antaŭa ĉapitro < ĉefpaĝo > posta ĉapitro

BAHÀ’U’LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO

Enkonduko al la bahaa Kredo, verkita en la angla lingvo de J.E. Esslemont.
Tradukita al esperanto de Lidja Zamenhof
Ĝisdatigita de Roan Orloff Stone
Eldonita de Bahaa Esperanto-Ligo : I.S.B.N  0-87961-085-9

APENDICO : LA BAHAA ESPERANTO-LIGO KAJ LA DEMANDO PRI ESPERANTO

Lingvo en Perspektivo.
La Lingva Problemo.
La Solvo al la Problemo.
Lingvo por Tutmonda Uzado.
Esperanto.
Esperanto kiel Lingvo.
La Okcidenteco de la Esperanto-Gramatiko.
La Okcidenteco de la Esperanto-Vortaro.
Kontraŭstaro : La angla jam estas la internacia lingvo.
Aliaj Kontraŭstaroj.
La Pozitiva-sed-Negetiva Reago.
Esperanto kaj Homaj Rajtoj.
La Lingvo-Problemo en Bahaa Ĉirkaŭteksto.
Diroj de `Abdu'l-Bahá kiuj Esprimas "Rezervojn" pri Esperanto.


Dum la retraduko de Bahá'u'lláh kaj La Nova Epoko, evidentiĝis ke klarigoj koncernantaj kelkajn opiniojn pri Esperanto estus necesa por nuntempaj legantoj. Esperanto, formale nomita la Internacia Lingvo, ofte estas celo de ĵurnalista cinikeco kiu igas al la neinformitaj legantoj supozi ke la afero estas "morta". Ĝi tute ne estas mortinta. Post relativa interrompo, ĝi denove kreskas. Malhelpas ĝian kreskadon antaŭa historio kiu inkluzivas, krom persekutado, malfavoran ĵurnalistan traktadon, malpravan foreston de profesia konsidero en edukado kaj registaro, kaj aron da oftaj miskomprenoj inter la ĝenerala publiko. Kiam oni mense kunigas tiujn influojn kaj miskomprenojn kun la ruinigoj al la afero flanke de diktatoroj, du mondmilitoj, kaj la jardekojn-longa "malvarma milito", la fakto, ke Esperanto nun havas 1000000 sufiĉe fluajn parolantojn kaj proksimume 15000000 kun ioma kapableco uzi la lingvon, devus ekmirigi nin. Tiuj ĉi statistikoj metas Esperanton en la unua 5% ĝis 2% de la lingvoj en la mondo rilate al nombro da parolantoj. Ili montras al ni ke la ideo pri moderna kaj simpla perilo de mondkomunikado, analoga al la ideo pri la Metra Sistemo, ne mortis, sed nur vintre-dormis. Ili devigas al ni ŝanĝi la pensojn pri la vivemo de Esperanto. Ili pensigu la skeptikulon kiu senzorge malakceptas Esperanton kiel bagatelan fantazion. Ili atentigu al la Bahaa Mondkomunumo pri la fakto ke Esperanto estas vivanta lingvo kiu evoluas dum pli ol 90 jaroj de senĉesa uzo, kiu nun etendiĝas en ĝis nun neatingitajn areojn de la Tria Mondo, kiu stariĝis firmapoge en Japanujo kaj la Popola Respubliko de Ĉinjuo, kaj kiun jam adoptis por internacia uzo pluraj aliaj movadoj.

Pro la graveco de la lingvoproblemo por la Bahaa Mondkomunumo, la Bahaa Esperanto-Ligo aldonas la sekvantan plian diskuton pri Esperanto kaj la mondlingva problemo. Dum la Bahaa Mondkomunumo daŭras plivastiĝi, la bezono por racia solvo de la lingvoproblemo ankaŭ plivastiĝas : fakte, la bezono estas jam urĝa. Preterlaso flanke de la Bahaa Komunumo ekagi kie ekago estas laŭleĝa pri tiu ĉi problemo senigos ĝin de la okazo esti montrejo de la estonta mondo kaj esti inspiro al aliaj. La Bahaa Esperanto-Ligo, kreita konsente de la Universala Domo de Justeco en marto 1973, kapablas helpi ĉiujn bahaanojn kaj la Administran Ordon ĝenerale en iliaj penoj venki la lingvajn barierojn laŭ sistema kaj racia bazo. Ĝi reprezentas la unuajn paŝojn en unu ebla direkto al lingvo-unueco, unu el la ĉefaj instruoj de Dio por tiu ĉi epoko.

Lingvo en Perspektivo.  Δ

Parolaj kaj skribaj lingvoj estas nur du el kelkaj manieroj de homa komunikado, sed ili estas inter la plej gravaj. Ekzistas nuntempe pli ol 3000 parolaj lingvoj (5000 inkluzivante la pli grandajn dialektojn). Tiujn ĉi 3000 lingvojn oni skribas laŭ almenaŭ 65 diversaj alfabetoj aŭ aliaj simbolo-sistemoj. Vastega estas ilia disiĝeco. Ne ekzistas gramatiko komuna al ĉiuj lingvoj ; pliĝustadire, ili ŝajnas apartiĝi en proksimume tri diversajn tipojn : fleksia, izoliga, kaj analiza (Esperanto kunigas trajtojn de ĉiuj tri). Surbaze de historia pravortaro, lingvoj ankaŭ klasifikiĝas en diversajn "familiojn" ; kelkcentaj lingvoj, tamen, ŝajnas esti unikaj per si mem. Rilate al nombro da uzantoj ankaŭ disvastiĝas ege la lingvoj ; el 3000 lingvoj, 157 havas 1.000.000 parolantojn aŭ pli (Esperanto estas inter ili), 54 havas 10.000.000 parolantojn aŭ pli, kaj 10 havas 100.000.000 parolantojn aŭ pli. La unuaj 10 sumas al 57% de la homaro, dum la unuaj 54 sumas al 92% de la surteranoj. Inter unuopaj lingvoj, la Mandaren-Ĉinan parolas ĉirkaŭ 800.000.000 homoj aŭ proksimume 20% de la surteranoj. La Anglan parolas 9%, la Rusan 6%, la Hispanan kaj Hindian 5%, kaj la Araban, Portugalan, Bengalan, Germanan kaj Japanan proksimume 4% por ĉiu. La impreso pri disiĝo de komprenebleco fortikiĝas kiam ni rigardas tiujn ĉi statistikojn inverse : rilate al iu el la unuaj 10 lingvoj en la mondo, 80% ĝis 97% de la homaro ne komprenas ĝin.

La Lingva Problemo.  Δ

Per si mem tiu ĉi grandega diverseco de reciproke nekompreneblaj lingvoj kaj reciproke nelegeblaj skriboj estas tute nemalutila. Vidpunkte, tamen, de la kunteksto de la tergloba interdependeco nuntempe nereturneble necesa por civilizacio, la fakto ke tiu ĉi diverseco ne estas kunligita per povoscio de unu lingvo kaj unu skribo komune faras tiun diversecon giganta barilo al homa progreso. Nia grandega, disa lingvo-diverseco fendiĝas en tutan spektron de negativaj rezultoj, inkluzive de :

(1) neperiodaj katastrofoj rezulte de paneo de komunikadoj, ekzemple, aviadilpereoj, ŝippereoj, veneniĝoj pro nelegeblaj etiketoj, diplomataj miskomprenoj kiuj igas konfliktojn
(2) ĝeneralaj sociaj difektoj rezulte de nesufiĉa komunikado, kiel
        (a) nesufiĉa disvastigo de scio kaj nenormigitaj terminaroj
        (b) teknika kaj kultura "endogamio"
        (c) nekontentigaj internaciaj komunikadoj kaj konferencoj
        (ĉ) mono malŝparita pro tradukado
        (d) nanigita ekonomia kaj socia movebleco
        (e) naneco de individua kaj socia identiĝo, malsukceso de la homaro unuiĝi pri
              valoroj, scio, kaj konduto al mondcivilizacio de mondindividuoj

La Solvo al la Problemo.  Δ

Malsimile al aliaj sociaj problemoj, kiel planizita mondloĝantaro, la lingvoproblemo havas unikan, rektan, kaj elegantan solvon : universala akiro de la sama dua lingvo. Tio ĉi, kompreneble, ne estas la sola solvo : oni povus antaŭvidi mondon kiu havas unu kaj nur unu lingvon, la aliaj laŭdekrete forigitaj. Tia mondo, tamen, sen diverseco, ne estas nia celo. La solvo proponita en la Bahaaj Skriboj kaj kiu kuŝas ĉe la fundamento de Esperanto estas simple la ideo pri lingvo uzata de ĉiuj komunume, lingvo kiu ne forprenus eĉ unu joton de la eventuale belega kaj sana diverseco de lingvoj, sed kiu simple subtenus tiun diversecon kaj permesus pli grandan senton de interrilato kaj identeco inter la homaro, kiu nuntempe similas al mense malsana paciento kun eksterlima lingvista skizofrenio kaj alternaj personecoj senkapablaj komuniki unu kun la alia.

Lingvo por Tutmonda Uzado.  Δ

Komence de la filozofo René Descartes (1596-1650), la 17a kaj 18a jarcentoj (la "Epoko de Racio") vidis plurajn provojn surpaperigitajn krei internacian aŭ "universalan" lingvon. En la dua duono de la 19a jarcento registriĝis 40 pliaj provoj. La 20a jarcento aldonis kelkcentajn. Multaj el tiuj ĉi projektoj, kompreneble, estas nuraj skizoj. El al projektoj kiuj fariĝis sociaj realaĵoj, eble nur kvin meritas nian atenton:
* Volapük : Ege germaneca projekto elpensita en 1879 sed efektive estingiĝinta antaŭ la fino de la 19a jarcento.
* Esperanto : La kunmeto en Esperanto de unika, simpligita gramatiko kaj vortaro bazita sur tio kio tiutempe estis "internacie rekonebla" rapide delokis Volapükon de serioza konsidero. De post ĝia eldoniĝo por publika uzado en 1887, Esperanto pligrandiĝadas kiel movado, en socian realaĵon eble 1000-oble pli granda, se ne pli, ol iu el siaj konkurantoj.
* Ido : La unua kaj socie plej signifa provo "reformi" Esperanton. Tiuj ĉi reformoj ĝenerale implikis ŝanĝojn kiuj farintus Esperanton pli "Eŭropeca" kaj pro tio saĝe rezistis ĝin la plimulto de la Esperantistoj. Eldoniĝinta en 1907, Ido estas nuntempe preskaŭ mortinta.
* Basic English (Baza Angla) : Simpligita, 850-vorta kopirajtigita Angla lingvo eldonita de Charles Ogden en la 1930'oj kiel bazo por helplingvo kaj por instruaj celoj. Ĝi ne estas plu agema movado.
* Interlingua : Bone fondusita, privata provo de lingvistaro krei "naturecan," paneŭropan lingvon. La movado atingis iom da atento en la 1950'oj, precipe en scienca literaturo kie Interlinguaj resumoj anstataŭigis Eŭropajn multlingvajn resumojn en kelkaj esplorperiodaĵoj. Interlingua'n oni malofte parolis, sed oni uzis ĝin plejparte skribe. La nuntempa uzo de la lingvo estas, denove, tre limigita.

Esperanto Δ

Tute ne estas antaŭjuĝe diri ke la sola el tiuj ĉi lingvoprojektoj kiu havas signifan influon estas Esperanto. Esperanto estas unu el la 157 lingvoj en la mondo kun pli ol 1000000 parolantoj. Se oni kalkulus la 15.000.000 kiuj havas ian kapablon pri ĝi, Esperanto fariĝas unu el la 55 lingvoj kun pli ol 10.000.000 uzantoj, fakto kiu vicigus ĝin inter la unuaj 2% de la lingvoj en la mondo. Esploroj pri publika opinio je diversaj tempoj kaj lokoj en Eŭropo montris proksimume 80% subten-nivelon por la ideo pri universala dua lingvo. Esperanton serioze konsideris la Ligo de Nacioj en la 1920'oj kaj preskaŭ estis akceptita por internacia uzado en tiu anaro. Dum kaj post la Mondmilito Dua, Esperantistoj signife uzis sian lingvon por helpi relokigi refuĝintojn kaj reunuigi familiojn. En 1954, rezolucio de UNESKO oficiale notis la rezultojn atingitaj de Esperanto kaj komisiis la ĉefdirektoron observadi la daŭran evoluiĝon de Esperanto en scienco, edukado, kaj kulturo. En 1966, kulmine de eksterordinara penado, la Universala Esperanto-Asocio prezentis al UNESKO unu el la plej grandaj peticioj en la historio, peticio kun 1.000.000 subskriboj reprezentantaj preskaŭ 70.000.000 personojn. Inter la subskribintoj estas pluraj laborsindikatoj, religiaj anaroj, instruistaj asocioj, kaj aliaj grupoj, kune kun kelkaj ĉef-ministroj kaj pluraj aliaj ministroj, politikistoj, kaj akademianoj. La peticio petis al UNESKO rekomendi ke la Membro-Statoj instigu la uzadon de la Internacia Lingvo. Kvankam reago de registaroj ĝis nun estas ĉagrena, tamen Esperanto ricevis laŭdon kaj apogon de Mao Ze Dong kaj Papo Johano XXIIIa, inter aliaj.

Nuntempe tre malmultaj registaroj estas ankoraŭ tute kontraŭaj al Esperanto. Eĉ se ili ne superŝutas ĝin per subteno, almenaŭ ili ne obstinege kontraŭas ĝin. Esperanto suferis persekutadon sub Hitlero kaj Stalino, sed nun, eĉ en areoj de antaŭa subpremo, Esperanto revigliĝadas. Plie, ĝi fariĝas agema en areoj, ekzemple Irano, kie agado malrapidis dum multaj jaroj, kaj la Universala Esperanto-Asocio planas rimedojn por plia instruado de la lingvo en Afriko, kie la multeco de lingvoj estas eble pli granda ol ie ajn sur la planedo.

Aliaj indikoj pri la relativa forto de la Esperanto-movado evidentiĝas en ĝiaj radio-elsendoj en preskaŭ 20 landoj, 50 periodaĵoj eldonitaj en ĉirkaŭ 30 landoj, kaj ĝia reto de pli ol 1200 kontaktoj en 60 landoj.

Esperanto kiel Lingvo  Δ

Depende de la tipo de antaŭa informo kiun oni aŭdis pri Esperanto, la reago al ĝi kiam ĝi fariĝas diskutotemo estos aŭ pozitiva, "pozitiva-sed-negativa", aŭ tute kontraŭa.

Ni unue rigardu la lastan kazon. Multaj personoj kiuj esprimas malaprobon pri Esperanto, tamen, ankoraŭ akceptas la ideon malantaŭ ĝi, tio estas, la ideon de komuna dua lingvo por ĉiu. Ilia malaprobo fontas el la ecoj kiujn ili imagas ke Esperanto havas aŭ malhavas kiel kandidato por tia lingvo. Esplorado de iliaj argumentoj kaj kontraŭaĵoj, tamen, montras ke ili estas plejparte eraraj. Tio ĉi ne diras ke Esperanto estas "perfekta" lingvo - ne ekzistas tia afero. Nek diras tio ĉi ke Esperanto estas super kritika esplorado. Sed ja estas indiko ke la veraj barieroj al la uzado de Esperanto estas en niaj kapoj kaj ne en la lingvo mem.

Ni esploru tiujn ĉi argumentojn kaj kontraŭstarojn iom detale, ĉar estas grave dispeli ilin se ni deziras rigardi Esperanton laŭ deca perspektivo. Ni komencu per la kritiko, ke Esperanto estas "tro Okcidenteca". Oni trovas tiun ĉi malprecizan deklaron citita en The Earth is but One Country (1977) de John Huddleston kaj All Things Made New (rev. eld. 1975) de John Ferraby, du ĉefaj enkondukoj al la Bahaa Kredo.

Ambaŭloke tiu ĉi kritiko esprimiĝas en formo de nerekta citaĵo de "raportita" kaj alie neklasifikita deklaro de `Abdu'l-Bahá. Kvankam la Bahaa Esperanto-Ligo scias pri nenia rekta klasifiko por subteni ĝin, eĉ se ĝi ekzistus, oni devus esplori ĝin por decidi kion ĝi vere signifas. Plie, ne estas senrilate atentigi, antaŭ ol pluen iri, ke tiuj kritikantoj kiuj uzas tiun ĉi kontraŭstaron - Huddleston estas ekzemplo - ofte tute ne estas seriozaj pri ĝi, ĉar ili aplikas ĝin al Esperanto kaj tiam diras ke etna lingvo ja povas esti taŭga por internacia uzado, precipe la Angla. Evidentiĝas la malkonsekvenceco.

La Okcidenteco de la Esperanto-Gramatiko  Δ

Lingvon oni povas dividi en du partojn : radikoj, kaj tio, kio okazas al tiuj radikoj por fari diversajn signifojn (gramatiko kaj sintakso). Antaŭnelonga artikolo de Claude Piron kontraŭas la akuzon, ke la gramatiko de Esperanto estas simple eŭropa. Skribante en Esperanto (850-860, julio-aŭgusto 1977, p. 125), Piron diras :

Priskribante la strukturon de Esperanto, Zamenhof foje diris : "Simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj" (Fundamenta Krestomatio, 11a eld., Parizo : Esperantista Centra Librejo, 1927, p. 248). Efektive, se, stile kaj sintakse, Esperanto estas slava, kaj, vortare, latina-ĝermana, estas fakto, ke ĝia maniero signi la gramatikan funkcion de ĉiu frazero similigas ĝin al kelkaj aglutinaj lingvoj, kaj ke la perfekta neŝanĝeblo de ĝiaj vorteroj retroviĝas nur en la t.n. izolaj lingvoj, al kiuj apartenas, ekzemple, la ĉina. Strukture, ĝi do estas nefleksia, nehindeŭropa lingvo.

Maljuste, do, estas nomi Esperanton nur eŭropa lingvo. Ĝi havas flekseblon en aranĝo de subjekto-verbo-objekto, kiu permesas al ĝi alĝustigi iagrade la diversajn konstruojn trovitaj en diversaj Orientaj kaj Okcidentaj lingvoj. Gramatike, ĝi enhavas ecojn trovitaj en la turka kaj la ĉina lingvoj, reprezentantoj de du el la aliaj ĉefaj lingvaj familioj de la mondo.

La Okcidenteco de la Esperanto-Vortaro  Δ

Se direktita ne al la gramatiko de Esperanto sed al ĝia vortaro, la akuzo de "tro-Okcidenteco", depende de oniaj supozoj, eble iĝas subtenebla, sed tiele ankaŭ iĝas kritiko nur de la fakto, ke la vortaro de Esperanto simple fidele spegulis la politik-lingvistikan realecon de siaj deven-tempoj.

Historie, la baza Esperanta vortaro devenis ĉefe el lingvoj de la hindeŭropa lingvo-familio, kies anoj, oni devas bone rimarki, estas nuntempe parolitaj indiĝene de plena duono de la popoloj de la tero. Krome, oni devas memori, ke en la fruaj tagoj de Esperanto, preskaŭ la tutan nehindeŭropan lingvomondon regis eŭropaj grandpotencoj parolantaj hindeŭropajn lingvojn : Ĉinio de la britoj ; Afriko de la britoj, la francoj, la germanoj, la hispanoj, la portugaloj, kaj la italoj ; Malajzio de la nederlandanoj kaj aliaj eŭropaj reĝoj. Rezulte, kvankam la vortara bazo de Esperanto ne estis tutmonde demokrata lingvistike, ĝi ja estis plene internacia, en tiu tempo.

Nuntempe, post la retiriĝo de eŭropa koloniismo, ankaŭ venis ioma retiriĝo de la influo de hindeŭropaj lingvoj je la patruja, interna nivelo en ĉi tiuj partoj de la mondo. Politika kaj lingvistika etno-centrismo estas nun la supera modo de grup-identeco. En multaj el ĉi tiuj landoj la angla kaj la franca estas maloficialigitaj kiel naciaj lingvoj, eĉ se oni ankoraŭ instruas ilin en la lernejoj kiel duajn lingvojn.

Certe, tamen, la retiriĝo estas neniel ajn kompleta, ĉar oni ankoraŭ bezonas la anglan aŭ alian ĉefan eŭropan lingvon por interreago inter la supernacioj.

La rezulto estas, ke estas ankoraŭ vere diri, ke la vortaro de Esperanto estas plene internacia, kvankam, denove, ne lingvistike demokrata tutmonde. Kritikistoj de la "tro-Okcidenteco" de Esperanto ofte malsukcesas fari ĉi tiun gravan distingon. Kiam ili diras, ke la vortaro de Esperanto ne estas internacia, ili malpravas. Se ili dirus, ke ĝi ne estas tutmonde demokrata, ili pravus, sed nur historie. En principo, Esperanto povas akcepti radikojn el iu lingvo - la vortaro de Esperanto estas, fine, la decido de la popoloj kiuj ĝin uzas. La procedo de vortar-konstruado en Esperanto estas malferma procedo kiu povas ricevi kaj alĝustigi la kreajn kontribuojn de ĉiuj popoloj de la mondo.

Tial la kritikanto de la "tro-Okcidenteco" de Esperanto malpravas dufoje (la gramatiko kaj la internacieco). En la tria afero (la lingvistika demokratio), li pravas nur kiel punkto de historio kaj ne kiel punkto de principo.

Cetere, ĉi tiu punkto de principo estas grava. Per lingvo-ni rememoru la Biblian historion pri Adam (t.e., la homaro) - ni "nomas" la mondon kaj ĝiajn objektojn. La impreso eble ekzistas, ke Esperanto jam "fermis" ĉi tiun nom-procedon kontraŭ novaj vortoj de ne-eŭropa deveno. Ĉi tiu impreso ne estas prava. Se popoloj el diversaj lingvaj fonoj ne povus partopreni en la "nomado" de sia propra mondo en sia propra mondlingvo, kiamaniere sentos ili intiman rilaton al tiu mond-lingvo ? Sed ili ja povas partopreni. Esperanto estas malferma al ili. Tamen, eble estas ĉi tiu subkonscia impreso de fermiteco donita de la historia kaj geografia fonto de Esperanto kaj de la historie kondiĉitaj sintenoj de ĝiaj parolantoj, sed forlasita en la malferma stukturo de la lingvo mem, kiu kaŭzas la oftan plendon de la "tro-Okcidenteco" de Esperanto kaj sekve kontribuas al ĝia malrapida kresko.

Estas grave, ke esperantistoj komprenu la realecon de la situacio : Esperanto ne estas limigita al la Okcidento, aŭ gramatike aŭ vortare.

Parenteze, ĉi tiu distingo inter gramatiko kaj vortaro ankaŭ permesas al ni doni pli definitivan kaj pozitivan signifon al la ŝajne kritikemaj diroj de `Abdu'l-Bahá ke Esperanto havas "ĉiujn potencialajn kvalitojn por iĝi mondlingvo", sed ke unu homo sola ne povas krei mondlingvon, kaj ke komitato estus necesa por pli verki ĝi. Ne estas la gramatiko de Esperanto kiu speciale bezonas ŝanĝi por iĝi pli universala. Estas la vortaro kiu bezonas kreski kun la kontribuoj speciale de la popoloj de la Tria Mondo. Esperanto nun havas sian propran  komitaton por superrigardi la evoluon de la vortaro, kaj esperantistoj nun estas kreske konsciaj pri la neceso al popoloj de la Tria Mondo partopreni en la uzado de Esperanto kaj pliriĉigi la lingvon per novaj vortoj kaj konceptoj. Finfine, Zamenhof mem forrifuzis la ideon, ke li "kreis" sian lingvon Dio simile. Li sin nomis nur la "iniciatoro" de Esperanto, ne ĝia "kreinto."

Ekzistas, tamen, pli filozofia amplekso al ĉi tiu kontraŭstaro de "tro-Okcidenteco", kiun ni devas atenti. Pluraj personoj sentas, ke la tuta substantiva-verba-modifa strukturo, kiu karakterizas Esperanton kune kun preskaŭ ĉiuj lingvoj, kondukas al serioze malprava maniero rigardi la mondon. Ili supozas, ke eble iuj aspektoj de realeco estas pli bone spegulitaj de aliaj konstruoj, ekzemple en la lingvoj de amerikaj indianoj aŭ de la japanoj. Ili preferus ne agi ĝis kiam oni evoluigos pli "idealan" lingvon.

Tiu ĉi kontraŭstaro, kvankam tre teoria, efektive nin memorigas pri la nepreciza sed universala konstato, ke niaj lingvoj ne kapablas esprimi la samtempajn kompleksojn de tio, kio vere okazas en nia emocia kaj intelekta vivo. Bedaŭrinde, ĉi tiu malkapablo estas esence propra al la lingvo bazita je linia sinsekvo de signoj (ekzemple, vortoj) por esprimi ĝiajn signifojn.

La fakto, do, ke Esperanto ne estas universala lingvo laŭ la filozofia senco ne signifas ke ĝi nek povus nek devus fariĝi universala laŭ la eduka senco. Ni devas ankaŭ konstati, ke la grandaj diferencoj inter lingvoj ne melhelpas la fakton, ke iIi ĉiuj havas kelkajn komunaĵojn : "Ĉiuj lingvoj havas vortojn aŭ vort-similajn elementojn kunmetitajn laŭregule en frazojn ; ĉiuj konataj lingvoj distingas iamaniere substantiv-similajn kaj verb-similajn frazkonstru-partojn ; kaj ĉiuj konataj lingvoj kapablas enfiksi aŭ subigi unu frazon en alian. ..." (Enciklopedio Britannica, 1978, 10, p. 662.) Pro tio estas vere diri  (kiel faras la supra referenca libro en sia artikolo pri komunikado), ke iun ajn konatan lingvon oni povas uzi, sen grandaj modifoj, por diri preskaŭ ĉion, kion oni povas diri en iu ajn alia lingvo. Esperanto, provita per 90-jara uzado, ne estas escepto. Eduke, tio ĉi estas grava punkto : la universaliĝo de Esperanto ne povas per si mem trudi nenian ideologion aŭ vidpunkton de realeco. Esperanto ne tordos ies percepton de realeco pli ol iu ajn alia lingvo.

Resume, la "tro-Okcidenteca" argumento kontraŭ Esperanto, kiu estas ofta, baziĝas je filozofie kaj sociologie valida deziro inkluzivi ĉiujn popolojn en tutmonda, demokrata lingvo-konstruada procedo. Ĉi tiu deziro, tamen, kuniĝas kun malprava impreso, ke Esperanto ne kapablas fari tion. Denove, la vera malsukceso estas ne en la lingvo, sed en niaj kapoj kaj en nia manko de iniciatemo por havigi la simplajn faktojn.

Kontraŭstaro : La angla jam estas la internacia lingvo  Δ

Nenia dubo : la angla povus fariĝi almenaŭ la neoficiala internacia lingvo, se sufiĉe da tempo kaj energio estus dediĉitaj al ĝi. Ankaŭ estas nenia dubo, ke ĝi jam estas tre disvastiĝinta en kelkaj uzoj. Ekzemple, de 40% ĝis 60% de la tuta scienca literaturo, depende de la specifa areo, estas skribita angle (neklare estas, tamen, ĉu ĉi tiu procento nun kreskas aŭ ne). Inter aeroplan-pilotoj, la angla estas preskaŭ universala, kaj multnombraj turistejoj ĉirkaŭ la mondo provizas al la anglo-parolantaj vizitantoj.

La anglan parolas indiĝene proksimume 300.000.000 personoj. Ĝi estas la dua lingvo instruita plej ofte en lernejoj. En 1974, Gage kaj Ohanessian taksis, ke 115000000 neindiĝenoj ĉeestis klasojn pri angla-kiel-dua-lingvo. La takso rimarkis, tamen, ke oni ĝenerale spertis, ke, depende de ĉu la anglan oni uzis kiel ilon de instruado en la klaso aŭ ĉu ĝi estis nur la studobjekto de la klaso, nur de triono ĝis dekono de la studantoj finis la klasojn havante "utilan scipovon" pri la lingvo ("ESOL Enrollments Throughout the World." Linguistic Reporter, 16, 9 (novembro 1974), pp. 13-16).

Esence, la influo de la brita imperio estintece kaj de la usona ekonomia, politika kaj scienca povo estantece donis superecon al la angla en multaj areoj kuntrenitaj en internaciaj komunikoj. Malgraŭ ĉi tiu supereco, tamen, tute ne estas probable al la angla fariĝi la oficiala internacia lingvo, kaj eble ĝi neniam fariĝos tiel. Unu kialo estas klara : naciismo en la "tria mondo" kaj la deziro por etnika grup-identeco forte kontraŭstaras oficialan akcepton de antaŭa kolonia lingvo. Multaj landoj, inkluzive Pakistanon kaj Hindujon (kun siaj 14 oficialaj lingvoj), "maloficialigis" la anglan, eĉ kvankam oni ankoraŭ instruas ĝin en la lernejo-sistemo kaj uzas ĝin kiel komunan lingvon inter la intelektularo.

En la ĉefaj internaciaj forumoj, oni kreske emfazas lingvan diversecon, denove, pro la doktrino de la "suverena egaleco de ŝtatoj" kaj pro la pliiĝanta koincido de lingva kaj nacia identeco. Tial, la angla nenial ajn emos ricevi oficialan ekskluzivan akcepton, ekzemple en la Unuiĝintaj Nacioj, kie oni antaŭnelonge aldonis la araban kiel sesan oficialan lingvon.

La Eŭropaj Komunumoj ankaŭ funkcias pere de ses oficialaj lingvoj ; racia unuiĝo ĉi tie ankaŭ ne estas antaŭvidebla. (1)

La dua kialo kontraŭ la normigo de la angla kiel oficiala internacia lingvo estas la lernoŝarĝo, kiun tio ĉi metus sur la homaron. D-ro G. F. Makkink ("The World Communication Problem", Universala Esperanto-Asocio) kalkulis, ke, je la supozo ke oni povas lerni Esperanton en kvinono de la tempo bezonata por lerni la anglan, la tuta kiomo da tempo kaj energio necesa por instrui Esperanton al la tuta mondo estas 4.5-oble malpli ol la tuta kiomo necesa por instrui la anglan al la 90% de la mondo kiu ĝin ankoraŭ ne parolas. La grandega kiomo da tempo kaj energio, kiun, tra la jaroj, oni povus ŝpari per Esperanto, povus esti uzita por aliaj studoj.

La nunaj kurttempaj avantaĝoj lerni la anglan por profesiaj aŭ komercaj karieroj estas, kompreneble, evidentaj. Registare patronita programo enkondukanta Esperanton kiel mondlingvon en ĉiuj aspektoj de homa vivo, inkluzive de la teknika "biblioteko" de la mondo, postulus, laŭ lingvisto Mario Pei, 20 ĝis 30 jarojn. Ĝis kiam uzo de Esperanto povus "ĝisrapidumiĝi", lerno de la angla aldone al Esperanto estus necesa. Dum mallonga tempo, ni eble, do, bezonus du helplingvojn ĉar, malgraŭ la fakto, ke Esperanto eĉ nun havas bibliotekon de pli ol 10000 tradukitaj aŭ originalaj libroj, la privata karaktero de ĝia ĝisnuna subteno malhelpis la plenan evoluigon de la teknika terminaro nun necesa por aktiva uzo en multaj specialiĝintaj areoj. Evoluigo de tia terminaro, tamen, prezentas neniujn gravajn teoriajn malfacilaĵojn kaj povus esti facile farita se oni provizus la necesajn rimedojn.

Resume, la angla estas internacia lingvo por iaj grupoj kaj profesioj. La perspektivo por ĝia oficialigo kiel internacia lingvo estas tre nebuleca pro ĝia politika historio. Lia lerno-malfacileco malhelpemas ĝian privatan akcepton kiel mondlingvon. En ambaŭ okazoj, ĝia nereguleco farus tre gravan lernoŝarĝon al la tutmonda publiko. La diro, ke Esperanton oni ne bezonas ĉar la angla jam estas universala inter profesiuloj kaj aeroplan-pilotoj, forgesas distingi inter universaleco inter profesiuloj kaj universaleco por la tuta homaro, de kiu la profesiuloj estas nur tre malgranda procento. Ĝi ankaŭ ignoras la grandajn longtempajn avantaĝojn ofertitajn de Esperanto kaj ĝia lernofacileco - avantaĝoj, kiuj, tra la jaroj, sumos al la ŝparo de miloj da milionoj da person-jaroj da studo.

Aliaj Kontraŭstaroj  Δ

Pluraj personoj kontraŭstaras Esperanton ĉar aŭdiĝas onidiro, ke ĝi estas "tro malfacila" al Orientanoj, aŭ ke ĝi estas pli malfacila al iuj por lerni ol al aliaj. Responde, oni konstatu, ke, pro diferencoj en alfabetoj, gramatiko-stiloj, kaj vortaroj inter la etnaj lingvoj, neniu mondlingvo estos egale lern-facila al ĉiuj homoj aŭ homgrupoj. La vera demando kiun oni devas fari estas, "Kompare kun aliaj etnaj lingvoj, kiom facila estas lerni Esperanton ?" La respondo estas klara : Esperanto estas de kvin- ĝis 20-oble pli facila lerni ol iu etna lingvo. Tio evidentiĝas en kelkaj esploroj kontrolitaj. Esperanto estas ne nur pli facile lernebla, ĝi eĉ plifaciligas lernon de la pli komplikaj etnaj lingvoj ĉar ĝi provizas klaran modelon, kiu, post kiam oni komprenas ĝin, helpas gvidi la lernanton tra la "esceptoj" kaj idiosinkrazioj de la etnaj lingvoj. Lerni Esperanton malpligrandigus la tempon necesa por lerni aliajn lingvojn.

Kelkaj personoj kontraŭstaras, ke la vortaro de Esperanto ne sufiĉas por teknika laboro. Responde, kiel ni vidis antaŭe, tio havas iom de vero - sed simple ĉar karaktero de ĝisnuna subteno de Esperanto emas malhelpi la evoluigon de plenaj teknikaj vortaroj. Vortaroj pri komerco, inĝienierartoj, medicino, kaj diversaj sciencoj jam ekzistas ja, sed certe pli da laboro estas necesa. Plue, ĉar la plimulto de la novaj sciencaj vortoj nun devenas el la angla, estus ĝenerale facile Esperantigi la samajn radikojn. Ankaŭ, la logikeco kaj reguleco de vort-formado en Esperanto ege helpas la kreon de novaj vortoj.

Kelkaj personoj kontraŭstaras, ke Esperanto ne estas "vivanta" aŭ "kultura" lingvo. Unue, responde, lingvoj ne estas "vivantaj" en ia biologia senco : ili estas nur sociaj art-faraĵoj, "son-iloj." Tamen, ĉi tiuj iloj ja ŝanĝiĝas tra la tempo, kaj evoluigas novajn esprimojn kaj konceptojn. En tiu senco Esperanto estas identa kun iu alia lingvo. Ĝi estas en senĉesa uzo. Oni eldonas po nova libro en Esperanto preskaŭ ĉiujn tri tagojn. Ĝia vortaro kreskas, ĝiaj stiloj ŝanĝiĝadas, kaj novaj esprimoj senĉese evoluas. Esperanto estas tiom "vivanta" kiom iu alia lingvo. Tradukoj de preskaŭ ĉiuj gravaj beletraj majstroverkoj nun estas haveblaj. Aldone, signifajn beletraĵojn oni verkis originale en Esperanto, kaj tradukoj el nekutimaj etnaj fontoj ankaŭ estas haveblaj Esperante. La akuzo, ke Esperanto ne estas "vivanta" aŭ kultura lingvo estas senbaza.

La Pozitiva-sed-Negativa Reago  Δ

Ĉio ĉi kondukas nin el la negativaj reagoj al Esperanto al la "pozitivaj-sed-negativaj" reagoj. Ĉi tie, oni ne kontraŭstaras la ideon de universala lingvo, oni simple prokrastas konvenan agon. Oni diras, "Ho, estas bonega ideo, sed la homaro ne estas preta por ĝi". Ofta variaĵo de tiu ĉi temo troviĝas inter tiuj personoj kiuj diras, "Ni devas atendi ĝis kiam naciestroj elektos helplingvon por universala uzo" - tiele ankoraŭ prokrastante la solvon ĝis ia nedifinita estonteco, ĉar naciestroj nuntempe ne estas seriozaj pri vera solvo de la lingvo-problemo. Dume, ĝis tiu nedifinita dato, la homaro daŭros suferi. ...

Tio, kio ofte okazigas tiun ĉi negativan elementon en alia pozitiva reago, estas ia neesprimita dubo pri Esperanto, aŭ, pli profunde, ia provo eviti la neceson agi pri ĝi, fari ion pozitivan pri ĝi, nome, lerni ĝin kaj doni al ĝi iom da tempo. Sed tiu ĉi "mi-estas-okupita" sindromo estas precize tio, kio malsuprentenas la homaron al ĝia nuna aĉa nivelo. Tamen la principo de unueco implikas neeviteble la principon de universala respondeco. Ĉiu estas iome respondeca pri ĉio. Tiu ĉi sento de universala respondeco estas, efektive, la pordo al nia renaskiĝo en mondcivitanecon kaj proksimecon al Dio ; se ni preterlasas iri tra la pordo, se ni ne agas por la demando pri mondlingvo, ni senigas nin kaj nian homec-aron. "Se oni ne estas parto de la solvo, oni estas parto de la problemo". Sekve, nia devo estas certigi, ke ni estu tiel granda parto de la solvo kiel eble. Ĉion konsiderante, sindediĉo lerni kaj uzi Esperanton implikas nur tiom malmulte aŭ tiom multe kiom oni deziras. Dediĉi kelkajn horojn kaj kelkajn dolarojn ebligos al ni uzi la gramatikon sufiĉe bone por komenci skribi kaj legi neteknikajn leterojn helpe de vortaro. Esperanto estas la plej rudimenta ilo havebla por rompi lingvo-barierojn. Ekzistas nenio alia surtere kio povus doni tiel vastan komuniko-dividendon por tiel eta dediĉo do tempo, peno kaj mono. Ĉu fariĝi parto de la lingvosolvo valoras 30 horojn de la tempo de tiuj personoj kiuj estas "pozitivaj-sed-negativaj" pri Esperanto ? Se ne 30 horoj, do kiom ? 20 ? 10 ? 5 ? Preskaŭ iom da tempo donos rezultojn.

La personoj kiuj estas "pozitivaj-sed-negativaj" estas la vasta plimulto de la homaro. Ili estas la alia flanko de la monero pri kial naciestroj tiom malemas helpi en la solvo de la lingvo-problemo. Estas tiu ĉi "silenta plimulto" kiu, kiam oni demandas al la ĝenerala socio pri ĝia opinio, donas la 80%-an subtenon por la ideo de universala helplingvo sed kiu, tamen, ĉar ĝi ne implikas sin eĉ minimume, ne realigas tiun 80%-an "subtenon" en 80%-an uzanto-kapablecon.

Preskaŭ ĉiu surterano estas persone libera, se ekzistas la financaj rimedoj, elekti lerni kaj uzi Esperanton propratempe, proprahejme, kaj proprarapidece. Tio koncernas komunistajn kiel ankaŭ nekomunistajn landojn. Oni ne bezonas ja lernejojn aŭ grandegajn registarajn subtenojn por Esperanto (kvankam tiuj ĉi ne malhelpus). Tio, kion ni ja bezonas por solvi la lingvoproblemon, estas aŭ registara subteno aŭ homoj kun sufiĉe da prudento, sufiĉe da intereso al la homaro, kaj sufiĉa persona iniciatemo por lerni Esperanton propravole. Aŭ ambaŭ kune. Sekve estas grave, ĉar ni ne havas registaran subtenon por Esperanto, ke "pozitiva-sed-negativuloj" vidu, kien iliaj "negativoj" kondukas nin. Se ĉiu "pozitiva-sed-negativa" skeptikulo memvole dediĉus 30 horojn por lerni Esperanton, la lingvoproblemo atingus definitivan, percepteblan solvo-nivelon. Plie, la interlingvistikaj rimedoj por komenci tian decentrigitan strategion estas esence ĉemane. La sola nemateria bariero inter la nuntempa homaro kaj komenca mondlingvo-kapableco estas 30 horoj da studo por ĉiu skeptikulo. Se norma skeptikulo vivas 50 jarojn, ties persona komenca sindediĉo necesa por helpi solvi unu el la plej malnovaj kaj tamen teorie plej simplaj problemoj de la homaro egalus :

[30 horoj] x [1 jaro] x [1 vivdaŭro] x 100 = 0.00684% de sia vivo.
[(24 horoj/tage) x (365 tagoj/jare) x (50jara daùro-vivo)]

Kiel absurde estas, ke ĉiu el ni ne povas memvole dediĉi sep milonojn de unu procento de nia vivo por helpi al la homaro havi komunan lingvon ! Kompreneble, unuopa skeptikulo kiu rifuzas fari tion estas infinitezima parteto de la homaro ; sed lia sinteno estas la kaŝtruo per kiu la tuta homaro nuntempe seniĝas.

Fine, la skeptikulo havas nenian senkulpiĝon pri sia malemo helpi solvi la lingvo-problemon, escepte de nescio pri la faktoj. Lia tempdediĉo estus minimuma. Ĉu li timas la registaron ? Sed estas tre malmultaj registaroj ankoraŭ aktive malhelpantaj la lernadon de Esperanto. Kondiĉe ke oni lernas ĝin politike neŭtrale (kaj la ĉefaj Esperantaj institucioj estas rigore neŭtralaj), la malfacilaĵoj akiri Esperantajn lern-materialojn estas ĉefe financaj, kaj, por popoloj en evoluiĝintaj landoj, ne troaj. (Por finance senrimedaj personoj, tamen, la situacio estas malsama, kaj helpo estas necesa por evoluigi programojn per neŭtralaj kanalumoj por ke lern-materialoj povu fariĝi haveblaj al studantoj en ĉi tiuj areoj.)

Esperanto kaj Homaj Rajtoj  Δ

Flanke kun la gravega nuntempa socia principo de egaleco estas la principo de nediskriminacio, modernaj esprimoj de kiu troviĝas en la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (UDHR) (akceptita de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en 1948) kaj la Eŭropa  Konvencio pri Homaj Rajtoj (aprobita de la Konsilio de Eŭropo en 1950), kaj ankaŭ en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj :
Artikolo 1, kie oni mencias homajn rajtojn kaj privilegiojn "sen distingo rilate al raso, sekso, lingvo, aŭ religio".
Artikolo 2 de la UDHR diras : "Ĉiu estas rajtigita al ĉiuj rajtoj kaj privilegioj pravigitaj de tiu ĉi Deklaracio, sen ia distingo, kiel raso, koloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, proprietaĵo, nasko, aŭ alia stato."
Artikolo 19 de la UDHR priparolas liberecon de opinio kaj esprimo : "Ĉiu havas la rajton al libereco de opinio kaj esprimo ; ĉi tiu rajto inkluzivas liberecon havi opiniojn sen malhelpo kaj serĉi, ricevi, kaj komuniki informon kaj ideojn per ia medio kaj senkonsidere al landlimoj."

Oni povas nomi ĉion ĉi la "rajto de komunikado".

Inter la aliaj komplikaj diskutoj pri ĉi tiu rajto, la demando elstaras, kiel povas la publiko ne nur ricevi informon libere, sed ankaŭ partopreni en la komunikada procedo ?

Strange, ne estas ĉiam rekonite, ke la demando pri lingvo mem estas fundamenta al la tuta diskuto pri ĉi tiu rajto de komunikado : sen iom da lingva unueco, komunikado estas preskaŭ neebla. De kia valoro estas "rajto", kiun, pro lingva malunueco, oni ne povas utiligi ? Ekster ĉiuj konsideroj de komunik-satelitaj kaj mirindaj teknikaĵoj, estas la simpla demando : kiun lingvon ni parolos komunume ? Artikolo 19 de la UDHR mencias landlimojn kiel barierojn al komunikado, sed, kiel skribas Humphrey Tonkin, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en sia antaŭe citita verko "Defining Language as a World Problem", "la plej grandaj obstakloj en la vojo de efika internacia komunikado estas defendeblaj ne tiuj de politikoj aŭ ekonomiko, sed la obstaklo de lingvo".

La rajto de komunikado sen konsidero pri landlimoj, vidita rilate al ĝia graveco por la tuta procedo de mondcivitana edukado, evidentigas, ke naciaj ŝtatoj havas devon helpi al siaj naciaj civitanoj komuniki ne nur je la nacia nivelo, sed ankaŭ je la internacia, tutmonda nivelo. Sed ĉu la nacia ŝtato faras justecon al siaj civitanoj kiam ĝi insistas pri la konfuzo de ses oficialaj lingvoj ? Tute ne. Esperanto povas esti neestimeble valora ĉi tie, ĉar ĝi povas venki super ĉi tiu konfuzo kaj meti ĉiujn lernantojn ĉe la sama kunlaborema nivelo : kiam ĉiu devos lerni la internacian lingvon, neniu havos avantaĝon, kaj popoloj kaj kulturoj povos senti egalecon inter si.

La Lingvo-Problemo en Bahaa Ĉirkaŭteksto  Δ

Kio estas la specifa bahaa ĉirkaŭteksto de la lingvo-problemo ?

La ideo de universala dua lingvo estas eminenta inter la Instruoj de Dio por nia nova Epoko, tiel eminenta ke Bahá'u'lláh skribas pri ĝi en la Plej Sankta Libro (Kitáb-i-Aqdas) ; dirante, ke ĝia efektivigo signalus la maturiĝon de la homa speco. En la Tabuleto Ishráqát (Bahá'í World Faith, p. 199), Li nomas ĝin la plej granda ilo por la iluminado de la mondo.

Estas, eble, nur stranga koincido, ke Zamenhof komencis sian laboron pri ia internacia lingvo en la sama tempo (1873) en kiu Bahá'u'lláh skribis pri tiu ĉi temo en la Plej Sankta Libro.

Iuokaze, kiam Esperanto unue eldoniĝis en 1887, ĝia disvastiĝo rapidis. Ne estas maleble, ke novaĵoj pri Esperanto atingis al Bahá'u'lláh antaŭ Lia morto en 1892. En 1891, Li skribis, en Sia lasta ĉefverko, Epistle to the Son of the Wolf :

Unu tagon, en Konstantinopolo, Kamál Paŝao (unu el la turkaj altranguloj ĉe la kortego de Sultano `Abdu'l-`Azíz) vizitis ĉi tiun Persekutaton. Nia konversacio temis pri aferoj profitodonaj al la homaro. Li diris, ke li lernis kelkajn lingvojn. Responde Ni rimarkis : "Vi malŝparis vian vivon. Decas al vi kaj al la aliaj altranguloj de la Registaro kunvenigi anaron kaj elekti unu el la diversaj lingvoj, kaj, ankaŭ, unu el la ekzistantaj skriboj, aŭ krei novan lingvon kaj novan skribon, instruendaj al infanoj en lernejoj tra la mondo. Tiamaniere, ili akirus nur du lingvojn, unu sian propran patrolingvon, la alia la lingvon en kiu parolus ĉiuj popoloj de la mondo. Se homoj firme tenus tion kio estas menciita, la tutan teron oni konsiderus kiel unu landon, kaj la popoloj estus senŝarĝitaj kaj liberigitaj disde la neceso akiri kaj instrui diversajn lingvojn." En Nia ĉeesto, li konsentis, kaj eĉ montris grandan ĝojon kaj tutan kontentiĝon. Ni tiam diris al li meti ĉi tiun aferon antaŭ la altranguloj kaj ministroj de la Registaro, por ke ĝi efektiviĝu tra la diversaj landoj. Tamen, kvankam li ofte revenis por vidi Nin post tio, li neniam denove aludis al ĉi tiu temo, kvankam tio kio estis sugestita kondukas al la konkordo kaj la unueco de la popoloj de la mondo. Ni ja esperas ke la Persa Registaro adoptos kaj efektivigos ĝin. Nuntempe, nova lingvo kaj nova skribo estas elpensitaj. Se vi deziras, Ni komunikos ilin al vi.

La aludo pri "nova lingvo kaj nova skribo" estas farita en verŝajne senmetafora ĉirkaŭteksto, ĉar ĝi temas pri la senmetafora lingvo-problemo, sed ekzistas nenia "nova lingvo" el la plumo de Bahá'u'lláh. La vortoj, do, estas mistifikaj krom se ili aludas al lingvo jam kreita de iu alia. La solaj du "novaj lingvoj" en ĉi tiu tempo estis Volapük, kiu jam estis mortanta, kaj Esperanto, kiu rapide kreskadis ĝis la unua mondmilito. Logika ebla ligulo estas Profesoro E. G. Browne, kiu vizitis Bahá'u'lláh'n en kvar sinsekvaj tagoj en aprilo 1890, post la eldoniĝo de Esperanto kaj antaŭ la revelacio de Epistle to the Son of the Wolf.

Estas preskaŭ certe, ke `Abdu'l-Bahá sciis pri Esperanto antaŭ Sia vojaĝo al la Okcidento en aŭgusto 1911. En la tempo de Sia liberiĝo el la malliberejo en Akreo en septembro 1908, `Abdu'l-Bahá renkontis multajn Okcidentanojn, kaj Esperanto jam havis kvar mondkongresojn. En decembro 1911, kiam Esperanto aĝis nur 24 jarojn (sed, signife, post ĝia grava sed kurttempa regreso fare de la Idistoj), `Abdu'l-Bahá jam diris, ke Li estis instruinta al la bahaanoj de la Oriento studi Esperanton (vidu ĉi tiun verkon). Dek jarojn poste, kiel registriĝis en "Star of the West", 2, 18, 7 februaro 1921 , Li diris :

La plej grava servo al la mondo de la homaro estas starigi internacian helplingvon. Ĝi fariĝos la kaŭzo de la trankvilo de la komunumo de la homaro. Ĝi fariĝos la kaŭzo de la disvastiĝo de sciencoj kaj artoj inter la nacioj de la mondo. Ĝi estos la kaŭzo de la progreso kaj evoluo de la rasoj.

Alifoje, en "Parizaj Paroloj", Li diris : "Tial respektu Esperanton, ĉar ĝi estas la komenco de la efekivigo de unu el la plej gravaj leĝoj de Bahá'u'lláh, kaj ĝi devas daŭre pliboniĝadi kaj perfektiĝadi" (emfazoj de BEL). Ni jam vidis, ke estas ĉefe la vortaro de Esperanto kiu povas "pliboniĝadi."

Ĉi tiuj diroj de `Abdu'l-Bahá estas tre fortaj. Neniam `Abdu'l-Bahá laŭdis ian alian movadon tiom kiom Li laŭdis Esperanton - kaj tiutempe ĝi estis nur juna movado.

Ni scias, ke, post la morto de `Abdu'l-Bahá, Shoghi Effendi ankaŭ instigis al la bahaanoj lerni Esperanton, kaj ke li eĉ mem almenaŭ iom lernis ĝin. Tipa inter la diroj de la Gardanto, Shoghi Effendi, pri Esperanto estas la jena :

Esperanto estas vaste uzita, pli ol iu ajn simila lingvo, tute tra la mondo, kaj la bahaanojn instigis kaj la Majstro kaj la Gardanto lerni ĝin kaj Esperantigi bahaan literaturon. Oni ne estas certa, ke ĝi estos la elektita lingvo estonteca ; sed pro tio, ke ĝi estas la plej disvastiĝinta lingvo kaj oriente kaj okcidente, ni certe daŭru kunlabori kun ĝiaj anoj, lernu paroli ĝin, kaj Esperantigu bahaan literaturon.
- (Bahá'í News, 12/1945) (emfazoj de BEL)

Tiuj ĉi vortoj ankaŭ estas fortaj, kaj favoraj al Esperanto.

Diroj de `Abdu'l-Bahá kiuj Esprimas "Rezervojn" pri Esperanto  Δ

Malgraŭ la eksterordinaraj laŭdoj donitaj de `Abdu'l-Bahá al Esperanto, Li ankaŭ faris kelkajn dirojn, kiuj ŝajne esprimas "rezervojn" pri Esperanto. Strange, multaj bahaanoj ŝajne opinias ke pro tio ili devas atendi ĝis kiam alia, "pli bona" lingvo aperos, aŭ ĝis kiam la naciestroj finfine decidos fari ion. Kiam oni rigardas la aferon en perspektivo, oni facile povas vidi ke ĉi tiuj "rezervoj" implicas nenion ajn morteman en Esperanto, kaj kontraŭe, subtenas ĝian uzadon flanke de la bahaanoj.

`Abdu'l-Bahá faris tri tipojn de "rezervoj" pri Esperanto :
* ke neniu homo sola povas krei mondlingvon
* ke Esperanton oni devas fari pli universala
* ke eble ia "komitato" elektita de mondestroj elektus aŭ kreus mondlingvon

Responde, ni jam vidis, ke la unua "rezervo" estas tute en akordo kun ĉiuj Esperantistoj kaj kun Zamenhof mem, kiu sin nomis nur la "iniciatoro", ne la "kreinto" de Esperanto. La unua diro estas ja nur fakto, ne vera rezervo pri Esperanto. Zamenhof iniciatis nur la bazan strukturon de Esperanto kune kun simpla vortaro. La restaĵo estas la verko de aliaj.

Due, ni jam vidis, ke ekzistas neniu gramatiko kiu estas universala inter ĉiuj lingvoj, kaj ke Esperanto havas gramatikajn ecojn similajn al tiuj, kiuj troviĝas en la turka kaj ĉina lingvoj, kaj ke io ajn, kion oni povas diri en unu lingvo, estas ankaŭ direbla en iu alia lingvo. Do, ni ne bezonas "universalan gramatikon". Tio, kion ni ja bezonas, estas pli de "enmeto" el kulturoj kaj popoloj de la mondo kiuj ne estas de eŭropa deveno, kaj kiuj povas aldoni siajn proprajn unikajn konceptojn kaj vortradikojn al la Esperanta mond-vortaro. Ni vidis, ke tia universaliĝo estas ebla en Esperanto, kaj nuntempe efektive okazas. Ni bahaanoj devas ne eviti Esperanton simple ĉar ĝi ne estas tiel universaliĝinta kiel ĝi povas esti. Kontraŭe, ni povas helpi en tia afero ! Ju pli oni uzas kaj disvastigas Esperanton, des pli ĝi universaliĝos vortare.

Trie, la eblo de la "komitato" elektita de naciestroj. Certe ni povas vidi, ke neniu "komitato" elektita de naciestroj okazos ĝis kiam la naciestroj decidos fari ion pri lingvo. Kiam ili decidos ? Certe ne baldaŭ. Kiam ili finfine decidos fari ion, kion ili instrukcios al sia "komitato" ? Ili instrukcios : "Aŭ elektu ekzistantan lingvon, aŭ kreu novan." Se Esperanto, fare de la penoj de konsciaj mondcivitanoj, jam universaliĝis tra multaj partoj de la mondo, kial la komitato ŝanĝus ĝin ? Kaj, se la komitato, pro iu nekonata kialo, decidos ke ĝi devos ŝanĝi ion en Esperanto, kiom de la lingvo estus ŝanĝita ? 5% ? 10% ? 20% ? La elekto de la "komitato" de la estonteco dependas de ni, kaj de tio, kion ni faras en la estanteco por alporti lingvan unuecon al nia mondkomunumo.

Ne vanaj estis la vortoj de `Abdu'l-Bahá, "la amo kaj laboro dediĉitaj al Esperanto ne estos perditaj. ..." (emfazoj de BEL). Esperanto estas firma bazo por mondlingvo, por nia mondlingvo : `Abdu'l-Bahá sciis, pri kio Li parolas.

Nun, kun la Bahaa Esperanto-Ligo, ni povas antaŭeniĝi kun granda rapideco al la celo de bahaa lingvo-unueco.

1. La kostoj de lingva malunueco en ĉi tiuj forumoj estas grava procento de siaj funkciadaj elspezoj. Ekzemple, Mark Starr taksis, ke ĝenerale de 15% ĝis 20% de la buĝeto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj agentejoj sin rilatas iamaniere al la kostoj de lingva diverseco (Mark Starr, "UN kaj Ni," eldonas Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de la Universala Esperanto-Asocio, n-ro 6). La UN-Oficejo de Konferencaj Servoj uzis 56% de sia 1975a buĝeto de 23.000.000 $ por tradukado kaj interpretado. (Humphrey Tonkin, "Defining Language as a World Problem : The Role of Non-Governmental Organizations," prezentita ĉe la 18a Ĉiujara Kunveno, Internaciaj Studoj-Asocio, Marto 1977). Starr kalkulis, ke je iaj specifaj UN-okazoj, ĝis 75% de la kostoj estas lingvo-rilataj. En la Eŭropaj Komunumoj, plene duono de la tuta laborantaro - pli ol 2000 personoj - estas dungitaj en la lingvaj servoj (Tonkin, verko citata supre).  Δ
 

Reveno al la Komenco.

Bahaa Esperanto-Ligo ( B.E.L. )
Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio
T +49-(0)6192-9929-16   F +49-(0)6192-9929-99
< http://www.bahaaeligo.bahai.de >
< bahaaeligo@bahai.de >