulina edzino de Bahá'u'lláh, kies infanoj inkluzivis la Majstron, la Plej Sanktan Folion kaj la Plej Puran Branĉon. Si estis titolita de Li la "Plej Ekzaltita Folio" kaj Lia "ĉiama kunulino en ĉiuj la mondoj de Dio." God Passes By, p. 108 (Dio Preteriras).

Naw-Rúz (No-ruz) : Nova Tago
Bahaa Novjartago, kiu okazas la 21an de marto nur se la printempa ekvinokso antaŭas la sunsubiron en tiu tago. Se la printempa ekvinokso okazas post la sunsubiro, Naw-Rúz estas solenita en la proksima tago. Irana tradicio atribuas la Naw-Rúzon al Jamshíd, Antaŭdiluva reganto en ora epoko, kiu starigis la sunan jaron. Kvankam la persoj adoptis la lunan kalendaron de Islamo, ili neniam preterlasis la solenon de Naw-Rúz.

Parsí (par-si) : "Fársí" aŭ perso. Zoroastraj persoj kiuj elmigris al Hindujo post la araba konkero.

Qurratu'l-`Ayn (kor-ra-tol-ajn) : Konsolo de la Okuloj. Titolo donita al Tahirih de ŝia instruisto, Sejjed Kázim. La esprimon oni uzas por amata trezoro.

Ridván (Rezz-van)
1. Nomo donita de bahaanoj al la ĝardeno Najíbíyyih ĉe Bagdado.
2. La ĝardeno de Na`mayn.
3. 3. La "plej sankta kaj plej signifa el ĉiuj bahaaj festenoj", solenanta la Deklaron de Bahá'u'lláh de Sia Misio al Siaj kunuloj, en 1863. Dekdutaga periodo komenciĝante 21 aprilo kaj solenate ĉiujare.

Sádiq (Sa-dek) : Virnomo. La sesa Imamo de ŝijaisma Islamo (p. Kr. 699-783). Ja`far-i-Sádiq (t.e. la Veremulo) klerulo, beletristo kaj jurkonsilisto.

Shoghi Effendi (So-gi-ef-fen-di)
La Gardanto de la Bahaa Kredo ; la plej aĝa nepo de `Abdu'l-Bahá, la Elektita Branĉo difinita en Lia Volo kaj Testamento kiel "Gardanto de la Kredo de Dio", aŭtoritata interpretanto de la Instruoj kaj ĉiama ĉefo de la Universala Domo de Justeco. "Li estas la klariganto de la vortoj de Dio kaj post li sekvos la unuenaskito inter liaj idoj." La vorto shawq signifas "sopiro", effendi estas turka honortitolo, kiu signifas "sinjoro, mastro", kaj aplikiĝas al altranguloj kaj kleruloj, k.t.p. en kelkaj partoj de la Mez-Oriento. La Gardanto, kiu mortis en Londono en 1957, estas enterigita en la Nord-Londona Tombejo.

Subh-i-Azal (sob-he-az-al) : Mateno de Eterneco (Mírzá Yahyá). Bahá'u'lláh citas el Amos 4:12-13, "Tiu, ... kiu faris malluma la mateniĝon", rilate al li. Epistle to the Son of the Wolf, p. 146 (Epistolo al Filo de Lupo). Vidu God Passes By, pp. 90, 113, 114, 115 (Dio Preteriras).

Sultano `Abdu'l-Azíz (Abd-ol-az-iz)
Sultano de Turkujo kiu "kune kun Násiri'd-Dín ŝaho estis la instiganto de la malfacilaĵoj, kiuj okazis al Bahá'u'lláh ..." kaj enkorpigis la koncentritan potencon rajtigitan en la sultaneco kaj la kalifeco. God Passes By, p. 225 (Dio Preteriras). 1830-1876; regis 1861-1876.

Sultano `Abdu'l-Hamíd II (Ab-dol-ham-id)
"La Granda Murdinto." Nevo kaj posteulo de `Abdu'l-`Azíz kaj kune kun li respondeca por la kvardekjara enkarceriĝo de 'Abdu'l-Bahá. The Promised Day is Come, p. 61 (La Promesita Tago Venis). 1842-1918 ; Sultano de Turkujo 1876 ĝis li estis senoficigita en 1909.

Ŝaho : Reĝo, precipe de Persujo

Ŝirazo : Urbo en suda Persujo kie Báb deklaris Sian Mision 22 majo 1844.

Tabrizo : Urbo en nordokcidenta Persujo kie Báb martiriĝis 9 julio 1850.

Teherano : Naskiĝloko de Bahá'u'lláh ; ĉefurbo de Persujo ekde 1788. La urbo estis fondita antaŭ ĉirkaŭ 700 jaroj, norde de la situo de pratempa Rhages (Rajj).

Zoroastro : Profeto de Pratempa Irano kaj prapatro de Bahá'u'lláh. Mortis ĉirkaŭ a. Kr. 583. `Abdu'l-Bahá deklaras ke Zoroastro estis unu el la Profetoj kiuj aperis post Moseo. Persian Tablets, pp. 11, 76 (Persaj Tabuletoj) ; ke la "popolo de la Puto" en la Korano 25:39 kaj 50:13 aludas al la homoj de la rivero Arakso, kaj ke multaj Profetoj altrangaj estis inter ili, inkluzive de Mah-Abíd kaj Zoroastro.

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >